October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

November 2009 (3)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

October 8, 2007

Aŭtunas

Aŭtunas kaj mi aŭtunumas…

Published at 15:31 / 1 comment / 180 visits
This post is public

October 14, 2007

Mi perdis ion

Hieraŭ mi perdis ion en mi mem. Forpasis mia kvazaŭ patro Aref Azari. Estas homoj kiuj influis sur nia vivo kaj ĝuste li influis min. Lia filozofio, agmaniero kaj konduto multe influis min kaj multon mi lernis de li kaj ne nur Esperanton… .
Published at 10:40 / 3 comments / 331 visits
This post is public

October 17, 2007

Kara lingvo

Mian filineton -Anjo- mi klopodis adaptigi al Esperanto sed mi evitis/as devigi ŝin paroli Esperante. Mi inventis manierojn malrekte paroligi ŝin, do fojfoje konscie mi uzas Esperantajn esprimojn, vortojn kaj frazojn. Ekde tiam kiam ŝi jam komencis ekparli, ŝi kapablas kompreni ke oni alparolas ŝin en diversaj lingvoj. La persa: kiel la ĉefa, la azerbajĝana kaj  Esperanto kiel dugradaj lingvoj en nia hejmo estas parolataj.
Nun Anjo estas 31 monata, ŝi jam komprenas ke oni alparolas ŝin en diversaj lingvoj kaj ŝi kapablas reagi en ĉiuj alparolitaj lingvoj sed estas io interesa afero: Anjo jam komprenis ke Esperanto estas io "miraklaĵo". Se mi protestos ŝin pri iu afero kaj ŝajnigos min kolera, ŝi tuj alparolas min en Espernto! kaj ŝi scias ke tiam plimildiĝos la etoso!!
Nia "kara lingvo" en la hejmo estas Esperanto kaj ŝi jam lernis ke por kontentigi nin parolo en Esperanto estos efika kaj fakte ŝi tiun bone plenumas!
Published at 08:52 / 4 comments / 388 visits
This post is public

October 24, 2007

SoMoSoj …

Hodiaŭ matene veturante al mia oficejo mi ricevis smson anekdotan de iu amiko kiu kaŭzis leginte ĝin hazarde mi ridi! Mi ne scias kia estas la stato en la aliaj mondpartoj sed en irano pli ol 90 procento da smsoj estas anecdote aŭ ŝercenhave.

Foje sms sufiĉas! …

Published at 11:03 / 0 comments / 237 visits
This post is public

October 30, 2007

Morto estas respondeca

Morto estas respondeca pri la beleco de la flugilo de la papilio!    

(de Sohrab Sepehri - Irana poeto)

Published at 10:51 / 2 comments / 373 visits
This post is public

October 31, 2007

postsekvi voĉon de l vero

Ne estas nia afero malkovri sekreton de la rozfloro
Eble estas nia tasko tiu ĉi postsekvi voĉon de l vero ….
Sohrab Sepehri - Irana poeto

Published at 09:39 / 1 comment / 319 visits
This post is public

November 6, 2007

alispecaj vortoj

En la aleo ventas

Kaj tio ĉi estas komenco de ruino

Kontaktlampoj mallumas

                                                        Furug Farroĥzad – Irana poetino

Published at 14:24 / 2 comments / 283 visits
This post is public

November 7, 2007

Aludo

Iun, oni aludis kaj troigis pri li.

Li diris: "mi estas tiu kiun mi scias",  tio etas "mi scias kiu mi estas do ne bezonatas pridiri min".

Published at 09:23 / 0 comments / 273 visits
This post is public

November 14, 2007

Ĉu ĉio estas enordo?

Iu amiko maltrankvile demandis min pri la stato en irano. Mi respondis "ekde anatŭ 28 jaroj ni travivas sinsekvajn kaj senfinajn krizojn en irano, do preskaŭ ĉio estas enordo"!

Mi ja sentas ke ĉio estas malorde kaj jam ĉiuj intelektuloj alarmas danĝeron rilate la aferoj en irano, sed laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro "ĉio estas enordo".

La granda novaĵo morgaŭ aperos ...

Published at 11:36 / 2 comments / 452 visits
This post is public

November 17, 2007

io ne bone funkcias

Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)...
Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al malriĉaj sekregionaj kiel afrikaj landoj.
Ni ne forgesu ke ŝi esti/as sufiĉe altedukita kaj intelekta homo kiu de longa tempo konis min tamen ... ŝajnas io ne bone funkcias. Oni havas antaŭjuĝojn kaj sufiĉe miskomprenojn pri ni (irananoj) eĉ geesperantistoj!
Kiu kulpas? Ĉu amaskomunikadoj? Ĉu la irana registaro?  Ĉu ...
...
Published at 14:52 / 8 comments / 979 visits
This post is public

November 19, 2007

O kiel opio

Laŭ la oficialaj statistikoj en Irano pli ol 2/000/000 da homoj kutime uzas drogaĵon. Laŭ la ne oficialaj statistikoj pli ol 5 milionoj da irananoj jam kutime uzas drogaĵon kaj la plej populara narkotaĵo estas opio. Uzi opion jam estas tre populara kaj en multaj familiaj festenoj oni uzas ĝin!

Antaŭe, vere estis tabuo uzi drogaĵon publike en familiecaj etosoj sed lastatempe jam tio iĝas pli kaj pli ordinara kaj eĉ ceremonia!

Unu el la ĉefaj kialoj laŭ mi, estas tio ke oni estas forte limigitaj de ajna amuzaĵo. Ĉiuj filmoj kaj teatraĵoj estas cenzuritaj aŭ sen ajna allogo. Muziko estas forte limigita kaj simple la plej facile atingeble afero en irano estas drogaĵo kaj speciale opiaĵo! por doni ion imagon rilate la afero mi diru ke unu pakaĵo da cigaredo estas pli kostas ol unu foja uzado de heroino (imagu kia tragedio fluas sub irana socio). La gejunuloj pli kaj pli altiriĝas al narkotaĵo kaj tiel socia kerno putriĝas.
En 70 miliona socio kiel irano en kiu 5 milionoj da homoj jam estas drogaĵuzantoj laŭ vi ĉu tiu socio kapablos ekhavi stabilecon? Pli ol 20 milionoj da irananoj iel maniere estas rilatataj kun drogaĵproblemoj, ili aŭ estas uzantoj aŭ dependantaj al la uzantoj kaj tiel daŭras la suferado.
Opio enuplenigas, putrigas kaj sensencigas ĉion ...
 
 
 
 
 
Published at 14:38 / 4 comments / 847 visits
This post is public

November 20, 2007

utila skribprogramo en Esperanto

Al tiuj geamikoj kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne uzas la programon "esperantilo" mi rekomendas nepre uzi tiun utilan programon en kiu oni tre facile, rapide kaj korekte! povas skribi en Esperanto!
Jen la adreso en kiu oni povas elŝuti la programon kaj akiri bazajn informojn pri ĝi:

http://www.esperantilo.org/oftajdemandoj.html

Published at 14:58 / 8 comments / 1024 visits
This post is public

November 25, 2007

Koŝmaro

Ĉu vi iam havis koŝmaron? Mi ne parolas pri sonĝo sed koŝmaro en reala vivo?

Mi multfoje havis kaj baldaŭ priskribos kelkajn ..

Published at 12:15 / 6 comments / 977 visits
This post is public

November 26, 2007

Koŝmaro ... 1

Vi loĝas en la ĉefurbo. Via avo mortas en via gepatra vilaĝo kaj vi kune kun via familio iras tien por la forpascerenomio.
Post la fino de la ceremonio vi intencas reveni al via loĝurbo. Via kuzo intencas helpi vin kaj veturigas vin per sia aŭto al la busterminalo. Dum la vojo ĉe vojkruco ŝoforo de alia aŭto kontraŭregule baras la vojon. Via kuzo furioziĝas kaj protestas lin. La ŝoforo diras insulton kaj via kuzo plifurioziĝas, vi intencas mildigi la aferon, sed dume la ŝoforo elaŭtiĝas kaj insultante kuras al via kuzo. la kuzo ankaŭ elaŭtiĝas kaj ili ambaŭ batas unu la alian. Vi ankaŭ eliĝas por pacigi ilin, do vi staras inter ili sed ili tiom nervozaj estas ke neniel intencas ĉesi. La aliaj vojpasantoj ankaŭ kolektiĝas por spekti la bataladon dume via kuzo batas la nazon de la ŝoforo kaj tuj sango elverŝiĝas. Vi fonas al la polico. Post minutoj polico venas kaj dume via kuzo eskapas ĉar timas malliberiĝi!
Vi iras al la policejo kaj la ŝoforo diras ke ĝuste vi batis lin! vi rifuzas sed li insistas ke ĝuste vi intencis mortigi lin per tranĉilego! Vi miras kaj protestas kial li tiom mensogas sed li diras ke li havas atestantojn kiuj atestas ke vi intencis mortigi lin per tranĉilo!! ju pli vi klarigas ke vi neniel intervenis la bataladon kaj ke vi nur klopodis ĉesigi la kverelon des pli la ulo arde akuzas vin ke vi forte batis lin kaj per tranĉilo intencis mortigi lin kaj ke oni povas atesti pri tio!
Malgraŭ tio ke li ne estas vundita kaj nur pro frapo al lia nazo iomete elverŝiĝis sango, li ŝajnigas sin plendolora kaj ke li bezonas urĝan kuracadon. Do la polico diras al vi ke vi devas esti arestita kaj resti en la policejo ĉar vi havas plendanton kiu nur estas survoje al hospitalo!
Estas vespero de vendredo(feria tago en irano) do ĉefuloj de la policejo ne estas kaj vi devas tranokti en la malliberejo de la policejo ĉar ne funkcias juĝejo kaj ĝis sabato (komenco de la semajna labortago en irano) vi "devas toleri" la situacion. Ĉio aspektas kiel koŝmaro sed bedaŭrinde en fakto. Dume viaj parencoj informiĝas pri la afero kaj venadas al la policejo (en malgranda urbo ĉiuj konas unu la alian!)por iel maniere solvi la problemon sed vane ĉar neniu respondeculo estas tie do vi vole ne vole "devas toleri" ĝis sabato, tiam kiam venos la respondeculoj!
...
Finfine sabato!
Frumatene oni eligas vin el la malliberejo kaj antaŭ ol sendi vin kaj vian dosieron al la juĝejo, via onklo "sukcesas" "kontentigi" la plendanton kaj aĉeti la policanojn pagante sufiĉan monon kaj vi "liberiĝas"!
Dume vi pensas kiom facile oni povas droniĝi en ne imageblaj danĝeraj situacioj kaj kiom facile oni povas krei al vi problemojn malgraŭ via penado eviti ilin kaj pli ĉagrenige kiom da homoj ekzistas kiuj pretus atesti ke vi intencis mortigi iun!
...
Antaŭ jaro mi jam trapasis tiun koŝmaron sendorme!

Published at 11:44 / 9 comments / 1117 visits
This post is public

November 27, 2007

Eta diferenco

Mahmud plendas ke de antaŭ du jaroj lia frato en irano, atendas permesilon de la ŝtato publiki sian muzikalbumon.
Mi nur mencias etnan diferencon inter irano kaj la cetera mondo: En irano ĉio estas malpermesata krom tiuj kiuj estas aprobitaj de la regantoj kaj en la libera mondo estas inverse!

Published at 11:21 / 11 comments / 1439 visits
This post is public

December 1st, 2007

Demokratio

Iu esperantistino surrete demandis min kion signifas demokratio kaj ĉu laŭ mi en ŝia lando ekzistas demokratio?
Mi respondis ŝin:
Ĉu oni rajtas sin vesti libere?
Ĉu en via lando oni estas liberaj elekti al si mem deziratan laboron?
Ĉu oni rajtas vojaĝi libere?
Ĉu oni rajtas elekti aŭ ne elekti al si mem religion?
Ĉu oni rajtas kunvojaĝi kun siaj amat(in)oj?
Ĉu virinoj en via lando rajtas sole vojaĝi kaj eniri hotelon?
Ĉu edzinoj sen permeso de edzoj rajtas labori laŭ sia plaĉo?
Ĉu gefiloj estas posedaĵo de la patroj?
Ĉu virinoj estas konsiderataj kiel duon homoj?
Ĉu vi rajtas protesti viajn politikistojn kaj poste ne esti malliberigitaj?
Ĉu vi rajtas ...

Ŝi diris al mi ke jam komprenis kion mi intencas konkludi kaj diris ke jes laŭ tiuj demandoj ekzistas demokratio en ŝia lando
:)

Published at 15:29 / 2 comments / 1420 visits
This post is public

December 2nd, 2007

Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!

Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo "Sennaciulo" kaj la cenzuristoj de islama respubliko atenteme "gluis" la kovrilpaĝon de la revuo jene:

DSC00025
DSC00025

 

Mi bone scias ke ili faris tion por ke mi ne enpekiĝu rigardante tiun foton en kiu brakoj de la ulino ne estas "kovritaj" kaj "nudaj" (ĉar islamanoj vidante nudaĵojn forgesas la dion!). Dankon al la cenzuristoj nun mi povas pli glate rekte antaŭeniri la paradizon kie 40 anĝelinoj pli belaj ol la fotogluita virino atendas min regali ...!

Amikoj!

tiel estas la aferoj en mia lando.

Published at 11:43 / 34 comments / 4774 visits
This post is public

December 7, 2007

Cenzurado kiun ni travivas

Al eksteruloj ne imageblas kian cenzuron oni travivas en irano. Mi klopodos iom priskribi la aferon espereble oni havu senteblan imagon pri la afero. Tiam kiam oni parolas pri la cenzuro ofte oni ekpensas pri politika cenzuro sed tiu fakte estas unu el la multaj en irano. Jen kategorioj de cenzuroj kiujn mi laŭ mia scio trovis en irano:

1- seksa cenzuro: ĉia specaj aferoj rilate la sekso ĝenerale estas cenzurita en irano. Tio signifas ke en televido, amaskomunikiloj neniel eblas, montri, diskuti, desegni, kanti kaj paroli pri seksaj aferoj. Amo nur meritas al la Dio kaj ĉiuj aliaj estas senvaloraj. La celo de geedziĝo estas por la kontentigo de la Dio kaj "produkto" de la sekvantuloj kaj ne plu.

2- religia cenzuro: 4 religioj estas "oficiala"j en irano: islamo, kristanismo, judismo kaj zaratuŝtismo. Malgraŭ tiu fakto ke krom tiuj nomitaj religioj ekzistas miloj kaj eĉ miliono da homoj kiuj havas aliajn religiojn kaj kredojn ili oficiale "ne ekzistas" laŭ la reĝimo en irano kaj kompreneble nenian rajton havas ne jam renomitaj. Eĉ islamo estas tiu kiun priskribas la registaro kaj ĉiuj aliaj versioj estas falsaj.

3- cenzuro de la historio: Laŭ la ideologio de la nuna regantaro nenian valoron havas antaŭ islama historio de irano kaj nur post islamaniĝo de irananoj ili havas "brilan" historion. Do oni forte cenzuras kaj kontroladas ajnan aferon tiu rilate por pli glorigi la islamon.

5- cenzuro de vivstiloj: Ĉia vivstilo krom la vivstilo de "Hizbullaho" kiu estas sur baze de la oficiala ideologio de la regantaro, estas cenzurita. Oni ne rekonas kaj nek respektas aliajn vivstilojn kiuj en fakto ekzistas ene de la socio.

6- politika cenzuro: kiel ĉiuj ideologiaj reĝimoj la politika cenzurado estas tre forta kaj se oni ne havus alireblecon al ektersistema informfonto oni jam kredus ke irano estas ununura paradizo sur la tero kaj ĉiuj aliaj estas dronitaj en malboneco kaj malfacilaĵoj kaj se ekzistas problemoj en irano ĝuste estas intence farite flanke de "la malamikoj de ISLAMO kaj irano".

La rezulto de tiaj cenzuroj memkompreneble alportas multajn problemojn ĉu sociajn ĉu psikajn kaj dum epoko en kiu la teknologio de la komunikado pli kaj pli evoluas kaj disvastiĝas, dum ne tiom vaste pli grandiĝas la kapablo de la cenzuristoj socio kiel irano iĝas kaŝema, hipokritema kaj "sub-polivivmedia".

Published at 07:38 / 11 comments / 1661 visits
This post is public

December 8, 2007

"sociaj perversoj"

Ekde hodiaŭ irana polico lanĉos sian novan projekton kontraŭ "sociaj perversoj"
Nu oni eble interesiĝos pri kio temas la afero kaj kion signifas "sociaj perversoj" jen la oficiala klarigo de la islama irana polico:
Ekde hodiaŭ virinoj estos arestitaj kaj punitaj se aperos surstrate:
1- kun longaj botoj sur pantalono
2- Uzi ĉapon anstataŭ kaptuko
3- Uzi mallarĝan mantelon anstataŭ larĝan

Se oni ne observos la regulojn la polico rajtas kapti ne observantojn kaj "konduki" ilin al la policejo kaj se oni rezignos akcepti la regulojn skribe tiam ili estos plusenditaj al la justejo kaj en la justejo la ne observantoj estos punitaj kaj enmalliberejigitaj.

Laŭ la irano islama polico tiu projekto estas surbaze de "sciencaj esploroj" kaj laŭ la petado de "Hizbullah popolo" la polico firme, serioze kaj insiste intencas prosperigi "la leĝon" kontraŭ "malmultegaj kontraŭleĝaj civitanoj".

La perslingva fonto de la polica deklaro:

http://www.jamejamonline.ir/shownews2.asp?n=226928&t=acc

Published at 20:15 / 8 comments / 1724 visits
This post is public

December 15, 2007

Antaŭ ol ...

Antaŭ ol droniĝi en larmo

Priparolu al mi, pri la amo!

...

Ahmad Ŝamlu - Irana poeto

Published at 13:11 / 4 comments / 723 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 24 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...