Hieraŭ estis Tago de Amatoj en Brazilo, kaj mi rememoris interesan historion kiun rakontis al mi granda amiko. Iam li promenadis en parko de "Miami" - Usono, kaj vidis belajn gejunulojn sidantaj sur benko, ili interŝanĝis karesojn.
La viro diris: Mia Amo ĉu vi akceptas ke ni geediziĝos?
Virino respondis: Jes mia amato!
Kaj post longa kiso de la gejunuloj, mia amiko diris al ili: Mi rimarkis vian belan unuiĝon kaj ĉu vi permesas ke mi demandu ion?
Viro: jes, kompreneble, demandu
Mia amiko: ĉu vi geedziĝos?
Virino: jes!
Viro: De longe ni volis esti kune, sed nur nun ni sukcesas
Mia Amiko; Ha! Kiom jara vi estas?
Virino: mi estas 75 jara
Viro: mi estas 80 jara
Mia amiko: "Tre junaj". Ĉu la aĝo...
Viro: ne estas problemo!
Virino: nun ni ne havas multajn iluziojn!
Viro; nun ni pli donas valoron al belecon de la animo al io ajn alia.
Mia amiko: Sed vi amindumas kiel gejunuloj!!
Virino: Ni estas junuloj! Ankoraŭ batas tre forta, tre rapida mia koro kiam li aperas...
Viro: Mi ravas ĉiam kun ŝia rido, ŝiaj okuloj estas kvazaŭ du steloj kaj ŝiaj lipoj estas dolĉaj
Virino: 'ridetis'
Mia amiko; Ho! via amo estas varma!!
Viro: sendube!
Mia amiko diris al mi: Ili aspektis tre feliĉaj!!
Mi scivolemis, diru al mi amiko...pri sekso, ĉu ili?
Mia amiko: Certe jes, ĉar nuntempe la scienco faras miraklojn, ĉu ne?
Mi konfesas ke mi sentis min pli trankvila, sed ne pri mi sed pri la paro!!!
Mia amiko: Sed sekso ne estas la plej grava afero inter ili, gravas al li la karesoj inter ili, gravas ke ili ŝatas babili kaj aŭdi unu la alian, gravas ke ili ŝatas fari multajn aferojn kune, gravas ke ili pri zorgas unu la alia, gravas ke ili estas tre atentaj pri la feliĉo de la alia, gravas la tenero inter ili! Ĉio pasas en la vivo, ankaŭ forta pasio pasas, sed la pura amo neniam finiĝas!
Feliĉon al ĉiuj geamantoj de la mondo!
Discover Elton John!
Send a message
Search for members
Kalina says:
Odamir replies:
Zefirina says:
Odamir replies:
Mirna Marino says:
Nun, finfine, mi sucesis trankvile vojagxi tra via profilo...auxdi Elton John kaj legi vian blogaron! Flustre mi rakontas al vi, ke mi revas pri tia amsperto! Trovi specialan kunulon/inon ne estas facile, cxu ne? Dankon pro tiu bela rakonto! Kaj pro la muziko! Kaj pro via amikeco! This is your song! ;-))))
Amike via, Mirna
Odamir replies:
Flustre mi diras al vi: Dankegon pro la komento!!!
"La steloj ĉiam renkontas aliajn stelojn, ne forgesu tion!"
Odamir edited this comment 3 months ago.