Maksim Griŝin Published on February 12, 2008
by Maksim Griŝin

Maksim Griŝin's blog

Browse posts
Ĉu malvarma milito jam komenciĝis? Kio ankoraŭ okazos??
Posted on August 26, 2008
19 comments (latest 2 months ago)
Incubus kun esperantaj subtitoloj
Posted on June 11, 2008
4 comments (latest 3 months ago)
Glasoj
5 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. Read 0 times

Glasoj

Tuesday February 12, 2008 at 02:21PM

Mia filo estas nun preskaŭ kvinjara

Hodiaŭ matene la edzino vokas flustre:
— Iru ĉi tien pli rapide, aŭskultu kion kantas Savelij!

Mi aliras kaj vidas lin ludanta, kaj kantanta al si subnaze, sed kompreneble:

Sur tablon metegu glasojn tuj
Sur tablon metegu glasojn tuj

Kaj manĝilaron ĉiun

Ĉiuj deklaras ke drinki maldece
Ĉiuj deklaras ke drinki maldece
Respondas mi: "mi drinkos"

La knabo aŭskultis antaŭhieraŭ unufoje la kanton de Boris Grebenŝĉikov... :)

Referencoj:
Retejo de Boris Grebenŝĉikov en Esperanto — www.aquarium-web.com/eo/news/index.htm
La kanto (ruslingve iom irlandeska) — www.aquarium.ru/mp3/stakany.mp3
Artikolo en Libera folio pri la retejo kaj pri la kantisto: www.liberafolio.org/2007/akvarium

5 Comments / add your comment?

Minosun says:
Savelij, brave! Infano ofte donas gapon al kreskuloj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Ĝenoveva says:
Tre gaja estas la muziko, do la infanoj memortenas. Brave !!
Ĉu vi konas ĉi-sube retpaĝaro por infanoj : estas mirinda mi opinias
Amike
www.poissonrouge.com
Posted 10 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin replies:
Ho!! Dankegon pro la belega pagxo!
Kiel domagxe ke ne estas Esperanta alfabeto por amuzi :)
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Kalle Kniiviläpro says:
Tre amuze! Mi tre ŝatas tiun kanton, kaj bone komprenas, ke ankaŭ al via filo ĝi plaĉas. Sed kredeble li ankoraŭ ne bone komprenas la sencon...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin replies:
Dank' al Dio -- ne :)
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.