About this blog

  • 35 posts
  • 13 785 visits / 1 comment
October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 27, 2008

La Ora Nombro 0.618

La ora nombro 0.618



Ĉiu afero, se ĝi konformas al la ora proporcio, estas bela, racia, scienca kaj similaj. Ekzemple, oni trovis, ke laŭ la ora divido la horaranĝo estas la plej scienca vivmaniero, nome 15 horoj por aktivado kaj 9 horoj por dormado en diurno.



Do memoru la oran nombron 0.618 kaj vivu oran vivon!



Published at 06:54 ( 1 comment / 903 visits )
This post is public

August 28, 2008

Tro Terure!

Tro Terure!
Bin Laden diris: Ĉinio estas nursola lando ne povanta esti ofendita en la mondo.
La kialo estas tia, ke la Baza Organizo iam sendis multajn teruristojn surprizataki Ĉinion, sed ĝi ricevis jenajn rezultojn:
Unu el ĝiaj teruristoj perdis orientiĝon ĉe tro kompleksa trefokruĉiĝo de aŭtovojo, kiun li interncis bombi.
Unu ne sukcesis sin enpuŝi pro homamasego en aŭtobuson, kiun li intencis bombi.
Unu volis bombi superbazaron, sed la teleregilo de la bombo estis ŝtelita.
Unu volis bombi urbodomon, sed ĉe la pordo estis forte batita de la gardistoj kun la diroj: “For de via akuzo; for de via peticio por laborsalajro!”
Unu sukcesis bombi karbominon kaj kaŭzis morton kaj vundiĝon de centoj da homoj, kaj reelŝteliĝis en la Bazon. Sed, post duona jaro, neniu raporto rilata al la afero aperis, pro tio la Baza Organizo ekzekutis lin sub la “mensoga krimo”.
Unu provis bombi en Kantono, sed tuj post kiam li eltrajnstaciiĝis, lia bombosako estis forrabita de friponoj sur fluge veturanta motorobiciklo. Li gapis dumlonge.
Unu iris bombi ĉinan ferŝtalan bazon en Tieling. Sed kiam li atingis tie, li trovis sin fraŭdita de Zhao Bensan. (Noto: Zhao Bensan, ĉina tutlande konata komikisto, naskiĝinta en Tieling, la urbo en Helongjiang provinco. Li ricevis nomon “fraŭdisto” pro tio, ke en komedio li sukcesis prifraŭdi iun sanan homon aĉeti lian paron da lambastonoj.)
Lastatempe, alia teruristino estis sendita al Chongqing por fari bombon, sed estis trompita kaj fariĝis kazin-fraŭlino.
Iu krimulo estis punpafata, sed ĉar la kugloj estis false fabrikitaj --- do malbonkvalitaj, la unua pafo ne fajris, sekve la dua, la tria… tiam la krimulo ekploris: “Mia frato, uzu tranĉilon! Tro Terure!”
Tradukita el retejo
Published at 00:39 ( 10 comments / 698 visits )
This post is public

August 25, 2008

jubilea nombro de 10000 vizitintoj

En mia ipernity-spaco jam estis 10000 vizitintoj! Vere jubileindas la nombro! Okaze de tiu chi momento mi ne pensas pri mi mem, mi pensas pri tiuj, kiuj vizitis al mi. Ili donis al mi kuraghon, subtenon, amikecon kaj amon. Elkore mi dankas vin chiujn vizitintojn kaj vizitontojn kaj sincere bondeziras al vi chiaman bonan vojaghon en Ipernitio.

En la lasta monato mi estas okupita kaj eble en la venonta monato. Mi petas pardonon, se mi ne akurate respondas al vi, au se mi ne revizitas al vi.

Plej amike via

Minosun el Chinio

Published at 06:02 ( 6 comments / 421 visits )
This post is public

August 7, 2008

Ĉina Valentena Festo

Ĉina Valentena Festo

 

Hodiaŭo estas ordinara kaj ĉiutageca, sed por ĉinoj ĝi estas neordinara, ĉar hodiaŭ estas ĉina Valentena Festo, kiun en Ĉinio oni nomas Qixi [Ĉiŝi] Festo.

 

Qixi Festo havas belan legendon, kiu koncernas amon. Antaŭ longlonge, laŭ la legendo, estis saĝa kaj modesta junulo en iu vilaĝo. Pro frua forpaso de la gepatroj li povis kunvivi nur kun siaj frato kaj bofratino. La bofratino estis kruela, ofte suferigis lin kaj devigis lin multe labori. Iun tagon, la bofratino postulis, ke li iru por paŝti naŭ bovojn, sed ke kiam li revenos, li devu havi dek.

 

La junulo, nomata Knabobovisto, paŝtis siajn bovojn, kiam Teksistino kaj aliaj feinoj el la Ĉielo nun sin amuzis surtere kaj sin banis en rivero. Sub helpo de maljuna bovo Knabobovisto konatiĝis kun Teksistino, kaj ili koramiĝis unu al la alia. Teksistino elŝteliĝis el la Ĉielo en la hommondon kaj fariĝis edzino de Knabobovisto.

 

Post geedziĝo, Knabobovisto kulturis, Teksistino teksis. Ili feliĉis en profunda amo kaj baldaŭ havis filon kaj filinon. Sed tiun ĉi aferon eksciis la reĝo de la Ĉielo kaj li ordonis, ke reĝino venigu Teksistinon al la Ĉielo.

 

Ne ekzistis vojo al la Ĉielo, kvankam Knabobovisto deziris suriri. La maljuna bovo tamen diris al li, kiam mi mortis, vi faru ŝuojn el mia haŭto, kaj surportu ilin, vi povos iri al la Ĉielo. Li tion faris, kaj kun siaj gefiloj li apenaŭ kaptis Teksistinon, sed tiam la reĝino elprenis oran harpinglon el sia hararo kaj svingis ĝin en aero, tuj aperiĝis rivero kun torentaj ondoj (t.e. la Lakta Vojo), kiu apartigis Knaboboviston disde Teksistino. Krom plorado ili nenion povis fari. Ilia firme neŝancelebla amo kortuŝis pigojn. Mil kaj mil da pigoj alflugis kaj formis Pigan Ponton. Tiel finfine Knabobovisto povis intervidiĝi kun Teksistino sur la ponto. Pro tio la reĝino permesis, ke ili povu renkontiĝi sur la Piga Ponto en la sepa vespero de la sepa lunkalendara monato en ĉiujaro en la galaksio.

 

De tiam, en la sepa vespero de la sepa lunkalendara monato en ĉiujaro amantinoj kaj amantoj amasiĝas antaŭ floroj kaj sub la luno por serĉi Knaboboviston kaj Teksistinon sur la Piga Ponto kaj por preĝi, ke ili havu lojalan amon kaj feliĉan vivon. Tiel ni havas Qixi Feston en Ĉinio.

 

Okaze de tiu ĉi tago mi bondeziras al vi ĉarman amon kaj feliĉan geamikiĝon, sincere kaj kore.

 

Published at 14:53 ( 3 comments / 358 visits )
This post is public

July 13, 2008

Pekinaj Olimpikoj multe faris rekordojn

Baldaŭ leviĝos kurteno de la Pekinaj Olimpikoj en la 8-a de aŭgusto. Post pli ol sep jaroj da solida preparado, Pekino kreis multe brilajn “unuajn fojojn”.

La sama komitato organizas du sportokunvenojn

La modelo, ke la Pekina Olimpika Organiza Komitato sinsekve okazigos la Pekinajn Olimpikojn kaj la Pekinajn Paralimpikojn, estas unuafoje uzata en la historio de la Olimpikaj kaj Paralimpikaj Ludoj. Ĝi donis al estonteco gravan ekzemplon, per kiu oni plibone kunlaboras, la personaro plisufiĉe funkcias kaj la sportejoj povas esti pliefike profitataj.

Ĉina kulturo prezentiĝas maksimume

Ĉinio estas civilizacia antikva lando, kiu havas brilan historion de 5000 jaroj. La Olimpikaj Ludoj unuafoje alvenas al tiu ĉi lando. Kiel maksimume prezenti sian brilan kulturon estas granda defio por la organizanto kaj artistoj. Tamen oni povas esti kontentitaj pri la respondo donita de ili.

Ĉinoj kontribuis al la tuta mondo plej ŝatatajn ĉinajn kulturajn elementojn: ĉina sigelo, jado en oro, benitaj nuboj, zuan-kaligrafio (speco de antikva stilo de ĉina kaligrafio, ofte uzata en gravuraĵo sur sigeliloj) kaj tiel plu.

“Ĉina sigelo – vigla Pekino” kiel la embremo de la Pekinaj Olimpikoj jam estis tutmonde konata kaj okulfrapa ĉina simbolo, kiu plene sufloras perfektan kuniĝon de ĉina antikva kulturo kaj entuziasmo de la ĉinoj. “Jado en oro”, el kiu ĉiuj oraj medaloj estis faritaj, estas unuafoje fabrikita per du altkvalitaj materialoj en la historio de la Olimpikaj Ludoj. En Ĉinio jado montras altan virton kaj oro grandan aminon. Torĉo de “benitaj nuboj” perfekte kunigas en la ĉarma tuto ĉinan tradician nubobildon kaj paperan rulstangon. “Zuan-kaligrafio” sur la sigelo havas belecon de ĉina antikva hieroglifo

Enirbiletoj de la Pekinaj Olimpikoj

Estas sume pli ol 600 milionoj da enirbiletoj mendeblaj, tamen nun estas tre malfacile por aĉeti unu. Pro tro da aĉetantoj, la oficiala retejo de enirbiletoj iam paneis. Pri tiu ĉi fenomeno s-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato ŝerce diris, ke la ĉina entuziasmo estas tro varma. Sendube, la kvanto de la enribelitoj faris rekordon.

La plej multaj teamoj partoprenos

Ĝis nun oni konstatis, ke 205 landoj kaj regionoj sendos sian teamon al la Pekinaj Olimpikoj. Tio estas la plej granda sportokunveno tra la historio de la Olimpikaj Ludoj. Interalie, svarmos en Pekino pli ol 20,000 raportistoj el la tuta mondo. Ankaŭ tio estas plej granda.

Birda Nesto kaj Akva Kubo

Birda Nesto posedas multajn mondajn plejaĵojn: la plej alta skalo, la plej kompleksa ŝtala strukturo, la plej alta tekniko, la plej kvante uzata el ŝtalo. Akva Kubo estas la Ŝtata Naĝa Centro, kiu estas nun la plej granda naĝejo en la mondo. Ĝiaj muroj kovritaj per bluaj aervezikoj havas ravan ĉarmecon. La tekniko, strukturo, materialo kaj ideo de Akva Kubo ankaŭ estas plej avantaĝaj en la mondo.

Karaj geamikoj, vi estas bonvenaj al la Pekinaj Olimpikoj! Pacon kaj feliĉon al vi!

 

 

Published at 11:56 ( 1 comment / 345 visits )
This post is public

June 28, 2008

Kiel respondi?

Kiel respondi?

 

En Ĉinio ekzistas tiaj virinoj, kiuj, por sondi kiel grade li amas ŝin, emas demandi al sia amanto, kiun vi savus, se mi kaj via patrino samtempe falus en akvon kaj tiam vi povus savi nur unu.

 

 

Published at 03:30 ( 20 comments / 1553 visits )
This post is public

June 25, 2008

Porko postvivis post 36 tagoj

Porko postvivis post 36 tagoj

 

La fortega tertremo okazinta 21-an de majo en Wenchuan de la provinco Sichuan kaŭzis multnombran morton de estaĵoj, sed en ĝi ankaŭ kreiĝis multaj vivaj mirakloj. Porko de kamparano estis savita de armeanoj el la ruinaĵo en 17-a de junio --- jam 36 tagojn post la tertremo.

 

Tio estis dika porko, kiu pezis 150 kilogramojn antaŭ la tertremo, sed kiam ĝi elsaviĝis, la pezo malpliiĝis al 50 kilogramoj. Veterinaro Pan analizis, kial la porko povis postvivi post 36 tagoj:

 

1.      Ĝi havis 0.5 metron altan spacon post la tertremo. La alteco malpermesis ĝin stari kaj multe sinmovi, tio garantiis konservi ĝian energion.

2.      Dum esti entenata, ĝi manĝis nur lignokarbon, kiu falis ĉirkaŭ ĝi de subtegmento.

3.      Ĝia diko helpis al ĝi.

4.      Kelkaj pluvoj ĝin malsoifigis.

5.      Kaj laste, sed grave, ĝi volis vivi. Ne imageble, kiel ĝi eltenis la malfacilaĵojn dum tiel longa tempo?

 

“Ĝi estas porko korskuanta la homon. Lasu ĝin vivi ĝis ĝia natura vivfino, ĉar ĝi treege sopiras pri vivdaŭrado!” Multaj civilanoj kaj retanoj apelaciis, ke ne faru ĝin surtablaĵo. Konstruota Tertrema Muzeo laŭis la apelacion kaj aĉetis la porkon kontraŭ 3008 juanoj por vivteni ĝin ĝis ĝia natura morto.

 

Oni donis al la porko novan nomon: Zhu Jianqiang (Porka Nefleksebleco).

 

 

Published at 14:58 ( 4 comments / 372 visits )
This post is public

June 19, 2008

Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro

Mosoj Kaj Ties Geedziĝmoro

Iunokte, la luno brilas, zefiro karesas. De malproksime, kie dormas montaro kaj Lugu-lago kiu etendiĝas ĝis la piedo de la montaro, apenaŭ aŭdiĝas ekbojo; mosa viro en rendevua kostumo alproksimiĝas sur zigzaga vojeto, kiu kondukas al vilaĝo, verŝajne kun kelkaj familioj.

 

Li hezitas antaŭ domo pro ekscitiĝo, iom poste li tamen fajfis trifoje inter fingroj kaj lipoj. Tio estas antaŭdifinita rendevua signo. La pordo malfermiĝas antaŭ belvizaĝa virino, ankaŭ en festa vesto. La viro sekvas sian koramatinon en ŝian buduaron… Ĉe la mateniĝo li foriras de sia amatino - se procize diri - sia edzino kaj aliras sian hejmon por novtaga laboro.

Tio estas oftaj scenoj en la mosaj vilaĝoj, kie troviĝas treege eksterordinara geedziĝmoro, nome ‘Viziteska Geedziĝo’, kiun havas nur la mosoj (anoj de unu el la ĉinaj minoritatoj kun kvardek mil da loĝantaro). Ili vivas en la regiono Liĝan de la provinco Junnan. La mosoj (fakte nur parto el ili) restas ankoraŭ en la matriarka socio. Viro, se li korinklinas iun virinon, devas nokte enviziti ŝian hejmon por ĝui geedziĝan vivon kaj je tagiĝo foriri de la domo, t.e. ili ne povas tagvivi kune laŭ la moro. La mosoj vivas dumvive kun sia patrino, havante patrinan familinomon. La viroj ne edziĝas kaj la virinoj ne edziniĝas, sed ili havas geedziĝan vivon nur dum nokto kaj nur ĉe virino. Ilia kuniĝo cele estas nur por generi idaron.

La infanoj naskitaj de mosoj estas nutrataj kaj edukataj de virinflanka familio kaj ne vivas kun sia patro. Mosa viro (patro) vizitas siajn fil(in)ojn kun donacoj nur kiam ili naskiĝis aŭ en festoj. Li ne havas devon nek respondecon helpi siajn gefilojn, li respondecas nur pri la gefiloj de siaj fratinoj. Kaj kiam li maljuniĝas, liaj genevoj prizorgas lin ĝis li mortas.

La viziteska geedziĝo inter moso kaj mosino entute baziĝas sur amo, kiu decidas kiom da tempo daŭriĝas ilia geedziĝa rilato. Ilia kuniĝo estas plenlibera, ne konsideranta statuson kaj eknomiajn kondiĉojn de la amat(in)o, nek dependanta de sia patrino aŭ aliaj personoj, kaj ilia disiĝo ankaŭ estas tute libera: se la amo ŝrumpas, la mosino ne plu malfermas la pordon; se la samo okazas ĉe la moso, li diras: “Estontece mi ne vizitos vin.” Tiam la geedziĝeco finiĝas deklarate.

Laŭ konigo, tiu ĉi geedziĝa sistemo estas unika poliginio nun ankoraŭ praktikanta en la mondo. Pro ĝiaj ekzoteco kaj allogeco kelkaj eksternaciaj ĉinviroj vizitas al la vilaĝoj por provi envizitadon, sed neniu sukcesis, ĉar la mosinoj rifuzas enviziton de eksternaciuloj.

 

Published at 12:36 ( 6 comments / 438 visits )
This post is public

June 13, 2008

Kiu Tago Estas Hodiauh?

Kiel kutime, chi-matene mi ellitighis je la 7-a horo. Mia edzino demandis al mi kun miro: "Vi iros labori hodiauh?"

"Jes!" Mi miris pro shia demando.

"Hodiauh estas sabato." Shi klarigis.

"Ne, hodiauh estas merkredo." Mi korektis shian klarigon.

Tiam mia filino, kiu ankauh estis preta por viziti lernejon, auhdis nian konversacion kaj diris: "Hodiauh estas vendredo!"

......

Mi kaj mia edzino ridegis ghis spira perdo... Char ni tri vivas en malsama tago! (Fakte hodiauh estas vendredo!)

 

Published at 01:23 ( 3 comments / 350 visits )
This post is public

June 4, 2008

Ovo en mano de virino...

Geedzoj Tono kaj Nana havis sian butikon de ĉiutagaj necesaĵoj. Kutime Tono vendis, sed klientoj ofte plendis, ke liaj ovoj estas malgrandaj. Pri tio li miris. Iom da tempo post observado li trovis la kialon. De tiam li lasis al sia edzino vendi ovojn kaj la afero prosperis multe.

La kialo estis en tio, ke la manoj de Tono estis grandaj kaj dikaj. Kontraste al liaj manoj la ovoj ŝajnus malgrandaj. Sama ovo en raspa mano de viro kaj en delikata mano de virino, en rigardoj de klientoj, estas ne same granda.

Published at 12:46 ( 7 comments / 489 visits )
This post is public

May 24, 2008

La Plej Novaj Donitaĵoj el La Tertreme Plagita Regiono

La Plej Novaj Donitaĵoj el La Tertreme Plagita Regiono

 

La fortega tertremo okazinta 12-an de majo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, Ĉinio, ĝuste tiam, kiam oni laboris aŭ havis kurson, kaŭzis grandegan nombron da mortintoj kaj vunditoj kaj nekalkuleble havaĵan perdiĝon. Dum la tertremo kaj la sekvantaj multfojaj posttertremoj multegaj ŝoseoj, fervojoj, pontoj, elektraj, akvaj kaj komunikilaj ekipaĵoj estis terure detruitaj. Kelkaj urboj kaj urbetoj jam ruiniĝis.

Laŭ la plej nova informo de oficiala kanalo, ĝis la 19-a horo de 23-a de majo, la plej novaj donitaĵoj montris:

- Mortintoj 55239; vunditoj 281066.

- Disfalitaj domoj 5.4619 milionoj.

- 19 urboj kaj regionoj trafitaj; la areo de la gravaj plagitaj lokoj superis 100000 kvadratajn kilometrojn.

- Sume pli ol 140000 armeanoj kaj policanoj partoprenis en la savado kontraŭ la katastrofo.

- Savistoj savis 83988 trafitojn el la ruinaĵoj.

- En la plagitajn lokojn 9543 imunigistoj jam estis senditaj; 19.2 milionoj da tunoj da asepsiloj atingitaj. Ĝis nun en la plagitaj lokoj ne okazas epidemio.

- 50766 kadavroj kremaciitaj aŭ enterigitaj.

- Pli ol 5 mililono da homoj urĝe bezonas tendojn aŭ simplajn ĉambrojn por loĝi.

- Pli ol 200000 homo/fojaj volontuloj laboras por psikologia helpo en la plagita provinco Sichuan.

 

Published at 04:21 ( 1 comment / 300 visits )
This post is public

April 25, 2008

Mia Libreto Eldoniĝis

DSCN7358
DSCN7358

 

Kun granda ĝojo mi alŝutis tiun ĉi broŝuron, kiun mi verkis. Mi bone scias, ke ĝi estas modesta en la preso, tamen sincera kaj amika en la enhavo. Mia vojaĝo en Japanio, precipe mia restado ĉe japanaj esperantistoj donis al mi tiel fortan impreson, ke mi devas ion skribi. Do mi havis mian skribaĵon, kiu aperis ĉin-esperante en la Ĉina Esperanta Forumo. Tute eksder mia atendo, ĝi kaŭzis granda sensacion ĉe la legantoj. Multaj retejoj transaperigis ĝin, multaj retanoj laŭdis ĝin… kaj la Ĉina Fervojista Esperanta Asocio eĉ volonte finance helpis min kaj eldonis ĝin en la formo de libreto. Mi estas kontenta, ke mia unua libro rilatas ĝuste al Japanio kaj ties esperantistoj. Tio estas atesto pri la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio kaj kara memoraĵo inter mi kaj japanaj esperantistoj.

Ĉi tie mi devas danki al mia mentoro 85-jarojn aĝa, sinjoro Li Sen, kiu estas prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanta Asocio, kaj ankaŭ estas redaktoro kaj financa helpanto de mia libreto.

Published at 03:10 ( 5 comments / 587 visits )
This post is public

April 12, 2008

Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui

Mi Estis Intervjuita de Televizia Stacio Yushui

 

Hieraŭ posttagmeze (vendrede la 11-an de aprilo) en mia propra hejmo mi akceptis intervjuon de la Televizia Stacio de la Distrikto Yushui en mia urbo Xinyu. En tiu ĉi distrikto vivas 67 cent-mil enloĝantoj.

 

La origino de la afero estas interesa. La lastan sabaton mi hazarde kaptis specialan televizian programon Vento de Yuanhe (Yuanhe estas nomo de rivero en la urbo Xinyu) de la Tetevizia Stacio Yushui. La programo ĉiusemajne prezentas unu personon, kiu faris elstaran kontribuon en iu(j) kampo(j). Dum mi rigardis la programon, kiu prezentas poeton el nia distrikto, ekvenis al mi la ideo, kial mi ne povus surtelevidiĝi – ankaŭ mi faris multon por Esperanto kaj iagrade akiris laŭdindajn atingojn. Kaj cetere, multaj ne konas pri mi, nek pri la signifo de mia laboro. Kial mi ne min prezentu al la socio kaj propagandu Esperanton profite el tio. Jen, hieraŭ antaŭtagmeze mi vizitis la stacion kaj feliĉe la estro akceptis min. Koncize kaj rekte mi klarigis al li mian alvizitan celon kaj montris miajn “grandajn” kontribuaĵojn. Tute ekster mia atendo, la estro trovis en mi “gravan homon”, kiu raras en nia distrikto, kaj siatempte tuj decidis: “Do vi vin iom preparu; posttagmeze ni intervjuos vin en via hejmo.”   

 

Je la 3a horo posttagmeze ili akurate venis. Sume tri homoj: ĵurnalisto, televizia kameraisto kaj asistantino. Ili demandis, kamerais, fotis, kontrolis kaj eĉ legis tion, kion ili ne komprenis. Mi do respondis, pozis, klarigis kaj montris miajn verkojn kaj tradukojn en paperaj kaj enretaj, leterojn el eksterlandoj kaj fotojn faritajn en alilandoj. La intervjuo daŭris unu horon kaj duonon. Ili kontentis pri mia konduto dum la intervjuo, ĉar mi pozis nature, parolis trankvile kaj bone priparolis, kio estas Esperanto, kia signifo estas mia laboro, kiujn atingojn mi akiris, kaj tiel plu.

 

La speciala programo pri mi surtelevidiĝos en la sekvantaj sabato, dimanĉo kaj post tiuj lundo (19,20,21 de aprilo).

 

Published at 02:46 ( 4 comments / 436 visits )
This post is public

April 7, 2008

Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?

K Kiu Sin Hipokritas en La Evento 3-14 en Tibeto?

 

 

la evento 3-14 (1)
la evento 3-14 (1)

L La foto maldekstra, kiun CNN aperigis en sia CNN.com, montras, ke sur strato veturas du militveturiloj, apud kiuj aŭto brulas kaj antaŭ kiuj du homoj kuras. Sed laŭ la originala foto (dekstra), CNN formankigis la alian duonon de la tuta foto, kie multaj ribeluloj forĵetas ŝtonojn al la militveturiloj kaj fone videblas densaj fumoj, kiujn ankaŭ la ribeluloj faris.

la evento 3-14 (2)
la evento 3-14 (2)

 La 17-an de marto en sia retejo BBC aperigis tiun ĉi foton kun sia aldonita ekspliko: “En Lasao troviĝas multaj armeanoj.” Sed la fakto estas, ke armitaj policanoj helpas kuracistojn kaj flegistinojn savi vunditojn. La blanka aŭto estas ambulanco, ne militveturilo.

la evento 3-14 (3)
la evento 3-14 (3)

Tiu ĉi foto aperis en Berliner Morgenpost, kiu diris, ke armitaj policanoj kaptas tibetanon. Sed la vero estas, ke ili savas hanon atakitan.

la evento 3-14 (4)
la evento 3-14 (4)
 

    La germana N-TV en sia retejo aperigis tiun ĉi foton, kiu montras, ke 4 policanoj tenantaj en mano bastonon persekutas manifestaciantojn. La ekspliko de la foto: “Ĉinaj policanoj subpremas protestantojn.” Sed la foto fakte prezentas alian aferon, ke nepalaj policanoj fordisigas manifestaciantojn en Katmanduo la 17-an de marto.

la evento 3-14 (5)
la evento 3-14 (5)

Laŭ eksterlanda amaskomunikilo, la 29-an de marto en Nov-Delhio, Hindio, Dalaj Lamao deklaris, ke ĉinaj armitaj policanoj sin pseŭdovestis lamaoj por esti tia afekto, ke lamaoj agitas tumulton. La foto estas lia nomata pruvilo, kiu do disfamiĝis inter amaskomunikiloj. Sed la fakto tuj disrompis la pruvon: tiu ĉi foto estis farita jam en 2001-j, kiam oni produktis filmon Legendo de Ĉielĉeno kaj bezonis amasajn aktorojn, kiuj devas sin vesti per la lamaaj vestoj.

 

Published at 15:10 ( 9 comments / 622 visits )
This post is public

March 26, 2008

Helpu min, mi petas

Karaj geamikoj el Ipernity,

Mi preparas skribi disertaĵon pri ĉina E-movado. Por tiri profiton el viaj spertoj ĉi-rilataj mi petas, ke vi helpu min por la jenaj demandoj:

Se vi estas izolita, kiel vi aktivas por Esperanto? Kaj kiamaniere vi kontribuas al la evoluo de Esperanto?

Se vi estas klubano, ĉu vi povus prezenti, kiel via klubo funkcias? Ĉu ĝi havas laboran planon por jaro, sezono aŭ monato? Se jes, mi petas, montru la planon.

Se vi estas kunordiganto de iu organizaĵo, kiel vi gvidas kaj vigligas ĝin?

Kiam vi kolektiĝas, kion vi faras ĝenerale?

Eble vi spertis alilokajn kaj aliulajn okazojn, kiuj vin forte impresis, do dividu tiujn al mi, mi petas.

Estas bonvenaj ĉiuj proponoj, sugestoj, konsiloj kaj elpensoj.

Viaj respondoj meritas valoron, eble ne nur por mi. Mi elkore antaŭdankas.

 

 

 

Published at 15:03 ( 2 comments / 318 visits )
This post is public

March 22, 2008

La Aferoj, Kiujn Okcidentaj Turistoj Vidis en Lasao, Tibeto

El The Daily Telegraph (18an de marto): 25-jaraĝa Claude Balsiger el Svisio diris: “Junuloj plenumis agojn kaj maljunuloj subtenis la agojn per akraj krioj, kiuj elbuŝiĝis kvazaŭ tiuj el lupoj.”

Balsiger rememorante diris: “Mi vidis, ke almenaŭ 7-8 hanoj estas atakataj per ŝtonoj kaj pugnoj, ke iu maljuna hano estas savita el budaanoj de kelkaj maljunaj tibetanoj, kaj ke alia hano saviĝis sub la helpo de kanada turisto.”

Kanada turisto 19-jaraĝa John Kenwood diris, ke li vidis, ke unu hano mortis atakite. Kenwood rivevis telefonan intervujon de Toronto Star. Li tiutempe priskribis, ke kiam li estis permesita forlasi hotelon, li vidis, ke sur la ĉefa Strato Pekino en Lasao troviĝis ankoraŭ amasoj da rubaĵoj kaj kelkaj aŭtoj ankoraŭ bruliĝantaj. Multaj butikoj estis bruligitaj.

Kenwood rememorante diris, en la tago, en kiu okazas la tumulto, li ĝuste estis en la centro de la urbo. Li vidis, ke tibetanoj trude haltigis publikajn aŭtobusojn kaj personajn motorbiciklojn, kiam kiuj preterpasis ilin. Ĉio, kio havas signojn kun ĉinaj ideogramoj, estis la celo atakata de ili, aŭ frakasita aŭ forrabita.

Tiam, Kenwood vidis la plej malbonan scenon: juna hano, kiu kondukas belan motorbiciklon, estis trude barita de tibetanoj, kiuj tenas ŝtonoj en la mano. “Verŝajne li ne havas percepton, kio okazas antaŭ li. Li levis siajn manoj kun la orkolora kasko sur la kapo, ne sciante, kion li devas fari.” Kenwood priparolis.

Poste bando da ĉirkaŭ 15 violentuloj kun pli ol du metroj longaj metalaj bastonoj komencis bati tiun hanon. Kiam la hano falis batite, la perfortaĵo ankoraŭ daŭriĝis ĉe la falinto. “Poste ili forprenis la kaskon kaj daŭre frapis lian kapon.” Kenwood diris.

“Kvankam mi ne povas konstati, ĉu la hano estas mortigita aŭ ne, tamen mi preferas kredi, ke li estas ĝismorta batite. Surloke plenas sango. Lia vizaĝo kovriĝas per sango kaj oni ne povas ĝin distingi.” Kenwood diris al Toronto Star.

Kenwood vidis ankaŭ kelkajn kestojn plenajn de ŝtonoj, kiuj estas proponitaj al tibetaj ĵetantoj ataki hanojn. “Mi opinias, ke la ago verŝajne estas planita. En la finiĝo de tiu taga perfortaĵo el konstruaĵoj de Lasao leviĝis grandaj fajroj. Ĉie estas densaj fumoj. Mi neniam vidis tian violenton, en kiu budaanoj partoprenas.

Serge Laĉapelle el Montrealo, Kanado, rememorante diris: “Vendejoj estas entute finbruligitaj. Multaj konstruaĵo estas detruitaj.

Times diris, ke kiam eksterlandaj turistoj forlasintaj Lasaon priparolis la dum-du-tagan tumulton okazintan en Lasao, ĉiuj sentis sin profunde ŝovita kaj timigita, precipe tiam, kiam ili vidis, ke la perfortuloj kun kriegoj batas preterpasantajn hanojn per metalaj bastonoj.

 

Published at 14:58 ( 9 comments / 548 visits )
This post is public

March 22, 2008

Letero Postlasita de Viro Sin Mortiginta

Letero Postlasita de Viro Sin Mortiginta

 

ŝercaĵo

 

Kelkajn jarojn antaŭe mi edziĝis al vidvino, kiu havas jam plenkreskintan filinon. Poste mia patro edziĝis al mia edzina filino, kiu do fariĝis mia duonpatrino kaj mia patro fariĝis mia duonfilo. Du jarojn poste mia edzino naskis al mi filon, kiu do estas frato de mia duonpatrino. Mia filo nomas min patro kaj mi nomas mian filon onklo. Mia duonfilino naskis al mia patro filon, kiu do estas mia frato, sed li devas nomi min avo. Mi estas edzo de mia edzino, dum mia edzino estas patrino de mia duonpatrino, t.e. mia avino, kaj tial mi estas avo de mia memo. Nu, mi volas min mortigi…

一个男性自杀者的遗书: 

几年前,我跟一个寡妇结了婚,她有一个已成年的女儿,后来我父亲跟我妻子的女儿结了婚,我女儿就成了我的继母,我父成了我婿。两年后我妻子为我生了个儿子,他是我后母同母异父的弟弟,我儿子管我叫爸,我管我儿子叫舅舅。我女儿又为我的父亲生了一个儿子,他是我的弟弟,但他又必须得叫我外公。同时我是我妻子的丈夫,我妻子即是我后母的母亲是我的外婆,所以我是我自己的外公。于是我想到了死……

 

Published at 05:51 ( 3 comments / 210 visits )
This post is public

March 17, 2008

Mia Vojaĝo en Japanio

Mia Tagnotoj pri Mia Vojaĝo en Japanio jam finiĝis. Tiun ĉi artikolon mi verkis je la 16a de septembro 2007, kiu estas pli konciza kaj taŭga por tiuj, kiuj ne havas tempon por legi longan tekston. Dankon pro via legado.

read more
Published at 15:59 ( 0 comments / 602 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 35 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Minosun

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...