Parisoserk Published on June 9, 2009
by Parisoserk

Parisoserk's blog

Browse posts
new TRE INTERESA VIZITO
Posted on November 4, 2009
1 comment (latest 4 days ago)
DANĜERO DE NOVA TOTALISMO
Posted on September 22, 2009
4 comments (latest 4 days ago)
PLIA KANTO
Posted on June 29, 2009
DE LA SEPA JARCENTO - OD STOLJEĈA SEDMOG
Posted on June 13, 2009
HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo
1 comment (latest 5 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - tria periodo
Posted on June 1st, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
ĈU TIUJ ASERTOJ ESTAS VERAJ AŬ NE?
Posted on May 15, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
HISTORIO DE KROATOJ - Dua periodo
Posted on May 11, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
GLAGOLICO
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 152 times

HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo

Tuesday June 9, 2009 at 12:15PM

HISTORIO DE KROATOJ – Kvara periodo

DUA MONDMILITO

Jugoslavio aliĝis la 25.3.1941 al Triobla Interkonsento, sed baldaŭ helpe de Angloj okazis puĉo en Beogrado kaj tiu interkonsento estis nuligita. Tio estis motivo por Germanio ke ĝi helpe de siaj aliancanoj (Italio, Hungario, Bulgario) ataku kaj en 12 tagoj de milito venku kaj tuj poste dispartigu Jugoslavion. De Kroatio kaj BosnioHercegovino estis kreita Sendependa Kroata Ŝtato (NDH) kiun subtenis jam nomitaj ŝtatoj, kaj aparte Italio, kiu por si prenis grandan parton de kroata marbordo, plurajn insulojn kaj urbojn, kaj Hungario regionon de Medjimurje. La povon en NDH prenis ustaŝoj kaj ilia gvidanto dr. Ante Paveliĉ. Pro la fakto ke ili, kvankam minoritato en Kroatio, helpe de profaŝistaj fortoj tamen reinstalis kroatan ŝtaton, ili havis komence subtenon de parto de kroata popolo. La plej multo, kiu ne volis kunlaboron kun Germanio kaj Italio, kaj apartenis al Kroata kampara partio de d-ro Vladko Maĉek, restis neŭtrala.

Dua, maldekstre orientita malplimulto, gvidata de komunistoj, komencis batalon kontraŭ faŝismo jam la 22-an de junio 1941, kreinte en urbo Sisak la Unuan partizanan taĉmenton en Eŭropo. Ili iom post iom akiradis adeptojn inter Kroatoj kaj kroataj Serboj, kaj en 1943 fondis sian komunistan sed federacie bazitan ŝtaton kadre de estonta Jugoslavio (ZAVNOH). Ustaŝa registaro rapide perdadis subtenon de la popolo, ĉar ĝi kompromitis sin per persekutado de Serboj, Judoj, Romaoj (Ciganoj) kaj de Kroatoj-komunistoj (koncentrejoj Jasenovac, Stara Gradiŝka k.a.). Bedaŭrinde posta jugoslavia propagando multe pligrandigis la nombron de viktimoj en tiuj koncentrejoj por prezenti Kroatojn kiel genocidan popolon. Evidente, pri la viktimoj de partizanoj kaj ĉetnikoj* oni ne rajtis paroli. Post la kapitulaco de Italio, en 1943 kroata popolo amase aliĝas al partizana movado, ĉefe en Dalmatio, Istrio, Kroata apudmara regiono, kiuj ĝis tiam estis regataj de Italio. En Serbio ĝis 1944 regas kvislinga registaro kaj ĉetnikoj. Tiam, kun helpo de Ruĝa armeo (Rusoj), la partizanoj de Tito transiras al Serbio, liberigas Beogradon kaj komenciĝas la finaj bataloj por Kroatio kaj Slovenio (en printempo 1945).

Kvankam la milito en Eŭropo finiĝis la 8-an de majo 1945, la kroata armeo ankoraŭ batalis dum unu semajno en suda Aŭstrio kaj tiam ili transdonis sin kiel militkaptitoj al Angloj, kiuj, kontraŭe al la milita juro, transdonis ilin al la armeo de Tito (jam milito oficiale finiĝis). Antaŭ alveno de komunistaj partizanoj, ankaŭ multaj civiluloj fuĝis al Aŭstrio kaj ili serĉis rifuĝon kune kun soldatoj. La plej multaj el ili estis sen juĝo ekzekutitaj ĉe urbeto Bleiburg (Aŭstrio) kaj en Slovenio. La aliaj en kolonoj estis gvidataj tra Jugoslavio kaj plej multaj likviditaj (inter ili mia patro kiu estis tute simpla soldato – nomata domobran-hejmdefendanto). La ustaŝa koncentrejo Jasenovac estis transprenita de komunistoj, kiuj poste tie likvidis siajn « malamikojn ».La diferenco estis, ke la krimoj de ustaŝoj estis faritaj dum milito kaj tiuj de komunistoj post la milito. (Nun en Slovenio kaj Kroatio oni trovis plurajn centojn da komunaj fosejoj kun kadavroj de viktimoj de komunistoj. Momente pluraj el ili estas elfosataj kaj ekzamenataj).



EN SOCIALISTA JUGOSLAVIO

Komunistoj promesis al kroata kaj aliaj popoloj ke post la milito ili havos siajn ŝtatojn kadre de Federacia Jugoslavio. Efektive estis kreita Federacia Popola Respubliko Jugoslavio konsistanta el ses federaciaj ŝtatoj (respublikoj): Slovenio, Kroatio, Serbio, Bosnio-Hercegovino, Makedonio kaj Montenegro. Anstataŭ demokratio estiĝis partia diktaturo kun Tito ĉekape. En armeo, polico, diplomatio dominis Serboj kaj Montenegranoj. En Kroatio pluraj komunistoj estis forigitaj aŭ likviditaj (ekz. Andrija Hebrang).

Kiam en 1966 Tito eliminis el politika vivo Aleksandar Rankoviĉ – ministro de internaj aferoj kiu komplotis kontraŭ li, ekkuraĝiĝis kroataj intelektuloj kaj kadre de Matica Hrvatska (kultura nacia institucio) aperigis Deklaracion pri kroata lingvo (1967) kiun subskribis ĉiuj ĉefaj kroataj kulturaj institucioj, kaj ankaŭ unu el plej konataj kroataj verkistoj, maldekstre orientita, Miroslav Krleĵa.

Verkisto Miroslav Krleĵa
Verkisto Miroslav Krleĵa
Deklaracio estis forte kritikata kaj atakata de partiaj gvidantoj, sed ĝi atingis sian celon. Aperas novaj ĵurnaloj kaj revuoj, kiuj postulas pli da libereco, demokratio, klarecon en ekonomio. Tiu movado nomata « Kroata printempo » estis akceptita eĉ de kroate orientitaj partiaj gvidantoj. Kontraŭ tiu postuloj estis ĉefe kroataj Serboj, ortodoksaj komunistoj, t.n. « jugoslavoj » ĉekape kun Tito kaj Bakariĉ. Dum la kunveno en Karadjordjevo (urbo en Serbio) 02.12.1971 estis kondamnita « kroata naciismo » kaj ĉiuj kroataj komunistaj gvidantoj estis devigitaj abdiki (Savka Dabĉeviĉ Kuĉar, Mika Tripalo, ktp). Komenciĝis tuj arestoj, kaj persekutoj de miloj da Kroatoj. Multaj devis fuĝi eksterlanden. Miloj da Kroatoj estis forigitaj el kulturaj, sciencaj kaj ekonomiaj institucioj. Oni malpermesis kaj proklamis Matica Hrvatska – « naciista
Tito kaj Bakariĉ
Tito kaj Bakariĉ
institucio ». La maliberejoj estis plenplenaj, kaj multaj intelektuloj pasigis tie eĉ dek jarojn (Marko Veselica, Djuro Perica, Vlado Gotovac k.a.). Pluraj kroataj intelektuloj estis mortigitaj fare de jugoslavia sekreta polico (UDBA), ankaŭ en eksterlando (Bruno Buŝiĉ k.a.).

Tito kaj Centra Komitato de la Partio faris purigadon ankaŭ en Serbio kaj Slovenio sed tio estis malpli drasta ol en Kroatio. Komenciĝis t.n. « kroata silento ». La kontraŭkroata teroro daŭris, kvankam ili nur volis pli honestajn rilatojn interne de Jugoslavio. La persekutoj de Kroatoj provokis ondon de grandserba etoso kaj demonigadon de ĉio kroata (eĉ kantisto Vice Vukov estis proklamita malamiko pro siaj « naciistaj » kanzonoj, kaj liaj diskoj estis malpermesitaj en jugoslaviaj radioj kaj televidoj). Tion komprenis ankaŭ Tito, kaj li iniciatis novan Konstitucion el 1974 kiun eniris amendoj el 1971. Laŭ tiu Konstitucio ekis novaj rilatoj inter Respublikoj, kaj Kosovo kaj Vojvodino ĝis tiam

Savka Dabĉeviĉ Kuĉar
Savka Dabĉeviĉ Kuĉar
regionoj, ekhavis preskaŭ statuson de Respublikoj. Post la morto de Tito (1980) komenciĝis pli kaj pli diskutoj pri rilatoj inter Respublikoj kaj pri neceso de vera federalismo, eĉ konfederalismo.

La plej grava problemo de la dua Jugoslavio estis t.n. « Kosova demando ». En Kosovo, serba regiono, en kiu albanaj loĝantoj atingis preskaŭ 90%, kaj kiuj postulis apartan Respublikon. Serba komunista gvidantaro ĉekape de Slobodan Miloŝeviĉ tion evidente ne permesis, kaj kontraŭ grandalbana naciismo kaj separatismo respondis per grandserba ĉetnika programo kun slogano : « Ĉiuj Serboj en unu ŝtato ». Unue oni nuligis la aŭtonomecon de Vojvodino kaj Kosovo kaj pri tio konsentis Montenegro. Kiam en 1989 oni festis en Kosovo ses jarcentojn de malvenko de Serboj kontraŭ Turkoj (t.n. Kosova batalo), Miloŝeviĉ laŭte anoncis grandserban programon, kiun Serbio helpe de Montenegro kaj de Jugoslava armeo realigos ĉu volonte, ĉu perforte. De tiam estis endanĝerigitaj du okcidentaj jugoslaviaj Respublikoj, Bosnio-Hercegovino, kie unu triono el loĝantoj estis Serboj kaj Kroatio, kie vivis ĉirkaŭ 12 % da Serboj.

La deklaro de grandserba programo, kiu estis samtempe minaco kontraŭ ĝistiama plurnacia Jugoslavio, okazis en la tempo de falo de Berlina muro, fiasko de komunismo en Orienta Eŭropo kaj disfalo de plurnaciaj ŝtatoj kiaj estis Sovetunio kaj Ĉeĥoslovakio.



SENDEPENDA KROATIO

Kiam post la disiĝo en Federacia Parlamento oni anoncis demokratajn balotojn en 1989, kreiĝis en Kroatio du unuaj politikaj partioj: Kroata Social-Liberala Partio (HSLS) kaj Kroata Demokrata Unuiĝo (HDZ) ĉekape de d-ro Franjo Tudjman, eksa generalo de Tito, arestita kaj kondamnita pro partopreno en « Kroata printempo ». Samtempe dum la kunveno de Centra Komitato de Komunista Partio okazis konflikto inter Serbaj kaj Montenegraj komunistoj unuflanke, kaj de Kroataj kaj Slovenaj aliflanke. Tiuj lastaj forlasis kunvenon kaj Beogradon. Tio estis komenco de jugoslavia disfalo. En 1990 okazis en Kroatio demokrataj balotoj en kiuj gajnis HDZ ĉar ĝi havis ŝtatokrean kaj kontraŭkomunistan programon.

Tudjman
Tudjman
Dum la traktadoj inter jugoslaviaj respublikoj, Kroatoj kaj Slovenoj proponis al aliaj konfederacion, sed Serbio kaj Montenegro rifuzis, dum Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio hezitis. Kiam Kroatoj kaj Slovenoj proklamis sendependajn ŝtatojn, kontraŭ tio ekribelis « Jugoslavoj », Serboj, Montenegranoj kaj tiam renovigitaj ĉetnikoj.

En somero 1991 « Jugoslava armeo » atakis Slovenion kun espero ke Kroatio helpos al ili kaj tiel engaĝiĝos en milito. Tiel ili havus pretekston por ataki Kroation kaj devigi ĝin resti en Tria Jugoslavio. Al Slovenio ili permesus foriri. Ĉar tio ne okazis, oni decidis detrui ĝin de interne helpe de kroataj Serboj. Dum jaroj kroataj Serboj estis kaŝe armataj kaj oni kredis ke per ilia interna ribelo, post kelkaj semajnoj oni povos subigi Kroation.

Pro la fakto ke en majo 1991 per referendumo (94 % por), oni voĉdonis por Sendependa Respubliko Kroatio kaj ke Kroata Parlamento (Sabor) proklamis ĝin la 25an de junio, komenciĝis grandserbaj provokoj kaj atakoj. Ekz. en julio 1991 okazas masakroj de Kroatoj en Kroatio kaj detruo de vilaĝoj ĉirkaŭ Vukovar (Ĉelije, Erdut, Dalj). En aŭgusto okazis ribelo de kroataj Serboj en Knin kaj fine de decembro estis proklamita Serba aŭtonoma regiono Krajina en kiun alvenadis amase ĉetnikaj volontuloj el Serbio. Tio estis komenco de agreso kontraŭ Kroatio. Kvankam sen armiloj (la armilojn tenis nur « jugoslava armeo » kaj kroataj Serboj), la kroata popolo kaj naciaj minoritatoj defendis sin serĉante ĉie armilojn (iom post iom aĉetintaj nigre) kaj dum monatoj kuraĝe defendis Vukovar, Osijek, Vinkovci, Pakrac, Karlovac, Zadar, Gospiĉ, Dubrovnik ktp. Agresantoj kolere detruadis kaj bruligadis kroatajn vilaĝojn, preĝejojn eĉ tombejojn,



Vukovar
Vukovar
Kvankam ili okupis Vukovar kaj kvaronon de Kroatio, la agresantoj komprenis, ke ili ne facile sukcesos en sia celo kaj fine de 1991 akceptis la peradon de UN-o. Subtene de Germanio, Vatikano, kaj kelkaj mezeŭropaj landoj, Kroata Sendependa Ŝtato estis agnoskita la 15an de januaro 1992. Sed, ĝi devis akcepti 15000 soldatojn de UNo kiuj devis malarmigi kroatajn Serbojn, kiuj helpe de Serbio kaj de « jugoslava armeo » detruis milojn da vilaĝoj, detruis ĉiujn katolikajn preĝejojn en okupitaj regionoj, etne « purigis » ĉiujn okupitajn regionojn, proklamis t.n. Serban Respublikon Krajina kun centro en malnova kroata reĝa urbo Knin. (Noto: tamen la patrio de kroataj Serboj kiuj tie vivis jam de kelkaj jarcentoj estas Kroatio. Imagu ke kelkaj milionoj da Araboj en Francio proklamu « Araban Respublikon » en Francio, aŭ kelkaj milionoj da Turkoj en Germanio « Turkan Respublkon »).



La 22an de majo 1992, Kroatio iĝis 176a membro de UNo kaj fine de majo kroata armeo liberigis de okupado kaj blokado, la perlon de kroata maro, Dubrovnik, kiu estis, kvankam sen armeo,

Dubrovnik bombardata
Dubrovnik bombardata
bombardata kaj detruata. La 30an de septembro « Jugolava armeo » devis retiriĝi el plej suda parto de Kroatio, nomata Prevlaka. Komence de 1993 kroata armeo en rapida atako liberigis Maslenica kaj tiel denove ligis per tera vojo sudan kaj nordan parton de Kroatio.



En majo 1995 kroata armeo per rapida atako nomata « Bljesak » (fulmo) liberigis Okcidentan Slavonion kaj fine per alia ago nomata « Oluja » (Tempesto) liberigis tutan teritorion, tiel nomatan Serba Respubliko Krajina. El tiu regiono multaj serbaj loĝantoj organizite foriris antaŭ ol la kroata armeo alvenis, malgraŭ la invito de prezidento Tudjman, ke tiuj kiuj ne havas sangon sur siaj manoj, restu en siaj hejmoj kaj nenio okazos al ili. Tiu invito estis elsendita per radio kaj televido. Bedaŭrinde, multaj timegis, ĉar diversaj volontuloj, kiuj venis el Serbio (Ŝeŝelj, Arkan, ktp) plenigis iliajn kapojn per asertoj, ke « ustaŝoj » (Kroatoj) mortigos ilin. En novembro 1995 esti subskribita en Erdut interkonsento pri paca reveno al Kroatio de Apuddanuba kroata regiono (ĉirkaŭ 4,6 % de kroata teritorio).

La 23an de aŭgusto 1996 prezidento Tudjman subskribis interkonsenton kun restanta Jugoslavio (Serbio – Montenegro) pri reciproka agnosko. La 15an de januaro 1998, ekzakte ses jarojn post ĝia internacia agnosko estis redonitaj al Kroatio ĝiaj okupitaj teritorioj: Okcidenta Srijem, Orienta Slavonio kaj Baranja.

Ekde tiam Sendependa Kroatio povas normale evolui kaj strebi al la verŝajne baldaŭa eniro en Eŭropan Komunumon.



Jen tre kondensite la 14jarcentoj de kroata historio. Pri multaj interesaj aferoj mi ne povis skribi por ne tedi la leganton. Per la internacia agnosko de ŝtato Kroatio, ankaŭ Kroatoj komencis ekzisti. Neniu plu povas diri al mi ke mi ne ekzistas.

Dum tiu longaj militaj jaroj aperis ankaŭ multaj kantoj por kuraĝigi la popolon en ĝia defendo de siaj domoj kaj sia lando. Kelkajn el ili vi povos aŭdi sur mia paĝo kaj mi tradukos la tekstojn el kiu vi povos vidi ke la vortoj de tiuj kantoj estas ĉu kontraŭ milito (Stop The War In Croatia – en angla), ĉu esprimas amon al la sanganta patrio. Mi povas ĝoji ke en sia historio neniam Kroatoj atakis alian landon por okupi fremdajn teritoriojn sed ĉiam nur defendis sian propran landon (teritorion) kontraŭ alies atakoj.



*******************

*ĉetnikoj : ekstremdekstra naciista movado en Serbio, simile kiel ustaŝoj en Kroatio, tiam gvidata de Draĵa Mihajloviĉ. Kunlaborantoj kun italaj faŝistoj. Faris multajn krimojn en Bosnio-Hercegovino kaj Kroatio. Strebantoj al la Granda Serbio. Nun tiu radikala partio estas renovigita en Serbio kaj havas multajn deputitojn en la parlamento. En Kroatio, ustaŝa partio estas malpermesata kaj ne ekzistas.

1 Comment / add your comment?

Viktoro says:
Tre interesa artikolo!
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...