About this blog

Blogo plejparte lingvopolitika; plejparte pribarata. La anglalingva versio nomiĝas Bolii.

  • 49 posts
  • 13 070 visits
June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

June 27, 2009

Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn

"Stranga kaj amara rikolto" - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato.

Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo, kiuj loĝas kaj studadas kelkmil kilometrojn for en la suda gubernio de Karnatako - atingebla post 50-hora trajnvojaĝo - en (loĝ)lernejoj starigitaj de la hindu-dekstrisma organizaĵo RSS! Vere horora estas la rakonto pri la maniero kiel oni persvadis gepatrojn kaj komunumojn forsendi infanojn (17 el ili estis nur 6-jaraj!); la mizera stato de la infanoj; kaj la mensogoj diritaj al la familioj pri la infanoj.

Sed ĉi tie, mi fokusos sur nur la lingva kripligo de la infanoj - jam sufiĉe koleriga!

Ni lernas, ke en ĉiu lernejo kiun vizitis la ĵurnalisto, la estroj ege fieris pri la kannada-lingva kapablo de la meghalajaj infanoj. "La lernejestro ĵetis kannadan tagĵurnalon al la meghalaja lernanto, ordonante lin laŭtegi ĝin. Obeeme, mallaŭtvoĉe, sen ia ajn esprimo, la knabo eklegis kelkajn frazojn, kaj faldis la tagĵurnalon kaj metis ĝin sur la tablo de la estro. Ĝis oni forigis lin, la knabo neniam levis siajn okulojn. En lernejo post lernejo ni vidis la saman scenon, kun variaĵoj en la lertoj de la legado de la kannada kaj la sanskrita...."

La RSS kontraŭas la "minacon de Kristanismo" en Meghalajo per la "hinduigo" de tiuj ĉi indiĝenaj infanoj: "Ni instruas al ili sanskritajn versojn por ke ili ne kantu himnojn. Ni fortiras ilin de viandomanĝado por ke ili malamu la bestoferadon kiu estas esenca parto de ilia religio.... Finfine, kiam la RSS diros al ili, ke la bovo estas sankta besto, kaj tiuj kiuj mortigas ĝin havas nenian lokon en nia socio, la infanoj aŭskultos nin", diris unu funkciulo de RSS.

Por faciligi tiun ĉi "socian inĝenieradon" (kiel nomas ĝin la aŭtoro de la artikolo), jen plia strategio: "En sangoglaciiga konfeso, RSS-aktivulo en Ŝilongo [la ĉefurbo de Meghalajo] diris al Tehelka, ke oni ĉiam zorge disigas eventualajn gefratojn. Estas pli facile disciplini ilin, se ili ne estas kune. Ni ja devas regi ilin se ni devas muldi ilin. Ju mapli da kontakto kun la hejmo, des pli bone, efektive, li diris."

Je la lingva flanko de tiu ĉi "eksperimento", jen unu rezulto de la mergado de meghalajaj infanoj en kannada-parolanta medio: "En loĝlernejo, la prizorgantino rakontis, ke Sibin (unu el la infanoj tie) jam lernis multe da kannada dum sia dumonata loĝado tie. Dum telefonvoko de parenco en Meghalajo, li daŭre respondis al demandoj en la kannada, kiun ili kompreneble tute ne komprenis. Ŝokige sensenteme, la prizorgantino ekridegis pro io kion ŝi evidente konsideris tute priridinda, kaj diris, Dum 45 minutoj, iu virino, supozeble la patrino, daŭre provis. Sibin, kompreneble, ne havis respondojn, ĉar jam li forgesis sian lingvon. Ŝi denove ridis mallonge. La prizorgantino tiam ekinstruis al Sibin la kannadan vorton por la [la vorto] vespermanĝo."

La ĵurnalisto diras, ke estas katastrofaj "la fizikaj kaj mensaj efikoj de studado en lernejaj medioj tute malaj al la kulturo, lingvo, religio, kaj manĝkutimoj" de la infanoj.

Espereble, nun ke oni publikigis tiun ĉi kulturan perforton kontraŭ la infanoj, civilsociaj organizaĵoj en kaj ekster Barato, kaj la registaro mem faros ion. Notindas, tamen, ke la registaro de la gubernio Karnatako apartenas al la dekstra-hindua koalicio.

Published at 10:32 ( 6 comments / 78 visits )
This post is public

June 15, 2009

Lingva diskriminacio en Mizoramo

Laŭ (anglalingva artikolo de) aktivulo Paritosh Chakma, en la nordokcidenta gubernio de Mizoramo en Barato, ĉakma-parolantaj infanoj havas instruistojn kiuj apartenas al la plimulta etnogrupo Mizoj. S-ro Chakma aldonas, ke "ili ne loĝas en la vilaĝo kie ili devas instrui, kaj ne povas instrui la ĉakma-infanojn kiuj komprenas nek la lingvon miza, nek la anglan". Sekve, laŭ la popolnombrado de 2001, dum la legipoveco inter la Mizoj estas impona 95,6%, nur 45,3% de la Ĉakmoj estas legipovaj; kaj nur 33,6% de la ĉakmaj virinoj kapablas legi.

Sed tio ne estas ĉio pri la malrespekto de la lingvaj homaj rajtoj de la ĉakma-parolantoj. En sia (anglalingva) blogo, s-ro Chakma raportas, ke la gubernia registaro postulas, ke tiuj kiuj kandidatiĝas por registaraj postenoj devas posedi mezlernejan diplomon pri la (plimulta) miza lingvo.

S-ro Chakma deklaras, ke tiu ĉi postulo estas tute diskriminacia kaj ekskludiga ĉar unue, la miza eĉ ne estas instruata en multaj ĉakmaj vilaĝoj; due, multaj (malriĉaj) ĉakmaj infanoj vizitas lernejojn en aliaj gubernioj kie la edukado estas pli malmultekosta aŭ eĉ senpaga - sekve, ili tute ne studas la mizan.

Komentante pri tiu afiŝo lia, mi diris, ke tiu ĉi gubernia postulo kontraŭas la garantiojn de la federa Komisiito pri Lingvaj Malplimultoj. Unu el tiuj garantioj estas: "Neinsisto en ŝtataj laborpostenoj, ke homoj, kiam ili estas dungitaj, scipovu la regionan lingvon; ili povas akiri ĝin poste."

Kompreneble, ne nur kontraŭ la Ĉakmoj diskriminacias tiu politiko gubernia - suferas pro ĝi ĉiuj minoritatoj. En sia (anglalingva) raporto por 2004-05, la Komisiito pri Lingvaj Malplimultoj sciigas, ke vizito al lernejo en la gubernia ĉefurbo, Aizwal, kie la instrulingvo estas la nepala montris, ke ankaŭ tie oni ne instruas la mizan. "Tiuj kiuj deziras akiri [registaran] postenon havas malavantaĝon", deklaras la raporto.

Konkludas s-ro Chakma en plia afiŝo samtema, ke oni devas nuligi la diskriminaciajn regulojn pri registaraj laborpostenoj por forigi la lingvajn barilojn por la lingvaj malplimultoj de la gubernio.

Published at 07:44 ( 0 comments / 93 visits )
This post is public

June 10, 2009

La malamigaj lernolibroj de Pakistano

"Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion".

Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj:

  • alif: Alaho
  • be: banduk (= pafilo)
  • te: takrao (= kolizio; montrata per bildo de aviadilo kiu kolizias kun la Ĝemelaj Turoj!)
  • ĝim: ĝihado (= sankta milito)
  • ke: khanĝar (= kataro/ponardo)
  • he: hiĝab (= islamanina vualo)

Subramanian ankaŭ aludis al influa (anglalingva) esplorstudo de 2002, La subtila subfosado: la stato de studprogramoj kaj lernolibroj en Pakistano kiu akre kritikis la lernolibrojn pro iliaj mankoj, falsaĵoj kaj ideologiaj sintenoj.

La aŭtoroj de la studo faris rekomendojn pri lernolibroj kiuj estas historie pli ĝustaj, ne tiom agrese islamecaj, ne incitas malamon (aparte al hinduoj kaj al Barato), kaj traktas religiajn malplimultojn en Pakistano kaj virinojn pli justece kaj respekteme. Rezulte, la ŝtata edukinstanco eĉ verkis tute novan studprogramon. Sed tiun studprogramon oni ankoraŭ ne uzas en la registaraj lernejoj de Pakistano.

Published at 19:05 ( 1 comment / 61 visits )
This post is public

May 30, 2009

La barakto lerni: nova edukraporto barata

Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de la substrukturo de la eduksistemo, sed aliflanke, la kvalito de la edukado restas sufiĉe aĉa. La aŭtoroj lastatempe verkis artikolon (anglalingvan) pri la esplorlaboro.

Pligrandiĝis la nombro de elementaj lernejoj; pli da lernejoj estis fortaj, betonaj konstruaĵoj (kaj ne portempaj dometaĉoj); pli da lernejoj disdonas senpage lernolibrojn kaj uniformojn; kaj pli da lernejoj disponigas varman, kuiritan manĝaĵon tagmezan.

Laŭ la esploristoj, ĉiuj ĉi grave kontribuis al la granda proporcio de registritaj lernantoj: en la aĝgrupo 6-12 jara, en 1996, 20% ne vizitis lernejon; en 2006, apenaŭ 5% ne estis registritaj en lernejo. Eĉ pli esperige, la akraj sociaj malsimilaĵoj preskaŭ malaperis, almenaŭ ĉe la elementa nivelo - ĉu la diferenco inter nombro de knabinoj kaj knaboj, ĉu la proporcio de registritaj lernantoj kiuj estas islamanoj kaj la dalitoj (t.e. malaltkastanoj).

Sed, kiel mi antaŭe blogis pri la sama temo, estas granda diferenco inter registritaj lernantoj kaj ĉeestantaj lernantoj! Neanoncitaj vizitoj de la esploristoj montris, ke malpli ol 66% de la registritaj lernantoj efektive ĉeestis tiutage la lernejon. Kaj kiel notas la esploristoj, la ĉeestado ne nepre signifas lernadon: en preskaŭ 50% el la enketitaj lernejoj tute ne estis okazanta la instruadon dum la vizito de la esploristoj!

Fine, la esploristoj ankaŭ kritikas la kvaliton de la instruado. Ĉie ili rimarkis la sencerban parkeradon. Nur duono de la dekjaruloj kapablis obligi du unuciferajn nombrojn, aŭ dividi nombron per 5. "Granda proporcio kapablis nek legi nek skribi, aŭ respondi al simplaj demandoj, eĉ post kvar aŭ kvin jaroj en lernejo", bedaŭras la esploristoj. Ankaŭ notis aliaj raportoj barataj similajn skandalajn ciferojn. Vidu, ekzemple, mian blogaĵon pri la edukraporto ASER.

La raporto PROBE konkludas, ke ne bone funkcias fulmaj solvoj kiel portempaj instruistoj, edukaj komitatoj senpovaj, aŭ privataj, profitcelaj lernejoj. Aparte tiujn lastajn kritikas la raporto - "ilia sukceso altiri infanojn ofte dependas pli de trompo (ekzemple misgvidigaj pretendoj pri 'anglalingva instruado' aŭ eĉ 'monaĥinejaj lernejoj') ol de vera kvalito."

Ja malfacilas la tasko fari la eduksistemon pli respondenca, sed la unua paŝo, laŭ la raporto, estas "ĉesi toleri la nejustecon kiun suferas nuntempe la barataj infanoj. Malŝpari ilian tempon, tagon post tago, en sencelaj klasĉambroj estas vera krimo".

Published at 07:14 ( 5 comments / 231 visits )
This post is public

April 14, 2009

20-mil vizitoj al mia Ipernitejo!

Ha, jen, kun la vizito de Marc van Oostendorp, trafis mia Ipernitejo 20.000 vizitojn!



10.954 el tiuj estis vizitoj al mia blogo - tamen, surprize por mi, 10.479 el tiuj vizitoj estis "anonimaj" - la ceteraj estis de aliaj Ipernitanoj.

Dankon, geamikoj!

Published at 07:03 ( 2 comments / 259 visits )
This post is public

April 3rd, 2009

La barata ekonomio: miraklo neefika

Eseo mia kun tiu ĉi titolo - "La barata ekonomio: miraklo neefika" - aperis en la revuo Monato en oktobro 2008. Laŭ la eldoneja stilo, oni ne inkluzivis la fontindikojn de tio kion mi asertis kaj argumentis.

Jam en aprilo 2008, mi havis pli plenan version de la eseo, sed, interkonsente kun Monato, atendis ĝis la revua aperigo antaŭ ol alŝuti ĝin al mia retejo. Nun, relegante la eseon (preskaŭ unu jaro post la pretigo de tiu ĉi versio sur mia komputilo!), mi konstatas, ke malgraŭ la draste malsimila ekonomia situacio en la mondo (kaj, do, ankaŭ en Barato) kompare al tio unu jaron antaŭe, tio kion mi diris en la artikolo tragike kaj daŭre validas.

Anstataŭ ĝisdatigi la eseon, do, mi nun eldonis la version pasintjaran en mia retejo. Mi invitas vin legi ĝin (se vi ne jam ĝin legis en oktobro en Monato).

Komentojn oni tamen bonvole lasu ĉi tie!

Published at 12:53 ( 2 comments / 139 visits )
This post is public

March 8, 2009

Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio

Centoj da parolantoj de la malaja lingvo - plejparte islamanoj, laŭ unu raporto - protestis kontraŭ la uzo de la angla kiel la instrulingvo en lernejoj en Malajzio.

Ses jarojn antaŭe, oni ekinstruadis la sciencon kaj la matematikon en la angla lingvo por plibonigi la anglalingvan kapablon de lernejanoj. Nun, taksante tiun paŝon malsukcesa, oni volis peticii la reĝon reveni al la instruado de tiuj lernobjektoj en la malaja lingvo.

Temas, laŭ la datumbazo Ethnologue, pri 7,2 milionoj da parolantoj de la malaja en Malajzio mem. La anglalingva Vikipedio informas nin, ke la malaja estas la oficiala lingvo de Malajzio (kaj la oficiala skribsistemo estas la latina alfabeto). Sed la konstitucio ankaŭ "garantias la liberecon lernadi uzante aliajn lingvojn".

Kontraste, en Barato, preskaŭ nevideblas kaj neaŭdeblas la movadoj por gepatralingva edukado. Ĉiaokaze eĉ en la 80% de la registaraj lernejoj (kie la instrulingvo estas la ĉefa regiona lingvo), la kvalito de la edukado estas tiom malbona, ke apenaŭ gravas, ke la scienco kaj la matematiko estas instruataj en la gepatralingvo de la plimulto de la lernejanoj. Lastatempe, mi blogis anglalingve pri tiu trista situacio.

Published at 07:53 ( 2 comments / 201 visits )
This post is public

February 20, 2009

Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!

Amuza rakonto (anglalingva) pri la serĉo por Polo kies nomo estas "s-ro Prawo Jazdy"!

"Prawo Jazdy efektive estas la polaj vortoj por la stirpermesilo, kaj ne la persona kaj familia nomoj sur la permesilo."

("Prawo Jazdy is actually the Polish for driving licence and not the first and surname on the licence.")

Kio nomiĝus s-ro Jazdy en viaj lingvoj? :)

Published at 16:10 ( 7 comments / 271 visits )
This post is public

February 11, 2009

Lingva diverseco en la reto - studoj

Pri la esplorstudo de Daniel Pimienta amiko resume diras, ke inter 1996 kaj 2007, la proporcio de anglalingvaj retejoj malgrandiĝis de 75% ĝis 45%, kaj la proporcio de anglalingvaj uzantoj de 80% ĝis 32%. Laŭ li, la esplorstudo donas proporciojn laŭlande de uzantoj de la franca, hispana, portugala kaj la angla (en tiu lasta, Usono masive dominas).

La referaĵo de Pimienta estas en la franca, kiun mi tute ne scipovas.
Estus do ege utile se iu povas mal-/konfirmi la suprajn konkludojn. Ĝi estis prezentita en januaro 2009, en konferenco en Malio; jen la prezentaĵolisto en la franca kaj en la angla.

Cetere, en alia studo, Lingvoj kaj kulturoj en la reto - 2007, Pimienta kaj lia esplorgrupo deklaras, ke pro la rapidega kresko de paĝoj en la reto (aparte en aziaj lingvoj), kaj pro la uzkresko de kuntekst-bazita reklamado (kiel Google AdSense; jen klarigo en la angla kun ligoj al alilingvaj artikoloj), retaj serĉiloj ne plu povas reprezenti ĝuste la distribuon de lingvoj en la reto. Depende de la serĉilo, oni akiras malsamajn ciferojn pri la lingva diverseco de la reto. La esplorgrupo efektive konkludas, ke estus bona ideo havi apartan serĉilon por la latinidaj lingvoj. Ĉu Esperanto estu inter ili?

Tiun lastan studon, mi angligis uzante la guglan tradukilon. Oni povas legi la esplorrezultojn ankaŭ en la hispana, itala, kataluna, portugala, kaj rumana. Sed ne en la angla: ĉu por emfazi la jaman alilingvigon de la reto?

Published at 08:06 ( 3 comments / 205 visits )
This post is public

February 6, 2009

Esperanto - Ilo por la malkoloniigo

"Esperanto - Ilo por la malkoloniigo" estis la titolo de mia unua prelego dum la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto en Sabadell, Katalunio, en decembro 2008.

Nun ĝi legeblas en mia retejo de Guglo-dokumentoj ĉe http://docs.google.com/View?docID=dcw2h2ph_449dwz9cjcc

Amiko Lluis jam reagis pri ĝi en sia blogo, kaj eĉ registris la prelegon.

Mi invitas viajn reagojn.

Published at 04:14 ( 1 comment / 186 visits )
This post is public

January 22, 2009

La oran revon de Gandhi - Kanto!

Ĉisemajne mi partoprenis interesan, strangan, eĉ bizaretan projekton. Konatulo petis min traduki en Esperanton la vortojn de kanto kiun li verkis en la telugua. Tion mi faris, kaj li eĉ ĝin kantis. La rezulton vi povas aŭskulti en Ipernitio ĉe "La oran revon de Gandhi".

Kial do mi nomas la sperton "bizareta"? Nu, la Esperanto-tradukaĵo estas unu el 125 tradukaĵoj de la sama kanto, kantita en pli-malpli la sama melodio de la sama homo kiu, tamen, scipovas gepatralingve nur unu el tiuj 125 lingvoj! Temas pri d-ro Kesiraju [kesiraĝu] Srinivas (konata profesie kiel "Ghazal [gazalo] Srinivas") de Hajderabado, Barato, kiu kantas multlingve kanton kiun li mem verkis kaj komponis. Mi mem ne taksas la enhavon brila, sed ĉiaokaze, jen versio en Esperanto!

Ne ĉiuj tradukaĵoj estis jam faritaj; kiam mi vizitis lin (je la 20a), sidantaj kun li estis du junuloj el Nepalo, unu el kiuj (s-ro Ambar) denaske parolas la daraian, unu el la (multaj) malgrandaj lingvoj de tiu lando. Srinivas sidis kun Ambar, kiu, uzante hindiigon de la teksto, daraiigis la kanton. Poste ni ĉiuj iris al sonstudio, kie Srinivas kantis daraie kun plena aprobo de Ambar!

Laŭ broŝuro kiun donis al mi Srinivas, tiuj ĉi tradukaĵoj estos arigitaj en venonta albumo La Vojo de Mahatmo Gandhi en kiu "en 125 Mondaj lingvoj", la temo estos "la filozofio de Satjagraho kaj Neperforteco de Mahatmo Gandhi".

Kompreneble estis ege strange aŭdi tian ĉi melodion en Esperanto! Tamen, aŭdante ĝin kelkfoje, mi ne plu trovas ĝin tiom stranga.

Juĝu vi mem: eble vi eĉ ĝin ĝuos!

Jen mia tradukaĵo:

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

La veron ni ĉiam parolu
Kaj pacen ni iru kunkune.

Senperforton ni home volu
Ĉiam ni parolu amlingve.

Vivi ni lasu kaj mem vivu
Ni vivu kunkune.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

Ĉiun baton ni travivu
Ni triumfu ĉiun menson ame.

La glora historio de Gandhi
Ĉiuloke eĥas ĉilande.

Ne malamikoj en la Satjagraho
La koroj kuniĝu sang-sange.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

Published at 12:09 ( 6 comments / 289 visits )
This post is public

January 19, 2009

Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo.

Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke:

  • RtE parolas nur pri la aĝogrupo 6-14 - oni tute ignoras la edukbezonojn de 170 milionoj da infanoj kiuj estas malpli ol 6-jaraj; kaj oni ankaŭ ignoras la grupon inter 14-18 jaroj. Kiel atentigas Sadgopal, jam en registara raporto de 1966 oni rekomendas senpagan kaj devigan edukadon por la aĝogrupo 0-14 jaroj, sed ĉiu registaro ignoris tiun rekomendon. Plie, nun ke Barato estas subskribanto de la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de infanoj, la registaro havas respondecon ankaŭ pri la aĝogrupo 14-18, ĉar laŭdifine, infanoj estas ĉiuj homoj malpli ol 18-jaraj. RtE silentas ankaŭ pri tiu ĉi grupo.


  • RtE proponas, ke ĉiu privata lernejo rezervu 25% de la lokoj por infanoj de malriĉaj familioj. La edukaj kostoj de tiu 25% estos pagataj de la ŝtato al la neregistara lernejo. Sadgopal argumentas, ke tiu mono efektive iru al la registaraj lernejoj, al kiuj kutime akre mankas rimedoj. Krome, li diras, ke tia ĉi registara subvencio de privataj lernejoj transmetas publikan monon en privatajn poŝojn. Li ankaŭ diras, ke tiu ĉi provizo de relative altkvalita edukado por 25% de la malriĉuloj efektive starigos konfliktojn inter la malriĉularo.


  • RtE daŭre subtenas la ekziston de pluraj tipoj de registaraj lernejoj: ordinaraj lernejoj kaj privilegiitaj lernejoj. La leĝo proponas starigi unu altkvalitan lernejon en ĉiu distrikto. Kiel diras Sadgopal, anstataŭ certigi la altan kvaliton de ĉiu registara lernejo, la ŝtato provas krei neegalecan sistemon ene de la publika eduksistemo.

Jam de dekjaroj, Anil Sadgopal pledas por la t.n. Common School System, najbaraj lernejoj kiujn vizitos ĉiuj infanoj en kvartal(et)o. Alivorte, por sistemo kiu troviĝas en preskaŭ ĉiu evoluita lando.

Sadagopal do argumentas, ke tiu ĉi leĝopropono estas profunde diskriminacia kontraŭ la malriĉularo, trudas kontraŭ la homaj rajtoj de infanoj, pliakrigas la komercigon de edukado, kaj, do bezonas bazan reverkadon.

Tri anglalingvaj artikoloj liaj kiuj akre kritikas la leĝoproponon estas: "C is for Commerce", "Education Bill: dismantling rights", kaj "The 'Trickle Down' Trick".

Published at 06:29 ( 2 comments / 229 visits )
This post is public

January 6, 2009

Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS

Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - "Knowledge Society Debates: A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009"

Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj:

- indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj) indiĝenaj lingvoj, kaj gepatralingva edukado estas la plej bona strategio konservi ilin - jen plia kialo protekti la lingvajn homajn rajtojn de indiĝenoj;

- malbona lerneja edukado, kaj supera edukado en la (tute neadekvate regata) angla en Barato, eĉ por aplikataj sciencoj kiel la agrikulturo, rezultas en sciobreĉoj inter farmistoj en la kampo kaj iliaj gefiloj en la universitato;

- en la aktuala lingvo-ordo, neeviteble okazas ekskludigo de parolantoj de malgrandaj aŭ malpli potencaj lingvoj en internacia (scienca) kunlaborado;

- kaj eĉ en "unua-monda" Eŭropa Unio, kie lerneja edukado estas bonkvalita kaj eĉ la supera edukado estas plejparte gepatralingva, lingvoj rolas grave en la sciofluoj, kiel oni povas vidi en la esplor-rezultoj de la raporto Grin - 25 miliardo da eŭroj transpagitaj ĉiujare de la Eŭropa Unio al Britujo pro lingvaj kialoj.

Jen do, en ege diversaj kampoj de la homa sperto - de la indiĝenaj popoloj en Barato ĝis la Eŭropa Unio - oni vidas la malsimetriojn kaj breĉojn en la sciofluo pro lingvaj kialoj.

Estas klare, ke kaj en Barato kaj en la Eŭropa Unio, ni devas mastrumi nian multlingvecon multe pli bone por atingi pli justan, demokratian sciofluon.

Kaj jen ĝuste la punkto kie oni povas montri al la 120-jara historio de la Esperanto movado krei pli demokratiajn komunikfluojn. Sed tio estas temo por alia seminario....

Dankon!

Published at 17:55 ( 7 comments / 429 visits )
This post is public

November 14, 2008

Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj

Peruo: 18,5%

Barato: 19,1%

Paragvajo: 63,5%

Filipinoj: 79,7%

Jen la elcentoj de infanoj en elementaj lernejoj kies estroj raportas, ke por la 'plimulto' aŭ 'ĉiuj' lernantoj, "La unua lingvo [estis] malsama ol la lingvo de instruado". La datumaro estas de 11-landa (anglalingva) raporto de Unesko, Rigardo ene de elementaj lernejoj (2008), legebla en la retejo de Unesko kun resumoj en la angla (En), franca (Fr) kaj hispana (Es).

Tiuj ĉi elcentoj havas gravajn implicojn por la tutmonda iniciato Edukado por ĉiuj (En, Es, Fr), aparte por ĝia sesa celo, "Plibonigi la kvaliton de la edukado" (En, Es, Fr). Se tiom da lernantoj devas barakti kontraŭ negepatralingvo, kia lernado povas okazi?

Lingvaj bariloj do estas pliaj malfacilaĵoj por infanoj de la malplimultoj kaj indiĝenoj. Nesurprize do legi en la barata edukraporto (anglalingva) ASER 2007, ke en kamparaj lernejoj nur 58,3% de lernantoj en la kvina klaso (10-11 jaruloj) kapablas legi tekston de la dua klaso! Klare, se pravas la uneska raporto, por ĉ. 20% el la 42% kiuj ne kapablas legi eĉ la duaklasan tekston, la instrulingvo mem devas esti granda defio. En la filipinoj, 80% suferas pro nehejmlingva edukado en la lernejo. Imagu la defion tie provizi altkvalitan edukon!

Tamen, la uneska raporto mem donas tre mildajn konkludojn de tiu ĉi datumaro:

"Lernejoj kaj instruistoj devas prizorgi tiujn ĉi malsimilajn lingvofonojn, ne nur en la evoluigo de lingvoinstruaj programoj sed ankaŭ en aliaj partoj de la studprogramo por certigi, ke ĉiuj lernantoj havas la oportunon sukcesi en la lernado."

Ne! Oni ja bezonas pli fortan deklaron: certigu la gepatralingvan edukadon! Nur tiel havos Unesko kaj la registaroj la ŝancon trafi la priajn (En, Fr) Jarmilajn evoluigajn celojn.

Published at 08:40 ( 3 comments / 717 visits )
This post is public

November 4, 2008

Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??

Tion ja diris tagĵurnala raporto anglalingva listigante la pruvojn pro kiuj la kannada lingvo (kiu ankaŭ nomiĝas la kanara lingvo) akiris registaran statuson ĉijare de klasika lingvo (kune kun la telugua - ambaŭ lingvoj dravidaj). La tamila akiris tiun statuson jam en 2004, kaj en 2005 la barata registaro ankaŭ deklaris la sanskritan klasika lingvo.

Krom la prestiĝo, la anonco ankaŭ havas financajn implicojn - oni devas disponigi pli da mono por flegadi klasikan lingvon - premii prilingve, esplori ĝin, kaj instrui ĝin universitatnivele, pli vaste.

Interesaĵo en la tuta afero, estas deklaro, ke "Esploristo Govind PAI pruvis, ke kannada esprimoj kiel 'mindeja?' (= 'ĉu vi jam baniĝis?') estis uzataj en helena dramo de la 2a jarcento aKE." Oni ne diras pri kiu dramo temas. Ankaŭ mankas la dramo-nomo en antaŭa raporto de 2005 (en la tagĵurnalo The Hindu), kiu tamen informas nin, ke "kannadaj vortoj troviĝas en helenaj komedioj de la unua kaj dua jarcentoj de la Komuna Erao"! Malgranda diferenco de 400 jaroj!

Tiu esploristo Pai [paj; 1883-1963], rimarkinda plurlingvulo (inter alie), ankaŭ trovis spurojn de la kannada en la verkoj de Ptolemeo!

La Vikipedio anglalingva ŝajne ankoraŭ ne aŭdis pri tiuj spuroj....

Published at 19:49 ( 3 comments / 383 visits )
This post is public

October 22, 2008

Esperanto festata kadre de Eŭropa tago de lingvoj en Hajderabado, Barato

Jen esperantigo de gazetara komuniko kiun mi lastatempe verkis (anglalingve).

Okaze de la
Eŭropa tago de lingvoj
"Eŭropa lingvo-foiro"
20a de oktobro 2008
The English and Foreign Languages University
(Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj)
Hajderabado, Barato

Institutoj en Hajderabado kiuj instruas eŭropajn lingvojn kunvenos je la 20a de oktobro por festi la Eŭropan tagon de lingvoj. La Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (EFLU) gastigos “Eŭropan lingvo-foiron”.

“La aranĝo estas la unua de sia tipo, kaj reliefigos la riĉan diversecon de lingvoj en Eŭropo,” diris Profesoro Abhai Maurya [abhej maŭrja], rektoro de EFLU. Li aldonis, “La evento havas aldonan signifon en la jaro 2008, kiun la Unuiĝintaj Nacioj proklamis “Internacia jaro de lingvoj”.

Partoprenantaj institutoj inkluzivas la jenajn: Alliance Française, Goethe Zentrum, Osmania University, Universala Esperanto-Asocio, kaj University of Hyderabad. Oni prezentos almenaŭ la jenajn ok lingvojn – la anglan, Esperanton, francan, germanan, hispanan, italan, kroatan, kaj la rusan – kaj sekve okazos diskuto.

Dum la venontaj kelkaj monatoj, tiuj ĉi institutoj planas plurajn Lingvajn Tagojn por prezenti pli profunde diversajn lingvojn kaj kulturojn.

Kunteksta informo

Lanĉita en 2001, la Eŭropa tago de lingvoj, kiun oni tradicie festas je aŭ ĉirkaŭ la 26a de septembro, antaŭenigas la lingvan diversecon kiel ilon de plia interkultura kompreno. Troviĝas pli ol 200 lingvoj kiuj estas indiĝenaj al Eŭropo kaj multaj pli kiujn parolas civitanoj kies familia origino estas en aliaj kontinentoj.

Kelkaj faktoj:

  • La gepatraj lingvoj parolataj de plej multe da eŭropanoj estas la rusa, germana, angla, franca kaj itala en tiu ordo.
  • La neeŭropaj lingvoj plej vaste uzataj en Eŭropo estas la araba, ĉina kaj hindia, ĉiu kun sia propra skribsistemo.
  • Rusujo (148 milionoj da loĝantoj) havas la plej grandan nombron da lingvoj parolataj sur ĝia teritorio: de 130 ĝis 200 depende de la difinkriterioj.
  • Plej multe da landoj en Eŭropo havas plurajn regionajn aŭ minoritatajn lingvojn – kelke da ili akiris oficialan statuson.
  • Pro la enfluo de migrantoj kaj rifuĝintoj, Eŭropo iĝis plejparte plurlingva. En Londono mem pli ol 300 lingvoj estas parolataj (la araba, turka, kurda, berbera, hindia, panĝaba, ktp).

Dulingvismo. Oni rekonu, uzu kaj konservu tiun ĉi diversecon kiel gravan rimedon. La dulingvismo kunportas diversajn avantaĝojn. Esti dulingva povas plibonigi viajn ŝancojn sukcese lerni aliajn lingvojn. La lernado de dua lingvo helpas la lernadon de tria. Dulingvuloj eble ankaŭ havas kelkajn avantaĝojn en la pensado: estas atestaĵoj, ke ili progresas pli rapide ol unulingvuloj en kelkaj kampoj de la frua kogna evoluado, kaj ke ili estas en pluraj manieroj pli kreivaj en siaj lingvaj kapabloj.

Dulingvuloj havas la grandan avantaĝon, ke ili povas komunikadi kun pli diversaj homoj. Ĉar dulingvuloj havas la ŝancon sperti du aŭ pli kulturojn en intima maniero, ilia kapablo povas konduki al pli da sentemo en la komunikado kaj preteco transiri kulturajn barilojn kaj konstrui kulturajn pontojn. Ankaŭ estas praktikaj aferoj: dulingvuloj havas potencialan ekonomian avantaĝon ĉar al ili disponeblas pli grandaj nombroj da laborpostenoj. Ankaŭ estas pli ĝenerale akceptita, ke plurlingvaj firmaoj havas pli grandan merkatan avantaĝon ol unulingvaj firmaoj.

Minoritataj lingvoj. Tiel, en tutmondiĝanta mondo, altnivela plurlingvismo estas ege dezirata. La kondiĉoj akiri altnivelan plurlingvismon estas sufiĉe favoraj por la grandaj lingvoj. Dekjara instruado en la gepatralingvo donas firman kognan bazon kiu faciligas la akiron de pliaj lingvoj. Tamen, same kiel en la cetera mondo, ankaŭ en Eŭropo la situacio de la malgrandaj lingvoj estas multe pli necerta – efektive, tutmonde, fakuloj prognozas, ke dum tiu ĉi jarcento malaperos almenaŭ duono, eble eĉ pli, de la lingvoj de la mondo. Dum du generacioj ĉiuj spuroj de lingvo povas malaperi kiam ĝi ne estas parolata en la hejmo, nek instruata al infanoj en la lernejo. Estas ĝuste tiu ĉi urĝeco kiu instigis la Unuiĝintajn Naciojn deklari la jaron 2008 “Internacia jaro de lingvoj”.

Kiel komunumo de landoj kiu devontigis sin defendi homajn rajtojn – inkluzive la lingvajn homajn rajtojn – Eŭropo serioze diskutas strategiojn sekurigi tiujn ĉi rajtojn por ĉiuj civitanoj. Troviĝas gamo da proponoj: iniciatoj kuraĝigi civitanojn lerni la lingvojn de la najbaroj; iel 'simpligita' angla; adopti nacian lingvon kiel la propran; deklari etnan lingvon oficiala eŭropa lingvo; kaj lerni planlingvon kiel Esperanton kiel duan lingvon por ĉiuj.

Aliaj plurlingvaj mozaikoj kiel Barato zorge rigardos kun granda intereso la sukceson de Eŭropo defendi lingvajn homajn rajtojn, antaŭenigi lingvan diversecon kaj demokration kaj atingi altnivelan plurlingvismon.

Dum ni – kun niaj propraj kompleksaj lingvoaranĝoj! – kunvenas por festi la lingvan diversecon de Eŭropo, tiuj ĉi estas kelkaj el la grandaj demandoj kaj implicoj kiujn ni invitas vin pripensi dum la seminario. Efektive, ni esperas, ke ni daŭre kunfestos kaj kunpensos pri tiuj ĉi temoj dum la pluraj Lingvaj Tagoj kiujn ni planas organizi dum la venontaj kelkaj monatoj en Hajderabado!

Kelkaj utilaj retejoj (anglalingvaj)

La oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo por la Eŭropa tago de lingvoj: www.ecml.at/edl

Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj: www.eblul.org

La retpordego de Unesko pri Lingvoj kaj plurlingvismo: www.unesco.org/en/languages

Published at 08:01 ( 9 comments / 685 visits )
This post is public

October 21, 2008

Revigligo de la arapaha lingvo

Pasintsemajna artikolo en la tagĵurnalo The New York Times raportas, ke la tribo Norda Arapaho ekstarigas lernejon kie la instrulingvo estos la arapaha. Edukistoj kaj la plejaĝuloj de tiu ĉi usona tribo (kiu konsistas el 8.791 homoj) esperas, ke tiu ĉi iniciato kreos generacion de denaskaj parolantoj de la arapaha - lingvo kiu nuntempe havas nur 200 parolantojn.

Kiel diras la artikolo: "Esplorstudoj montras, ke lingva flueco inter junaj indianoj estas ligita al ĝenerala akademia atingo, kaj spertuloj diras, ke tia ĉi lernado povas havi aliajn pozitivajn efikojn."

Legindas la tuta (anglalingva) artikolo.

Published at 17:08 ( 0 comments / 209 visits )
This post is public

October 12, 2008

Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj

La esperantigo de prelego de Tove Skutnabb-Kangas, "Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj" aŭdeblas en (kaj elŝuteblas de) la retejo de Lingvaj-rajtoj.org. Konata interpretisto Istvan Ertl esperantigis tiun ĉi gravan kaj bonegan (anglalingvan) prelegon de Skutnabb-Kangas. Ŝi faris la ĉefprelegon dum la simpozio "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato", ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo en aprilo 2008. Temis pri simpozio okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la 60a datreveno de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj.

En la komenco foje malfacilas kompreni la vortojn de Ertl pro la samtempa franca interpretado kiu okazis apude - la voĉo de la franca interpretistino dronigas la esperantigon. Poste, tamen, oni ŝajne ŝanĝis ion, kaj tutklare oni povas sekvi tion kion diras Skutnabb-Kangas.

Kaj ankaŭ tutklaras ŝia mesaĝo - urĝe ni bezonas ekrespekti la lingvajn homajn rajtojn de la indiĝenoj kaj la malplimultoj. Jam sufiĉe ilin suferigis la politikoj sociolingvaj de la ĉefaj popoloj de la mondo. Kaj la daŭran rifuzon de ŝtatoj edukigi la infanojn de la indiĝenoj kaj malplimultoj en la gepatra lingvo ŝi nomas "lingva genocido" kaj "krimo kontraŭ homaro". Fortaj vortoj bonege subtenataj de fortaj argumentoj, laŭ mi.

Published at 09:59 ( 0 comments / 231 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 49 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of A Giridhar RAO

 

Català | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά νεο | Français | Galego novo | Italiano | Nederlands | Português | More...