En mia kampara domo,mia virinhundo naskis 5 ĉarmajn hundidojn,kiuj bone kreskis tagon post tago,ĉar mia edzino bone prizorgis ilin ,eĉ donante ovojn al ĝi. Kvankam virinhundo estis ligitaj per ferŝnuro,tamen ĝiaj hundidoj libere vagadis ĉirkaŭ ĝia panjo.Mi sentis kompaton al virinhundon ke ĝi estas ĉiam ligita de ferŝnuro,ne povante ludi kun siaj idoj. Tial mi tiam malligis ferŝnuron ĉe virinhundon,por ke ĝi libere promenu ĉirkaŭ mia kampara domo por iom da tempo kun siaj idoj.Kun ĝojo,saltante ili elriris el mia domo kaj vespere ili revenis sian hejmen.Tamen tio estas mia eraro! Ĉar vespere tiu virinhundo revenis hejmen,akompanante nur 4 siajn hundidojn. Ĝi perdis unu sian idon. "Kial vi perdis vian ĉarman idon?" Ĉi tiel mi koleris al tiu virinhundo,volis bati ĝin. Mi ne scias ,ĉu alia virhundo aŭ besto mortigis ĝin aŭ ne. Certe ĝi estis la plej ĉarma el ĉiuj aliaj hundidoj. Post kelkaj monatoj ceteraj hundidoj fine jam sufiĉe kreskiĝis kaj venis al mi tempo ,kiam mi adiaŭos ilin. Mi transdonis ĝin al konatuloj,aŭ fremduloj ,kiuj diras ke li aŭ ŝi bone kreskigos ilin. Tiam ,kiam mi volonte transdonis ĝin, mi tiam en mia koro sentis forte adiaŭo-doloron pri miaj ĉarmaj disiĝontaj hundidoj,kiuj naskiĝis en mia kampara domo. Tian tute saman adiaŭan doloron mi sentis ,kiam mi disiĝis kun miaj geamikoj malnovaj kaj novaj en Japana kongresejo de Esperanto. Mi deziras ke mi refoje renkontu ilin !
Send a message
Search for members
Fernando Maia Jr. says:
Bonfartu, amiko!
lando says:
Helena Tylipska says:
Pavel Nechvile says: