En moderna socio, estas tre facile havigi al si informojn el multaj amasinformiloj. Kvankam ĉio, la hanojanoj jam gardis sian kutimon legadi ĵurnalojn kaj revuojn. Tio estas unu el kulturaj trajtoj de loĝantoj de la ĉefurbo
En ĉiuj anguloj de Hanojo, oni vidas multajn butikojn, plenajn je libroj, ĵurnaloj kaj revuoj. En iu ajn tempo kaj loko, la hanojanoj havas legadi pasion.
|
| Butiko de libroj por luigi str… |
Por respondi al malsamaj demandoj kaj gardi tiun kutimon de legado de hanojanoj, jam malfermiĝis multaj vendejoj de malnovaj libroj. Bui Quang Ngoc, kiu tenas magazenon de malnovaj libroj ekde 1970 en no 2, strato Thi Sach, diris: "La malnovaj libroj ne kare kostas, sed tio estas fontoj de multvaloraj informoj, kiujn kelkfoje estas malfacile trovi sur interneto aŭ en freŝdataj verkoj. Tiel multaj sin retroviĝas en malnova librejo de tiu-ĉi angulo por pliriĉiĝi siajn konojn.
|
| Legadi la lastajn novaĵojn en… |
En 1990 jaroj, la rapida disvolviĝo de la sciencoj kaj teknologioj nin ebligis facile alproksimiĝi al diversspecaj amasinformiloj, interalie aŭdovidaj. Oni taksis, ke la libroj perdus sian socian pozicion. Tamen estas malfacile ŝanĝi tiun kutimon de hanojanoj”.
|
| La hanojanoj ŝatas legadi dum… |
|
| La eks-batalantoj de la ĉefurb… |
Oni povas aserti, ke la libro neniam perdos sian tradician pozicion kaj ĝi restos nekomparebla "spirita plado" de la hanojanoj. Pro tio nenio povas anstataŭi sensacion malfermi la kolorigitajn paĝojn de novaj revuoj, libroj aŭ ĵurnaloj. Certe estos por ĉiam antaŭgardita la kutimo legadi de hanojanoj.
Verda Petalo
Send a message
Search for members




Luiz Alberto De Oliveira Coelho says:
mi shategus viziti :)