Vladimír Türk Published on July 16, 2008
by Vladimír Türkpro

Vladimír Türk's blog

Browse posts
Letero al prezidento Klaus
5 comments (latest 5 weeks ago)
Esperanto sonis en ĉeĥa parlamentejo
Posted on April 17, 2008
3 comments (latest 5 months ago)
invitilo al Sabla printempo
Posted on February 20, 2008
1 comment (latest 7 months ago)
Pri mi
Posted on January 22, 2008
5 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 257 visits

Letero al prezidento Klaus

Wednesday July 16, 2008 at 09:01PM

Ĉeĥa Esperanta Asocio sendis leteron al nia prezidento, protestante kontraŭ lia opinio, aperinta en Lidové noviny.

Ankaŭ mi, kompreneble, protestas kontraŭ opinio de mia prezidento rilate Esperanton. Ĉi tie mi aperigas tradukon de la letero kaj samtempe respondon de sinjoro prezidento.

 

 

Estimata sinjoro prezidento Klaus,

embarase mi legis en Lidové noviny la 16an- de junio 2008 vian opinion pri Lisbona traktato, kie vi taksas Esperanton morta lingvo.

Mi dediĉas min al tiu ĉi lingvo jam pli ol tridek jarojn kaj mi povas certigi vin, ke vi malpravas. Dum la legado de via artikolo mi rememoris je Miroslav Horníček (fama ĉeĥa aktoro kaj verkisto) kaj liaj (televida elsendaĵo) Hovory H (Paroloj). Tiam li deklaris, ke li estimas Esperanton, sed ĝi estas laŭdire lingvo nur por akademianoj kaj sciencistoj kaj li neniam vidis du esperantistojn ekzemple kvereli super trajnhoraro.

Mi neniam vidis du ĉinojn kvereli super trajnhoraro kaj malgraŭ tio mi ne kuraĝas aserti, ke la ĉina estas neuzebla en normala vivo aŭ ke la ĉina estas senviva lingvo. Se mi ion ne konas, mi ja ne povas juĝi tion aŭ uzi tion kiel negativan komparon.

La ĉeĥaj civitanoj ne povas esprimi pri la Usona radiolokigilo en la montetaro Brdy, ĉar ili laŭdire ne havas sufiĉe da informoj. Ĉu vi konsideras vin sufiĉe bone informita por esprimi pri Esperanto tiel, kiel estas legeble en Lidové noviny?

Ĉeĥa Esperanta Asocio ricevis ĉisemajne vicon da malkonsentaj reagoj el la tuta Eŭropo, skribitaj kompreneble en la „morta“ lingvo. Estas malfacile por ni nun eksplikadi Vian vidpunkton kiel vidpunkton de reprezentanto de la lando de J.A. Komenský (Komenio), kiun UNESCO pritaksis samalte kiel aŭtoron de Esperanto doktoron L.L. Zamenhof.

Venontjare ĉeĥa esperanta junularo organizos en la urbo Liberec internacian renkontiĝon de junularo. En la nomo de Ĉeĥa Esperanta Asocio, Ĉeĥa Esperanta Junularo kaj ankaŭ mianome mi elkore  invitas Vin partopreni, por ke vi povu akiri imagon, kion Esperanto signifas en la nuntempa mondo.

 

Nome de Ĉeĥa Esperanta asocio:

Ing. Mgr. Jiří Tomeček, vicprezidanto

 

 

Estimata sinjoro inĝeniero,

mi reagas je Via letero el la 20-a de junio 2008, kie vi kontraŭstaras mian paralelon, ke „la eŭropaneco estas Esperanto; artefarita, morta lingvo“, kiun mi uzis intervjuate de Lidové noviny rilate Lisbonan traktaton.

Mia celo certe ne estis kiel ajn malvalorigi Esperanton, sed helpe de tiu paralelo klare distingi diferencon inter spontanea, natura evoluo kontraŭ artefariteco. Tio estas nome la baza por ekkompreni la nunajn penojn pri unuigo de Eŭropo, kies simbolo estas ĝuste la Lisbona traktato. Tiurilate mi pardonpetas por la uzita parolturno, ke temas pri „morta lingvo“. Tamen eĉ nun mi ne povus aserti, ke temas pri lingvo vivanta.

Duaflanke, kiel homo, konsideranta plurlingvan ekipon ne nur neceso, sed same ankaŭ grava pliriĉigo de la vivo, mi kompreneble ĝojas, ke ankaŭ en nia lando ekzistas homoj, kiuj tiun ĉi artefaritan lingvon bone regas kaj plu disvolvas. Mi deziras al vi multajn sukcesojn en via laboro kaj, se miaj planoj permesos tion, volonte akceptos Vian inviton. Salutante

 

subskribo de prezidento

5 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Bonege! Oni reagu ĉiam per bonedukitaj manieroj kaj kun bonaj argumentoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Pedro Hernández says:
Ni vidos, ĉu Klaus aperos en Liberec...
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Esperantisto says:
Mi ne povas kredi, ke tiu traktado diras, ke la Esperanta lingvo ne estas viva. Ĉu ili ne havas cerbon, aŭ ĉu ili ne scias uzi ĝin?

Tamen, mi kredas, ke la presidanto ne legos la leteron. Mi ankaŭ skribis al la hispana prezidanto (antaŭ unu aŭ du semajnoj) por ke li promocios, aŭ klopodos promocii, la Esperantan lingvon (per tre bonaj argumentoj), kaj li ankoraŭ ne respondis min.

Sed bonan ŝancon.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Vladimír Türk pro says:
La suba parto de la artikolo (ekde "Estimata sinjoro inĝeniero") montras jam la respondon de sinjoro Klaus, do eble li legis la leteron.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Mike59 says:
Se oni deklaras, ke Esperanto ne estas "lingvo vivanta" ... mi invitas lin konsulti la serĉilon "Google", ekzemple... 44 600 000 respondojn oni povas legi hodiaŭ !
Multajn dankojn, estimata Vladimir! :-)
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.