Mielo Published on June 19, 2009
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Ĉu laŭ vi ....
Posted on August 3rd, 2009
64 comments (latest 4 weeks ago)
Mi estas en la SES
Posted on July 14, 2009
36 comments (latest 3 months ago)
Mi volis jam demandi antaÅ­ longe
Posted on July 8, 2009
37 comments (latest 3 months ago)
Kial ni ne havas tempon por niaj geamikoj ?
Posted on July 6, 2009
41 comments (latest 3 months ago)
Kio estas via opinio ?
73 comments (latest 4 months ago)
La mano
Posted on June 9, 2009
42 comments (latest 4 months ago)
Hol van az a nyÃĄr ? - Kie estas tiu somero ?
Posted on June 4, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
Édes - Dolĉa - Kaj mia hodiaŭa tago (por la psikologistoj)
Posted on June 3rd, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
Vi helpu verki ! Bonvolu :-)
Posted on May 31, 2009
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 1 216 times

Kio estas via opinio ?

Friday June 19, 2009 at 05:35AM

Ĉu ekkoni lingvon perfekte kaj poste uzi ĝin aŭ kiam vi konas jam iomete la regulojn kaj kelkajn vortojn uzi ĝin tuj ?

Hieraŭ mi interparolis kun mia kara amiko pri la lingvlernado. Li diris, ke laŭ li, li malŝparis jam multe da tempo por lerni lingvojn aŭtodidakte. Nun li sentas ke li devas trovi instruiston kiu instruus por li la Esperanton perfekte - kompreneble, legante dume esperantlingvajn librojn - kaj poste okupiĝi pri la nacia kaj internacia Esperanto-vivo, partopreni en kongresoj, esti ano en la Pasporta Servo, ktp. Mi diris al li, ke ankaŭ laŭ mi estas grave ke ni studu la gramatikon kaj a vortojn sed dume ni daŭre devas uzi la "vivan" lingvon. Laŭ mi, la plej bona praktio estas se vi uzas ĝin ĉiutage kaj ĉefe se vi parolas voĉe kun aliaj.
Kiam mi lernis lingvojn - rusa, angla, hispana - neniam sukcesis al mi tio, kio nun sukcesas. Post kelkaj monato de lernado mi kuraĝis skribi on internaciaj retpaĝoj kaj ĉefe ke mi kuraĝis interparoli voĉe kun eksterlandoj. Kompreneble, mi havas ankaŭ nun multe da eraro. Mi devus okupiĝi pri la gramatiko ĉar mi ofte forgesas regulojn aŭ miksas ilin. Sed mi pensas ke mi lernis multe dum la vivaj interparoladoj. Kaj mi volas ofendi neniun kiu entuziasmas pro la movado kaj samideaneco, sed por mi la plej grava estas tio, ke mi libere kaj facile povas komuniki kun iu ajn esperantisto en la tutmondo. Mi ne diras ke sen eraroj, sed kompreneble. Mi estas dankema pro tio ke mi havis okazon paroli voĉe en la Dua Vivo, ke mi povas partopreni en la lingvkursoj kie ni daŭre interparolas pri diversaj temoj.

Do, ni ne konsentis. :-)

73 Comments / add your comment?

Milokula Kato says:
Mi estas lingvoinstruisto, tamen mi devas agnoski, ke la metodoj malsamas de unu homo al alia. Kelko ĝeneralas. Oni klopodu nepre paroli, zorgante malpli pri la gramatiko. Oni konstruu enmense frazojn, monologu kaj dialogu duonvoĉe.

Samtempe oni multe legu kun la krajono en mane, serĉante imitindajn parolturnojn. Oni parkerigu belajn prozaÄĩojn kaj poemojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
> Milokula Kato says: Mi estas lingvo-instruisto.

Co esas la pro-quo vu skribas bele e bone en la Germana, quan vu certe lernis kom Armeno.
Me ipsa pensas ke Sro Mielo ( me ne savas elua vera nomo) esas justa. Onu ne povas natar
pos ke lu par'lernabas quale natar. Onu simple lernas natar per drinkar kelke sordida aquo.
Me lernis tre multa lingui dil mondo, ma me jame* povis par'lernabar un de oli. E me sempre
komunikis bone kun altri por laborar kom ecelanta mercenario e ganar mea omna'dial pano.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Sinjoro Bebson, mi ĉiam legas ĝoje viajn skribadojn malgraŭ ke mi ne komprenas ĉion. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) replies:
Skribado: elvont főnÃĐv, cselekvÃĐst kifejező elvont főnÃĐv, nomen actionis

Verdire, ne eblas legi skribadon... nur oni divenas, ke se skribaÄĩo ekzistas, devis ektzisti
ankaÅ­ skribado kaj devas ekzisti skribinto.



Hungara *írÃĄs* estas "plursenca":

ag-substantivo: nehezemre esiik az írÃĄs: skribado tro ŝarĝas min (tio, k e mi skribas)

produkto-nomo (el skribi): az ablakon most is lÃĄtszík az írÃĄs: sur la fenestro plu videblas (la) skribaÄĩo, (tio, k io n oni skribis)

produkto-nomo el *verki". mi ŝatas (legetadi) verkojn (verkaÄĩojn) de Fekete
(tion, kion li verkis)

Szeretem Fekete írÃĄsait (olvasgatni)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
"Sinjoro Bebson, mi ĉiam legas ĝoje viajn skribaÄĩojn malgraÅ­ ke mi ne komprenas ĉion."
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, dankon Sinjoro Instruisto Milokula :-) Ankaŭ mi pensas same. Kompreneble mi akceptas opinion de mia amiko ( kaj de aliaj :-) ), mi estimas lin kaj mi deziras al li multe da sukceso. Kompreneble mi ŝatus, se li interparolus kun mi dum li studas la lingvon kaj perfektigas lian scion. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 4 months ago.
David Dougherty says:
Saluton Mielo!

Mi plene kunsentas kun vi! Ne estas problemo, se iu homo volas koncentriĝi pri la perfekta regado de la lingvo--ĉiam estas konsilinda regi boni lingvon kiun vi uzas. Aliflanke multaj Esperantistoj koncentriĝas pri ĝi tro multe.

Mi jam lernis kelkajn fremdajn lingvojn antaŭ mi eklernis Esperanton. Post du aŭ tri semajnoj da lernado, kiam mi ankoraŭ faris mian baznivelan interretkurson por Esperanto, mi eniris tekstbabilejon. Mi kapablis kompreni multon, sed nature ĝi daŭris iom ĝis mi kapablis esprimi min tre klare. Samtempe ke mi plenigis mian baznivelan kurson, mi vizitis la tekstbabilejon ĉiutage. Post eble tri monatoj mi finis la kurson, kaj ĉar mi inter lecionoj uzis la lingvon multe, mi sentis iomete pli konforte kun ĝi. Sed al mi mankis unu afero. Mi apenaŭ parolis kun homoj voĉe dum la unuaj du jaroj. Mi tiam ankaŭ komencis blogon en Esperanto.

Nur post tri monatoj da lernado, mi kapablis blogi kaj esprimi min trepli bone ol en lingvoj, kiujn mi lernis dum kelkaj jaroj. Tiuflanke estis Esperanto bonega surprizo por mi, ĉar mi ne pensis ke tio estas ebla kun fremda lingvo. Kiam mi eklernis Esperanton, mi jam aĝis 34 jarojn.

Kiam mi finfine havis la oportunon uzi Esperanton voĉe, mi prenis la ŝancon. Mi jam rimarkis ke multaj Esperantistoj rifuzas paroli voĉe, ĉar ili timas uzi la lingvon. Esperanto estas lingvo kiun oni lernas nur volonte, kaj por mi estas nekomprenebla ke oni laŭvole lernas ĝin, sed rifuzas paroli ĝin kun vivantaj homoj. Multaj Esperantistoj nur legas kaj skribas la lingvon.

Mi parolis kun kelkaj Esperantistoj kiuj diris al mi, "Mi parolos voĉe, post mi lernos la lingvon iomete pli." Du aŭ tri monatoj poste, ili diris la saman kaj nenio ŝanĝiĝis.

Mia sperto kun lingvoj estas ke oni devas praktiki ĉion por vere regi la lingvon. Aktive, oni skribas kaj parolas, kaj pasive oni legas kaj aŭskultas. Tiuj kiuj ne faras ĉiujn da tiuj ĉi aferoj neniam vere regos la lingvon, laŭ mia opinio. Se oni parolas la lingvon, tio ankaŭ helpas kun legado kaj skribado--ĉiu lerto helpas unu la alian. Nuntempe ĉiu homo kapablas fari tiujn ĉi agadojn kun komputilo kaj la reto.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi ĉeestis mian unuan Esperanto-kongreson. Nia gastparolanto, Boris Kolker, menciis ke multaj Esperantistoj finas la bazan nivelon de lernado de la lingvo kaj poste neniam progresas. Laŭ li, tio estas grava problemo kaj unu kialo ke homoj perdas intereson en la lingvo. Laŭ mi, la solvo estas facila. Post lerninte la lingvon baznivele, oni havos ĉion kion oni bezonas. Uzu ĝin, kaj ne nur skribe! Ankaŭ gravas, kun kiu vi parolas. Kiam mi ekparolis Esperanton iomete pli ofte, mi parolis rete kun unu homo kiu memstare kreis vortojn en Esperanto, kiuj ekzistis en neniu vortaro, kaj mokis mian akĉenton. Tion mi ne bezonas. Preskaŭ neniu regas la lingvon kiel denaskulo, kaj neniu devas toleri tian mokadon. La lingvo estas por paroli, por rilaksi kaj ĝoji, kaj potenciale por eĉ multo pli!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Saluton David !

Jes, mi legis jam vian blogon. Dankon pro tio, ke vi skribis ankaŭ ĉi tie pri via opinio. Kaj mi konsentas pri vi. :-)
Mi miras ke ekzistas homo kiu mokis vin pro via akcento. Estas kompreneble ke ni ĉiuj havas akcenton. Estas prave, ke ankaŭ mi povas konstati ĝenerale se iu estas angla geptralingva. Sed estas neniu problemo, ni ĉiuj komprenas unu la alian. Mi volonte interparolus kun vi iam :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty replies:
"Mi miras ke ekzistas homo kiu mokis vin pro via akcento."

Tiu Esperantisto ne plu estas en mia amikaro-listo. Tio ankaŭ ne estis la plej aĉa afero, kiun li diris aŭ faris al mi, bedaŭrinde.

Mi pensas ke mi parolis kun vi unufoje en Dua Vivo, sed mi ĉesis mian uzadon de Dua Vivo. Sed mi tre ofte estas en Skype.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi ne komprenas kial homoj insultas aliajn superflue. :-/ Nu, vi pravas, ni ne devas okupiĝi pri ili. Nur ili povas malvenki.

Ĉu en la skype ? Bone :-) Vi povas ektrovi min tie. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) replies:
Mi konsentas kun vi absolute: se oni volas regi lingvon, oni devas uzi ĝin ĉiukampe:
skribi, legi skribitan tekston, paroli (kaj kompreni aÅ­datan tekston). Mi nur demandas min,
ĉu tion devas ĉiu malkovri indivudue? ĉi tio ja estas baza aserto de metodologio pri lingvoinstruado
minimume de pluraj jardekoj. Ĉiu kaj ĉie parolas pri la "kvar bazaj kapabloj".

Interese estas, kion vi aldonas: ke personoj fiksitaj en tiu aÅ­ alia aplikmaniero kvazaÅ­ ne emas
transiri en alian aplikterenon. Tio eble estas simple timo doe la komenca malsukceso.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) edited this comment 4 months ago.
Bebson Hochfeld says:
None of my business..... Do pardonez me pliz, ma ...

Post lerninte la lingvon baznivele, ->
Lerninte la lingvon baznivele,
sonas plu koncize e bele por l'oreli di multa Europani, ka No?

Itere pardonez me, pro ke me esas plena de khucpo* (chuzpah)
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Manfredo replies:
Vi pravas. AÅ­ "post lernado de la lingvo..." aÅ­ "lerninte la lingvon". "Poste lerninte" estas eraro.
Sed cetere mi pensas, ke David tre bone regas la lingvon.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
David Dougherty says:
Dankon por la korekto! Mi provos memori tion. Mi strebas skribi tiom korekte kiom eblas, sed preskaŭ neniu skribas eĉ sian denaskan lingvon 100% perfekte! :)

Mia celo estas komunikado...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jujjj ! Mi pensas ke vi ĉiuj povus trovi en miaj ĉiuj skribadoj erarojn. Kaj bedaŭrinde ne nur multe... Do, prave, mi devas keklfoje foliumi la lernolibrojn kaj legi perfektajn Esperantajn tekstojn.

Alia problemo mia "hungarismo". Mi ne povas forgesi regulojn aÅ­ kutimojn de mia gepatralingvo. Kiuj por mi estas tute kompreneblaj por aliaj estas strangaj.

Do, ni komuniku :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Ni lernu de infanetoj, ili konstante komunikemas voĉe en sia lingvo eĉ antaŭ ol scii kio estas vorto. La perfektigo okazas survoje. Sed, kompreneble, lernantoj persistu en la lernado por pli plaĉa kaj plena komunikado.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
jes :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Karega amikino Mielo! Gratulon pro viaj klopodoj!!! Mi opinias, ke vi pravas : estas certe pli grave uzi lingvon por vere komuniki eĉ se ĝi ne estas "perfekta"... Oni povas plibonigi dank'al uzado... En la germana ekzistas proverbo : Übung macht den Meister" (Ekzerco faras la majstron)... BV pardoni mian malbonan tradukon! ;-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Michel, la diraÄĩo ekzistas ankaÅ­ en la hungara: Gyakorlat teszi a mestert.

Mi ĝojas ke mi vidas vin. Ankaŭ viaj tekstoj kaj fotoj helpis min plibonigi mian lingvscion. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
Kara Sro Mielo: (En Ido onu generale ne dicas Siorulo o Siorino' ma nur Sioro)

Vu generale skribas Esperanto tre bone sen irga influo dil Hungara. Tamen ....
nur kelka'tempe vu skribas Esperanto quaze vu skribus la Latina quale ...
> Kiuj por mi estas tute kompreneblaj por aliaj estas strangaj. --->
> Kiuj (dir'manieroj) estas tute kompreneblaj por mi estas strangaj por aliaj. --->
> Kio estas tute komprebebla por mi' kelka'tempe estas stranga por aliaj.
Tamen me sempre povas bone komprenar vu, do facile komunikar kun vu.

Parenteze, la Hungara esas tre bela linguo quankam la gramatiko esas
kelke stranja por westal Europani, qui parolas le Germana, Angla, Franca,
Itala, Hispana edc. Tamen la Hungari anke esas autentika Europani.

Sincere vua, Bebson HOCHFELD, Kungfuisto sur la tekto ......
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Sioro Bebson, vi pravas. :-) Sed vi vidas, mi estas lernema :-). Mi bedaŭras, ke mi ne povas respondi Ide (ĉu estas bona ??) sed kiu scias, eble, iam.

Mi ĉiam ĝojos, se vi Sioro korektos miajn erarojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
Kara Sro Mielo:

Vu tote ne bezonas lernar Ido, pro ke vu ja posedas vua Esperanto.
Olim me skribis a Sro Jakvo SCHRAM quale ....

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Kara Sro Jakvo SCHRAM:

Sro Verda Simio tote ne bezonas krokodili o lernar altra lingui kam Esperanto.

Vu esas justa. Esperanto ja esas "de facto"-al internaciona linguo artificala,
dum ke l'Angla esas "de facto"-al internaciona linguo natural. Ed onu ne devas
lernar altra linguo artificala, pro ke onu libere povas voyajar en multa landi
nur per Esperanto. Por ta skopo onu ne mustas lernar Ido. Tamen sempre existas
diversa personi qui ne prizas l'Angla' e deziras lernar le Franca, od Hispana,
o Germana, od Itala, o mem Rusa por sua preferat aktivesi; od opero, o muziki,
o romani' o filozofii' od ceteri. Me lernas Ido pro ke me ne prizas Esperanto,
e deziras ganar por me' logikeso matematikal mem en lingui ordinar e la muziko
di Stradivarii, quin onu ne povas askoltar de l'ordinara violino di Esperanto.

Onu bezonas admisar la fakto ke Esperantisti nun abundas apud tre poka Idisti.
Ma.. De toekomst is een boek met zeven sloten. Mem Idisti darfas libere revar.

Sincere vua, Bebson HOCHFELD, muzikisto sur la tekto.....
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
> De toekomst is een boek met zeven sloten.

Ups! Me skribis la frazo en la Nederlandana.
De toekomst is een boek met zeven sloten. =
La futuro esas libro kun sep seruri (shlosiloj) =
Nulu povas pre'dicar la futuro, pro ke "Ember tervez, Isten vÃĐgez".
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld edited this comment 4 months ago.
Cezar /Kaiserpro says:
Oni ofte asertas, ke oni lernas lingvon plej bone per parolado. Mi malkonsentas, Oni lernas lingvon per parolado, legado, studado de gramatikaj libroj ktp... do per ĉio kune, plej bone oni lernas lingvon per tradukado, sed por tio oni bezonas multe da tempo. Sed paroli lingvon oni tiel ne tre bone lernas. Alia vero estas, ke oni tre bone lernas lingvon en tiu lando, en kiu ĝi estas parolata. Evidente tio ne validas por Esperanto, ĉar ne ekzistas lando, en kiu ĉiu parolas Esperanton. Do, lernado de lingvo estas multflanka afero, kiu plej bone sukcesas per diversaj aliroj samtempaj, do oni parolu lingvon, legu ĝin, studu ĝin je diversaj kampoj kiel gramatiko, stilo, etimologio, proverboj ktp.... Mi lernas lingvon plej volonte per kompara legado de libroj, do mi legas por ekz. anglan libron kaj metas apud tiun germanan tradukon, tiel mi ŝparas al mi la enuigan uzadon de vortaroj. Sed tiu metodo en Esperanto certe nur en la komenca tempo havas certan sencon. Esperantoi estas absoluta escepto, devas esti lernata per uzado de la propra menso. Oni devas uzi la avantaĝon, ke oni lernas tre logikan lingvon kun kristallara strukturo. Vokablojn oni ekz. ne devas lerni sed kompreni, oni devas senŝeligi la kernojn de ĉiu vorto, devas retrovi ilin en aliaj fremdaj vortoj, kiujn oni jam scias. Do La E-lernado estas afero por si mem. Kiel plej bone lerni Esperanton? Mia konsilo estas tiu, oni devas studi bonajn verkistojn, la majstron mem, oni devas trastudi kursojn, legi gazetojn kaj librojn, komence fabelojn, eventuale la Novan Testamenton en Esperanto, kiu estas konata en multaj landoj.Tio validas ankaŭ por konataj fabeloj. Se oni volas perfektiĝi en Esperanto rekomendindas pluraj vojoj, oni iĝu poeto aŭ gramatikisto aŭ tradukisto aŭ vortaristo. Sed ĉu tio estas celo por ĉiu? Tute ne, se oni uzas Esperanton por flirti oni povas fariĝi bona esperantisto pri amaferoj. Kaj se oni volas fariĝi sciencisto, malfermiĝas pliaj alirmanieroj al Esperanto. Do, la demando kiel oni lernu Esperantin estas parte ankaŭ demando pri la personeco de tiu, kiu volas lerni Esperanton. Multaj vojoj kondukas al la regado de Esperanto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
> plej bone oni lernas lingvon per tradukado, sed por tio oni bezonas multe da tempo.

Olim me skribis quale ......
======================================================================
Kara Sro Thomas SCHMIDT: Er sieht den Wald vor lauter Baeumen nicht:-P
======================================================================
Che IdoLerneyo por ke oni povez savar quale raipde lernar lingui(Ido).

> Ich werde mal selbst ausprobieren ob ich die Uebungen richtig ueber-
> setze. Ich finde Uebungen mit Loesungen immer sehr wichtig fuer das
> Sprachenlernen.

Onu ne povas lernar Kungfu per la libri. Lu devas simple exercar certa
formo adminime 1000-foye til ke la korpo povos spontane reaktar kontre
certena ataki de'extere. Por ta skopo onu bezonas obliviar la pensado.

Kande onu lernas stranjera linguo, lu bezonas ne pensar quale tradukar
la lernata linguo a sua propra linguo por komprenar la signifiko di la
frazi. Onu povas nur repetar la frazo di sua propra linguo sequata dal
frazo dil objektal linguo per alta voco por formacar la reaktado en su
ipsa. Ta'tempe la cerebro esas ne por pensado ma por la justa reaktado
per qua onu grad'ope kapteskez la mondo direte nel ne'konocita linguo.

Me lernis la Latina en gimnazio per gramatiko ed precipue Uebersetzung
(tradukado). Co esas la pro-quo ke me tote ne povas parolar la Latina.

Nur pos ke onu suficante bone lernabas la olim stranja linguo, lore lu
darfas tradukar la frazi irga'direcione por bone polisar sua stilo dil
linguo nun ganita. Le gramatiko e tradukado ne esas por la komencanti.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------
Adio [A-diyo] ed anke Adeo [a-De-o]! .....sincere via, vua ed anke tua
B.Y.T. .....Idisto ed Idiotisto pro mea nur limitizita e povra edukado
ed anke ....Ido-Kavaliero per bon oreli vice mea povra kapo
Ido-Kurso.: http://www.geocities.jp/hochfeld
IdoLerneyo: http://groups.yahoo.com/group/idolerneyo
*********************************************************************************
Toyre kumt nit b'yerushe. Onu ne heredas la lernado. (Mea Yidajo)
Wem nicht zu raten ist, dem ist auch nicht zu helfen. (Germanajo)
*********************************************************************************
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
ninoviktoro replies:
āļāļēāļĢāđ€āļĢāļĩāļĒāļ™ āļ„āļ·āļ­ āļžāļĪāļ•āļīāļāļĢāļĢāļĄāļ‚āļ­āļ‡āļŠāļīāđˆāļ‡āļĄāļĩāļŠāļĩāļ§āļīāļ•āđƒāļ™ āļāļēāļĢāļĢāļąāļšāđ€āļ­āļēāļ›āļĢāļ°āļŠāļšāļāļēāļĢāļ“āđŒāđ€āļžāļ·āđˆāļ­āđƒāļŠāđ‰āđƒāļ™āļāļēāļĢāļ”āļģāļĢāļ‡āļŠāļĩāļ§āļīāļ•āļ­āļĒāļđāđˆāđƒāļ™āļŠāļąāļ‡āļ„āļĄāđ„āļ”āđ‰āļ­āļĒāđˆāļēāļ‡āļĄāļĩāļ„āļ§āļēāļĄāļŠāļļāļ‚ āļĄāļĩāļ„āļļāļ“āļ āļēāļžāļŠāļĩāļ§āļīāļ•āļ—āļĩāđˆāļ”āļĩ āļ‹āļķāđˆāļ‡āļ›āļĢāļ°āļŠāļšāļāļēāļĢāļ“āđŒāļ”āļąāļ‡āļāļĨāđˆāļēāļ§āļ­āļēāļˆāđ€āļāļīāļ”āļˆāļēāļāļāļēāļĢāļĢāļąāļšāļĢāļđāđ‰āļ”āđ‰āļ§āļĒāļ•āļ™āđ€āļ­āļ‡ āđ€āļŠāđˆāļ™ āļāļēāļĢāđ„āļ”āđ‰āļ”āļđāļĢāļēāļĒāļāļēāļĢāļŠāļēāļĢāļ„āļ”āļĩāļ—āļēāļ‡āđ‚āļ—āļĢāļ—āļąāļĻāļ™āđŒ āđāļĨāļ°āđ€āļāļīāļ”āļˆāļēāļāļāļēāļĢāļ–āđˆāļēāļĒāļ—āļ­āļ”āļˆāļēāļāļšāļļāļ„āļ„āļĨāļ­āļ·āđˆāļ™ āđ€āļŠāđˆāļ™ āļāļēāļĢāļŠāļąāđˆāļ‡āļŠāļ­āļ™āļ‚āļ­āļ‡āļžāđˆāļ­āđāļĄāđˆ āļāļēāļĢāļ­āļšāļĢāļĄāļˆāļēāļāļ„āļĢāļđāļ­āļēāļˆāļēāļĢāļĒāđŒ āđ€āļ›āđ‡āļ™āļ•āđ‰āļ™ āđƒāļ™āļ—āļēāļ‡āļāļēāļĢāļĻāļķāļāļĐāļēāđāļĨāđ‰āļ§āļˆāļ°āđ€āļĢāļĩāļĒāļāļœāļđāđ‰āļ—āļĩāđˆāđ„āļ”āđ‰āļĢāļąāļšāļ›āļĢāļ°āļŠāļšāļāļēāļĢāļ“āđŒ āļŦāļĢāļ·āļ­āļāļēāļĢāđ€āļĢāļĩāļĒāļ™āļ™āļĩāđ‰ āļ§āđˆāļē "āļœāļđāđ‰āđ€āļĢāļĩāļĒāļ™" āļŦāļĢāļ·āļ­ "āļ™āļąāļāđ€āļĢāļĩāļĒāļ™" āļ”āļąāļ‡āļ™āļąāđ‰āļ™ āļāļēāļĢāđ€āļĢāļĩāļĒāļ™ āđƒāļ™āļ—āļēāļ‡āļāļēāļĢāļĻāļķāļāļĐāļēāļˆāļķāļ‡āļŦāļĄāļēāļĒāļ–āļķāļ‡ āļžāļĪāļ•āļīāļāļĢāļĢāļĄāļ‚āļ­āļ‡āļ™āļąāļāđ€āļĢāļĩāļĒāļ™āđƒāļ™āļāļēāļĢāļĢāļąāļšāļ›āļĢāļ°āļŠāļšāļāļēāļĢāļ“āđŒ (āļ„āļ§āļēāļĄāļĢāļđāđ‰) āļˆāļēāļāļœāļđāđ‰āļœāđˆāļēāļ™āļ›āļĢāļ°āļŠāļšāļāļēāļĢāļ“āđŒāļĄāļēāļāđˆāļ­āļ™ āļ­āļēāļ—āļī āļ„āļĢāļđ āļ­āļēāļˆāļēāļĢāļĒāđŒ āļœāļđāđ‰āđ€āļŠāļĩāđˆāļĒāļ§āļŠāļēāļ āļŊāļĨāļŊ āļ‹āļķāđˆāļ‡āđ€āļĢāļĩāļĒāļāļ§āđˆāļē "āļœāļđāđ‰āļŠāļ­āļ™" āđ€āļžāļ·āđˆāļ­āļžāļąāļ’āļ™āļēāļ•āļ™āđ€āļ­āļ‡āđ„āļ›āļŠāļđāđˆāđ€āļ›āđ‰āļēāļŦāļĄāļēāļĒ āļ‹āļķāđˆāļ‡āđƒāļ™āļ—āļĩāđˆāļ™āļĩāđ‰āļ­āļēāļˆāļŦāļĄāļēāļĒāļĢāļ§āļĄāļ—āļąāđ‰āļ‡āļˆāļļāļ”āļ›āļĢāļ°āļŠāļ‡āļ„āđŒāđƒāļ™āļāļēāļĢāđ€āļĢāļĩāļĒāļ™āļĢāļđāđ‰āļ‚āļ­āļ‡āļœāļđāđ‰āļŠāļ­āļ™āđ€āļ­āļ‡ āđāļĨāļ°āđ€āļ›āđ‰āļēāļŦāļĄāļēāļĒāđ€āļ‰āļžāļēāļ°āļ‚āļ­āļ‡āļœāļđāđ‰āđ€āļĢāļĩāļĒāļ™āđ€āļ­āļ‡ āđ€āļŠāđˆāļ™ āļ•āđ‰āļ­āļ‡āļāļēāļĢāļ„āļ§āļēāļĄāļĢāļđāđ‰āđ€āļžāļ·āđˆāļ­āđ„āļ›āļ›āļĢāļ°āļāļ­āļšāļ­āļēāļŠāļĩāļžāđƒāļ™āļ­āļ™āļēāļ„āļ• āđ€āļ›āđ‡āļ™āļ•āđ‰āļ™
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Mit is írjak amit senki sem ÃĐrt itt ? LegalÃĄbbis nem sokan ...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas replies:
Oni povas diri ke Esperanto estas bela. Ke Ido estas bela. Sed laux mi, kiu konas nenion pri lingvoj, la plej bela lingvo el la grafika vidpunkto estas tiu cxi kiun Nino montras supre. Tiuj cxi literoj kiujn mi uzas pro skribi en Esperanto estas krudaj, acxaj, sed ni metas gxin apud la revigaj tajlandaj. āļ„āļĢāļąāļš
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Alfabeti quin oni uzas en India ed anke en Sud'Estal Azia venas del alfabeto dil Sanskrita.
Original alfabeto dil Sanskrita esas multe plu bela kam ta di Tailando' ad'minime por me.

Olim me lernis la Kambodja qua uzas tre simila alfabeto kun ta di Tailando.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
Kara Sro Mielo:

Ca grasoza kato ne savas la maniero. Forsan lu ne esas de Europa.
Ho, Yes! Lu mustas esar kato Islamista de Tailando. Ay-yay-yay!
Addig jÃĄr a korsÃģ a kÚtra, míg el nem tÃķrik, ka No?

Sincere vua, Bebson HOCHFELD, Kungfuisto sur la tekto ......
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Me generale ne prizas kati.
Se vu komprenas la Germana,
voluntez vizitar mea pagino che ....
http://www.ipernity.com/blog/94290/149868
Posted 4 months ago. ( permalink )
ninoviktoro replies:
āļāļēāļĢāļŠāļ·āđˆāļ­āļŠāļēāļĢ āļ„āļ·āļ­āļāļĢāļ°āļšāļ§āļ™āļāļēāļĢāļŠāļģāļŦāļĢāļąāļšāđāļĨāļāđ€āļ›āļĨāļĩāđˆāļĒāļ™āļŠāļēāļĢ āļĢāļđāļ›āđāļšāļšāļ­āļĒāđˆāļēāļ‡āļ‡āđˆāļēāļĒāļ‚āļ­āļ‡āļŠāļēāļĢ āļ„āļ·āļ­ āļˆāļ°āļ•āđ‰āļ­āļ‡āļŠāđˆāļ‡āļˆāļēāļāļœāļđāđ‰āļŠāđˆāļ‡āļŠāļēāļĢāļŦāļĢāļ·āļ­āļ­āļļāļ›āļāļĢāļ“āđŒāđ€āļ‚āđ‰āļēāļĢāļŦāļąāļŠ āđ„āļ›āļĒāļąāļ‡āļœāļđāđ‰āļĢāļąāļšāļŠāļēāļĢāļŦāļĢāļ·āļ­āļ­āļļāļ›āļāļĢāļ“āđŒāļ–āļ­āļ”āļĢāļŦāļąāļŠ

āļŠāļēāļĢ āļ­āļēāļˆāļ­āļĒāļđāđˆāđƒāļ™āļĢāļđāļ›āđāļšāļšāļ‚āļ­āļ‡āļ—āđˆāļēāļ—āļēāļ‡āļŠāļąāļāļĨāļąāļāļĐāļ“āđŒ āļšāđ‰āļēāļ‡āļ­āļĒāđˆāļēāļ‡āļ­āļĒāļđāđˆāđƒāļ™āļĢāļđāļ›āđāļšāļšāļ‚āļ­āļ‡āļ āļēāļĐāļē āļāļēāļĢāļŠāļ·āđˆāļ­āļŠāļēāļĢāđ€āļāļīāļ”āļˆāļēāļāļ„āļ§āļēāļĄāļ•āđ‰āļ­āļ‡āļāļēāļĢāļ—āļĩāđˆāļˆāļ°āļĄāļĩāļ›āļāļīāļŠāļąāļĄāļžāļąāļ™āļ˜āđŒāļāļąāļ™āļ‚āļ­āļ‡āļŠāļąāļ•āļ§āđŒ āļāļēāļĢāļĻāļķāļāļĐāļēāđ€āļāļĩāđˆāļĒāļ§āļāļąāļšāļāļēāļĢāļŠāļ·āđˆāļ­āļŠāļēāļĢāļ­āļēāļˆāļˆāļģāđāļ™āļāđ„āļ”āđ‰āļŦāļĨāļēāļĒāļŦāļĄāļ§āļ”āļŦāļĄāļđāđˆ āđ„āļ”āđ‰āđāļāđˆ
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld replies:
Amelyik kutya ugat, az nem harap.
Ma ne la hundo ma kato qua povas aboyar. Ay-yay-yay!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ĉu vi ne konas proverbojn pri la katoj ? :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-))) Jes oni devas gardi treege la kruĉojn.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Ivica Truto says:
Kara amikino...
Mi konsentas kun vi pri uzo de lingvo, oni uzu ĝin por komuniki, se oni ion diros gramatike erare interparolante ankau solvos tiun problemon. Mi parolas (ne tre bone) ankau litovan sed neniam renkontiĝis litovon kiu riproĉis al mi ke eraris gramatikon... :-)))
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Ivica, ni komuniku diligente :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
Kara Sro Ivica TRUTO:

Quankam me ne esas litvo ....

> Mi parolas (ne tre bone) ankau litovan sed neniam renkontiĝis litovon kiu riproĉis al mi ke
eraris gramatikon... :-))) ------->
> Mi parolas (ne tre bone) ankaw la litovan sed neniam renkontis litovon kiu riproĉis al mi ke
me eraris en gramatiko... :-)))

Sincere vua, Bebson HOCHFELD, Kungfuisto sur la tekto ......
Posted 4 months ago. ( permalink )
Ivica Truto replies:
:-))) Estas interese legi viajn komentojn. Belan lingvon vi uzas...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Multa danko. Bela linguo? Ma vu posedas bel'eysha peizaji en vua lando,
quin me spektis nur sur TV. Me wishas vizitor ula'die vua belega lando
en la futuro ante mea morto. E me esas felica ke ni povas komprenar ni
reciproke per nia Esperanto ed Ido quale oni anke bone sin komprenas
per la Hispana e la Portugala, quin me relative libere parolas ed uzas..
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld edited this comment 4 months ago.
Ivica Truto replies:
Mia regiono estas belega pejzaÅūe kaj ankau lingve :-) Se vi vizitos Dalmatio estu bonvena ankau ĉe mi!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Mi opinias ke la objektivo de la lingvoj estas la komunikado, pro tio oni devas klopodi por perfekte regi la lingvojn kiujn ni uzas sed ĉefe bone komuniki niajn ideojn, pensojn...
Se oni vivas la lingvo, rapide oni kapablas bone komunikadi.
Kompreneble ĉiam ni bezonos perfektigi niajn lingvajn konojn.
Ankaŭ pri nia gepatralingvo ni devas perfektiĝi... :-))
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
La tasko vesti niajn pensojn per alia negepatra lingvo ne estas facila por kejkaj personoj (ekzemple mi) sed, mi scias ke nur per, laÅ­ la brazila dirmaniero, "insistir, persistir e nÃĢo desistir" insistado, persistado kaj ne forlasado (helpu min Odamir, se mi ne bone tradukis) mi povas atingi mian celon kiu estas paroli esperanton tiel kiel mi ordinare parolas mian denaskan lingvon. Estas multo? Nur la tempo kaj mia memstrebo respondos tiun demandon... Persone, mia silento povas diri multe, eĉ nenio. Pervoĉe, mi povas diri nenion, inkluzive pri ĉio...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 4 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) replies:
Evidente, vi estas tro modesta. Vi esprimas vin en Esperanto tre bone. Se vi ne praktikas
esperanton parole, vi bezonos duonhoron por trankviliĝi inter parolantoj. Sed certe vi troigas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Mi iomete dubas ke oni povas uzi alian lingvon tia perpekte kiel propran gepatran lingvon. Ĉefe se oni ne vivas en la lando, kies lingvon volas uzi. Ni povas praktiki la Esperanton en la interreto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
La perfekteco konsistas en la ĉiama persekutado por pli bone esprimi la ideojn, sentojn, ktp. ĝis tia punkto kia oni povas senti sin sekura por paroli en iu ajn momento ke la deziro petas. Mi, nuntempe, ne vivas tiu epoko...
Ĝis aliam Mielo!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Mi ĝojos ĉiam se mi vidas vin :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) says:
nacia kaj internacia Esperanto vivo

Esperanto-vivo

Az eszperantÃģ (Esperanto) szÃģ nem mellÃĐknÃĐv, hanem főnÃĐv, így kÃķzÃķnsÃĐges jelzőkÃĐnt nem
lehet hasznÃĄlni. (Angolul biztosan lehet, mert ott a főnÃĐv ÃĐs a mellÃĐknÃĐv sokszor
egy kaptafÃĄra megy). Jobb itt az Ãķsszetett szÃģ.

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
mi neniam sukcesis kio nun '"sohasem sikerÞltem, ami most'

mi neniam sukcesis, kiel nun. 'sose sikerÞlt nekem Úgy, mint most'

AÅ­, eble:

al mi neniam sukcesis tio, kio nun sukcesis. ' sosem sikerÞlt az, ami most'
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

mi kuraĝis skribi on internaciaj retpaĝoj

mi kuraĝis skribi en internaciaj retpaĝoj

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------


Kompreneble, mi havas ankaÅ­ nun multe da eraro.

multe da eraroj.

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Mi devus okupiĝi pri la gramatiko ĉar mi ofte

forgesas regulojn aÅ­ miksas ilin.

Eble:

konfuzas regulojn.

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

kaj samideo, "ugyaneszme?"

????

- samideaneco,
- sameco de ideoj,
- komunaj starpunktoj
- komuneco de ideoj
- samideanaj rilatoj
- esti samideano "'eszmetÃĄrsnak lenni"
- havi la samajn ideojn - "ugyanazokkal az eszmÃĐkkel bírni"
- sekvi la samajn ideojn - "ugyanazokat az eszmÃĐket kÃķvetni"
- konfesi la samajn principojn - ugyanazokat az elveket vallanni
- havi similajn idealojn - hasonlÃģ eszmÃĐnyeket, eszmÃĐnykÃĐpeket kÃķvetni, venni figyelembe

-----------------------------------------------------------------------------------------

Supre mi trovis eratetojn, kiuj vere ne estas gravaj, ĉiam oni povas diveni, kion vi celas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Dankon denove al vi kara Blazio, pro via korektado.

Do, mi vere havas multe da eraroJ. Eble ankaÅ­ mi devus agi same kiel tiuj, kiuj diras, ni perfektigu nin unue kaj nur poste uzu la lingvon. Nu, mi havas nun tempon, mi legos diligente lernolibron. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) says:
Ne, vi ne havas multajn erarojn. tiom da eraroj en tiom da teksto estas tre malmultaj eraroj.

Sed vi kelkfoje diras ,"jes, vi pravas", kaj vi poste.... lasas la eraron aÅ­ erarojn.

Ĉiu faras multajn erarojn (mi mem: multegajn), oni eraras ankau pri aferoj, kiujn oni cetere scias.

Sed vi kelkfoje diras: "jes, vi pravas,", tamen poste vi lasas la eraron netuŝita.

Vi absolute pravas pri via principo de "tuja uzado". Vi ja sukceas multe pli, ol homoj, kiuj

nur foliumadas siajn lernolibrojn.

Des pli, se oni konsideras ankaÅ­ "sukceson pri komunikado", ne nur prudukti tekston,

sed ankaÅ­ "atingi homon", sciigi, sentigi efektive, sukcese ion al alia persono, aliaj personoj.


Amike

Blazio
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Kara, mi denove povas diri: Jes, vi pravas. Ne koleru, bonvolu. :-) Mi klopodas korekti miajn erarojn estontece.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Ĉar mi volas daŭrigi mian lernadon en Esperantio, mi profitas la okazon (mi rimarkis ke vi aliĝis al multajn esperantajn rondojn) por peti al vi konsilon: Kiuj ĉambroj estas plej konsilindaj por praktiki nian tajpadon tie ĉi en ipernito? Mi antaŭdankas viajn ĝentilecon kaj rideton... Ĝis...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Kara Blazio,

vi certe pravas pri tio, ke ekzistas jam reguloj kiel lerni Esperanton, do bazaj principoj, kiujn mi ne konas, ĉar mi ne estas pedago, sed komuna lernado estas en tiu kazo malbona afero, se la instruisto ne estas pasia esperantisto kun pedagogaj kapabloj. Mi Äĩus lernis de verkistino, ke la imitinstinkto estas tipe homa eco, do surprizige por mi ne speciala eco de goriloj aÅ­ ŝimpanzoj, eĉ male. Estas la homo, kiuj plej ofte imitas aliajn... kaj tio povas signifi, ke oni kopias malbonan instruiston, feliĉe tio estas ecepto, kaj espereble ne regulo. Imitado ŝparas tempon, sed oni prefere ne tuj pendigu la kapon en vestejo, ĉar la instruisto ja jam ĉion scias...do tiu vojo por pigruloj finiĝus en malsukceso. Mi rememoras. ke mi legis komence de mia E-lernado tre diversajn kurslibrojn ktp...kaj ĉe tio mi jam lernis, ke neniu el la kursverkistoj estas perfekta pri ĉio, do oni devas "kontroli" iom la sinjorojn instruistojn, devas eltrovi iliajn malfortojn flankojn por lerni certajn aferojn pli bone ĉe iu alia. En tiu rilato Lenin ja pravas, Konfido estas bona, sed kontrolo pli bona." Kaj plej bone estas "dubi pri ĉio", jen la maksimo de Karlo Marks.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) says:
Jes, kara Cez, certe imitemo estas tre grava. Jes, via kontrolemo estas prava, eble ĉe Esperanto tio estas eĉ pli bezonata ol ĉe aliaj aferoj, iel pli kontrolataj tutsocie (?), plurtavole.

Ĉu ĉiu devas aparte malkovri jam konatajn aferojn - tio ĉe mi estas pli ĝenerala demando.
Mi sugestis: ne, oni ne ĉiam inventu la radon. Sed mi ne pravis, pravas: ja ĉiu infano mem malkovras, kiel havi sian ekvilibron ĉe irado, kvankam multaj antaŭe kapablis marŝi. Kaj la infanoj
ĉe tio procedas praviginde. Do mi malpravigas min, kaj mi diras: jes, oni inventadu la radon,
estas pli bone ĉiutage reinventi ĝin, ol provi radon nur kopii. La esencon oni komprenu individue,
iom ajn helpas socio, ĉu jes?

Jes, kopiado de malbona instruisto estas danĝero, se reveni al iom pli konkreta temo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) edited this comment 4 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) says:
mi neniam sukcesis tio,

- tia frazo kun "subjekto ĉe la komenco" kaj "subjekto ĉe la fino" povas aperi kiel
ordinara ("normala") pro tio, ke oni forgesas la komencon de sia frazo. Tio estas normala ĉe "homa parolo". Tamen kiel tipo - tia frazo ne ekzistas.

m i neniam sukcesis - bona formo
neniam sukcesis t i o (kion oni planis...) - bona formo

m i neniam sukcesis t i o - malĝusta formo
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Kara Blazio, vi skribis al mi persone la sekvontan frazon:


"Kiam mi lernis lingvojn - rusa, angla, hispana - mi neniam

sukcesis kiei nun? neniam sukcesis al mi(?), tio, kio nun sukcesas?

sukcesis kio nun."


Do, pardonon, mi estis iom konfuzita, mi certe malbona korektis mian tekston. Do, denove.

"Kiam mi lernis lingvojn - rusa, angla, hispana - neniam sukcesis tio, kio nun sukcesas. " Tamen, mi estas jam vere senkonsila. Ĉu mia frazo estas jam ĝusta ?

Komence mi kredis ke la Esperanto estas vere simpla lingvo, sed nuntempe mi jam dubas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) says:
Dankon pro la korekto!

Jes, vi tute pravas, Esperanto estas pli malfacila, ol multaj pensas komence, ĉar oni pensas kutime pri nur morfologio (csak az alaktanra gondolnak: minek mi a vÃĐgződÃĐse), sed oni ne tre zorgas pri sintakso (mondattan), kaj ekzemple pri rekcioj de verboj (az igÃĐk vonzatai).


Ofte oni pensas "sintakso de mia gepatra lingvo estas sintakso de iu ajn lingvo". AÅ­: sintakso
ne ekzistas.


AnkaÅ­ estas ofta afero, ke verbotempojn kaj modojn oni uzas preskaÅ­ tute same, kiel oni uzus
ilin en sia gepatra (hejma, patrina, media) lingvo. Kiam polo uzas indikativon en la pola, uzas ĝin ankaŭ en Esperanto.... Kaj hungaro uzas en tre simila situacio eble kondicionalon .("Diable, mi devis kunpreni mian fotilon!").


Mi petas pardonon pro mia teksto, kiu konfuzis vin. Per miaj demandosignoj mi intencis indiki, ke mi ne povis diveni, kiel vi finus vian elipsan frazon (a hiÃĄnyos mondat befejezÃĐsÃĐt prÃģbÃĄltam elkÃĐpzelni.). Krome ion verŝajne mi mistajpis. Se mi tajpis *kiei*, mi tajpis ĝin anstataÅ­ *kiel*.


Vi estis skribinta porksimume (előzőleg kb. azt írtad, hogy) : neniam sukcesis ke nun


Tion oni povas imagi kiel ĝustan esprimon, ĝustan frazon, nur, se oni aldonas ion, kio tie mankas... Mi provadis diveni, kio tie efektive mankas, kion eble vi "pensis", tamen ne skribis. Nun ĝi jam estas bone korektita, dankon! Pardonu min pro miaj eraroj kaj konfuza aŭ misa klarigo. Mi povis imagi strukturojn kiel

Mi neniam sukcesis [k i e l ] nun [mi sukcesas]
Neniam sukcesis al mi tio, k i o nun sukcesas.
Neniam mi sukcesis atingi tion, k i o n mi ĉi-foje atingis ktp.



Ĉiu scias, ke bonaj lernolibroj povas, povus helpi multe. Ekz. se oni vidas en lernolibro,
vortaro formoparojn kiel


mi sukcesis aĉeti la novan libron - sikerÞlt (nekem) megvÃĄsÃĄrolnom az Új kÃķnyvet


oni verŝajne ne forgesus meti evidentan subjekton en similajn Esperantajn frazojn.


Vi tion ne skribis... la sekvan aferon vi ne skribis, ne miskomprenu min.... mi diros ĝin nur kiel ekzemplon:

SikerÞlt elmenekÞlni! - ĉi tiu frazo estas bona hungara frazo, sed Sukcesis fuĝi! en Esperanto estas simple "nekompleta", malĝusta kaj ankaÅ­ malklara... escepte se ĝia
kunteksto estas tre speciala.

Estas fakto, ke mi mem skribas ofte senzorge, kaj certe mi mem kulpas pri miaj eraroj kaj
malklaraÄĩoj. Fakte, unue mi kontroladu zorge miajn proprajn tekstojn, nur poste mi avertadu
aliajn!


Multaj esperantistoj ŝatas diri ion ajn proksimuman, kaj poste provi diveni el la situacio,
kion la kundialoganto vere pensas. Nu. multaj estas tre sukcesaj tiukampe. Tio estas ankaÅ­ konvena por komenci. - Sed principe eblas ankaÅ­ pli precize esprimadi sin.

Estas interese iom observi dulingvulojn ne-esperantistojn. Mi konis, infanaĝe, bulgaran
kuraciston en Hungarujo. Li bone esprimadis sin hungare, sed kun multegaj eraroj.
Kion tio spegulas? Jen kion. Li komence "provadis", diris ion ajn. Kion oni komprenis,
tion li konservis. Kion oni ne komprenis, ĉe tio li improvizis novan "propran version".
Tiel li kreis individuan lingvoversion, kiun tamen hungaroj "dokumenteble" komprenis
bonE, kaj do li mem opiniis pli-malpli bonA, ĝusta, konforma al la uzo de la hungaroj (kia ĝi ne estis).

Tamen lia infano poste supozeble alproprigis ne lian lingveversion, sed tiun
de la hungaraj samurbanoj (do dialekton, sed ne la patran idiolekton). Simile estas pri
hungaroj en Usono, kies tria generacio (lau multaj fontoj) parolas la anglan ne tiel,
kiel la unua, enmigrinta familio.




Amike kaj pardonpete

Blazio
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) edited this comment 4 months ago.
Mielo replies:
Kara Blazio, vi tute ne devas pardonpeti. Mi estas dankema. Mi dankas pro via konstanta helpo. :-)

Ankaŭ mi kontrolas ĉiam tion kion skribas sed poste mi mem trovas erarojn en miaj tekstoj. Kaj ofte mi ne trovas ilin ĉar certe mi malbone uzas la lingvon. Hmmm.... Lerni, lerni, lerni.... kiel ankaŭ V.I. Lenin diris de kiu ankaŭ mia kara Cez citis jam ĉi tie. :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 4 months ago.
Cxio pasas says:
"Ĉu ekkoni lingvon perfekte kaj poste uzi ĝin aŭ kiam vi konas jam iomete la regulojn kaj kelkajn vortojn uzi ĝin tuj ?"

Uzi gxin tuj. Tuj tuj! Se la formulo ne funkcias, aldonu du bierojn kaj vi parolos kaj estos komprenata senprobleme. Funkcias por la angla, la franca, kaj Esperanto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara mia, feliĉe mi kuraĝis interparoli kun vi. :-) Mi estas dankema (mi ne scias al kiu). Interparoli kun vi estas granda plezuro por mi. (Ankaŭ tiam se mi ne vidas mian profiton ke mi lernis de vi.)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Funkcias por la angla, la franca, kaj Esperanto ->
Funkcias sam'maniere mia formulo por la angla, la franca, kaj Esperanto.
Capisci?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas replies:
Danko pro la klarigo Bebson. Mi bedauxras ke mia frazo ne estis facile komprenebla. Felicxe vi ja komprenis kion mi volis diri.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Ĝis num mi atendas viajn konsilojn rilate al la grupoj de vi konsilindaj por intensigi la usadon de esperanto... Ĉu vi havas iun ideon? Ĝis aliamomento....
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara, mi ne tute komprenas pri kiu grupo vi pensas ? Ĉi tie vi trovas multe da esperantistoj, legu iliajn tekstojn, komuniku kun ili. Kaj lerni ekzemple estas tre bona ebleco la paĝo de Lernu.net.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) replies:
Kara Raŝi, verŝajne vi estas pli sperta en tiu kampo, ol pluraj el ni. Mi pensas, ke ipernitio mem
estas bona loko, Edukado.net certe helpas trovi aliajn eblojn, Karapaco-Panoramo estas
tre leginda kaj atendas reagojn, la aferon "lernu.net" mi Äĩus provis, sed iel mi ne sukcesis aliĝi.
Estas tre helpema en Hungarujo Kultura Esperanto-Asocio, tie oni kolektas ligilojn.
Eble ankaÅ­ ĉe la parte koincida grupo de LÃĄszlÃģ SzilvÃĄsi (la:slo: silva:ŝi) kaj de la iama
periodaÄĩo Evento vi trovos ion:

http://www.eventoj.hu/ligoj.htm

Ankaŭ ĉe Libera Folio oni povas komentadi, kion oni legas - jen, ankaŭ tio estas konversacio,
ĉar eble tuj komentos vian komenton alia komentanto. Mi longe konversaciadis ene de
soc,culture.esperanto, sed nun mi ne scias, ĉu ĝi funkcias kaj se jes, kiel. - Ni revenu al la temo.
Mi pensas, ke Edukado.net havos konvenan liston por vi, sed kontrolu tion vi mem. Amike
Blazio


Nu, eble ĉi tiuj aferoj ebligos konvenan paŝon:

http://www.edukado.net/pagina/Grupaj+petoj/2493


http://eo.lernu.net/komunikado/index.php
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, BalÃĄzs) edited this comment 4 months ago.
Cxio pasas says:
Kara kuzineto: Estas mi kiu devas danki pro via ekzisto. Tamen, se mi ne bone parolas Esperanton tio tute ne maltrankviligas min. Cxu ni ne parolas pri cxio homa kaj dia, ecx per miliono da eraroj, miliono da forgesoj pri akuzativoj kaj per preteratento de cxiaj gramatikaj reguloj? Se vi komprenas klare miajn pensojn kaj mi viajn... kiu bezonas regulojn? Felicxe ni ne atendis gxis "perfekta posedo" por plenumi la revon de Zamcxjo: ke vi kaj mi interkomunikigxu.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kuzo mia, vi estas profesia esperantisto, eble vi devintus korekti min ĉiam. Tamen, mi kredas, tiam ni interparolintus nur pri la gramatiko. :-) Ĉio estis bona tiel kiel okazis.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
> Se vi komprenas klare miajn pensojn kaj mi viajn... kiu bezonas regulojn?
Ay-yay-yay! Ho, Lala!
Nur por komprenar la pensado di altri' suficante klare, onu bezonas reguli, do gramatiko!
Kompreneble... Sen gramatiko, sen klareso. Capisci?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Capisco :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cxio pasas says:
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Pitagorajn dankojn Blazio! En la venonta fojo kiam mi uzos la komputilon mi spertos retvojaĝi al la lokoj de vi konsilitaj. Ĝis retajpo...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Milica Lopicic says:
Nur parolu, ne gravas se oni eraras :)) Kaj ridu, kompreneble, tio ĉiuj komprenas senprobleme!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
...Kaj ridu... Milica vi apartenas al mia Esperanta Klubo!! :-))
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | ČeÅĄtina novÃĐ | äļ­æ–‡ | Deutsch | English | EspaÃąol | Esperanto | ΕÎŧÎŧÎ·Î―ÎđΚΎ | Français | Galego | Italiano | Nederlands | PortuguÊs | More...