Kvankam Japanio estas geografie najbara lando de S.Koreio,tamen pro lingva muro Japanio estas lingve malproksima lando por koreoj. Mi ĉi foje partoprenis en Japana kongreso kaj kun granda,emocio,ĝojo mi revenis hejmen,ĉar mi tie renkontis jam multe da geamikoj,kiuj estas malnovaj aŭ novaj geamikoj,kun kiuj dum kongresa periodo mi konatiĝis kaj babilis kaj kune manĝis, fotiĝis. Tiam mi sentis min tro feliĉa. Tiu granda feliĉo nuntempe ŝanĝiĝis al granda sopirado. Mi volas denove renkonti ilin,ankoraŭ restas granda emocio en mia koro kvazaŭ mensa malsano(?). Se tiuj amikecoj kovras ĉi tiun mondon, la revo,kiun Zamenhof forte deziris,certe efektiĝos,ĉu ne ? Ĉu mi estas trafita de Zamenhofa malsano(?)? Mi ne scias ,ĉu tiel forta sopirado estas granda feliĉo aŭ mensa malsano. Mi nur deziras ke ĝi ne plu estas malsano ,sed certe estas granda feliĉo.
Send a message
Search for members
Tilio says:
Jasu says:
Onklo says:
Al Yasu-san, MI komence vidis vin ,tiam mi alproksimiĝis al vi,tamen tiu estas ne vi sed s-ro Hori-san ! hahhaaaaaa mi bedaŭrinde ne povis renkonti vin ! Anatoli Ionesov mi kompreneble renkontis kaj paorlis kun li,ĉar li estas malnova amiko de mi. dankon,dankon,MI komprenas vian koron. Dankon al vi !
Karesema says:
Nur povas sopiri al iu, tiu kiu kapablas ami kaj senti sin vivanta kaj tiu kiu havas noblan homa-senton. Homoj inter si diferencaj laŭ la sento, penso, emocio. Mi apartenas ankaŭ al tia rango de homoj sentimentalaj, kiuj emoĉiiĝas dum renkontiĝo kun geamikoj.Eĉ se ili nur estas konataj de mi per la reto. Verŝajne al multaj povas soni tre romantike..sed kia estus la vivo sen ia sentimenta vivpercepto?
Brakumon.
Tilio says:
Attilio Liotto says:
Mi iomete envias vin, sed samtempe kontentas kaj partoprenas al via feliĉo.
Jes, esperanto povas doni pli bonan kaj pli kompleksan percepton del mondo. La interhomaj rilatoj kaj amikeco estas inter ni serĉataj, zorgataj, ĝuataj, kore kaj anime. La tuta esperanto-kulturo celas tion, sed ne ĉiuj e-parolantoj ĝin perceptas, alivorte, la zamenhofa malsano ne kontaĝas ĉiujn, sed nur tiujn, kiuj kredas ke esperanto estos la grandioza lingvo del mondo, nur la homojn kiuj celal tio aktivas.
Amike Attilio