| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Oni diras ke por lerni alilandan lingvon,la plej bona metodo estas ke li aŭ ŝi devos viziti tiun landon por kutimiĝi al tiu lingvo por iom da tempo ,kiun li aŭ ŝi volas lerni. Tamen Esperanto ne havas landon,kie popoloj ĉiuj parolas Esperanton sed havas komunumon,ekzemple UK. IJK.SAT,sennombraj organizoj.......Zamenhof diris ke por praktiki Esperanton ne bezonas malproksime,elspezinte monon vojaĝi al alilando,sed hejme, grupe iu ajn facile povas praktiki Esperanton kun geamikoj reciproke. Ŝajnas al mi ke Zamenhof jam antaŭvidis ke post 120 jaroj oni libere kaj senpage uzos skajpon kaj facile hejme povos praktiki Esperanton. Hieraŭ mi skajpe parolis kun unu Hispano,unu Hungarino, tri Japanoj,du Ĉinoj kaj du Koreoj .entute kun naŭ reciproke alilandaj Esperantistoj. Estis inter ili komencantoj kaj progresintoj. Progresintoj sindone faris penadon doni al komencantoj okazon paroli ,praktiki Esperanton. Mi tiam rimarkis ,ke komencantoj unue devas havi kuraĝon por paroli Esperanton ,due komencantoj ripete devas legi libron por vortostoko, trie komencantoj devas scii pri la signifo de ĉi tiu proverbo: "Ĉielo helpas al tiu,kiu helpas al si mem." Kvankam komencantoj mem ne rimarkis ke li aŭ ŝia parolkapablo altiĝis,tamen mi povis rimarki ke por komencantoj post kelkaj monatoj multe pli ŝia aŭ lia parolkapablo altiĝis. Ni, Esperantistoj krom denaskaj Esperantistoj,ĉiuj estis iam komencantoj. Estas dezirinde ke progresintoj devos helpi al ĉiuj komencantoj paroli Esperanton. Tio estas Esperanto movado ,ĉu ne ?
Send a message
Search for members