Por la unua fojo, TEVA havos sian propran seminarieton, en la alventago de la Universala Kongreso, sabaton la 25an de julio. Ĝi okazos de la 14a30 ĝis la 17a en la kongresejo. Informoj pri la ekzakta loko haveblos ĉe la giĉetoj kie oni prenas la kongressakon.
Dum la seminario, malfermita por TEVA-membroj kaj polaj vegetaranoj, estos prelegetoj pri la simileco inter Esperanto kaj vegetarismo, pri la historio de TEVA, pri la malbonaj efikoj de viandomanĝado sur la medio, pri la pola vegetara movado (serĉatas preleganto!), … Estos ebleco rakonti pri la vegetara (!) movado en sia lando.
Oni bonvolu sin anonci ĉe teva@ivu.org.
Send a message
Search for members
Roland says: