La hispanaj insuloj de Kanarioj (hispane Islas Canarias [islas kanarjas]) situas en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko.
La aŭtonoma komunumo de Kanarioj (7.242 km2) havas 1.700.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Las Palmas (4.072 km2) kaj Santa Cruz de Tenerife (3.170 km2). La plej gravaj kanariaj urboj estas Las Palmas de Gran Canaria kaj Santa Cruz de Tenerife. Ankaŭ historia estas La Laguna, kun universitato, kie instruis interalie la eldonisto Juan Régulo Pérez.
La insuloj de Kanarioj estas:
- Provinco de Las Palmas: Gran Canaria
- Lanzarote
- Fuerteventura
- la Insuletoj
La tiel nomitaj Insuletoj (hispane los Islotes) estas: Lobos inter Fuerteventura kaj Lanzarote; kaj la Ĉiniĥa Arkipelo (hispane Archipiélago Chinijo) norte de Lanzarote kun la insuloj Alegranza, Graciosa, Montaña Clara, Roque del oeste ("okcidenta roko aŭ rifo") kaj Roque del este ("orienta roko aŭ rifo").
Send a message
Search for members