3 comments
890 visits
Peruo: 18,5% Barato: 19,1% Paragvajo: 63,5% Filipinoj: 79,7% Jen la elcentoj de infanoj en elementaj lernejoj kies estroj raportas, ke por la 'plimulto' aŭ 'ĉiuj' lernantoj, "La unua lingvo [estis] malsama ol la lingvo de instruado". La datumaro estas de…
1 favorite
7 comments
567 visits
Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - "Knowledge Society Debates: A series of events exploring science, technology…
7 comments
410 visits
Amuza rakonto (anglalingva) pri la serĉo por Polo kies nomo estas "s-ro Prawo Jazdy"! "Prawo Jazdy efektive estas la polaj vortoj por la stirpermesilo, kaj ne la persona kaj familia nomoj sur la permesilo." ("Prawo Jazdy is actually the Polish for driving…
1 favorite
6 comments
398 visits
Ĉisemajne mi partoprenis interesan, strangan, eĉ bizaretan projekton. Konatulo petis min traduki en Esperanton la vortojn de kanto kiun li verkis en la telugua. Tion mi faris, kaj li eĉ ĝin kantis. La rezulton vi povas aŭskulti en Ipernitio ĉe "La oran re…
5 comments
354 visits
Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de l…
2 comments
321 visits
Ha, jen, kun la vizito de Marc van Oostendorp, trafis mia Ipernitejo 20.000 vizitojn! 10.954 el tiuj estis vizitoj al mia blogo - tamen, surprize por mi, 10.479 el tiuj vizitoj estis "anonimaj" - la ceteraj estis de aliaj Ipernitanoj. Dankon, geamikoj!
1 favorite
2 comments
315 visits
Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo. Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastate…
7 comments
280 visits
Sufiĉe sukcesaj estis la aranĝoj (pri kiuj mi jam blogis) por la ĉi-jara Eŭropa tago de lingvoj, la 26an de septembro, ĉi tie en Hajderabado. Kiel mi emfazis, temas pri Eŭropa tago de lingvoj; ne *Tago de eŭropaj lingvoj*! Dum la dutaga seminario en Univ…
3 comments
278 visits
Pri la esplorstudo de Daniel Pimienta amiko resume diras, ke inter 1996 kaj 2007, la proporcio de anglalingvaj retejoj malgrandiĝis de 75% ĝis 45%, kaj la proporcio de anglalingvaj uzantoj de 80% ĝis 32%. Laŭ li, la esplorstudo donas proporciojn laŭlande…
3 comments
277 visits
Centoj da parolantoj de la malaja lingvo - plejparte islamanoj, laŭ unu raporto - protestis kontraŭ la uzo de la angla kiel la instrulingvo en lernejoj en Malajzio. Ses jarojn antaŭe, oni ekinstruadis la sciencon kaj la matematikon en la angla lingvo por…
3 comments
277 visits
Je la 9a de julio, mi partoprenis Lingvan Festivalon en Mariboro, Slovenujo pere de la interreta telefono Skajpo: tre interesa sperto! Mi parolis pri la urdua kiel lingvo kaj kulturo. La lumbildaro legvideblas ĉe http://www.slideshare.net/agrao/la-urdua-l…
6 comments
259 visits
"Stranga kaj amara rikolto" - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato. Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo, kiuj loĝas kaj studadas kelkmi…
1 comment
246 visits
"Esperanto - Ilo por la malkoloniigo" estis la titolo de mia unua prelego dum la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell, Katalunio, en decembro 2008. Nun ĝi legeblas en mia retejo de Guglo-dokumentoj ĉe http://docs.google.com/View?docID=dcw2h2ph_4…
2 comments
209 visits
Eseo mia kun tiu ĉi titolo - "La barata ekonomio: miraklo neefika" - aperis en la revuo Monato en oktobro 2008. Laŭ la eldoneja stilo, oni ne inkluzivis la fontindikojn de tio kion mi asertis kaj argumentis. Jam en aprilo 2008, mi havis pli plenan version…
1 comment
195 visits
Same kiel en 2008, ankaŭ ĉi-jare kunvenos en Hajderabado lingvoinstruaj institutoj por festi la Eŭropan tagon de lingvoj. La festeroj inkluzivas fimfestivalon, lingvofoireton kaj seminarion. Anglalingva broŝuro kun mia teksto pri la Tago legeblas PDF-e. L…
170 visits
Laŭ (anglalingva artikolo de) aktivulo Paritosh Chakma, en la nordokcidenta gubernio de Mizoramo en Barato, ĉakma-parolantaj infanoj havas instruistojn kiuj apartenas al la plimulta etnogrupo Mizoj. S-ro Chakma aldonas, ke "ili ne loĝas en la vilaĝo kie i…
4 comments
165 visits
Tute neatendite, la rasismaj politikoj en la antaŭa Sud-Afriko havis bonegajn rezultojn en la lernejoj de la nigruloj, laŭ esploristo Kathleen HEUGH (hju?). "La logiko de apartismo inkluzivis apartajn etnolingvajn eduksistemojn. Tio signifis ok jarojn da…
1 comment
162 visits
"Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nes…
1 comment
128 visits
Laŭ raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo bangladeŝa, The Daily Star, la indiĝenaj lingvoj khumi (cnk), khijang (csh), kaj pankho (pkh) ĉiu havas malpli ol 2 mil da parolantoj; kaj alarme malgrandiĝas la nombro de parolantoj de kuruk (kru), koĉ (kdq), pa…