Mi ĉi monate flugis al Japanio por renkonti mian filinon,kiu studas en Tokio kaj por partopreni en Jpana kongreso de Esperanto,kiu okazis en Wakayama. En la 4a de oktobro mi flugis al Haneda internacia flughaveno,kie mia filino atendis nin. Kune kun mia filino,mi povis iom libere turisumis pli detale diversajn turismajn lokojn en Tokio. Kiam ni triope iris al Odaiba,kiu havas la plej pistoreskan pejzaĝon en Tokio, tiam mi prenis unu-relo trajno,fine sciis ke ĝi aŭtomate kuras kaj haltiĝas en stacidomo sen kondukisto. ĉar en mia lando ankoraŭ ne troviĝas tia trajno,tial mi kurioze tion vidis. Matene kaj vespere en trafiko konfuza tempo, eble je la 7a horo,tiam multe da studentoj laboristoj,oficistoj prenis trajnon por iri al siaj laborejoj,tiam mi vidis ke en kelkaj vagonoj en unu trajno, ĉiuj seĝoj estis faliditaj,por ke pli multe da pasaĝeroj povu starante preni la trajnon. tio estas inĝenia penso,ĉar mi neniam vidis tian vagonon en mia lando. Japanio ja estas vere progresinta lando ! Restinte en Tokio kvar tagojn ,mi kaj mia edzino,en la 8a de oktobro ekveturis al Kakegawa,kie s-ro Kapao atendas. la Buso akuratatempe atingis la bushaltejon kaj mi kaj mia edzino povis gasti ĉe lia domo tri tagojn.Kiam mi kaj mia edzino restis en lia urbo,li mem amkompanis nin al granda bazaro, granda budhisma templo,kakekawa kastelo,varmafontejo,granda teokampo,lumturo,kiu troviĝas ĉe marbordo,fiŝobazaro kaj alta monto,kie mi kaj mia edzino povis rigardi al pistoreskaj pejzaĝoj, En varma fontejo mi kaj s-ro Kapao ĝuis baniĝon per varmafonta akvo. En la 11a ,matene mi,mia edzino,s-ro Kapao kaj lia edzino kvarope ekveturis al Wakayama per ekspresa trajno.Ŝinkansen kaj presekaŭ tagmeze mi atingis JR Wkayama stacidomon kaj renkontis s-ro Egawa,kun kiu mi konatiĝis dekkvin jarojn,kiu grandege helpis al mi por ĉi foja Japana kongreso kaj kelkajn samideanojn,kiujn mi jam konas.En kongresejo mi unuafoje,okule renkontis kelkajn geamikojn,kun kiuj mi jam konatiĝis per skajpo kaj nove konatiĝis kun novaj geamikoj,interŝanĝinte niajn nomkartojn. En lasta tago( la 14an de oktobro) de Wakayama,mi kaj mia edzino promenis en Wakayama kastelo kaj trovis ke ĝi estas tradicie Japana stila kastelo,kiu estas iom pli granda ol tiu de Kakegawa. Mi ĉi foje ŝuldis ne nur al s-ro Kapao,sed ankaŭ al s-ro Egawa grandegan dankon ! Se ili ne helpus al mi kaj mia edzino,senprobleme vojaĝi al Japanio ,eble eterne povus esti neebla por mi kaj mia edzino.ĉar Japanio ekonomie pli forte progresinta lando je dekoble ol mia lando. Fininte vojaĝon,hejmen reveninte,mi aŭdis ke mia edzino diras al sia filo ke "Esperanto ŝajne estas lerninda lingvo,do,vi ankaŭ lernu Esperanton same kiel via paĉjo." Mi ĉi tiel propagandis Esperanton al miaj familianoj ! Hodiaŭ estas la 16an de oktobro,ankoraŭ restas granda emocio pri vojaĝo al Japanio en mia koro! Mi mem estas fiera ke mi estas Esperantisto,kiu havas multege da geamikoj en la mondo.
Send a message
Search for members
Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO says:
Mi tre ĝoje aŭdis vian voĉan rakonton per skajpo, kaj bone komprenas vian emocion. Bon(re)venon en la "normala vivo"
Ankaŭ mi tre antaŭĝojas, ke vi certe baldaŭ ekinstruos nian karan lingvon al via filo. Li nepre devas obei sian patrinon, ĉu ?
Plej amike
Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO edited this comment 2 months ago.
Celumio says:
Erzsébet Tuboly says:
Elizabeta
mi estas Denice says:
En via artikolo mi legis ke vi certe estis amuzega en via vojaĝo, do mi ne konis nenio el Japanio, sed nun mi volus koni ĝin, prencipe vi volus koni la trajnon kaj la vivon en Japanio, ankaŭ vin kaj vian familion.
Mi kisadas vin.
Karesema says:
Mi dankegas vin pro la ĉiamdaŭra bonvolemo... Vi estas fakte bona amiko kaj homa-homo. Mi ĝojas, ke denove Vi havis bonan impreson dum la partopreno en Japana Kongreso kaj ĉiokaze renkontiĝo kun kelkaj geamikoj donis al Vi ĝojon kaj freŝan kuraĝigon por daŭrigi nian aferon .
Ankaŭ al S-ro Kapao..miliardon da dankvortoj.
Kisojn!
Eniko Zengo Sereghy says:
Mi cxiam sciis ,de kiam ni konas unu la alian pere de Esperanto, ke vi estas ege entuzias ma esperantisto.. Mi spertis ankau nun, legante vian rakonton pri via vojagxo al Japanio.
Mi deziras al vi,ke vi kaj via edzino havu multajn esperantistajn travivajxojn!
Kisojn, kaj multsaute:
Eniko
Sachiko Koyanagi says:
Mi egeĝojas, ke vi kaj via edzino havis bonan vojaĝon de Japanio, kaj renkontiĝon kun Mi.
Mi volas diri unu al vi pri sistemo de Japana trajno ĉe konfuza tempo, kiu estas kiel oni transportas animaloj sed homoj, ĉu? Mi ne ŝatas tion.
Bonvolu transdoni mian saluton al via estimata edzino!
Via, Saĉiko
Éva Juhász says: