Katalin Kovats Published on September 23, 2009
by Katalin Kovatspro

Katalin Kovats's blog

Browse posts
new La episkopo de Tours
Posted on November 11, 2009
12 comments (latest 28 hours ago)
new S.O.S : Panoramo de Mesdag en danĝero
Posted on November 10, 2009
19 comments (latest 1 hour ago)
La 13a jaro en Pluezek
Posted on October 26, 2009
13 comments (latest 9 days ago)
Rainy and chilly, but full of atmosphere - Regenachtig & kil, maar vol stemming
Posted on October 23, 2009
7 comments (latest 2 weeks ago)
Knaboj de la Paŭlo-strato
28 comments (latest 3 weeks ago)
La vie de Van Gogh en espéranto
Posted on July 12, 2009
13 comments (latest 2 months ago)
The BIG ASK!!
Posted on March 25, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Rubik - 360
Posted on February 6, 2009
12 comments (latest 5 months ago)
Edukado de multlingva infano kontraŭ la fluo
Posted on February 1st, 2009
24 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 4 people added it to their favorites
  2. Read 1 201 times

Knaboj de la Paŭlo-strato

Wednesday September 23, 2009 at 09:11AM

Pál utcai fiúk - La knaboj de Paŭlo-strato
Pál utcai fiúk - La knaboj de…

Les gars de la rue Paul
Les gars de la rue Paul
Mi kolektas diverslingvajn kaj diverseldonajn ekzemplerojn de la fama hungara romano de Ferenc Molnár : Pál utcai fiuk (Knaboj de la Paŭlo-strato)
Mi celas kunmeti ekspozicion kaj rondirigi ĝin en lernejoj, bibliotekoj por ankaŭ tiel atentigi pri la multlingveco de nia mondo kaj la forto de literaturo, kiu pere de tradukaĵoj transportas kulturon.
La kolekton mi planas kunmeti pere de esperantistoj, kiujn mi petas enskribi kelkajn vortojn en la libron en ilia nacia lingvo kaj en Esperanto.
Kompreneble helpo de ne-esperantistoj ankaŭ bonvenas.

Se vi havas tiun libron aŭ povas por mi aĉeti ĝin, bv unue rigardi, ĉu ĝi jam troviĝas en la kolekto:

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/album/134972, kaj se ne, kontaktu kaj koresponde interkonsentu kun mi pri la sendo.
Mi pretas pagi la kostojn mone aŭ per libroj.
Se vi venos al UK, persona transdono de la libro eĉ pli bonas.
Dankon pro la helpo ankaŭ tiel propagandi Esperanton kaj la kulturon.


Artikoloj, fotoj pri la libro kaj ties tradukoj legeblas ĉi tie :
www.edukado.net/subject/19548

Jene legeblas hungare la romano.

Dankon pro via helpo.



Je cherche pour un projet culturel des traductions du plus grand nombre possible de langues et d'éditions différentes du roman hongrois: 'Les gars de la rue Paul'.

Pouvez-vous l'aider? Si oui, contactez-la par message a travers Ipernity.


Knaboj de Paŭlo-strato
Knaboj de Paŭlo-strato
Knaboj de Paŭlo-strato
Knaboj de Paŭlo-strato
Die Jungen von der Paulstrasse
Die Jungen von der Paulstrasse

















Pál utcai fiúk (hungara, hungarian)
Pál utcai fiúk (hungara, hunga…
I ragazzi della via Pál (Itala versio)
I ragazzi della via Pál (Itala…
Pál utcai fiúk (hebrea versio)
Pál utcai fiúk (hebrea versio)

Koulupoikia - Kirja Pál-kadun pojista
Koulupoikia - Kirja Pál-kadun…

Koulupoikia
Koulupoikia
Dječaci Pavlove ulice (kroata versio)
Dječaci Pavlove ulice (kroata…
I ragazzi della Via Paal - Maurizio Zaccaro (2003)
I ragazzi della Via Paal - Mau…
The Paul Street Boys
The Paul Street Boys
Chlopcy z Placu Broni - Audio Liber (pola versio)
Chlopcy z Placu Broni - Audio…
Chlopcy z Placu Broni (pola versio)
Chlopcy z Placu Broni (pola ve…
Chlopcy z placu Broni (pola versio)
Chlopcy z placu Broni (pola ve…
A Pál utcai fiúk - film
A Pál utcai fiúk - film


28 Comments / add your comment?

Katalin Kovatspro says:
Je cherche pour un projet culturel des traductions du plus grand nombre possible de langues et d'éditions différentes du roman hongrois: 'Les gars de la rue Paul'. Voyez le titre dans les langues différentes sous http://www.edukado.net/post/19552. Pouvez-vous l'aider? Si oui, contactez-moi par message a travers Ipernity.
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Katalin Kovatspro says:
Albana: Djemtë e rrugës Pal

Çunat e rruges Pal

Angla: The Paul Street Boys

No Greater Glory

Armena: Pal csampu teghake

Bulgara: Момчетата от Павловата улица [Momcsetata ot Pavlovata ulica]

Момчетата от улица Пал [Momcsetata ot ulica Pal] (bulgara)

Ĉeĥa : Chlapci z Pavelské ulice

Esperanta : La knaboj de Paŭlo-strato

Estona : Pál-tänava poisid

Finna : Koulupoikia (kirja Pál-kadun pojista)

Franca : Les garçons de la rue Pál

Les gars de la rue Paul

Germana: Die Jungen der Paulstraße

Hebrea : Máhánájim

Hispana : Los chicos de la calle Paul

Itala: I ragazzi della via Pál

I ragazzi della Via Paal

Kartvela: Paliskuzeli bizebi

Kroata: Junaci Pavlove Ulice

Dječaci Pavlove ulice

Litova: Palo gatvės berniūkščiai

Macedona: Decata od Pavlovata ulica

Moldva: Bastii din sztrada Pál

Nederlanda: De jongens van de Pálstraat

Norvega: Kampen om løkka

Pola: Chłopcy z Placu Broni

Portugala: Os meninos da rua Paulo

Rumana: Băieţii din strada Pal

Rusa: Мальчишки с улицы Пала [Malcsiski sz ulici Pala]

Sveda: På liv och död

Serbo-kroata : Junaci Pavlove Ulice

Дечаци Павлове улице / Dečaci Pavlove ulice

Slovaka : Chlapci z Pavlovskej ulice

Slovena : Dečki Pavlove ulice

Turka : Pal Sokağı Çocukları

Pal Sokağının Çocukları

Ukraina : Хлопці з вулиці Пала [Hlopci z vulüci Pala]
Posted 4 months ago. ( permalink )
Danka Leyk says:
Interesa afero: nur pola tradukisto traktis la titolon senestime [;-)]kaj shanghis straton je placo kaj Pal-on je armilaro. Strange!!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
...dum la finna tradukisto nomis la libron „lernejaj knaboj“ :)
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
ebli li komprenis la militistan ideologion malantaŭ la rakonto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Margarita Zelve says:
En la listo de tradukoj mankas latva: Pāvilielas zēni
Libro latve estis eldonita en 1961 en Usono, eldonejo "Grāmatu Draugs" ("Amiko de libroj"). Sed en 1994 oni laŭ libro scenararanĝis spektaklon kun la sama titolo en unu el la ĉefaj teatroj de Rigo - Dailes teatro.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Koran dankon pro la informoj. Ĉu vi povus akiri por mi la libron? Mi rekompencos, komprenble. Dankon!
Posted 3 months ago. ( permalink )
giorgosesper says:
Greka τα παιδια της οδου Πατησιων.
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Katalin Kovatspro replies:
Saluton. Ĉu vi konas la libron? Ĉu ĝi estas aĉetebla en Graklando?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Josip Pleadin says:
Saluton Katalin! Mi trafis vian paĝon kaj vidis ke vi serĉas la nacilingvajn eldonojn de "Knaboj de Paŭlo strato". Mi kontrolis, ke vi ne havas la kroatan eldonon. En la loka librovendejo ĝi ekzistas, kaj mi povas havigi ĝin se ne estas malfrue.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Koran dankon por la propono. Bv. fari kaj post la kongreso mi kontaktos vin pri la detaloj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Josip Pleadin says:
La libro aĉetita. Bonvolu sendi vian poŝtadreson. Mi tuj ekspedos.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Koran dankon, Josip.
Mi respondis en mesaĝo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Katalin Kovats edited this comment 2 months ago.
Katalin Kovatspro replies:
Koran dankon, Josip. La libro bone alvenis.
Ĝi estas tre bela eldonaĵo.
Mi havas demandon. Ĉu ĝi estas deviga legaĵo kaj se jes, en kiu klaso de la lernejo?
Dankon pro la respondo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Josip Pleadin replies:
La verko de Ferenc Molnár estas deviga legaĵo en Kroatio en la kvina klaso de elementa lernejo. La sendita eldono estas adaptita por lernantoj (vi eble rimarkis la notojn kiuj en alilingvaj eldonoj ne troviĝas, kaj kiuj helpas al lernantoj legi la libron).
Mi ĝojas, ke la libro plaĉas al vi.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Dankon pro la respondo. Ankaŭ en Hungario estas deviga legaĵo kaj eble ankaŭ en aliaj landoj. Mi do ekde nun serĉas ankaŭ tiujn informojn.
Bonvolu ripeti tiun informon sub la libro mem. Dankon!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Bela kaj subteninda iniciato, kara Katalin!
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo
Posted 2 months ago. ( permalink )
José Mário Marques II says:
Mi konstatis ke en Brazilo aperis portugallingve du eldonoj de traduko far(ita de) Paulo Ronai, denaska hungaro, klerulo kiu multe agis en traduka kaj eldona agado en Brazilo, kie li venis ŝajne antaŭ la dua mondmilito.

La unua eldono aperis en 1992, kaj elĉerpita. Eblas aĉeti malnovajn ekzemplerojn en Brokantejoj, ĝenerale tre malmultekoste, ĉ. 2,50 eŭroj, tamen uzitajn, kun flaviĝintaj paĝoj, ks.

La dua eldono aperis en 2005, jam post la morto de la tradukanto, ŝajne reviziita de alia hungardevena brazilano, ne multekosta (ĉ. 13 eŭroj), disponebla pere de la reto kaj eble en miaj lokaj librovendejo, kion mi baldaŭ esploros.

Ĝi estas anoncita kiel literaturo por infanoj, tamen mi iam legis ĝian esperantan tradukon kaj ĝi ne montriĝas kiel tia, sed kiel grava socia romano, kiu nun igas min memori pri niaj stratbubaĉoj kiuj svarmas en grandaj urboj, devenantaj de malriĉaj familioj kiuj iras al la strato por ion pergajne eĉ se ŝtele, aliaj, bedaŭrinde, por preni drogojn kaj helpi en ĝia surstrata komercado, ĝenerale sen pluaj kontaktoj kun siaj familioj. Vere ke la situacio priskribita en la la libro alias, ĉar ĝi ŝuldiĝis ĉefe al la krizo postmilita kiu envolvis ĉiujn loĝantoj de detruitaj urboj en Eŭropo antaŭ la rekonstruado.

Kun ĝojo mi pretas helpi al vi en via projekto per akiro miakosta kaj sendo al vi de unu aŭ de ambaŭ eldonoj, serĉante en la unua la plej bone konservata ekzemplero, ĉar pri la dua, krom tre belaspekta eldono mi sukcesos elkovi tute nova ekzemplero facile.

Bv. min diri nur se sufiĉas la lastan plej novan eldonon kun belaspekta kovrilo kaj la adreson kien sendi la materialon. Poste mi petas nur iom da pacienco por ke mi mendu kaj eble kun rekta sendo al vi, se tio eblos ĉe la librovendejo/brokantejo.

Kun simpatio kaj forta admiro pri via belega laboro ĉe Edukado.net,

Salutas vin,

José Mário Marques
Posted 2 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Koran dankon, José, por la interesaj informoj kaj via propono.
Mi respondis al vi en aparta mesaĝo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
José Mário Marques II replies:
Kompletige.

En posta serĉo, por mendo de la libro, mi konstatis ke oni jam produktis en Brazilo minimume 3 eldonojn de la libro, kun pluroblaj republikigoj, ĉefe destinitaj al la infana (mi kredas ke pli bone, lerneja) publiko, kun, por mia surprizo, pli ol 1.500.000 ekzempleroj.

Mi ne scias ĉu iu el tiuj, kun resumiga adapto, kiel ofte okazas en Brazilo, por ke la legaĵo ne fariĝu tro longa. Ĝenerale ĉiujare ĉiu lernejo elektas difinitan kvanton da titoloj legotaj de la lernejanoj dum la periodo. Eble tio pravigas la grandegan eldonan kvanton de la libro, ne ofta en Brazilo por literaturaĵoj, escepte kiam temas pri tiuj sezonaj furoraĵoj.

Tial mi prizorgis la aĉeton nur de la lasta eldono, kies grafika aspekto ŝajnas la plej moderna el la trio, krom esti tute nova libro, do, ne de brokanto.

Tamen se por via projekto gravas havi almenaŭ unu ekzempleron el ĉiu eldono, mi pretas prizorgi tion por vi. Do sufiĉas min sciigi pri la intereso, tamen, mi petas, ne unu ekzempleron el ĉiu publikigo, ĉar tiukaze anstataŭ iri al brokanto mi iros al bankroto! :-))
Posted 2 months ago. ( permalink )
José Mário Marques II edited this comment 2 months ago.
Katalin Kovatspro replies:
Kara Jose, ni estos tie kune..... precipe se mi decidas klopodi ekhavi ĉiujn eldonaĵojn de la mondo!
Oh, ne, ne... eble krom la nova iam se vi trovas sendu al mi unu bronaktan, malnovan ekzempleron... kaj ne forgesu, ke mi rekompensos vin pro la helpo.
Antaŭdankon, amike, Katalin
Posted 2 months ago. ( permalink )
José Mário Marques II says:
Cetere, ĉu la libro ankaŭ eldoniĝis en Portugalujo? Ĝenerale oni tradukas libron kaj al la brazila kaj al la portugala variantoj de la lingvo reganta en tiu lando kaj en Brazilo, ĉar la frazstrukturoj kaj vortelektoj malsamas en ambaŭ situacioj, malgraŭ la ĝenerale facila interkompreno inter la du variantoj.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Saluton Katalin, ĉu vi havas la hispanan tradukon? mi povus serĉi ĉi tie en librovendejoj.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Dankon, Andy, ne, mi ne havas ĝin. Planis aĉeti ĝin en oktobro, kiam mi iros al Barcelono
Sed la praktiko montras ke ofte ne eblas simple aĉeti ĝin, sekve, se vi povas iom enketi nun, mi dankus vin. Se vi mem partoprenos la mediteranean semajnon http://personales.ya.com/semajno kaj povos kunpreni tien ekzempleron, des pli bone. Mi pagos, kompreneble la kostojn. DANKON!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Mi eĉ ne sciis pri la mediteranea semajno. ''Bedaŭrinde'' mi ne partoprenos ĝin ĉar en Madrido ni organizos ekskurson al la norda madrida montaro kun junaj esperantistoj kaj konatoj kaj novuloj (ĉefe el Lernu!) kaj poste alia ekskurso kun neesperantistaj geamikoj, do, tre plena la monato kaj malplena la poŝo post tio! Tamen, mi povas serĉi kaj se vi ne trovas ĝin en Barcelono mi povas aĉeti ĝin kaj sendi perpoŝte. Mi ja ŝategos donaci ĝin al vi, do, ne zorgu pri la kostoj.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Koran dankon, Andy. Post mia reveno el Barcelono mi raportos al vi pri mia (mal)sukceso.
Bonan ekskursumadon, amike Katalin
Posted 2 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Dankon al Ilona KOUTNY kaj Zbiszek GALOR pro la donacado de du polaj versioj kaj la lauxtlegita romano sur 4 kodoj.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Jose Roldan Leon says:
Mi informas vin, ke en la hispana la titolo ne estas "Los chicos..." sed " los muchachos de la calle Pal".
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...