Tejdo (hispane Teide) estas vulkano en la insulo de Tenerifo, Kanarioj. Kun alteco de 3.718 m super marnivelo, ĝi estas la plej alta monto de Hispanio kaj de ĉiuj insuloj en Atlantiko. La monto kaj la ĉirkaŭaĵoj estas protektita kiel Nacia Parko. Ĝi estas la plej vizitata parko en la lando. Eblas supreniri ĝis 3555 m. per telfero en malmultaj minutoj. Por atingi la pinton necesas speciala permeso, ne malfacile akirebla en la centraj oficejoj de la Parko en Santa Cruz de Tenerife.
Send a message
Search for members
Wel says: