Parisoserk Published on June 13, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
TRE INTERESA VIZITO
Posted on November 4, 2009
1 comment (latest 6 days ago)
DANĜERO DE NOVA TOTALISMO
Posted on September 22, 2009
4 comments (latest 6 days ago)
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
Posted on June 9, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 140 times

DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG

Saturday June 13, 2009 at 05:30PM

Kiel jam dirite en la lasta parto de Historio de Kroatoj, dum la lasta milito estis kreitaj multaj kanzonoj por subteni la moralon kaj kuraĝon de la popolo. Jen unu el kelkaj kiujn mi prezentos. Mi tradukas la tekston por ke miaj geamikoj povu kompreni pri kio temas. La kanzonon vi povas aŭskulti ĉe la muzika angulo de mia hejmpaĝo.

Bascanska ploca
Bascanska ploca

DE SEPA JARCENTO



Iuj pensis ke ni ne plu ekzistos.

Sian ĝojon ili ne kapablis kaŝi.

Oni devas nin transmigrigi por ke ni estu malplinombraj

Tiam ili diros, ke ni neniam estis ĉi tie.


Ni vivu en fremdaj landoj kaj ne konu nian originon,

sen lingvo la popolo ne plu feliĉas.

Niaj infanoj ne konos historion

kaj tiam Kroatoj ne estos hejme en sia lando.


Kiu sur malmola ŝtono sian historion skribas

al tiu neniu povas forviŝi la pasinton.

Tiuj, kiuj tiel ne pensas, eraras.

Kion per sango oni defendas, oni ne facile lasas.


Kiu sur malmola ŝtono sian historion skribas

al tiu neniu povas forviŝi la pasinton.

Ni estas ĉi tie jam delonge, tion ĉiuj devas scii,

tio estas nia lando, ĉi tie vivas Kroatoj.


Tra malfacilaj tempoj kaj en akraj bataloj

ni defendis honore niajn hejmojn.

Niaj praŭloj gardis tiun nian naskiĝgrundon,

por la libereco ili ne pereadis vane.


Kaj nun jen denove nova auroro tagiĝas,

post longaj jaroj Kroatio vekiĝas.

Ĉi tie sur nia grundo, nia flago flirtas,

ruĝa-blanka-blua ne plu kaŝiĝas.


Kiu sur malmola ŝtono sian historion skribas,

al tiu neniu povas forviŝi la pasinton.

Ni estas ĉi tie jam delonge, tion ĉiuj devas scii,

tio estas nia lando, ĉi tie vivas Kroatoj.


Sur malmola ŝtono pri tio estas skribite

de sepa jarcento ĉi tie Kroatoj spiras.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...