Ĉi-jare mi partoprenis unuafoje - almenaŭ parte - Universalan Kongreson; post mia eniĝo en la movadon mi aliĝis kaj al Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) kaj al UEA. Kiel novulo en la t.n. organizata movado mi tiel decidis, ke mi - ŝajne - devige devas partopreni ankaŭ UK-on en Roterdamo. Kvankam HEA organizis grupan veturadon al UK 2008, mi elektis la peraŭtan solvon vojaĝi al kongreso, ĉar kune kun mia familieto ŝajnis al mi pli oportuna tiu solvo. Nun jam mi scias, ke ne estis malbona elekto, ĉar post tritaga kongresumado mi jam tiel decidis, ke mi forlasos UK-on. La kialoj pluroblas.
Mi ne nepre volas kritiki nek UEA, nek organizintojn, tamen, kiel ĵurnalisto partopreninta pli da grandaj aranĝoj, min ĝenis la registrada procedo de novaj alvenintoj. Krom kelkaj E-flagoj antaŭ la kongresejo, nenie mi trovis inform-havajn afiŝojn pri kion mi devas fari, se ĝuste tiam mi alvenis? Mankis ankaŭ la bona lingvorego de registrantoj ĉe la alven-tabloj, kaj al mi devis plurminuta pensado por konsciiĝi, ke kion signifas la numeroj 1300-1500, ekzemple? Nu, tiuj numeroj signifis la kongresajn numerojn de aliĝintoj - nun jam ankaŭ mi scias. En kongresejo mi trovis grandan rumoron, nenie informoj pri tio: kie mi estas, kaj kion mi devas fari - eble tial, ĉar mi estis komencanto-kongresano kaj mi ne havis spertojn pri UK-oj. Do mi povis fari nenion alian, ol trinki kafon kaj poste bieron.
Pri tio ne kulpas la organizintoj, ke ĝis la komenco de Interkona Vespero, pli precize de Movada Foiro ne alvenis la aŭtobuso de nia asocio, do, kvankam nia organizo havis tablon rezervitan je ĉi-tiu evento, mi ne havis eĉ iun flugfolion, per kiu mi povintus prezenti ion ajn pri la hungara E-movado, pri la Hungaria Esperanto-Asocio. Eĉ, ĉar ene ne kongresejo ne estis interreta konektebleco, mi povis uzi nek mian komputilon almenaŭ prezenti la iniciatojn interretajn de HEA (Esperanto 2.0 TV, ESENCOJ, retpaĝo de HEA aŭ nia esperantlingva retejo pri hungaraj setlejoj - hungario.hu). Konektebleco tamen ekzistis al tiuj, kiuj antaŭe aĉetis t.n. ret-alirajn kartojn. Pri tiu ebleco nenie mi ricevis informojn, ke kie mi povus aĉeti tian ret-karton por uzi interreton ene de kongresejo, kaj ĉar mi ne naskiĝis en Roterdamo, mi ne havis konojn pri la aĉetejoj.
Mi tiel pensis, ke eble en la ejo de la Gazetara Servo mi trovos interreton por aĉeti konekteblecon, sed neniu ĉe informtablo povis min informi pri detaloj: kie troviĝas la t.n. Gazetara Servo? (Dua tage mi trovis tiun servon, sed post la 18a horo ĝi fermiĝis ĉiutage; ŝajne post la sesa postagmeze en Nederlando kreskas nek herbo!) Do, dum unua tago de UK mi ne havis interreton, tial mi povis helpi nek en la prezento de Dua Vivo. Grandan(?) helpon mi signifis tiel al la iniciantoj prezenti Duan Vivon - kaj tiel forpasis mia unua vespero kongresa. Estas vere, ke en nia inform-pakaĵo ni ricevis la kongresan libron kun pli da informoj pri la kongreso, tamen, oni ne povis tralegi ĝin en kelkaj minutoj (do, nek mi!) tuj post la alveno...
Paneo de Dua Vivo ĝuste dum ĝia prezentado
| Paneo de Dua Vivo dum Movada F… |
Por mi la dua tago komenciĝis lunde. Mi tiel pripensis, ĉar mi respondas pri la informado de HEA (kaj en ĉiutagoj mi estas ĵurnalisto), ke mi partoprenos la kunsidon de Subkomitato 2 (laŭ programo el kongresa libro) pri informado en la salono Teo Jung. Ho ve, tio ja estis malbona decido. Mi aŭskultis enorde ĝeneralaĵojn pri la problemoj de Esperantujo pri komunikado - ankaŭ fare de Barbara Piertzak, respondeculo pri informado de UEA -, kaj kiam mi vortumis komenton pli konkretan, ke nia informagentejo - kie mi deĵoras - aĉetus novaĵojn-informojn/temojn esperantlingvajn ankaŭ, sed ne nepre pri Esperanto, s-ino Piertzak, la kara, aldonis siavice ŝercan mencion, ke "la temo ja estas aĉetita, he-he". Kvankam mia komento/propono ne sonis en bela kaj flua Esperanto - mi nur klopodis komprenigi la esencon de mia propono -, tamen, mi ne atendis tian reagon, precipe de la respondeculo pri informado de UEA. Nun jam mi scias, ke estis superflue deziri meritplenan diskuton pri la ebla uzo de Esperanto ankaŭ en la komerco pri informoj. Mi pardonpetas pro mia stulta propono ankaŭ denove, postfoje! Tiel finiĝis mia dua tago kongresa...
Intervjuo kun Barbara Piertzak preparita en marto 2008
| Pri ĵurnalismo kaj e-movado |
Mardo estis mia tria tago, kaj mi tiel pripensis, ke meritus mian partoprenon la kunsido pri la (re)naskiĝo de Tudmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La porokaza kunsido iĝis la unua fondkunsido de la nova TEĴA - kiel oni eksciis surloke -, kie oni aprobis la statuton de nova TEĴA por registrigi la organizon en Litovio oficiale. Kvankam mi jam aliĝis rete al TEĴA, mi aliĝis denove - ĉar mia reta aliĝo forvaporiĝis intertempe -, kaj ankaŭ mi voĉdonis jese al la nova statuto. Do, TEĴA funkcios en Litovio, kie ĝi havas promesplenan apogon de diversaj ŝtataj organizoj ankaŭ - kiel mi komprenis. (La membrokunsido de TEĴA aŭskulteblas ĉi-tie!) Kaj tiel finiĝis mia tria tago kongresa...
Kvaran tagon mi ne havis, ĉar mi decidis pri forlaso de UK. Ŝajne, eniĝi vere en la klubon fermitan de UEA mi povos nur post multe da jaroj (kaj kongresoj), se ili tiel funkcias. Mi ne estas senpacienca, nek adepto de postenismo mi estas. Kaj same, nek tiom da tempo mi ja havas ankoraŭ... Kiam kaj UEA, kaj la kongresoj organizotaj iĝos pli akceptemaj kaj malfermitaj al novuloj (aŭ novaj anoj), eble tiam mi partoprenos denove kongreson. Ankoraŭ mi estas ekster la klubo, kaj bone estas tiel...
Aldono: Indiferenteco de organizantoj
Eble kiel ĵurnalisto mi estas pli sentema ol kutimas je la indiferenteco, tamen, dum miaj tri tagoj dumkongresaj tio estis la plej ofta kaj ofenda sento, kion mi kolektis rilate la (re)agojn de organizantoj. Atenton ne nur tiuj devas ricevi, kiuj "jam estas pli famaj aŭ konataj" en E-movado aŭ en la internaj rondoj de UEA. Eĉ, novaj aliĝintoj same, se ne pli gravas ol la testitaj kaj ĉiotolerantaj kongresanoj. Tiu sinteno de indiferenteco estis la plej ĉagreniga cirkonstanco en la UK 2008 en Roterdamo - almenaŭ por mi, kompreneble.
Send a message
Search for members


Aleksandro Horváth says:
La sekvanta UK estis en Florenco. Mem la kongresa partopreno ne kontentigis min, sed pro la historia kaj arta urbo, mi ne povis teni tiun semajnon perdita tempo.
La sekvantan UK-on pro diveneblaj kialoj mi preterlasis.
La ĉijaran UK-on eĉ mi ne povas pli alte kvalifi, kvankam estis kelkaj interesaj okupoj, kien sukcesis mi enlokiĝi, tamen la plej agrabla travivaĵo estis la ekskurso en Antwerpen, dakn' al Jakvo.
La malagrablaĵojn de veturado kaj loĝado, oni ne povas skribi al la konto de UK.
Ĉu kia estos la sekvonta UK en Bjalistoko?
Ladislao replies:
Paŭl Peeraertspro says:
Ladislao replies:
Manolopro replies:
Mi mem skribis komenton en mia blogo, kun atentigo al tiu ĉi artikolo de Ladislao.
Jens S. Larsen replies:
Manolopro replies:
Jens S. Larsen replies:
Tamen oni ja povas fari ion. Se oni ne havas la rompiĝeman bonan ciklon, oni havas la malbonan, rompendan ciklon de fatalismo. Unu maniero dividi la taskaron tiel ke ĝi estos pli venkebla, estas prioritate asigni instruadon al la loka nivelo, la informadon al la nacia kaj la aplikadon al la internacia. Tio ne signifas ke loka klubo ne rajtu informi kaj apliki, sed nur ke instruado estas tio kio aŭtomate pravigas la ekziston de la klubo; se ĝi ne organizas kursojn, ĝi havas problemon klarigi kial oni membriĝu kaj batalu inter si pri la estrarpostenoj (ĉar tia demokratia batalo ja okazas en ĉiu prospera asocio). Simile, tute ne estas malbona ideo, ekzemple, okazigi kursojn en landa Esperanto-kongreso, sed tio kio pravigas la ekziston de landa asocio estas ĝia kapablo liveri informadon kiu povas nutri la lokajn Esperantokursojn. Kaj tiel plu.
Fakte eĉ ne gravas ĉu la ciklo "ekzistas". Ĝi ĉiuokaze utilas por organizi la laboron en specifajn taskojn, venkeblajn etape, anstataŭ perdigi nin en naivan esperon (aŭ same naivan malesperon) pri nedifinita venko fina.
Ladislao replies:
Cindy Mckeepro says:
Valdi (Elbik) says:
Ladislao replies:
Jakvopro says:
Nu kvankam estis mia unua U.K. kiun mi partoprenis, Mi intertempe jam20 jaroj estas Esperantisto kiu agadas en alia angulo de Esperanto. Mi helpis plurajn novulojn en Esperantio kiu perdiĝis en la granda halo de la kongresejo.
Mi subtenas vian diron ke la informo estis pli ol lama kaj ke precipe por komencantoj la estontaj OKK-oj devas fari multege pli da peno por ke ili komprenu pri kiu temas. Certe kaj mi esperas ke estonte oni faras tion, la unuan tagon doni informan kunsidon al ĉiuj, kiuj volas plenĝui Kongreson sed ne komprenas la iteneron.
Jes en kazo ke mi mem ne povis helpi novuloj, mi estas sufiĉe ruza kaj informita por sendi ilin al budo de Monato kie nur specialistoj pri esperanto kaj la movado laboras. Oni povas kaj memoru tion por estonto, direkti sin por ĉion. La afableco de tiuj homoj estas ekzemplo al tiuj kiuj nur pompe trairas la halon por montri siajn titolojn kaj gravecojn.
Mi vere timas ke U.K. kiun mi partoprenis forpelis kelkajn novulojn.Domaĝe.
Manolopro says:
En tiu miskompreno povis roli ankaŭ tiuj kulturaj baroj: kio por vi estis stulta necela ŝerco, por Barbara povus esti ia instigo por ke vi daŭrigu... kiu scias! Se vi ankoraŭ ne oftis tian esperantujan etoson, eble vi ankoraŭ ne alkutimiĝis al tiaj miskomprenaj ŝoketoj. Mi tamen ne forkonsideras la eblon menciitan de Paŭl, ke Barbara opiniis vian proponon herezaĵo...
Mi ankaŭ bedaŭras ke vi trafis por la unua fojo tiun ĥaosan UK-on... Mi jam partoprenis 4-foje kaj tiu ĉi estis la plej malbone organizita.
Ladislao replies:
Ladislao edited this comment 5 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 4 months ago.
Imre Szabo says:
La kontakto kun la ekstera mondo apenaǔ sperteblis. Vere aperis dupaĝa artikolo pri la kongreso en la plej granda Nederlanda gazeto, sed mi ne komprenas, kial ne havas sian valoron la ĵurnalistoj, kiuj estas humilaj esperantistoj. Se ankaǔ ilia kapablo estus eluzata... Ĉu fakulo, se estas esperantisto, valoras jam malpli ol eksterulo? Mankis aranĝoj komunaj kun la loka popolo. Sed mankis ankaǔ interna inventaro de la propraj fortoj.
probal says:
Mi ankorau memoras la senton de dronado en mia unua kongreso - en 1977 - kaj la konstaton, ke oni kutime devas mem elserchi la vojon, char simple ne estas sufiche da homoj, kiuj indiku ghin. (Kaj mi diru, ke tion mi spertis malgrau la fakto, ke stabanoj el la Centra Oficejo enjungis min en la kongresajn laborojn, kaj ke do oftege ne mankis al mi gvida mano de iu au alia.) Diference de vi, Ladislao, mi tamen ne estis antaue spertinta esperantujajn aranghojn - tiu universala kongreso estis entute mia unua sperto de esperantuja arangho, kio kompreneble estas iom supershuta sperto.
Multaj el ni komentis jam; estas iom da sugestoj; sed mi rimarkas, ke neniu proponis gheneralan "solvon". Mi tre ghojas pri tio. Antau kelkaj jaroj, post tia atentigo, venadus lavango da senutilaj "solvo"-proponoj. Nun evidente la komentantoj diras ion nur se ili certas, ke ghi estos utila en la praktiko. Eble ni tamen havos iom da kunflikaj solvetoj por estontaj kongresoj - tio estas mia modesta deziro, kaj al tiu celo mi shatus pli da konstruaj sugestoj.
Probal
Ladislao says:
Mi salutas ankaŭ vian proponon/peton ricevi "solvo"-proponojn, kiujn mi faros miavice ankaŭ ĉi-tie, ankaŭ sur la oficiala retpaĝo de Hungaria Esperanto-Asocio, ESENCOJ.info. Kaj bv. ne miskompreni, mi nek momenton kredas, ke miaj proponoj venontaj estos pli, ol simplaj opinieroj de iu simpla ano de UEA. Kaj lasta rimarko: sendepende de la komento de s-ro Probal Dasgupta, mi jam mesaĝis retpoŝte al la organizantoj de la venonta kongreso, ke indus eviti la misaĵojn ĉi-jarajn okaze de la UK 2009 el Bjalistoko...
Ladislao edited this comment 4 months ago.
Lars Sözüerpro says:
(plej malsupra frazo) la karaktero de UKoj estis temo en Roterdamo. La rezulto de eventuala diskuto estus interesa por ĉi tiu temo.
Paŭl Peeraertspro replies:
Jens S. Larsen replies:
Tamen la UK ja evoluas. Mi dum jaroj ne ĉeestis ĝin, sed laŭraporte ŝajnas ke ekzemple la "Movada Foiro" estas populara novenkondukaĵo. Laŭ mi oni ne havu grandan planon por renovigi la UK en unu frapo, sed uzu konservative kaj anarkie la metodon de arkaismoj kaj neologismoj. Aliflanke, eble estu aliaj grandaj Esperantokongresoj krom UK; ekzemple oni povus okazigi grandan Eŭropan Esperantokongreson en la jaroj de Eŭrop-Parlamentaj balotoj, kaj tiel garantii ke UK okazos alikontinente almenaŭ dum tiuj jaroj. Jen mi jam pekas kontraŭ mia ĵusa malrekomendo de grandaj planoj; tamen, se planoj estu grandaj, ili ampleksu multe pli ol UK izole.
Claude Nourmont says:
Cxar por mi, kiu devas kalkuli la kioman UK-on mi partoprenas, komencinte en 1964, kaj de tiam partopreninte preskaux cxiujn gxis nun, estas malfacile percepti, kio ne estas evidenta al unua-foja partoprenanto (cetere, responde al Jakvo, estas speciala horo en la fino de la sabata posttagmezo, por 'unuafojaj kongresanoj').
Al diversaj komentoj viaj mi klopodos poste respondi, cxar mi ne havas nun tempon cxion pristudi (i.a. legi la aneksitajn dokumentojn) kaj mia hodiaux mesagxo limigxos al tio, ke mi volonte plukolektos viajn komentojn kaj sugestojn, por plibonigi la UKojn. EStas la tuta demando: kiaj estu niaj kongresoj? Pri tio ni cerbumas en iuj rondoj. Sed ankaux estas la demando pri plibonigo de apartaj programeroj. Se vi interesigxas, mi sendos al vi ( mi celas ne nur al Ladislao, sed al cxiuj partoprenintoj, kiuj legas tiun cxi blogon) kelkajn demandojn pri specifaj programeroj de la jxusa UK, cele al ilia plibonigo senecese.
Claude Nourmont (i.a. estrarano pri kongresoj)
Ladislao says:
Ladislao edited this comment 4 months ago.