Marko Published on August 14, 2008
by Markopro

Marko's blog

Browse posts
1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)
1 comment (latest 2 days ago)
ZaiNo ZiNgAro (Cigana DorsoSako) - Festivalo de Subtenebla Vojaĝo
Posted on June 24, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Karavano de ''Orobie'' montaroj kaj Esperanto!!!
Posted on June 24, 2008
3 comments (latest 4 months ago)

Keyword tags

ski
pisa
italia
esperanto
italio
kulturo
internacia
semajno
pizo

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. Read 0 times

1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)

Thursday August 14, 2008 at 05:41PM

1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)

Pizo/Pisa (Italio), 18a-24a de septembro 2008

De ĵaŭdo la 18an de septembro ĝis merkredo la 24an, okazos en Italio nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo...

Sinteze, urbestroj de 6 urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme, Càscina, Vecchiano, Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno al siaj urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj lernantoj kaj al la loka junularo ĝenerale. Ili pagos ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu "kultura laboro".

Sekve, ni ne petas aliĝojn (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni ĝustatempe...) sed kandidatiĝojn - ĉar nia respondeco (de Itala Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj "kvalita" partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam enviciĝis por ripeti la eksperimenton estonte.

Inter la kandidatoj oni rapide elektos la partoprenontojn.

Pliajn informojn vi trovos ĉe http://ski.esperantoitalia.it

KANDIDATIĜA DEMANDARO
(1) Nomo:
(2) Familia Nomo:
(3) Sekso:
(4) Naskiĝdato:
(5) Retadreso(j):
(6) Loĝurbo:
(7) Adreso:
(8) Nacieco(j):

(a) Kiam kaj kiel vi esperantiĝis?
(b) En kiuj esperanto-renkontiĝoj vi jam partoprenis?
(c) Kiel vi prezentus vian landon al mezlernejaj knaboj?
(d) Ĉu vi konas popolajn dancojn el via lando? Kiujn? Ĉu vi pretas ilin montri?
(e) Ĉu vi kapablas ludi muzikon aŭ kanti popolajn kantojn de via lando?
(f) Ĉu vi kapablas kuiri tipajn manĝaĵojn el via lando? Kiujn?

ĝin sendu (kompilita) al: kandidatig xoj.ski@gmail.com



1 Comment / add your comment?

Markopro says:
Legu la raporton pri la evento ĉe: www.ipernity.com/doc/markespero/3811834
Posted 2 days ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.