About this blog

  • 6 posts
  • 8 756 visits
February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

February 21, 2008

"Tra l'mondo"

Esperantlingvaj kanzonoj multe alportis al mi kiam mi eklernis Esperanton. Estas bona kaj agrabla metodo por plibonigi la lernadon.

"Tra l'mondo" estis la unua kasedo en E°, kiun mi aŭskultis. Tiu kasedo, produktita de *Olivier TZAUT en 1977, enhavas popolajn kanzonojn de diversaj landoj (plejparte el tradukoj de Claude Piron).

Mi atente kaj ofte aŭskultis ĉiun kanzonon, penante por kompreni la parolojn. Iom post iom, dank'al la bela parolmaniero de Olivier Tzaut, la vortoj iĝis frazoj, kaj mi sukcesis kompreni la tekstojn.

Kiel omaĝo al li, mi kuŝis kelkajn kanzonojn en mia Ipernity-paĝo: vidu la albumon "Tra l'mondo".

*Olivier TZAUT : elementa instruisto en Svislando, kaj unu el la 3 fondintoj de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds.

Published at 17:28 ( 3 comments / 2072 visits )
This post is public

January 25, 2008

Omaĝe al Claude Piron

Claude Piron malaperis: Gerda ploras! (1)
Klaŭdjo mortis? Vere aŭ fantazie? (2)
Ĉu li nun vojaĝas trakosme? (3)
Sendube, kiel la meteoro. (4)
Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)
Sed, lasu min paroli plu : (6)
Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut'. (7)
Kien? Tien. (8)
Kio mortigis lin? Eble, kisa malsano. (9)
Tiaj ni estas. (10)
Dank'al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri! (11)
Dankon! Dankon, amiko! (12)

Ĵeo, 24/01/2008

(1) Gerda malaperis! (didaktika romano)
(2) Vere aŭ fantazie? (rakontaro, 1989)
(3) Ĉu li venis trakosme? (krimromano, 1980)
(4) La meteoro. (novelo en "Tiaj ni estas" vol.3 , 2002)
(5) Ĉu rakonti novele? ( krimnoveloj, 1986)
(6) Lasu min paroli plu. (instrua romaneto, 1984)
(7) La Dorsosako de Panjo Rut'. (novelo, 1995)
(8) Tien. (sciencfikcia romano, 1997)
(9) La kisa malsano (instrua romaneto en "Tiaj ni estas" vol.2, 2002)
(10) Tiaj ni estas. (noveloj, 2002-2003)
(11) Vivi estas miri. (legolibro, 1995)
(12) Dankon, amiko! (facila rakonto, 1990)

Published at 18:33 ( 24 comments / 2820 visits )
This post is public

January 3rd, 2008

Ĉio pri esperanta muziko!

 

Dank'al "Klaku.net" (bonega retejo, ĉu ne?), mi freŝe malkovris tiun altkvalitan TTT-ejon:

"KantarVikio: Ĉio pri esperanta muziko!"

Ĝi estas bela vikia paĝo pri ĉio rilate al esperanta muziko, kaj bela trezoro por ĉiuj muzikemuloj.

Ekzemple: legi la parolojn de multe da kanzonoj, trovi la akordojn por gitara akompano, malkovri e-kantistojn aŭ grupojn... Tre bona ilo, dankon.

Por viziti ĝin: http://www.ikso.net/kantaro/

Published at 17:10 ( 7 comments / 1444 visits )
This post is public

December 8, 2007

Unueco donas forton

Mi freŝe tajpis mesaĝon en mia E-blogo por diskonigi "Ipernity"... supozante ke kelkaj el miaj karaj -sed maloftaj- legantoj ne ankoraŭ konas ĝin!
Hodiaŭ, mi faras en Ipernity reklamon por mia E-blogo. Sed... kial blogi????.

Januare, mi verkis tiun poemon, kiun mi titolas "kial blogi?"

Kial blogi?

Tutsola ĉe komputilo
Vojaĝanta nur en penso,
mi meditas: kial blogi?
Ĉu mi volas ion diri?
Enhavas mia blogaro:
humuron kaj rakontetojn,
naturon kaj desegnaĵojn,
por nekonata legonto.
Plezuretojn mi ŝategas
tra la reto dispartigi,
kaj precipe mi deziras
Esperanton disvastigi.

Por kuraĝigi blogiston,
sufiĉas eta donaco:
Ĉu vi ŝatis la mesaĝon?
Alvenu via komento!
Published at 20:17 ( 4 comments / 1029 visits )
This post is public

December 3rd, 2007

Esperantlingvaj blogoj

Mi kolektas la retadresojn de la esperantlingvaj blogoj, kiujn mi trovas en la interreto., kaj regule mi vizitas ilin. Estas bonaj lokoj por malkovri trezoretojn. La Vikipedio donas tiun liston ; kelkaj el ili aperas ankaŭ en e-Planedo. Se vi mem havas E-blogon, bonvolu sendi al mi sian adreson.

Published at 13:12 ( 3 comments / 885 visits )
This post is public

October 30, 2007

Ĉapeloj - hoketoj - supersignoj


Kiam mi legis la faman tekston de Louis Beaucaire "La milito de la ĉapeloj", mi tuj imagis desegnaĵojn por ilustri tiun fabelon.

Mi do elektis kelkajn vortojn, kaj anstataŭigis iliajn supersignojn per apartajn ĉapeletojn.

Vi trovos tiujn desegnaĵojn en mia albumo "ĉapeloj".

N.B. La plejparte de tiuj desegnaĵoj jam kuŝas en mia E-blogo "Unueco donas forton" , sed mi pensas ke Ipernity iĝas bonega ilo por disvastigi Esperanton.

Published at 14:09 ( 3 comments / 817 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jeo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...