april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

november 2008 (3)
october 2008 (5)
september 2008 (2)
august 2008 (5)
july 2008 (2)
june 2008 (3)
may 2008 (4)
april 2008 (2)
march 2008 (5)
february 2008 (1)
november 2007 (1)

April 21, 2008

Kio estas la Amo?

Kio estas la Amo! Ĉu la sento
bolanta kaj brulanta en la koro?!
Nektaro de plezuro kaj doloro
Foli' dislokigita de la vento?...

Ĝi povas esti nur turmento.
Pasio senmezura kaj furoro,
Povas esti iluzi'... En sama horo,
Povas ĝi esti vera  sentimento!...

La amo, la plej bela, la plej pura,
Povas esti ĝardeno de la animo,
korolo de la floro plej velura!...

Sed ankaŭ povas ĉi esti dorneto
Pikanta nian fingron... eĉ la rimo
Tre rara kaj neebla de Soneto!...

Aŭtoro: Manoel Borges dos Santos(Dokito)
El la bulteno: La Lampiro - N-RO 114, de Esperanto Asocio de San Paŭlo

© Published at 02:33 / 9 comments / 282 visits
This post is public

© Published at 18:31 / 5 comments / 243 visits
This post is public

( 2 posts )