Al ĉiuj kiuj sendis gratulojn kaj salutojn okaze de la 30-jariĝo de Flandra Esperanto-Ligo la skipo de FEL tutkore dankas! Bedaŭrinde ne eblas al ĉiuj sendi personan dankletereton, sed sciu, ke la gratuloj helpas kaj subtenas la oficistojn kaj la volontulojn kaj la estraron multe! Se vi deziras ankaŭ pli konkrete helpi al FEL ...
Se vi deziras ankaŭ pli konkrete helpi al FEL, zorgu, ke vi nepre reabonos al MONATO, kiu post du monatoj ankaŭ eniros sian 30an jaron! Se vi ankoraŭ ne konas la magazinon MONATO, kaptu la ŝancon kaj elŝutu la jenan senpagan ekzempleron. Pliajn donitaĵojn pri MONATO vi trovos en www.monato.net, aŭ, kiel ne simple sendi iperMesaĝon al ni? ;-)
Se vi vere ne interesiĝas pri politiko, scienco, ekonomio kaj la multaj aliaj temoj, kiujn traktas MONATO, vi sendube interesiĝas pri libroj kaj diskoj? En www.retbutiko.net vi trovos ĉion kion vi deziras.
Kun koraj salutoj de la oficistoj Gerd, Guido, Jean Pierre, Julia, Paul kaj Tina, de la estraranoj Bart, Flory, Helena, Kevin, Lode, Walter kaj Yves, kaj de ĉiuj volontuloj!
Send a message
Search for members
verdeca says:
30 jaroj estas longa tempo por homo tamen estas nur momento por pli ol 5000-jara Ĉinio,tamen dum tuj pasinta 30 jaroj en Ĉinio okazis multa ŝanĝiĝo eĉ nekredebla kaj neimagebla:ĉiuj urboj kelkoble grandiĝas,altaj domoj stariĝas unu apud alia,larĝaj ŝoseoj serpentumas dense.
antaŭ 30 jaroj,tiam mi estis nur knabo,mia familio kun kvar homoj:mi,miaj gepatroj kaj frato,loĝis en kaduka domo kun malpli ol 30 kvadrataj metroj kaj en mia hejmo troviĝis neniu elektra maŝino. viandon ni malofte povis manĝi,kutime unufoje ĉiusemajne kaj kokon ni povis gustumi nur dum grava festo,eĉ biciklo mankis , do ni piediris,se ni devis viziti guberniurbon nur boate,kvankam la distanco inter mia urbeto kaj la guberniurbo estas ĉirkaŭ 20-kilometra,tamen ni devis uzi pli ol du horojn dum la vojaĝo.
kaj nun mi kune kun miaj edzino kaj filineto loĝas en nova etaĝdomo kun pli ol 100 kvadrataj metroj,en mia hejmo troviĝas tri koloraj televidiloj,kiuj feliĉigas nian liberan tempon, tri klimatiziloj,lavmaŝino,glaciŝanko,mikroonda forno,komputilo kaj plie natura gaso estas liverata al mia kuirejo.ili ĉiuj bonigas nian vivon. kvankam mi laboras ankoraŭ en mia urbeto tamen mia loĝdomo estas en subprovinca urbo kaj dum la laboraj tagoj mi veturas de hejmo al mia oficejo per mia personaŭto nur ĉirkaŭ 20 minutojn.
mi estas nur ordinara ĉino kaj ankaŭ mia familio estas ordinara ĉina familio.
mia adreso estas : Xu Jinming
renmingjie 152.wangdian
jiaxing.zhejiang
Cxinio