About this blog

  • 27 posts
  • 6376 visits

» add a comment?

october 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 9, 2008

Papilioj

Recados e Gifs para Orkut


www.RecadosAnimados.com - Mais Recados de Borboletas!


"La sekreto ne estas persekuti la papiliojn ... Estas prizorgi la ĝardenon por ke ili venas ĝis vi."

Portugallingve: "O segredo é não correr atras das borboletas ... É cuidar do jardim para que elas venham até você."

El la retejo: http://ludgerosj.spaces.live.com/




Discover Antonio Vivaldi!
© Published at 15:47 ( 5 comments / 36 visits )
This post is public

October 5, 2008

Malĝojo

Malĝojo estas kaŭzo de sufero.

Ne vin ligu al ĝi, nek permesu, ke ĝi infektu vin per siaj toksaĵoj.

Certe ne ĉiuj tagoj estas helaj kaj riĉaj je ĝojo.

Estas okazoj en kiuj la sufero ŝajnas venki la pecojn de via agado. Tamen, ekzameninte la malfacilaĵojn kaj sentinte la dolorojn, ekfaru intiman sunon, kiu forpelu la malĝojon el via menso, por ke vi pli facile venku la provajn okazaĵojn.

La kulturo de malĝojo malfermas vojon al pluraj malsanoj de la menso, de la emocio kaj de la korpo.

El la libro Vivo Feliĉa, Eldonejo Societo Lorenz

© Published at 12:13 ( 12 comments / 83 visits )
This post is public

September 14, 2008

Ne perdu vian esperon!

Neniam perdu la esperon.

Kio ajn okazas, restu konfidema.

Se ĉio estas nefavora, kaj la malsukceso minacas vin per malespero, eĉ tiamaniere atendu ankoraŭ la dian helpon.

Nur okazas al ni, kio estos al ni plibona.

La dia leĝo estas amo. Kaj la amo ĉion povas, ĉion faras.

Kiam vi pensas ke la helpo ne venos ĝustatempe, se vi daŭre atendas, vi ĝoje malkovros, ke ĝi atingis vin minutojn antaŭ la malsukceso.

Kiu malesperas, tiu jam perdis antaŭe parton de la lukto, kiun li entreprenos.

Fonto: Vivo Feliĉa / Eldonejo Societo Lorenz-Brazilo


Discover Kitaro!
© Published at 12:44 ( 31 comments / 261 visits )
This post is public

© Published at 03:40 ( 6 comments / 136 visits )
This post is public

© Published at 11:50 ( 9 comments / 173 visits )
This post is public

© Published at 01:17 ( 6 comments / 151 visits )
This post is public

August 17, 2008

Ĉu ekzistas vivo en Marso?

Marso
    

Se mi skribus pri tiu temo antaŭ dek jaroj, eble vi pensus, tiu viro estas frenezulo, la scienco jam diris ke ne eblas vivo en Marso.

Sed je la pasinta monato la usona spaca agentejo(NASA) asertis ke povis pruvi la ekziston de akvo en la ruĝa planedo, danke al specimeno de la marsa grundo kiun eltiris la sondilo Phoenix. 

Laŭ nia ĝisnuna scienco, akvo estas la ĉefa afero por la apero de vivo laŭ oni konas.

Nun la sciencistoj havas pli da espero pri la ebleco de vivo en marso, ili esperas almenaŭ trovi mikrologian vivon.

Alia demando aperas en mia menso, se ekzistus vivo en Marso, mikrologia aŭ eĉ inteligenta,

Kio tion signifas/os al la homaro? Ĉu vi jam pripensis pri tio?


Discover Vangelis!
© Published at 13:03 ( 50 comments / 353 visits )
This post is public

© Published at 11:27 ( 4 comments / 188 visits )
This post is public

August 3rd, 2008

Serenecon

Vi bezonas serenecon je ĉiu paŝo.

Serenecon por elekti, agi, vivi.

La vivo estas rapidega, kaj ŝanĝas siajn aspektojn ĉiumomente, postulante konstantan serenecon, por ke ĝi ne ĝenu la homojn.

Kiu afliktiĝas kaj provas sekvi la treegan rapidecon de la nunaj tagoj, tiu krevas, ĉar ŝanĝante rapide de unu al alia situacio, li ne havos tempon por adaptiĝo.

La novaĵo aperas kaj la okazaĵoj pasas, kaŭzante grandegan malvigliĝon emocian, mensan kaj fizikan.

Gardu vin serene, kaj konservu la aparatojn de via ekzistado, ĉar ili estas programitaj por konvena uzo sed ne por trouzo.

El la libro Vivo Feliĉa - Eldonejo Societo Lorenz

 


Discover Kenny G!
© Published at 11:02 ( 12 comments / 168 visits )
This post is public

© Published at 14:50 ( 4 comments / 203 visits )
This post is public

© Published at 11:24 ( 24 comments / 295 visits )
This post is public

June 22, 2008

Libero / Liberty

Permesu al via proksimulo la samajn rajtojn kaj favorojn, kiujn de li vi atendas.

Egoismo estas malsano kiu venenas la animon.

La apuda amiko aspiras spacon por vivi, same kiel vi.

Memoru, ke vi ne devas malpermesi lian oportunon.

Tion, kio estas rezervita al vi, lernu dividi kun la aliaj.

Fonto: La libro "VIVO FELIĈA" - Eldonejo: Societo Lorenz


Discover Kenny G!
© Published at 13:33 ( 12 comments / 312 visits )
This post is public

June 13, 2008

Pura Amo

Hieraŭ estis Tago de Amatoj en Brazilo, kaj mi rememoris interesan historion kiun rakontis al mi granda amiko. Iam li promenadis en parko de "Miami" - Usono, kaj vidis belajn gejunulojn sidantaj sur benko, ili interŝanĝis karesojn.

La viro diris: Mia Amo ĉu vi akceptas ke ni geediziĝos?

Virino respondis: Jes mia amato!

Kaj post longa kiso de la gejunuloj, mia amiko diris al ili: Mi rimarkis vian belan unuiĝon kaj ĉu vi permesas ke mi demandu ion?

Viro: jes, kompreneble, demandu

Mia amiko: ĉu vi geedziĝos?

Virino: jes!

Viro: De longe ni volis esti kune, sed nur nun ni sukcesas

Mia Amiko; Ha! Kiom jara vi estas?

Virino: mi estas 75 jara

Viro: mi estas 80 jara

Mia amiko: "Tre junaj". Ĉu la aĝo...

Viro: ne estas problemo!

Virino: nun ni ne havas multajn iluziojn!

Viro; nun ni pli donas valoron al belecon de la animo al io ajn alia.

Mia amiko: Sed vi amindumas kiel gejunuloj!!

Virino: Ni estas junuloj! Ankoraŭ batas tre forta, tre rapida mia koro kiam li aperas...

Viro: Mi ravas ĉiam kun ŝia rido, ŝiaj okuloj estas kvazaŭ du steloj kaj ŝiaj lipoj estas dolĉaj

Virino: 'ridetis'

Mia amiko; Ho! via amo estas varma!!

Viro: sendube!

Mia amiko diris al mi: Ili aspektis tre feliĉaj!!

Mi scivolemis, diru al mi amiko...pri sekso, ĉu ili?

Mia amiko: Certe jes, ĉar nuntempe la scienco faras miraklojn, ĉu ne?

Mi konfesas ke mi sentis min pli trankvila, sed ne pri mi sed pri la paro!!!

Mia amiko: Sed sekso ne estas la plej grava afero inter ili, gravas al li la karesoj inter ili, gravas ke ili ŝatas babili kaj aŭdi unu la alian, gravas ke ili ŝatas fari multajn aferojn kune, gravas ke ili pri zorgas unu la alia, gravas ke ili estas tre atentaj pri la feliĉo de la alia, gravas la tenero inter ili! Ĉio pasas en la vivo, ankaŭ forta pasio pasas, sed la pura amo neniam finiĝas!

Feliĉon al ĉiuj geamantoj de la mondo!

 

 


Discover Elton John!
© Published at 03:50 ( 6 comments / 236 visits )
This post is public

© Published at 14:33 ( 2 comments / 148 visits )
This post is public

© Published at 08:42 ( 8 comments / 336 visits )
This post is public

© Published at 10:58 ( 9 comments / 323 visits )
This post is public

© Published at 08:14 ( 0 comments / 126 visits )
This post is public

© Published at 00:17 ( 0 comments / 138 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 27 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Odamir