MIĘDZYGÓRZE.
Ni prezentas kanton Ave Maria de Franz Schubert plenumatan de Mariusz Domaszewicz kaj samtempe ni prezentas al Vi malgrandan belegan ripozlokon MIĘDZYGÓRZE situantan en Pollando, en orientaj Sudetoj, en masivo de Śnieżnik 1426 m super la marnivelo. Nunan karakteron al tiu loko donis ekde la jaro 1840 ĝia posedantino, princino Marianna de Oranje-Nassau, filino de la nederlanda reĝo Vilhelmo la Unua kaj Vilhelmina Frederika von Hohenzollern. Hodiaŭ la ripozlokon ekamis artistoj, verkistoj kaj impresiĝemaj je belo turistoj, pro ĝiaj originalaj konstruaĵoj (domoj en alpa kaj norvega stilo), bela kanjono kaj akvofalo sur Wilczka-rivero.
La ripozlokon Międzygórze ekamis esperantistoj. En la jaroj 1965-2002 preskaŭ ĉiujare okazis tie esperantistaj feriadoj, kiujn sume partoprenis pli ol dek mil esperantistoj el la tuta mondo. Ilia renkontejo estis la plej granda ripozdomo “Gigant“ kaj en iuj jaroj okazadis eĉ feriadoj kun 500 partoprenantoj, kiuj dum du semajnoj okupis ĉiujn ripozdomojn. Organizantoj garantiis riĉan instruan, kulturan, distran kaj turisman programon.
Unu el fotoj montras sanktuarion Maria la Neĝa sur la monto Igliczna 847 m super la marnivelo, al kiu de jaroj pilgrimas ankaŭ esperantistoj el la tuta mondo.
Aŭtoro de fotoj: MACIEJ HORBOWSKI – loĝas en Międzygórze www.maciejowka.zafriko.pl , kie gvidas agroturisman bieneton. Pentristo, artfotografo, glisparaŝutisto. Akcidentis paraŝutante en 2001. Moviĝas sur rulseĝo. Kun helpo de amikoj, edzino kaj filo li denve suprenflugis. Li estas membro de Motorparaŝuta Nacia Kadro. Li partoprenas turnirojn kune kun plenlertaj konkurantoj. En 2008 li akris teaman Eŭropan ĉampionecon. Ligita kun esperantistoj de multaj jaroj. Je peto de Mariusz li preparis kelkajn fotojn faritajn de glisparaŝuto. Ni esperas, ke tiuj fotoj volontigos esperantistojn viziti Międzygórze - la perlon de Sudetoj.
Kun salutoj:
Grażyna Domaszewicz
Edward Wojtakowski
AVE MARIA
(Himno al la Virgulino)
Muziko de Franz Schubert
Kantas – Mariusz Domaszewicz
Vortoj de Walter Scott
Esperanta traduko de Jan Ziermans
Aranĝo, akustika gitaro – Robert Gliński
Sonigo kaj programado - Krzysztof Drynda
Mastering – Jacek Miłaszewski Chimp Studio
Registro – marto, 2009
Esperanta teksto:
Ave Maria! Virgulin',
Aŭskultu virgulinan peton,
El sovaĝejo levas sin
El tiu roko mia preĝo.
Ni povos dormi ĝis mateno,
Se homoj agos kontraŭ ni.
Kunsentu kun mi, virgulino,
Infanon aŭdu, ho, patrin'!
Ave Maria!
Ave Maria! Sen makul'!
Se sur ĉi-tiu roka lito
Sin fermos por dormad' l'okul'
Eĉ mola ŝajnos la granito.
Rideto via rozodoron
Dissendas sur la nuda rok',
Aŭskultu la infanan ploron
Aŭskultu al virina vok'!
Ave Maria!
Ave Maria! Pura kor'!
Demonoj, kiujn oni trovas,
Pro via ĉarmo iras for
Ĉe ni ne resti ili povas!
Ni nian sorton porti volas,
Vi estas rifuĝęj' por ni,
La virgulinon vi konsolas,
L'infanon ne forlasos vi!
Ave Maria!
Originala angla teksto:
Hymn to the Virgin)
Ave, Maria! maiden mild!
Oh listen to a maiden's prayer;
For thou canst hear tho' from the wild,
And Thou canst save amid despair.
Safe may we sleep beneath thy care
Tho' banish'd outcast and reviled,
Oh, Maiden hear a maiden's prayer.
Oh Mother, hear a suppliant child!
Ave Maria!
Ave, Maria! undefiled!
The flinty couch we now must share,
Shall seem with down of eider piled
If Thy protection hover there.
The murky cavern's heavy air
Shall breath of Balm if thou hast smiled;
Then, Maiden hear a maiden's prayer.
Oh Mother, hear a suppliant child!
Ave Maria!
Ave, Maria! stainless-styled!
Foul demons of the earth and air,
From this their wonted haunt exiled,
Shall flee before thy presence fair.
We bow us to our lot of care
Beneath Thy guidance reconciled,
Hear for a maid a maiden's prayer;
And for a father bear a child!
Ave Maria!
Send a message
Search for members


Aloisio Sartoratopro says:
Maria Brylowska says:
Margita says:
Andreo Jankovskij says:
Béatrice says:
Je ne connaissais pas MIĘDZYGÓRZE!
Dankon, Mariusz!
Evangrek63pro says:
Saintroyre(Suzanne) says:
Éva Juhász says:
Francisko-Brazilo says:
Neforgesebla momento!
Stanislao says:
Aida M Mendes Aida says:
Hildegard Rasch says:
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
ĴomArt
Elizabet B says:
Mi tre ŝatas tiun muzikon kaj ĝojas ke nun, eblas aŭskulti ĝin en esperanto.
Bonega voĉo, delikata gitaro, mirinda pejzaĝo, tre agrable !
Dankon pro tiu trezoro.
giorgosesper says:
Mariuszpro says:
Mi elkore salutas Ĉiujn!
Vida says:
Kaj via voĉo tre taugas por la kanto. Kun granda agrableco mi auskultis ĝin..
Dankon!
Zefirina says:
Waldemar Pocius says:
Advalk says:
Kalina says:
Viktors Suponenkovs says:
Faubion, d'knight_pro says:
Salvatore says:
Evelyne Colepro says:
Bill Dan - a little busy - says:
Danielapro says:
Il s'agit de Medjugorje ?
picasso franz says:
Canisio Frai says:
be@ says:
ahealen says:
Mike59pro says:
Structorpro says:
Isabelle Labbé says:
Viviane Bardat Bardat says:
Babou - Nanou says:
Lucette says:
Marie & maripro says:
Jacqueline says:
Henri says:
Marie France Arnoux Bureau says:
José Luis Algás says: