Faro(Takinulo) Tsukuru Published on September 5, 2008
by Faro(Takinulo) Tsukuru

Faro(Takinulo) Tsukuru's blog

Browse posts
Okazis ekspozicio de nipondevenaj brazilaj pentristoj
Posted on October 30, 2008
Mi ankoraŭ vidos situacion de Ipernity....
Posted on October 26, 2008
14 comments (latest 11 days ago)
Kial brazilanoj ne bone komprenas uzojn de -igi k -iĝi?
Posted on October 2nd, 2008
58 comments (latest 41 hours ago)
Ĉu mi vere apartenas al brazilano?
24 comments (latest 2 months ago)
Braziljano rompis la donacon de mia Fortaleza-amikoT_T
Posted on July 23, 2008
2 comments (latest 2 months ago)
Forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong
Posted on July 6, 2008
Mi kondolencas al iama UEA Prezidanto d-ro Lee Chong-Yeong....
Posted on July 4, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
http://parolumondo.com/ Iru al Parolu,Mondo!
Posted on June 23, 2008
6 comments (latest 5 months ago)
Ankoraŭ malgrandaj tertremetoj daŭras... T_T
Posted on June 18, 2008
3 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 448 visits
  2. Comments are not permitted

Ĉu mi vere apartenas al brazilano?

Friday September 5, 2008 at 12:42PM


furusato
l Hodiaŭ mi vidis televidon. Iu programo rilatas pri enmigrintaj brazilanoj el insulo Okinawa. Ili
En Picejo kun SP-anoj
En Picejo kun SP-anoj
diras, ke ili estas brazilanoj, sed la koroj estas niponanoj...... Jes, ankaŭ mi estas tipe niponano kaj mi tre amas niponajn kulturojn kaj mi fieras pri mia urbo Kumamoto, ĉar tre fama kastelo Kumamoto, vulkano Aso, tre fama popolkanto, tre famaj verkistoj vivis en mia urbo, tre konata Samurajo MIYAMOTO Musaŝi travivis en mia urbo Kumamoto..... Tamen, renkontinte miajn karajn brazilanojn, ĉiuj diris al mi, ke mi estas tipe brazilano kaj mi ne estas tute niponano, krome mi ja havas pli tipe brazilan karakteron ol enmigrintaj nipondevenaj brazilanoj. Mi demandis ilin; Kial? Kaj ĉiuj respondis al mi; Ĉar eĉ nuna via agado kaj parolado estas tipe brazilismoj, via karaktero tute ne estas nipona, vi nenie havas tipe niponan karakteron, sed vi havas tipe brazilan agadon; rekta brakumo, rektaj vangkisoj , takinema kaj ŝercema....... Karesema, Luis Guilherme, Sartorato, Odamir, Sergio... multaj diris, ke mi vere estas brazilano aŭ duonbrazilano...... Fakte iu onklo estis en Brazilo, sed mi ne bone konas pri li, ĉe mi nur restas iu speciala ŝtono, kiun mia patro gardas ĝin tre longe kiel trezoron. Sed tre strange... kiam oni revenas hejmen, oni devas trankviliĝi pli kaj mi devas senti pli fortan ĝojon pri la restado en Nipono.. sed mi nun tre saŭdadas pri miaj brazilaj amikoj ; Sergio, Roberto en BH, Dudu, Vitor Luiz, Sartorato, Celso, Luis Guilherme, Ricardo, Alvaro, Leandro, Felipe, Tenorjo, Mila, Jairo, ja Odamir! Ankoraŭ pli multe da brazilaj amikoj estas. Iu nipona esp-isto vojaĝis Brazilon, sed li mem devis decidi viziturbojn, sed en mia kazo, multaj brazilanoj invitis min sen peto por gastigi min! Krome li ne povis eĉ ĉirkaŭbraki brazilanojn.... Eble mi devus danki al la onklo, kiu estis en Brazilo....Kaj kompreneble al Esperanto! Se mi havus multe da mono, mi vere volas reveni al Brazilo!

Dankon miaj karaj brazilaj amikoj, se mi povus, mi denove volus reveni al Brazilo! Mi vere faris bonan vojaĝon en brazilo

24 Comments

Odamir says:
Kara Nipona Brazilano! Unu el la brazila trajto estas tiaj elmontroj pri sentoj, ni publike brakumas kaj kisas la aliajn, sen problemoj. Tio ne signifas ke chiuj brazilaj homoj estas tia!
Kelkaj brazilaj homoj estas pli salutemaj ol aliaj, mia familio diras ke kiam mi piediras au veturas per automobilo, mi salutas ankau la hundojn kaj katoj, certe ili troigas, au ne!? :-)
Tio ne signifas ke ni estas bonuloj, sanktuloj... tute ne!
Chiuj landoj havas la bonajn kaj malbonajn aspektojn, ni lernas multe kun la orienta kulturo, kaj specife kun la japana kulturo.
Esperanto permesis al ni grandan oportunecon, per ghi oni povas koni nian planedan kulturon, kaj pli bone kunfratighi kun la homa familio :-)

Do mia amiko sentu vin japana, brazila japana, au japana brazila, kaj revenu al Brazilo! :-)))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Odamir, ĉiumanie vere estas emocia vojaĝo! Alia japana esp-isto venis al Brazilo, sed li ne povis eĉ ĉirkaŭbraki... por mi vere estas strange! Mi devos elekti unu vizituebon, sed hmmm aliaj lokaj esp-istoj invitos min denove.... Ĉu mi povus veni denove? Sed ĉi foje estis bonŝanco, ĉar mia ŝparita ĉiumonata mono dum 5 jaroj pleniĝis k mi ja povis reveni al Brazilo ĉi jare k ankaŭ en Brazila Kongreso de Esperanto..... ^^/V Sed ĉu mi diris, ke mia unua korespondinto estas brazilano.. mi ankoraŭ estis 15aĝa...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Ankaŭ mi sentas kelkfoje, ke mi estas brazila, ĉar mi tute perfekte sentas inter miaj brazilaj geamikoj. Ĉu eble, ankaŭ miaj paruloj devenas el brazilioj ? Ĉu aŭ la tutaj brazilanoj devenas el nia komuna prapartio el Azio ? Mi ne scias. :-) Mi ne aspektas ol tipa brazila, mi kredas ke pro mia blonda hararo kaj malhelaj okuloj neniu dirus ke mi estas tipa brazila. :-) Sed ankaŭ mi ŝatas rideti, brakumi, danci kaj ĝoji pro ĉio kareco, beleco.

Nu, miaj brazilaj gefratoj ni renkontiĝu denove ie. Ne gravas kie, sed ni fartu tre bone kune. :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 2 months ago.
Odamir replies:
Hej Mieleto! Certe vi faros sukceson en Brazilo, bela blondulino... huuu! :-)
Vi estos bone ricevita en Brazilo kara Mielo, venu kune kun la brazila nipona Faro! :-)
Ĉi tie la popolo estas tiel malsimila ke ni nur scias se iu estas eksterlandano pro la lingvo, vestoj kaj kutimoj. Sed vere, Princinon ni ne havas ĉi tie!! :-)))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Odamir edited this comment 2 months ago.
Mielo replies:
:-))))

Ankaŭ mi deziras esti en via bela lando, renkonitiĝi kun karaj esperantistoj. Sed ĉefe kun vi. :-)
Eble mi devas vojaĝi en pakaĵo de Faro. :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
:-)))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Kaj poste, kiam vi konkludis, mi esperas vi havos tempon serĉi ankaŭ min :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Kara Mielo, eble estus pli bone, ke vi kontaktu kun Odamir! Certe li zorgos por via brazila vojaĝo! Sed atentu nur pri Salvador.... mi havis grandan problemon..... ^^/V
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ĉu ? Kio okazis kara ???
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton Mielo, fakte la lastan jaron mi devis iri al Salvador k poste al Brazilio... Mia amiko Leandro aĉetis bileton inter Salvador-Brazilio.... sed Salvador-a esp-isto nenion sciigis pri mia veno, kvankam mi vere serioze demandis k akceptis interkonsenton, sed tio estis mensogo!!!! Do atentu pri Salvador!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi bedaŭras ke vi havis malbonan sperton.

Bedaŭrinde, nun mi devas forgesi ankoruax Sud-Amerikon. Ĉefe pro la mono...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Sed Brazilo estas granda kontiento, do multaj viziturboj estas! K tre interesaj k gastigemaj brazilanoj estas! ^^/V
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
jes, jes, jes :-) sed.. ĉu la mono ?? :-)
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
petu monon al Odamir, li zorgos ĉion! (estas ŝercoo) Tamen Odamir vere estas amikema k zorgema, mi tre ŝatas lin! Mia bona frato ^^/V
Posted 2 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
He he! Se mi gajnos la konkurson pri lutumado mi invitos chiujn miajn geamikojn al Brazilo, chefe Mielo kaj Faro :-)))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kio estas lutumado ??? Ĉu mi diru al vi numerojn ?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Sed ankaŭ Odamir devas ŝparadi ĉar li ŝatus viziti Eŭropon. Do. Mi pensis nun, ke vi, kara Faro portis min en via pakaĵo al Brazilio kaj kiam vi vojaĝos hejmen ankaŭ Odamir venos kun ni en via pakaĵo. Nu ? Ĉu mi havas bonan planon ? :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Bona Plano! :-)))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Guilherme Jardim says:
Mi jam diris al vi ke vi vere estas brazilano kiu renaskiĝis en japanio. Estas la nura respondo por tiu demando.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Sed Mielo, certe donganistoj kaptos min... sed hmm Odamir povus resti en Nipono kiel mia frato, rsrsrsrsrs
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Guilherme, mi ĝojas,ke mi ne kaneko-umis ĉe vi!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Kara Faro, tre interese. Kaj mi havas la impreson ke eble iam en alia vivo mi estis niponano :-). En mia nuna vivo mi estas kroato kaj franco. Efektive, en miaj paĝoj vi ĉefe trovos kroataĵojn, tute simple ĉar pri tiu eta lando kaj eta popolo preskaŭ neniu scias ion. Do necesas prezenti ĝin, dum Francion preskaŭ ĉiuj konas. Ĝi ne bezonas ke oni multe parolu pri ĝi. Sed ni ĉiuj esperantistoj fakte estas mond-anoj, ĉu ne?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Kreŝo! Jes ĉiuj esp-istoj estas mond-anoj sen landlimo, ĉu? Sed Kroatio estas tre konata! Kiam kroatiaj marsoldatoj venis al Francio, francoj agis similajn aferojn por kravato, k la vorto devenas el Kroatio, ĉu? Jes, Kreŝo, vi vere virtuale estas niponano! ^^/V Mi forte kapklinas vin! (^o^)/V
Posted 2 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Dankon kara Tsukuru-san. Ankaŭ mi plezure kapklinas antaŭ vi sed pri vino mi proponas ke ni kapklinu kune, ĉu?
Jes pri kravato vi pravas. Bedaŭrinde, mi konas plurajn personojn kiuj malŝatas kravaton. Kravato en kroata lingvo estas in-genra. Ĉar la nomo kravato estas deformita franca vorto croate (kroato), la ina kroato estas kroatino. Tio signifas ke ĉiuj viroj portantaj kravaton portas kroatinon ĉirkaŭ la kolo. Tio tamen por viro ne devus esti malagrabla. Kion vi pensas?
Posted 2 months ago. ( permalink )

rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.