About this blog

La skribado de L.L.Zamenhof

April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

April 14, 2009

La tria ĉerizo-floro festo en Hanojo



La tria ĉerizo-floro festo en Vjetnamio okazis ĉe Quan Ngua stadiono de 10a ĝis 12a de aprilo por celebri la 999a datreveno de Thang Long – Hanoi.

SDC10165
SDC10165



600 grandaj filioj de ĉerizo-floro estis portita de aero el Japanio je la 9a de aprilo kaj lokita en la ĉefa loko de la festo



SDC10173
SDC10173





Krom unuiganta ĉi tiuj filioj en 4 grandaj arboj, la organiza estraro ankaŭ estis aljungita 7 ĉerizojn arbojn el kapablo.



SDC10171
SDC10171







La parado de Yosakoi danco, kiu estas plej ekscita, okazis fine de la evento. Ĉi tiu tradicia danco estas ĉiame elfarita ĉe ĉerizo-floro festoj en Japanio.



Jen estas la fotoj, tiuj mi fotografis en la 12a de aprilo, 2009.

SDC10172
SDC10172



SDC10188
SDC10188







SDC10192
SDC10192



SDC10194
SDC10194



SDC10197
SDC10197

SDC10201
SDC10201

SDC10223
SDC10223

SDC10229
SDC10229

SDC10249
SDC10249

SDC10256
SDC10256

SDC10259
SDC10259

SDC10260
SDC10260

SDC10261
SDC10261

Published at 15:18 ( 2 comments / 462 visits )
This post is public

March 29, 2009

Tero Horo en Hanojo 2009



Tero Horo komenciĝis en Sidnejo en 2007, kiam 2.2 milionoj hejmoj kaj entreprenoj malŝaltis iliajn lumojn por unu horo. En 2008 la mesaĝo disvolviĝis en tutmonda daŭrigebleco movado, kun 50 milionoj da homoj, kiuj malŝaltas iliajn lumojn. Tutmondaj historiaj gravecoj kiel la Ora Krado Ponto en San Francisco, Roma Koloseo, la Sidneja Operejo kaj la CocaCola afiŝtabulo en Aĝo Kvadrato (Times Square) ĉiuj stariĝos en mallumo.

La simbolo de Tero Horo
La simbolo de Tero Horo

En 2009, Tero Horo estas en la sekvonta nivelo, kun la celo de 1 miliardoj da homoj, kiuj malŝaltas iliajn lumojn kiel la parto de tutmonda voĉdono al ag kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

Jen estas la fotoj pri Tero Horo en Cach Mang Thang Tam Kvadrato - Hanojo en vespero de 28a – Marto 2009.

Hoan Kiem Lago vespere
Hoan Kiem Lago vespere

Statuo de Ly Thai To antaŭe Tero Horo
Statuo de Ly Thai To antaŭe Te…



Granda Operejo de Hanojo antaŭe Tero Horo
Granda Operejo de Hanojo antaŭ…

Studentoj kantas kun kandloj
Studentoj kantas kun kandloj



Studentoj kaj helpantoj kunkantas en kandela lumo dum Tero Horo
Studentoj kaj helpantoj kunkan…



Studentoj kun mallumo  kaj kandelo dum Tero Horo
Studentoj kun mallumo kaj kan…



Trang Tien strato en mallumo
Trang Tien strato en mallumo



Trang Tien strato dum Tero Horo
Trang Tien strato dum Tero Hor…

Published at 13:25 ( 0 comments / 137 visits )
This post is public

March 13, 2009

Kutimo legadi de la hanojanoj

En moderna socio, estas tre facile havigi al si informojn el multaj amasinformiloj. Kvankam ĉio, la hanojanoj jam gardis sian kutimon legadi ĵurnalojn kaj revuojn. Tio estas unu el kulturaj trajtoj de loĝantoj de la ĉefurbo

read more
Published at 12:03 ( 1 comment / 189 visits )
This post is public

January 26, 2009

La Signifo de TET Festo (de vjetnamo)

Rigardi Tet simple kiel Nova jaro, kiel oni en La okcidento, montrus malriĉan konon de la popolo de Vjetnamio

read more
Published at 13:16 ( 3 comments / 271 visits )
This post is public

December 9, 2008

Nacia parko Cat Tien

La nacia parko Cat Tien estas natura rezervejo kun granda valoro ekologia, kultura kaj historia. Je la 10a de Novembro 2001, ĝi estas rekonita de l’UNESCO kiel rezervejo de biosfero kaj je la 4a de Aŭgusto 2005, la Bau Sau (lago Krokodilo) estas klasifikita inter marĉaj zonoj la plej gravaj de la mondo, per la Sekretariaro de la Konvencio de RAMSAR. Spaco de ideala ekologia turismo kaj centro de sciencaj esploradoj je internacia nivelo, la nacia parko Cat Tien jam deponis dosieron al l’UNESCO por figuri en la listo de mondaj naturaj heredaĵoj ĉe fino de ĉi-jaro

read more
Published at 15:05 ( 0 comments / 285 visits )
This post is public

November 27, 2008

XOI [soj] – LA VAPORE KUIRITA GLURIZO

Vjetnamio estas la dua ekzportanto de rizo en la mondo post Tajlando. Kompreneble, rizo estas la baza manĝaĵo de vjetnamoj. Ekzistas du specoj de rizo: la ordinara rizo (gao te) kiun oni manĝas ĉiutage en tag- kaj vespermanĝoj, kaj la glurizo (gao nep) konsumita kiel matenmanĝo aŭ uzita kiel oferdono en kultceremonioj

read more
Published at 13:48 ( 2 comments / 316 visits )
This post is public

November 14, 2008

Hoi An, reala kaj virtuala



Ĉu kulturo , kiu ne sin allasas absorbi per socio en konstanta ŝanĝado , ne povas esti kvalifikita nemateria kulturo ? La demando fariĝas por Hoi An , kiu jam sciis antaŭgardi siajn unikajn arkitekturon kaj vivartonread more
Published at 15:49 ( 0 comments / 302 visits )
This post is public

August 17, 2008

Dong Ho: popolaj gravuraĵoj ĉiam je aktualeco

Tiu, kiu diras popolajn pentraĵojn, diras Dong Ho. Tiu-ĉi malgranda paca vilaĝo surborde de la rivero Duong, en provinco Bac Ninh ( Norde ), akiris nacian reputacion dank'al siaj gravuraĵoj, familia metiarto, kiu heredaĝas de patro al filo ek de 5 jarcentoj.

read more
Published at 13:07 ( 3 comments / 422 visits )
This post is public

August 7, 2008

Amo al la naskiĝlando de vjetnama elmigranto

Sub lia kamparana eksteraĵo, tre malmulte da homoj pensas, ke Phan Van Thanh estas aferisto kaj bona organizanto. Vjetnamo rezidanta en Kanado, li ĉiam enkore gardis amon al sia naskiĝlando kaj ludas la rolon de ponto por entreprenoj de vjetnamai elmigrantoj. Por lia kontribuo, en septembro 2005, la Popola Komitato de Ho Chi Minh-urbo jam al li atribuis merit-ateston, okaze de la sesdeka datreveno de proklamo de sendependeco de la Vjetnamio (la duan de septembro 1945).read more
Published at 10:38 ( 0 comments / 232 visits )
This post is public

August 3rd, 2008

Hanojo - urbo de la paco

 

Antaŭ kvindek jaroj…
 
Post la historia venko de Dien Bien Phu kaj la subskribado de akordoj en Ĝenevo, la 10an de oktobro 1954, la Milita Komitato de administrado de Hanojo anstataŭigis la francajn aŭtoritatojn.

Cefurbo sur bordo de la Rugxa Riverego
Cefurbo sur bordo de la Rugxa…

 

La ensxipejo de Long Bien
La ensxipejo de Long Bien

 

 

La ekonomio estis kripla kun malfortaj industrioj, malgrandaj metiistaj laborejoj, grave difektitaj infrastrukturoj kaj pli ol 80.000 senlaboruloj. Sed post 3 jaroj, la urba profilo sin koniĝis per multaj ŝanĝiĝoj. La sektoro de transportado kaj komunikado estis restarigita, kun de Hanojo ĝis Lang Son, Lao Cai, Ninh Binh fervojaj linioj relanĉitaj rekonstruitaj.
 
De 1958 al 1960, en Hanojo komencis la periodo de ekonomi-kultura transformado kaj disvolviĝado. Je la fino de jaroj 1960, Hanojo havis 496 industriajn establejojn, 421 komercajn establejojn, pli ol 16.000 malgrandajn komercejojn kaj 60 ŝtatajn entreprenojn.

 

Hanojo -- heroa urbo
 
Je Aprilo 1966, Hanojo devis alfronti kontraŭ aeraj atakoj de usona armeo. Kun siaj ŝtalaj fortresoj kontraŭ agresantoj, la ĉefurbo tranformiĝis en batalkampo. Transloliĝis en kamparajn regionojn la registaraj establejoj, maljunuloj kaj infanoj. Decembron 1972, okazis la plej kruelega batalo kontraŭ US Aerfortoj.

En milito infanoj devis surmeti pajlajn cxapeloj por sin protekti kontraux bomba
En milito infanoj devis surmet…

 

En An Duong, la kvartalo de laboristoj estis detruita per bomboj
En An Duong, la kvartalo de la…

 

 

Por ruinigi Hanojon, Washington lanĉis 14.000 aerajn surprizatakojn, inter ili 333 de B52. Dum 12 tagoj kaj 12 noktoj,10.000 tunoj da bomboj estis disŝutitaj sur centojn da uzinoj kaj produktaj establejoj kaj sur publikajn lokojn.      Sed Hanojo superpasis la elprovon, plenumante " Aeran Dien Bien Phu " kaj malhelpante Usonon " returnigi Hanojon en Tempaĝon de la tajlita ŝtono " . Pli poste, Usono subskribis Parizajn Interkonsentojn kaj fortiriĝis el Vjetnamio.

Kirurgia operacio dum milito
Kirurgia operacio dum milito

 

Malantaux la korboj da floroj de virinoj de vilagxo Ngoc Ha, B52 estis falita la
Malantaux la korboj da floroj…

 

 

Ĉiuj , kiuj konis en tiu periodo Hanojon, neniam forgesos la heroan atmosferon, kiu regadis en la ĉefurbo. Miloj da junaj homoj soldatiĝis en armeon, por partopreni en la liberigado de la Sudo.
 
Pro tiaj grandfaroj en batalo kaj rekonstruado , la Partio ( VKP ) kaj la Ŝtato jam al Hanojo atribuis la titolon"Heroa urbo "

 

Hanojo - Urbo de la paco
 

Post la liberigo de la Sudo, la 25an de Aprilo 1976, la lando reunuiĝis. Hanojo estis elektita kiel ĉefurbo de la Vjetnama socialisma Respubliko.

 

Cxiutage Hanojo iom post iom sxangxigxas
Cxiutage Hanojo iom post iom s…

Malnova domo en strato Hang Bac
Malnova domo en strato Hang Ba…

 

 

De tiam Hanojo povis komenci restarigi la produktadon, rekonstrui fabrikojn kaj entreprenojn, disvolvigi sian ekonomion kaj realigi la politikon de renoviĝo kune kun la tuta   lando
De 2001 ĝis 2003, la investada medio de la ĉefurbo aktive pliboniĝis. Ĉe fino de 2003, la urbo havis 601 projektojn kun 9,1 miliardoj da dolaroj el 42 landoj kaj teritorioj.
 
Nun Hanojo jam starigas rilatojn kun 60 ĉefurboj kaj urboj el 50 landoj kaj teritorioj. Ĝi ankaŭ subskribis interkonsentojn de kunlaborado kun 7 provincoj de la lando.
 
 
Hanojo survoje de la renovo
 
Dumla 15 lastaj jaroj, survoje de la renoviĝo, Hanojo jam akiris multajn progresojn. En la periodo 1991-2003, la procento de kreskado pri surkape nacia enspezo estis 11,30%. En 2003 tiu-ĉi cifero atingis 1 350 da dolaroj, tio estas 2,76 pli ol en 1990 kaj 2,2 fojoj pli ol nacia averaĝo.

La kun unika piliero pagodo, unu el multaj historiaj vestigxoj de Hanojo
La kun unika piliero pagodo, u…

 

 

La fizionomio de la urbo multe evoluiĝis. Por memorfesti la kvindekan datrevenon de la liberigo de Hanojo ( 10a de Oktobro 1954 - 10a de Oktobro 2004 ), la urbo jam lanĉis la konstruadon de 9 ekonomiaj kaj kulturaj prilaboraĵoj. La ĉefaj infrastrukturoj estis renovigita
Hanojo konstruos periferiajn bulvardojn, modernajn rezidentajn kvartalojn, kulturajn centrojn kaj publikajn parkojn. La celobjekto strebadas krei kvalitan urban pejzaĝon. civilizitan socion kaj medion belan, verdan kaj puran.
 
En alia flanko de la ponto Chuong Duong, estis konstruita nova strato. Hanojo estas stariganta la ponton Thanh Tri aldoniĝantan al tiuj de Thang Long kaj Chuong Duong. Estis pligrandigitaj la pordoj kunligantajn la urbon kun la vojoj 1, 5, 6 kaj 32 . Ankaŭ estis nove refaritaj la aksoj da komunikado kiel Hanojo - Ha Dong, Lang - Hoa Lac, Phap Van - Cau Gie, Lieu Giai - Nguyen Chi Thanh, Hoang Quoc Viet, Tran Khat Chan… La haveno de la Ruĝa Riverego kaj la flughaveno Noi Bai estis pligrandigitaj. Aparte por kontentigi la mendojn kaj bezonojn de hanojanoj, jam rapide disvolviĝis la reto de publikaj transportoj interalie precipe la busoj.

Persikfloro en printempo
Persikfloro en printempo

 

 

Tagon post tago, en ambaŭ bordoj de la Ruĝa Riverego, pligrandiĝas Hanojo. Malgraŭ freŝdata, ĝia ŝanĝiĝo jam admirigas internaciajn vizitantojn. Multaj homoj , kiuj revenas al Hanojo , ne plu ĝin rekonas. La internaciaj investistoj metas sian fidon en la per la urbo proponitan investadan politikon. Hanojo kiel eble plej multe strebas por fariĝi moderna urbo kaj medio politika, ekonomia kaj kultura. Ĝi estas disvolviganta la komercon, turismon kaj servojn por meriti esti neŭralgia centro de la lando , ankaŭ ideala adreso por internaciaj amikoj, turistoj aŭ investistoj, kaj urbo de la paco.

 

Teksto (vjetnamo): Vu Duc Tan
El: Revuo Vietnam Ilustrita - 10/2004
Esperantigis: Verda Petalo
Published at 14:13 ( 1 comment / 359 visits )
This post is public

August 1st, 2008

Apero de VEA.VN (La retpaĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio)

 

Post sufiĉe longa preparado, Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) havas la plezuron prezenti al la enlanda kaj al la monda esperantistaro sian ttt-ejon.
Tiu ttt-ejo fakte estas la reta versio de nia informilo "Verda Mesaĝo el Vjetnamio", kun pliaj avantaĝoj, kompare kun la papera versio: aktualeco, ĝisdatiĝo, diverseco, kaj pli multenombra legantaro.
 
Samkiel la papera versio, la ttt-ejo estas dulingva: esperanta kaj vjetnama, sed la artikoloj iom malsamas, kaj estas metitaj en du malsamaj paĝoj, ne paralele kiel en la papera versio.
 
Estas multaj kialoj por klarigi tiun malsamecon: La esperanta versio celas prezenti al la monda esperanta komunumo pri Vjetnamio ĝenerale, kaj pli speciale pri la vjetnama esperanta movado. Pro tio, ĝi enhavos la jenajn rubrikojn: Movadaj novaĵoj – Turismo, vidindaĵoj – Vjetnama kulturo (Literaturo, Folkloro, Arto, Muziko, Gastronomio) – Sporto – Scienco kaj Tekniko – Vjetnamio kaj la Monda Esperanta Komunumo – Paĝoj el vjetnama esperanta historio - Eseoj.
 
La vjetnama versio celas prezenti al la neesperantista publiko pri Esperanto, varbi novajn lernantojn kaj membrojn, perfektigi la lernantojn pri lingvaj konoj. Pro tio, ĝi enhavos la jenajn rubrikojn: Movadaj novaĵoj – Junulara angulo – Turismo kaj Esperanto – Lerna angulo –Korespondado – Esperanta kulturo (inkluzive vjetnama esperanta kulturo) - Eseoj.
 
Ni volas emfazi, ke tiu ĉi bulteno ne estas nur organo de VEA: Ĝi fakte estu forumo por ĉiuj esperantistoj, enlandaj kaj eksterlandaj. Pro tio, partopreno de ĉiuj volontuloj, precipe de junuloj kaj esperantistoj el Hanoja Esperanto-Asocio, Ho Chi Minh-urbo Esperanto-Asocio estas ege bonvenita.
 
Tiu reta versio de Verda Mesaĝo el Vjetnamio ne povas daŭri sen via aktiva partopreno. Ni antaŭdankas vin por ĉiuj viaj komentoj, konsiloj kaj skribaĵoj.
 
La Redakcio de Verda Mesaĝo el Vjetnamio
 adreso de la vjetnama versio: http://vea.vn (vi povas aliri al la esperanta versio musklakante la verdan E-flagon)
adreso de la esperanta versio: e.vea.vn
 
Viajn opiniojn, reagojn, bonvolu sendi al la adreso: viesperas@fpt.vn

aŭ al: vjetnamaj-esperantistoj@yahoogroups.com

Published at 11:28 ( 5 comments / 374 visits )
This post is public

July 31, 2008

Vjetnama Etnologia Muzeo en Hanojo

Certe Hanojaj amikoj ĉiuj almenaŭ unufoje vizitis tiun-ĉi famkonatan muzeon kaj ankaŭ havis okazon propraokule kontempli la distingiĝajn kaj vivajn naturaĵojn tie eksponitajn endome kaj en plena aero. Hodiaŭ permesu al Blog Greenpine publikigi garbon da fotoj pri tiu-ĉi muzeo. Nur tio estas " en mia propra elpenso " sed mi esperas, ke ĝi helpos malproksimajn amikojn ankoraŭ ne havantajn kondiĉojn viziti la muzeon, povi tiel trovi kiel iom pli kompreni pri la beleco de fratoj-etnoj en nia lando

read more
Published at 04:21 ( 4 comments / 362 visits )
This post is public

July 28, 2008

Post la pluvo, bela vetero

 

La ekpluvegoj en lastaj tagoj alportis tute novan aeron kompare kun longa vico da sufoke varmaj tagoj. Aŭtun-matene estas bele, mi volas rerigardi ion forpasintan je viva somero kun la IJK 63, je memorinda printempo kun la printempa renkontiĝo, kaj je memoriga vintro kun la 50-jara jubileo de naskiĝtago de VEA (Vjetnama Esperanto-Asocio) ĉiuj tiaj belegaj memoraĵoj kunportas samnomon: Espearanto.
 
Mi alvenis al Esperanto en vintra posttagmezo de la fino 2006 tre hazarde, kiam mi venis vizite al mia amiko. Mi informiĝis de li pri lingvo, kvankam ne nova, tamen ankoraŭ sufiĉe nekonata por multe da homoj: Esperanto. Fakte, estante duagrada lernanto, mi jam sciis pri ĝi pere lecionoj (ekzerco, ekzameno…) Tiam preskaŭ mi nur interesiĝas pri trakudako kaj respondo al demandoj de la tasko, kies nomo “Esperanto”. Pasiginte 7 jarojn en forgeso, mi havis bonŝancon esperantisto, pedagogo Nguyen Minh Toan en la eduko-centro kaj la 30aj jaroj de la 20a jarcento” en Hanojo.
Tamen, unuaj paŝoj ofte estas multe elprovaj kaj tre malfacilaj. La kursejo situas en malnova kvartalo en la centro de Hanojo, for de mia domo sude je 9 kilometroj. La lernotempoj ofte okazas vesper-semajnfine, la jarfina vetero (vintra pluveto, malvarma vento) hejm-afero, lern-afero, cirkulado…postulis de mi multe da strebadoj. Krome, ankoraŭ estas diferenco pri lingvonivelo inter mi kaj ceteraj studentoj en la kurso, kiuj jam 4-5 jarojn lernis Esperanton. Observante ilin paroli kaj skribi sperte kaj lerte en Esperanto, senmotive mi sentismin kiel malkonvena homo en tute fremda lando. La fojo unu, fojo du, ĝis …la fojo tri…tia malkonvena sento, kaj plie, la streĉiteco pri fina ekzameno de lerneja semestro kondukis min al decido: haltu tie ĉi. Kaj por ne malesperigi mian amikon kaj ĉiujn aliajn, mi pretekstante universitatan ekzamenadon ne iris al la kurso de Esperanto. La forlaso de Esperanto ŝajnis al mi fina, se subite tiu malnova amiko denove venis kaj tiris min revene al la movado, kaj ĝi koincidis kun la datreveno de la naskiĝtago de Vjetnama Pacdefenda Esperanto Asocio.
Post la memorinda jubileo kaj vesper-bankedo, la pasio en mi vere ekvekiĝi, kaj sekvante la konsilojn de la samkursanoj, mi prove iris al komenca kurso de Esperanto en Kim Lien-kvartalo, Hanojo. De tiam mi komencis vere lerni la lingvon destiantan por ĉiuj nacianoj en la tutmondo, dank’ al la geinstruistoj kaj veteranaj geespearantistoj.
Ili sin ligis kun Esperanto ankaŭ per la pasio kaj klerec-avido, kaj sin dediĉis korpe kaj anime por la movado. Pli ol ĉio ili estas la simbolo de solidara, amikeca kaj filantropeca spiritoj fontintaj el “la interna ideo de Esperanto”, kiun neniuj etnaj lingvoj en la mondo kapablas alporti. Ja tio plej respekte admirigis min kaj mi ĵurpromesis dediĉi miajn fervorecojn, tempon kaj penon, longdaŭre, al movado-disvolvigo, kaj antaŭ okule, al la sukceso de la 63a IJK, kiu unuafoje okazis en Hanojo, Vjetnamio.
Ekde la memorinda IJK, mi konatiĝis kun tiom da novaj kaj en-kaj elsterlandaj amikoj, venintoj el diversaj landoj, teritoriaj regionoj kun diversaj rasoj, religioj kaj kulturoj sed kunparolandoj de la samlingvo: Esperanto, kaj de kiuj mi akiris multe da interesaj kaj utilaj konoj.
Pasis proksimune 9 monatoj, kaj tiuj ne estas la tempo sufiĉa por lerni unu lingvon, partopreni kontribue al unu movado, tamen ĝi estis sufiĉa por alporti al mi netakseblajn lecionojn kaj memoraĵojn. Nun I estas ne nur lernanto de Esperanto-kurso, sed ankaŭ oficiala membro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) kun nova progresa paŝo. Mi esperas, ke mi povas pli multe studi kaj kontribui, valorigante miajn kapablecon, fervorecon kaj pasion la la disvolvigo de la movado. Kaj kiam la nova tago komenĉigos, kun salutvortoj anstataŭ bondeziroj al amikoj, parencoj, mi ankoraŭ konservas en mia koro unu plian salutvorton al tuta Esperanto-komunumo en la mondo: Solidarecon, solidarecon, grandan solidarecon! Sukceson, sukceson, grandan sukceson!
Published at 19:12 ( 8 comments / 484 visits )
This post is public


( 13 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Verda Pino

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...