Reza Published on January 24, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Konkurso: Divenu!
Posted on February 13, 2008
38 comments (latest 20 months ago)
Scii kaj ne scii !
Posted on February 12, 2008
4 comments (latest 20 months ago)
Okaze la revolucia datreveno!
Posted on February 6, 2008
6 comments (latest 20 months ago)
angore ...
Posted on February 3rd, 2008
2 comments (latest 21 months ago)
Bonfama homo neniam mortas
11 comments (latest 21 months ago)
Mi kompatas ĝardeneton
Posted on January 22, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...
Posted on January 16, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?
Posted on January 7, 2008
23 comments (latest 21 months ago)
Ventoj kiujn oni semas
Posted on January 3rd, 2008
21 comments (latest 21 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 522 times

Bonfama homo neniam mortas

Thursday January 24, 2008 at 11:30AM

Kiom malplaĉa novaĵo aŭdi forpason de Claude Piron kiun antaŭ 4 monatoj mi renkontis kaj mi havis ŝancon ĉeesti en lia verŝajne lasta leciono. Li estis tiom plenenergia kaj vivoplena ...
Nun al Esperanto komunumo mankas io ne rekompencebla ...

Estas mortinta tiu kiun ne bone oni rekonas

11 Comments / add your comment?

Lumina says:
Jes kara mi ankaux samopinias vin "bonfama homo neniam mortas!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Mi vidis lin en Bulonjo-cxe-Maro en 2005.
Jes ja esperantistoj mortas.
Kaj iun tagon oni eklernos ke Marjorie Boulton (jam sxi estas 83 jara) mortis, sxi kiu verkis tiom pasiajn poemojn amajn...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mimi says:
Li cxiam estos inter ni per liaj verkoj! Mi ege bedauxras la forpason de sinjoro profesoro!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Ankaux mi konsentas, "bonfama homo neniam mortas"!
Tiu valora homo kaj aliaj flugis kaj flugos al senfino!
Sed ili chiam estos che ni se chiam ni memoros pri iliaj vivoj kaj pensoj!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Eustáquio Maia says:
Bedaŭrinde mi ne havis la privilegion koni lin persone sed almenaŭ havis la bonŝancon studi per lia lernolibro, Gerda Malaperis!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Koni lin estis kaj estas tre facile kaj vi prave menciis: LEGI LIAJN LIBROJN ...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Pascal Blondiau says:
Mi iom envias gevirojn kiujn renkontis lin... Mi iom rete intersxangxadis kun li, kaj sxategus renkontinti lin...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Li estis tre sincere, vastanima kaj afabla homo kiu Esperanton profunde kredis kiel medikamnto al interhoma komunikado egalrajta ...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Jes ja! en "La Bona lingvo" li longe montras kial Esperanto estas ankaux "bona" por la psikologio, pro la sento de libero, racieco, fido, kiun gxi donas, li multe akcentis la aspekto psikologia de Esperanto.
Ankaux pro tio mi tre konsilas la legadon de tiu libro (alia kialo estas,k ke mi tute samopinias kiel li pri la "neologismoj")
Alia afero, ke multe ne scia pri li: li kredis je reankarniĝo, kaj mem havis dum infanaĝo memorojn pri estinta antaŭe ĉina infano mortigita sur tegmento, sed kiel kutimas tiaokaze liaj gepatroj rifuzis lin kredi, kaj ne ĉesis klopodi ĝis kial ili trudis al li diri ke estis malvera. Tio troveblas en la TTT-ejo dediĉita je li: claudepiron.free.fr/index.htm
Claude Piron - communication, langues, espéranto
Posted 21 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mia unua persona renkontiĝo okazis antaǔ ĉ. 27 jaroj en Internacia Junulara Kongreso. Ni rigardis al li kun admiro, sed li ene de kelkaj minutoj kredigis al ni ĉiuj, ke li estas same simpla homo, kiel ni. Sed li ne estis! Li estis pli aĝa ol ni, sed li kredigis, ke li samaĝas kun ni. Li estis la unua esperantista verkisto, kiun mi persone ekkonis, sed li kredigis al ni, ke nenio grava, ankaǔ vi mem povas kapabli. Samtempe ni sciis, ke li estas turo inter ni, dometoj. Turo, al kiu oni rigardas sinkline kun pio. Estimon al li, kaj li vere vivu plu en ni pere de liaj verkoj, Pere de lia vivo. Nun ni mem devas kunhavigi al li la vivon. El nia propra.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Leginte kion vi skribis - char la morto min chiam mutigas, kaj neniu penso atingis min - mi vidas, ke ni, konantaj lin persone, au tra verkoj, havas la devon, ne lasi, ke li mortu... la duan fojon...
Posted 21 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...