Sub gvido de Hokan Lundberg, per interreta kunlaboro, estis kreita kolora 24-paĝa broŝuro kun informoj kaj personaj rakontoj pri Esperanto. Kadre de E@I kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj esperantistoj el multaj landoj kunlaboris por kunmeti la informilon. La grafikan formon aranĝis la redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček. Nun ĉiuj dezirantoj povas pere de la reto partopreni la tradukadon de la teksto. Poste estos kreitaj printeblaj versioj en diversaj lingvoj.
Hokan Lundberg proponas, ke aktivuloj dum speciale elektitaj tagoj disdonadu la broŝurojn samtempe en diversaj landoj. En artikolo verkita por Libera Folio li rakontas pri la projekto. Legu pli en Libera Folio.
http://www.liberafolio.org/2009/multlingva-brosuro-proponas-malkovri-esperanton
Send a message
Search for members
Download this file
NicoRay says:
Saintroyre(Suzanne) says:
Vladimir Bespalov says: