La plej grava karaketerizo de tiu ĉi mezura metodo estas la leĝo de multnombreco, do kelkaj eraroj ne influas esence la finajn montro-ciferojn.
La t.n. manipulmontra cifero ricevas formon kaj laŭ subjektiva, kaj laŭ objektiva analizo de la tekstoj. Unue La Manipulanto priserĉas tiujn kvalifikajn vortojn, esprimojn, asertojn el la artikolo, kiuj restas sen pruvoj, pravigoj aŭ justigoj. Tiuj vortoj estas ruĝigitaj kaj kiam oni movas ilian muskursoron sur tiuj vortoj, vidiĝos pliaj detaloj pri la kialoj de ilia selekto.
|
|
| Analizo de vortoj-esprimoj |
Tiuj detaloj aŭ notoj enhavas ankaŭ subjektivajn aludojn, kiujn eblas komenti, sed laŭ nia intenco, nur tiam ruĝiĝas iu vorto, esprimo, se ĝi havas “problemon”. Por prikalkuli la manipulmontran ciferon ni prinombras la ruĝajn vortojn - tiu cifero helpos kalkuli la finan manipul-ciferon (2a formulo) - kaj signas ĝin per la litero K (kvalifikaĵoj) en la suba formulo.
Objektivaj statistiko kaj montro-ciferoj
Laŭ empiriaj rimedoj La Manipulanto konkludis, ke la plej neŭtr(al)aj vortoj nekvalifikaj en Esperanto estas la prepozicioj (ne ĉiuj!) plus kelkaj vortoj senkategoriaj (vidu sube!).
Prepozicioj: al, antaŭ, apud, cis, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, depost, disde, dum, ekde, ekster, el, ĝis, inter, je, krom, kun, laŭ, malantaŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans
Plus kelkaj vortoj senkategoriaj: ajn, aŭ, baldaŭ, ĉar, ĉi, ĉu, des, do, eĉ, ja, jen, ju, ĵus, kaj, ke, la, mem, ol, plej, pli, plu, plus, se, sed, tre, tro, tuj
Tiujn suprajn erojn de teksto ni nomas neŭtr(al)aj vortoj, kaj ilia ripetiĝado montras ion ankaŭ pri la lingvorego de la verkanto, do ilia meznombro de ripetado enhavas ankaŭ subjektivan, individuan karakterizon sendependan de la analizanto. Sed ni vidu konkretan ekzemplon:
Helpe de iu interreta tekstoanalizilo en kelkaj sekundoj oni povas prikalkuli la necesajn statistikajn ciferojn. Sube mi listigas la datenojn ricevitajn en la kazo de la analizata provartikolo.
Nombro de la karakteroj (sen spacoj): 4720
Nombro de la frazoj: 46
—
Nombro de la vortoj (N - en la 1a formulo): 933
Sumo de la neŭtr(al)aj vortoj en la teksto - (n1+n2+…+n25 - en la 1a formulo): 292
Nombro de la neŭtr(al)aj vortoj sen ripetoj (i - en la 1a formulo): 25
—
Seninformaj kvalifikaĵoj, ne neŭtr(al)aj eroj de la teksto (K - 2a formulo): 26
Prikalkulo de la ideala ripetado de neŭtr(al)aj vortoj ĉe iu artikolo:

B - La meznombro de vorto-ripetado
N - Nombro de ĉiuj vortoj de la teksto
n - Analizitaj neŭtr(al)aj vortoj
i - Nombro de la neŭtr(al)aj vortoj en la teksto sen ripetoj
En nia analizata provartikolo la meznombro de la ideala vorto-ripetado (de neŭtralaj teksteroj) estas 79,88 –> 80. Do, en la artikolo havante 933 vortojn ĉiu 80a statistike estas tute neŭtrala.
Manipulmontra cifero:

M - Manipulmontra cifero
K - Seninformaj kvalifikaĵoj, ne neŭtr(al)aj eroj de la teksto
La demando estas, kiel rilatas la nombro de manipulantaj teksteroj al tiu de la statistike tute neŭtralaj vortoj? La absoluta manipulmontra cifero de nia analizata artikolo estas (26 x 100/80=) 32,5 procentoj. Sed en ĉiutagoj, se iu artikolo enhavas pli ol 50-procente misinformojn, tiu ne indas eĉ je la tralego; La Manipulanto tial konsideras ke ĉiu publikigita artikolo devas havi verajn, ĝustajn informojn almenaŭ duone, tial la absolutan manipulmontran ciferon endas duobligi, do la manipulanta cifero de la provartikolo iĝas 65 procentoj.
La Manipulanto
baldaŭ interrete
Notoj:
- Tiun ĉi metodon de analizo oni prefere uzu en la kazo de artikoloj/tekstoj, kiuj havas minimume 800-1000 karakterojn.
- La metodo estis testita ankaŭ en la franca kaj rumana lingvoj (kiuj lingvoj same havas prepoziciojn).
- Kiam mi uzas la esprimon ‘informo’, fakte mi parolas pri t.n. presinformo (laŭ la ‘5W+1′-regulo: kun kiu, kie, kiam, kio kaj kiel + kial okazis) .
- Ĉi-tiu metodo estas plie empiria, ol scienca.
- Mi ankaŭ kontraŭprovis la metodon: la formuloj funkcias kaj se ĉiu vorto estas iu neŭtr(al)a prepozicio (ekzemple ‘pri’), kaj se ĉiu vorto estas kvalifikaĵo (ekzemple ’stulta’).
Send a message
Search for members
Ladislao says:
Erzsébet Tuboly says:
Krome mi juras, ke mi estas ne nur "surpapera" persono. :-))
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Nu, eble mi revenos legi poste.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
specifaj ŝlosilvortoj, sed mi ne scias.
La temo estas interesa, kaj mi fidas je ia eblo tiel karakterizi verkojn, artikolojn,
sed mi ne estas kompetenta pri kontrolo de la matematika parto.
Pli facila kaj interesa estas la lingva parto, ekz. listo de la vortoj malpli ŝancaj influi la esencan enhavon.Oni relegu fragmenton:
"Plus kelkaj vortoj senkategoriaj: ajn, aŭ, baldaŭ, ĉar, ĉi, ĉu, des, do, eĉ, ja, jen, ju, ĵus, kaj, ke, la, mem, nur, ol, plej, pli, plu, plus, se, sed, tre, tro, tuj"
Estas certe malfacile scii certe, kio kiom influas. Mi havas dubon pri *nur*, kiu ofte inkluzivas
ne surfacan neadon, do povas (laŭ mi) tre forte influi la mesaĝon. (En la grupo estas saĝa
nur Evinjo - ĉiu alia do estas malsaĝa).
Do mi (eĉ se ne sufiĉe kompetenta) trovas la artikolon interesa kaj laŭdinda. Certe kun konsidero de (supozebla) fakliteraturo evoluigebla.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.
Ladislao replies:
Maria says:
Vorton ne eblas pritrakti izolite. En teksto estas rilato inter vortoj, inter frazoj kaj inter partoj de la teksto. Krome teksto povas esti verkita sur diversaj niveloj, ekz ironia, kaj vortoj povas havi aliajn signifojn ol la bazan, ekz poezian. Krome teksto ĉiam ekzistas (ankaŭ) en eksterteksta kunteksto, do en rilato kun la ekstera mondo (kelkfoje ankaŭ kun aliaj tekstoj). Konklude: por pli profunde kompreni tekston ne sufiĉas statistiko kaj matematiko. Sufiĉe memkompreneble, laŭ mi.
Ladislao replies:
Subjektivan analizon en nia kazo oni ne povas preterlasi, sed - laŭ la leĝo de multnombreco - havas gravan rolon ankaŭ la matematika-statistika reguleco de vortoj, esprimoj en iu teksto. Eĉ pli, se tiuj ciferoj ne koncernas la analizanton mem, do ili estas pli 'objektivaj' ol la nura analizo subjektiva.
Rilate la sangan seriozecon: mi nek tiam saltos en Danubon, se miaj formuloj pri manipulmontraj ciferoj fiaskos. Des pli, ke mi povas naĝi :-)...
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
la kadroj de la esperantista socio specialiĝi. Tra mia vivo mi aŭdadis senĉes urĝajn
alvokojn, ke oni nepre faru tuj jen tion (ekz. ĉiu esperantisto okupiĝu pri turismo tra unu jaro)
jen pri tio (ekz. csiu esperantisto specialiĝu pri komputado aŭ ĉiu esperantisto lernu plurajn lingvojn, ĉiu esperantisto lerni administradon de firmao ktp. - Kompreneblem i iom ŝercas.
Samtempe verŝajne oni povas nur revi, ke iam oni anoncos konkurson pri pagataj postenoj
je tiu aŭ alia strikta fako. Sed mi ne volas envolvi tiun organizan-laborsferan flankon, nur
la pli ĝeneralan demandon, kiom esperantistoj mem toleras/favoras specialiĝon de aliaj esperantistoj.
Boris Arrate says:
Cindy Mckeepro says:
Semantika analizo de teksto eble ne helpus; la alvoko al aliaj ĵurnalistoj sendube helpos. Kaj ankaŭ al la legantaro. Aparte al la legantaro! Nur kiam la legantoj postulas novaĵojn kiuj estas raportitaj neŭtrale, objektive kaj profesie, tion ili ricevos.
Vladimír Türk*pro says:
Ladislao replies: