About this blog

  • 6 posts
  • 3 228 visits
June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

June 27, 2008

Kiel estos nia vivo post la morto?

 Mi ĉiam pensas kiel estos nia vivo post la morto, oni diras ke multaj personoj kiam estis inter la vivo kaj la morto, eli vidis eliri sian korpon kaj vidi tunelon el lumon, mi ne scias se tion estas vero aŭ malvero, mi nenian estis inter la vivo kaj la morto, dank´al Dio.

La tunelo el la lumo
La tunelo el la lumo

Published at 23:49 ( 9 comments / 940 visits )
This post is public

May 23, 2008

Granda Kanario

Gran Canaria (hispane Gran Canaria [gran kanarja]) estas Hispana insulo, situanta en la Atlantika Oceano fronte al la afrika marbordo, Gran Canaria (Granda Kanario) estas la tria plej granda el la kanariaj insuloj (post Tenerifo kaj Fuerteventura), kaj la dua plej loĝata (post Tenerifo), kun ĉ. 800.000 loĝantoj.

La ĉefurbo de la insulo estas Las Palmas de Gran Canaria.

Gran Canaria havas cirklan formon, kun montaro en la centro. La plej alta monto estas la Pico de las Nieves (Neĝopinto) kun 1.949 metroj. Grava turisma loko estas la plaĝo Maspalomas.

Areo: 1.560 km2

Loĝantaro: 790.360 (2004)

Insula ĉefurbo: Las Palmas de Gran Canaria (376.953 loĝantoj en 2004)

Plej alta punkto: Pico de las Nieves (1.949 metroj)


 

Published at 22:33 ( 0 comments / 177 visits )
This post is public

May 23, 2008

Kanarioj

La hispanaj insuloj de Kanarioj (hispane Islas Canarias [islas kanarjas]) situas en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko.

La aŭtonoma komunumo de Kanarioj (7.242 km2) havas 1.700.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Las Palmas (4.072 km2) kaj Santa Cruz de Tenerife (3.170 km2). La plej gravaj kanariaj urboj estas Las Palmas de Gran Canaria kaj Santa Cruz de Tenerife. Ankaŭ historia estas La Laguna, kun universitato, kie instruis interalie la eldonisto Juan Régulo Pérez.

La insuloj de Kanarioj estas:

La tiel nomitaj Insuletoj (hispane los Islotes) estas: Lobos inter Fuerteventura kaj Lanzarote; kaj la Ĉiniĥa Arkipelo (hispane Archipiélago Chinijo) norte de Lanzarote kun la insuloj Alegranza, Graciosa, Montaña Clara, Roque del oeste ("okcidenta roko aŭ rifo") kaj Roque del este ("orienta roko aŭ rifo").

Published at 22:32 ( 0 comments / 164 visits )
This post is public

May 23, 2008

Juan Régulo Pérez

Juan RÉGULO PÉREZ (nask. la 30-an de marto 1914 - mortis la 27-an de januaro 1993), estis hispana esperantisto en la Kanariaj Insuloj, profesoro de la universitato La Laguna, eldonisto de Esperanta literaturo, unu el la plej grandaj eminentuloj de la Esperanto-movado en ĝia historio.

Li naskiĝis en la vilaĝo Garafía en la plej okcidenta insulo de la Kanariaj insuloj, La Palmo. Post dek jaroj liaj gepatroj transloĝiĝis al Santa Cruz. Liaj gepatroj estis malriĉaj analfabetaj kamparanoj. Juan kiel 15-jarulo (1929) fariĝis studento. En 1933 li konatiĝis kun Esperanto. En 1934 li komencis instrui en elementa lernejo kaj instruis ankaŭ Esperanton.

En 1936 komenciĝis la hispana civila milito, oni elpelis lin el la lernejo, nuligis lian instruistan diplomon kaj eĉ por tri jaroj enkarcerigis lin, eble pro suspekto pri simpatioj al maldekstruloj. Li vivis en koncentrejoj en Hispanio kaj Maroko kaj punlabore konstruis ŝoseojn kaj fortikaĵojn.

En 1941 kiel 27-jara li fariĝis universitata studento en La Laguna, insulo Tenerifo, studante klasikan filologion. Post kvar jaroj en oktobro 1945 li fariĝis universitata docento, helpprofesoro en la Filozofia kaj Beletra Fakultato. Kun permeso de la dekano li tie gvidis ankaŭ kursojn de Esperanto, kiujn en 1949 ĉesigis nova rektoro.

En 1952 li fondis eldonejon Stafeto kaj dum kvaronjarcento eldonadis juvelojn de nia literaturo, poezion, prozon, sciencajn verkojn, lingvajn analizojn k.s.

Lia dua eldonaĵo La bapto de caro Vladimir de la ĉeĥa satira poeto Karel Havlíček Borovský en majstra traduko de Tomáš Pumpr grave endanĝerigis lin, ĉar la frankisma reĝimo en Hispanio vidis en la kritiko de tiranismo sian kritikon. La estraranoj de la Hispana Esperanto-Federacio timis, ke tio povus kaŭzi ĉesigon de E-speranto-movado en la lando, tial ili petis la eldoniston forbruligi la tutan eldonon, kion li rifuzis. Interese estas, ke ankaŭ la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio malebligis al la tradukinto aĉeti la libron (ĉiujn fremdajn valutojn la loĝantaro devis transdoni al la ŝtato kaj tiu rifuzis liberigi monon por aĉeti la libron).

Régulo Pérez estis membro kaj kunfondinto de AIS San-Marino.

Published at 22:32 ( 1 comment / 137 visits )
This post is public

May 23, 2008

La tejdo

Tejdo (hispane Teide) estas vulkano en la insulo de Tenerifo, Kanarioj. Kun alteco de 3.718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio kaj de ĉiuj insuloj en Atlantiko.

La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektita kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando.

Eblas supreniri ĝis 3555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.

Published at 22:27 ( 1 comment / 154 visits )
This post is public

May 20, 2008

La elefanto

  

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte plorgas. Venas stultulo kaj demandas al la ploranto:
- Kial vi ploras?
- La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...
- Ho, klare, vi tre amis la elefanton!
- Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.
- Kial do vi ploras?
- Mi estas tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

Published at 23:36 ( 0 comments / 124 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Antonjo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...