Flandra Esperanto-Ligo Published on November 5, 2008
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Savintoj ne savitaj
Posted on December 26, 2008
1 comment (latest 12 days ago)
La nuna monda financa krizo
9 comments (latest 6 weeks ago)
Kvazaŭaŭtobiografia rakonto tre maltrankviliga
Posted on October 31, 2008
Koran dankon!
Posted on October 8, 2008
1 comment (latest 2 months ago)
Inteligenta poŝamiko
Posted on August 15, 2008
4 comments (latest 4 months ago)
Israelo 60-jara
Posted on July 31, 2008
16 comments (latest 3 months ago)
Ben X: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo
Posted on July 23, 2008
1 comment (latest 5 months ago)
Ipernity-renkontiĝo dum la UK en Roterdamo
Posted on July 17, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Rafinejo jubileas
Posted on June 27, 2008
2 comments (latest 6 months ago)

Member tags

Marc Vanden Bempt

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 0 times

La nuna monda financa krizo

Wednesday November 5, 2008 at 12:35PM

Jen la ĉefartikolo el la decembra numero de Monato. Kiom la financa krizo influis vin kaj vian regionon? Komentu ĉi-sube. Monato elektos kelkajn kontribuojn por aperigo en la postaj numeroj.

Ekonomio

BANKOJ

La nuna monda financa krizo

Jam plurfoje la mondo travivis financan krizon. La plej konata estas tiu de 1929, kiun sekvis granda depresio. Ankaŭ nun la mondon trafulmas tia krizo. Ĝi malsimilas pro siaj kaŭzoj, pro la ĝenerala ekonomia situacio kaj pro la rimedoj solvi ĝin.

Kaŭzoj

La krizon origine kaŭzis la hipoteka situacio en Usono. Multaj familioj aĉetis domon per tiel nomata subkvalita prunto, tio estas prunto kun varia interezo donita al personoj, kiuj fakte ne meritis krediton. Tio okazis en periodo kun ege malaltaj interezoj. Pro la plialtiĝo de la interezoj intertempe multaj familioj ne plu kapablas repagi la prunton. Ili devas vendi sian domon, kaj pro tio la domprezoj falas: la komenco de mortiga spiralo. Okaze de deviga vendo la bankoj ne plu sukcesas reakiri la pruntitan monon, ili iĝas pli striktaj pri repagoj, aliaj homoj ne povas repagi kaj do devas ankaŭ vendi sian domon ktp. Jen la unua problemo solvenda.

Tio estus nur usona problemo, se la bankoj ne estus tro malpaciencaj. Ili „enpakis” la hipotekajn pruntojn en komplikaj financaj produktoj, kiujn ili vendis al aliaj bankoj. Tiel ili rehavis la monon kaj povis denove pruntedoni ĝin al aliaj. Ili do uzis la saman monon plurfoje, sed samtempe iĝis pli vundeblaj kaj riskhavaj. Tiel aperis la dua problemo: la risko je kolapso de la bankoj pligrandiĝis. Ni vidis la rezulton: unu banko bankrotis, multaj aliaj bankoj estis savitaj nur per ŝtatigo aŭ per aliaj multekostegaj rimedoj.

Pro la favoraj kondiĉoj de tiuj financaj produktoj aliaj bankoj volonte aĉetis ilin. Ne maltrankviligis ilin, ke la banko, kiu vendis la pruntojn al ili, mem konservis nenian riskon, eĉ ne ekzemple kelkajn procentojn. Aldone famaj firmaoj kiel Moody's, Standard and Poor's kaj kolegoj, kiuj difinas kvalitjuĝon pri financaj produktoj, donis tro favoran juĝon. Tiel ili kredigis, ke tiuj produktoj donis samtempe altan interezon kaj malaltan riskon. Jen la tria problemo. Tiu lasta intertempe estas solvita: ĉiuj denove konscias, ke en financoj daŭre validas senescepte la fundamenta regulo, ke risko kaj valoro estas proporciaj inter si: ne eblas, ke iu financa produkto kun alta interezo estas malaltriska.

Tiel la problemo ne restis en Usono, sed estis transportita al la tuta mondo. La pruntintoj en Usono ne povis repagi, la bankoj devis noti grandajn perdojn, kiujn ili transdonis al la bankoj tra la tuta mondo, kiuj volonte estis aĉetintaj tiajn financajn produktojn, sed tiel samtempe heredis la riskojn.

La lastajn jarojn ekvalidis novaj librotenaj normoj, nomataj International Financial Reporting Standards (Internaciaj Financaj Raportadaj Normoj), mallonge IFRS. Tiuj devigas ĉiujn bankojn libroteni financajn produktojn, kiel akciojn de aliaj kompanioj, je la aktuala vendovaloro. Pro la malplivaloriĝo de iuj kompanioj, aliaj kiuj posedis ties akciojn librotene ankaŭ malplivaloriĝis. Jen alia mortiga spiralo. Tiu kvara problemo verŝajne estos iom solvita per redifino de la librotenaj normoj. Eĉ jam nun EU kaj Usono permesas malpli rigoran aplikadon de IFRS ekde la tria kvarono de 2008. Tio ebligis al Deutsche Bank, kiel la unua, aperigi eĉ profiton en tiu jarkvarono. Intertempe tiuj normoj kaŭzis, ke ĉiuj financaj kompanioj malplivaloriĝis, kvankam nur surpapere. Iam la merkato denove plipozitiviĝos, kaj sekvos la akcioj, kaj do sekvos nova spiralo, ĉi-foje pozitiva.

Grava elemento estas, ke la bankoj ne plu fidas unu la alian. Normale inter la bankoj ja ĉiutage fluas multege da mono per mallongdaŭraj pruntoj. Tiu monfluo haltis, ĉar la bankoj, kiuj pruntedonu al aliaj, ne plu fidis je la repago en la sekvaj tagoj, kaj do ne plu volis pruntedoni. Tiel aperis problemoj ĉe la bankoj, kiuj urĝe bezonas monon: aŭ ili pagu tre altan interezon, aŭ ili ne ricevos la monon kaj do ne povos mem repagi siajn ŝuldojn kaj bankrotos. Sana banko povas bankroti ene de kelkaj tagoj pro manko de tuj havebla mono. Jenla kvina problemo.

Ĉiuj problemoj kune kaŭzis krizon

Ni ne timu la situacion de la 1930aj jaroj. Ja estas grandaj diferencoj, ne nur pro la kaŭzoj de la krizo. Tiam la kompanioj ĝenerale havis multe pli da ŝuldoj ol nun kaj reguligo pri bankoj preskaŭ ne ekzistis. Nun, kompare al pli fruaj krizoj, la ŝtatoj intervenis rapide kaj amase. Kaj precipe: tiam la ŝtatoj lasis bankojn bankroti. Tion ili ĉi-foje absolute volas eviti. Ŝajnas, ke la nuna krizo ne bezonos dek jarojn por solviĝi.

Usono: la origino

Por bremsi kaj haltigi la krizan spiralon urĝe devis interveni la ŝtatoj. Kompreneble Usono devis ekagi la unua, ĉar tie ekestis la problemoj. Oni komence ŝajne iom improvizis: Usono savis la bankon Bear Stearns, poste ne savis alian bankon Lehman Brothers, kiu bankrotis. Estis savitaj la plej grandaj hipotekbankoj Freddie Mac kaj Fannie Mae kaj eĉ la plej granda asekuristo en la mondo, AIG. Fine oni kreis „malbonan bankon” al kiu la aliaj bankoj rajtas vendi siajn fikreditojn. La ideo estas, ke tiam la bankoj mem denove estos „puraj” kaj la interbankaj monpruntoj denove ekfluos. Tamen poste oni decidis uzi la 700 miliardojn da dolaroj destinitaj al tiu banko parte por kelkjara duonŝtatigo de problembankoj, laŭ la ekzemplo de Eŭropo.

Samtempe kulminis la kampanjoj por la prezidantelektado en Usono. La demokrata kandidato Obama plej multe profitis el la financa krizo.

Konkreta ekzemplo: Belgio

En Belgio dum oktobro 2008 la banka pejzaĝo plene ŝanĝiĝis. Fortis krom la menciitajn problemojn havis aldonan: meze de 2007 kaj do ĵus antaŭ la ekesto de la krizo, ĝi je altega prezo aĉetis la nederlandan bankon ABN-AMRO. Pro la krizo ĝi ne povis kolekti la bezonatan monon kaj fine preskaŭ bankrotis. La ŝtato intervenis kaj en du semajnfinoj splitigis la bankon en nederlanda parto, vendita al la nederlanda ŝtato, kaj belga-luksemburga parto, vendita al la franca bankgrupo BNP Paribas. Postrestis la holdingo kun interalie granda parto de la fikreditoj, kies valoro surpapere falis ĝis preskaŭ nulo. Jen la fino de la plej granda banko de Belgio. Intertempe jam ekestis la unuaj juraj atakoj flanke de la akciuloj kontraŭ la ŝtato. Aldone oni akuzas la ĉefojn de Fortis, ke ili intence mensoge informis la merkaton pri ĝiaj krizperdoj. La Fortis-krizo verŝajne postvibros plurajn jarojn.

Tuj sekvis Dexia, sed tiu estis savita per kunlaboro belga-franca. Ambaŭ ŝtatoj grandparte ŝtatigis ĝin. Tiu banko tamen ne perdiĝis. Klaĉoj diras ke la ŝtato ne povis permesi ĝian bankroton aŭ splitiĝon, pro tio ke samtempe ĝi, pere de la municipoj, estas la plej grava kliento de Dexia kaj do perdus amason da mono.

KBC tiel iĝis la sola granda banko de Belgio sen ŝtata interveno. Pluraj elementoj igas ĝin malpli vundebla: 54 % de ĝiaj akciuloj estas ligitaj inter si; ĝi ĉiam estis pli singarda rilate al komplikaj financaj produktoj; ĝi havas pozitivan proporcion inter mondeponoj kaj pruntoj kaj do malpli dependas de la interbankaj monfluoj; ĝi estas kapitale tre sekura kaj ĝi aktivas en Centra Eŭropo, kiu ĝis nun malpli suferas pro la kreditkrizo. Tio cetere ebligis al ĝi deskribi en unu movo, la 15an de oktobro 2008, valormalpliigojn je 1,6 miliardoj da eŭroj (multe pli ol ĝi nepre devis), por ke ne aperu surprizoj en la estonteco.

Sed ankaŭ la kurzo de ĝia akcio ege falis: de 106 eŭroj en majo 2007 al 20,6 eŭroj je la 24a de oktobro 2008. En la sekva semajnfino ĝi petis kaj ricevis ŝtatan kapitalprunton de 3,5 miliardoj da eŭroj, sen perdo por la akciuloj. Oni denove emfazis, ke la baza kapitalproporcio de la banko sufiĉus dum normalaj tempoj, ĉar ĝi estis preskaŭ la duoblo de la leĝe devigaj 4 %. Tamen pro la nuna krizo akciuloj postulas pli ol 10 %, kaj tial KBC altigis sian ĝis 10,6 %. Tion sekvis plialtiĝo de la akcia kurzo. Ĝi postvivos la krizon, same kiel verŝajne la plimulto de la malpli grandaj bankoj.

Eŭropo

En Nederlando ING jam antaŭe petis kaj ricevis 10 miliardojn da eŭroj de la nederlanda ŝtato por plifortigi sian kapitalbazon. La asekuristo Aegon poste ricevis 3 miliardojn. Aliaj sekvos.

Same bone kiel KBC travivos la krizon la hispanaj bankoj, interalie ĉar la hispana bankkontrolado okazis pli severe ol en la plimulto de la landoj. Banco Santander, la plej granda en Hispanio, eĉ transprenis en la lastaj monatoj britan kaj usonan bankojn kaj restas profitdona.

La brita Northern Rock en Eŭropo estis la unua atakita banko, meze de septembro 2007. La ŝparantoj ne plu fidis ĝin, enviciĝis ĉe la giĉetoj kaj repostulis sian monon. Tio kaŭzis tiom grandan elfluon de mono, ke ĝi devis esti savita per ŝtata interveno. Plurajn aliajn bankojn minacis simila scenaro, se la ŝtato ne estus interveninta tuj. En Britio poste sekvis interalie ŝtatigo de HBOS kaj RBS.

Poste eĉ Svislando devis interveni per preskaŭ 4 miliardoj da eŭroj por savi sian plej grandan bankon, UBS. La plej granda aŭstra banko, Erste Bank, ricevis preskaŭ 3 miliardojn de la ŝtato, malgraŭ granda jarprofito kaj solida kapitalbazo. Multas tiaj ekzemploj.

La situacio en Islando estas aparte malbona. Tie ĉiuj tri plej grandaj bankoj, Kaupthing, Landsbanki kaj Glitnir, devis esti savitaj de la ŝtato por ne bankroti, sed pro tio la islanda ŝtato mem bankrotis. Ĝi jam antaŭe havis grandegan ŝtatan ŝuldon (la kvinoblon de la jara malneta enlanda produkto) kaj do ne disponis pri la mono por savi siajn bankojn. Parte intervenis Svedio kaj la islanda ŝtato traktis kun Rusio kaj Norvegio pri moninjekto. Fine la Internacia Mona Fonduso intervenis kaj, kune kun Japanio kaj la skandinavaj landoj, aljuĝis prunton je 4 miliardoj da eŭroj al la islanda ŝtato. La IMF entute rezervis ĉirkaŭ 160 miliardojn da eŭroj por tiaj intervenoj, el kiuj en oktobro 13 jam iris al Ukrainio kaj 20 al Hungario.

Post longa hezitado, en la dua semajnfino de oktobro, la eŭrolandoj kaj poste la tuta Eŭropa Unio kunordigite agis, plialtigante la garantion je ŝpardeponoj ĉe ĉiuj siaj bankoj al minimume 50 000 eŭroj, injektante cent milionojn da eŭroj en la interbankan merkaton kaj permesante pli facilan ŝtatigon de problembankoj. Tion sekvis kelktaga pliboniĝo en la borso, sed poste reaperis tamen la pesimismo. La batalo ne jam finiĝis, kvankam grava faktoro, la kvina problemo ĉi-supra, estis solvita same en Usono kiel en Eŭropo.

Lecionoj lernitaj?

Estas ankoraŭ tro frue por prognozi, kiel finiĝos ĉi tiu krizo. Ĉu la ŝtatoj povas fari pli ol kiom ili jam faras? Grava faktoro povus esti devigo al la bankoj klare malkaŝi ĉiujn siajn eblajn financajn konsekvencojn de la kreditkrizo. La fakto, ke ili inter si ne scias, kiu havas aŭ ne havas kreditproblemojn ja kaŭzas, ke ili ĉiuj ne povas fidi unu la alian kaj tiel la interbankaj monfluoj restas multekostaj kaj nesufiĉaj. Tion ŝanĝi eblas nur per ŝtata interveno.

Ĉu la amasaj moninjektoj fare de la ŝtatoj kaj ties centraj bankoj sufiĉos por haltigi la negativan spiralon? Ĉu oni reformos la financan sistemon por eviti ripeton de la samaj problemoj? Kiam estos regajnitaj la 2000 miliardoj da eŭroj elspezitaj por deskriboj kaj perdoj pro la krizo?

Antaŭvideble, la bankoj dum multaj jaroj ne plu same facile kaj nesingarde pruntedonos monon al siaj klientoj, kio solvos la unuan problemon. Sed la memorkapablo de tiaj kompanioj ne estas poreterna kaj iam certe reaperos similaj eraroj.

Oni povas atendi, ke la ŝtata kontrolo de financaj institucioj iĝos pli severa kaj internacia, por ke bankoj ne akceptu tro grandajn riskojn, ne nur en la hipoteka merkato, sed ankaŭ inter si. La komplikaj financaj produktoj estos pli severe prijuĝataj, la bankoj, kiuj per ili vendas siajn riskojn, estos devigitaj konservi parton de la risko ktp.

Oni povas atendi malstriktiĝon de la IFRS-normoj, tiel ke dumtempa problemo en la financa merkato ne plu tuj infektos la tutan merkaton.

Plua evoluo

Ne nur Obama profitis el la krizo. Samtempe la vendejoj pri uzitaj varoj furoras, same kiel vendoj de monŝrankoj kaj la tuta sekurecsektoro.

Ŝajnas, ke oktobro 2008 signis la plej profundan punkton de la krizo, almenaŭ koncerne la financan sektoron. Aliflanke, la problemoj nun iom post iom ektransiras al la tiel nomata reala ekonomio. Ili ne restos limigitaj al bankoj kaj asekurkompanioj. Ĉar por savi sin la bankoj iĝis pli singardaj, kompanio kiu volas investi, malpli facile trovos bankon preta pruntedoni la bezonatan monon. Investado do malpliiĝos kaj la ekonomia kreskado haltos. Oni eĉ timas malkreskadon, precipe en Usono. Samtempe kompanioj, kiuj bezonas pruntojn por la ekzistanta funkciado, devos pagi pli altajn interezojn kaj tiun aldonan koston transkalkulos al siaj propraj prezoj. Tial prezoj ĝenerale plialtiĝos. Ili ankaŭ pli atentos la kostojn, inter aliaj salajrojn, do minacas maldungoj. Kompanioj kiel General Motors kaj Ford estis inter la unuaj, kiuj spertis tiajn malfacilaĵojn.

La praktiko provizore indikas tamen, ke tiu scenaro estas troigita. La pruntado laŭ realaj ciferoj eĉ kreskas. Feliĉe intertempe la interezo de la centraj bankoj malpliiĝis (en Usono ekzemple fine de oktobro jam al nur 1 %) kaj pro la iniciatoj de la ŝtatoj ankaŭ la interbanka interezo jam konsiderinde malpliiĝadas. Tio stimulos la relanĉon de la ekonomioj.

La krizo nun ankaŭ eketendiĝas al Rusio, Sud-Koreio, Brazilo kaj similaj „kreskolandoj”. Laŭ Morgan Stanley, en tiuj landoj povus ekesti plia centro de la financa krizo.

Post jaro ni povos retrorigardi. Tiam ekonomikistoj denove povos fari, kion ili plej bone kapablas fari: klarigi post la faktoj, kion oni estus devinta fari dum la krizo antaŭ jaro kaj klarigi kial oni eraris meze de la ŝtormo.

Marc VANDEN BEMPT

9 Comments / add your comment?

Michael Lennartz says:
Miaj pensoj:

Oni ne povas rigardi la aktualan krizon sen ligoj al la periodaj (ciklaj) krizoj de la kapitalismo. Ili ne estas invento de la komunistoj, sed necesa parto de la sistemo. Periodaj krizoj aperas post po 7 ĝis 10 jaroj. La lasta estis fine de la pasinta jarmilo, estis krevo de interretaj entreprenoj. La krizon fine de 1980/ komence de 1990aj jaroj en Germanio la unuiĝo nuligis - sub certaj cirkonstancoj la periodaj krizoj povas malesti.

Due oni devas respondi la demandon: Kio estas mono? Laŭ novaj teorioj mono estas nur valuta unuo en komputilo. Oni povas laŭplaĉe ŝovi monon de unu konto al alia. Pli klasika (kaj laŭ mia kredo ĝusta) teorio diras, ke mono estas "realigita plusvaloro", pli simple dirante: Oni devas produkti varon kaj vendi ĝin. La diferenco inter la kostoj por la produktado de varo kaj ties prezo, do la plialtiĝo de la valoro, naskas monon. La ŝtato do devas kalkuli, kiom da valoro estas realigata en la ekonomio kaj presigi tian kvanton da mono. Unu el la kaŭzoj por la ciklaj krizoj (ni revenas al la komenco) estas malĝusta rilato inter reale produktata valoro kaj presita mono.

Plia kontribuo: La ŝtato mem daŭre prenas monon de la bankoj. La ŝuldoj de la ŝtatoj estas egaj.

Kaj fine: Kiel la aŭtoro skribas, ke la bankoj uzas la monon plurfoje. Mono, kiu nur ekzistas en komputilo, povas esti ŝovata de unu banko al alia, al tria, al kvara. Kun reala mono tio ne estas farebla: Mi havas monon en la mano, aŭ ne. Aĉetante ion, mi donas monon kaj ne povas doni ĝin duan fojon. Evidente la bankoj reciproke sin donadis kreditojn, ĝis neniu sciis, kiom da reala mono kovrata de plusvaloro estas en la sistemo. La ŝtatoj ne estas senkulpaj: De jardekoj la monto da ŝuldoj kreskas. Ili prenas kreditojn de la bankoj - sed de kie la bankoj prenas la monon? Ili ĝin interŝovas en komputilo.

Iam (do nun) tiu procezo kolapsas. Ĝi devas kolapsi, ĉar la merkata ekonomio ne permesas senliman misuzon de ekonomiaj reguloj. Do la aktuala krizo ne okazas, ĉar la merkato malfunkcias, sed ĝi estas konsekvenco de merkataj reguloj. La merkato funkcias devige, ĉie kaj ĉie, kaj kiam la amikaro konsistanta el bankoj kaj ŝtatoj misuzas la eblecojn de komputila mono, tiam la merkato kadre de la sekva cikla krizo restarigas la necesan ekvilibron inter produktado kaj vendado de varoj unuflanke kaj la amason da mono rezultantan el tio.

Do mono ne estas detruita dum la krizo. La ŝajne detruita mono neniam ekzistis.

La sekva cikla krizo jam estas antaŭvidebla. Unue - la ŝtato enfluas la financan sistemon. En la registaroj ne sidas pli bonaj fakuloj ol en la bankoj (tiam tiuj politikistoj estus bankistoj) . Due la ŝtato hodiaŭ donas al bankoj ĝuste la monon, kiun la ŝtato sekvontjare prunteprenas de la bankoj: La ludo komenciĝas denove.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Lodchjo (21st Century Vampire)pro says:
Mi ne legis la tuton, sed jen mia penso: multege da homoj kiuj posedis monon investis kun la espero kreskigi ilian kapitalon. Tamen, la mono ja devas veni de ie ĉu ne? Oni povas sufiĉe bredi kuniklojn, sed monon multtobligi ja ne estas ebla. Aŭ mi malbone komprenas financojn.
Ĉiukaze, mi ne persone aŭ en mia ĉirkaŭaĵo rimarkis grandajn sekvojn. Mi ĉiam diras: mi estas malriĉulo, do mi ne havis monon por investi, sed ankaŭ nenion perdis. Nu, mi konscias ke tio estas egoisma penso, ĉar certe ja estas multaj homoj kiuj perdis sian laboron pro la krizo.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Berko Miklos says:
Kapitalismo estas nekredebla sistemo, cxu ne? La grandaj kapitalistoj/bankoj gajnegas monon en la tutmonda merkato kaj ne dividas gxin kun iu ajn. Tamen, kiam ili havas perdon, ili gxin dividas kun cxiuj ajn!
Tre bona sistemo, cxu ne?
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Milokula Kato replies:
Jes, kapitalismo estas tre aĉa.

Kial en ekz. Kubo aŭ Norda Koreo okazas neniu krizo? La respondo simplas: ĉar ĉio apartenas al la popolo.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
giorgosesper says:
Saluton karaj.
Por mi la kaŭzo estas la nekontrolita kapitalismo kiu regis en la mondo de "oraj knaboj".
(Nekontrilita kapitalismo= komunismo.)
En mia lando simple oni atendas ke...esperas. Dankon
Giorgosesper
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Changzhou E-Asocio says:
En la pasintaj 5 jaroj Ĉinio rikoltis rimarkindajn fruktojn en praktikado de la politiko de pordo-malfermo kaj reformado. Nivelo de la malferma ekonomio senĉese altiĝis, la skalo de investo de fremda kapitalo pli kaj pli grandiĝis, kaj kresko de ekstera komerco superis 20 pocentojn ĉiujare. Samtempe, aliĝo al la Monda Komerca Organizo plivastigis la kampon kaj disvolvan spacon de pordo-malfermo, kaj la komerca strukturo sin turnis de "kvanto-kresko" al "profito-kresko"; la banko, asekuro kaj obligacio fariĝis pli kaj pli larĝe malfermitaj, kaj la pordomalfermo de Ĉinio estas puŝata al pli alta nivelo kaj pli vasta sfero. Ĉinio kunlaboris kun ĉ. 200 landoj kaj regionoj, kaj eniris en novan periodon de ekonomia disvolvo.La 12-an de novembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis regulan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kiu elmetis kvar praktikajn rimedojn por grandigi internan bezonadon, inkluzive de sankcio de investaj programoj de fiksaj kapitaloj, altigo de procentoj de imposto-redono de iuj produktaĵoj, reguligo de dogano de parto da eksportaj produktaĵoj.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Changzhou E-Asocio says:
La 15-an de novembro en Vaŝingtono inaŭguriĝis la pintkunveno de la Grupo 20 pri financa merkato kaj monda ekonomio. Diversaj flankoj ĉeestantaj al la pintkunveno esprimis en la deklaracio de la pintkunveno, ke ili volas kune klopodi por restartigi la mondan ekonomian kreskon kaj efektivigi necesan reformadon al la monda financa sistemo.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris en la pintkunveno parolon sub la titolo "Faru plenan kunlaboron por kune pasigi la malfacilan tempon". Li montris en sia parolo, ke reformado de la internacia financa sistemo devas esti efektivigata kun la celo fortigi internacian kunlaboron pri la financa superrigardo, antaŭenpuŝi la reformadon de internaciaj financaj organizoj, akceli regionan financan kunlaboron kaj bonigi la internacian monfondusan sistemon. Li promesis, ke Ĉinio volas plu per respondeca sinteno partopreni en la internacia kunlaboro por protekti la financan stabilecon kaj akceli la mondan ekonomian disvolviĝon, kaj pliigi la subtenon al evoluantaj landoj, influitaj de la financa krizo.
Post la pintkunveno usona prezidento Bush diris, ke oni devas reformi Internacian Monan Fonduson kaj Mondan Bankon kaj konsideri pliigon de balotrajtoj kaj reprezentiveco de evoluantaj landoj en tiuj ĉi du institucioj. Li ankaŭ emfazis, ke la pintkunveno estas nur la komenco de serio da kunvenoj kaj restas multaj laboroj por trakti la financan krizon.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Changzhou E-Asocio says:
la 9-an de novembro, Ĉinio publikigis projekton por stimuli ekonomion kun dujara totala investo je 4 mil miliardoj da juanoj, tio kaŭzis varman reagon en la tuta mondo. Analizistoj esprimis bonvenigon al la projekto kaj opiniis, ke la projekto vigligos fidon de merkato kaj helpos teni kontinuan kaj stabilan kreskadon de ĉina ekonomio. Ili esprimis, ke en la nuna situacio de tutmonda financa krizo, ĉina fortigo de investo al konstruado de bazaj instalaĵoj efike plivastigos enlandan postulon kaj plenigos mankon de ekstera postulo, kaŭzita de la financa krizo.Influate de la tutmonda financa krizo, malrapidiĝis kresko de ĉina ekonomio, leviĝis kosto kaj malpliiĝis efiko, tio influis investajn volon kaj kapablon de iuj entreprenoj, kaj bremsis konsuman kreskadon. Nun, aperis malprospera tendenco pri ĉinaj ŝtalo, elektroenergio kaj en aliaj gravaj fakoj.Laŭ la projekto, en la fino de 2010, Ĉinio investos 4mil miliardojn da juanoj por konstruado de bazaj instalaĵoj, publika trafiko, ekologia medio, postkatastrofa konstruado, programoj pri popola vivo kaj altigo de enspezo de urbanoj kaj kamparanoj. Samtempe, ĉina financa politiko sin turnos de "stabila" al "aktiva" kaj ĉina mona politiko sin turnos de "firma" al "taŭge malstreĉa".
La elstara brila punkto en la projekto estas investo por garantii la vivon de popolanoj, la konkretaj rimedoj inkludas rapide konstrui garantiajn loĝejojn, kamparajn bazajn instalaĵojn kaj fortigi investon al eduko kaj kuracado.ĉi tiuj rimedoj montras, ke akcelante ekonomion, la ĉina registaro ne forgesis la disvolvan koncepton pri atento de la vivo de popolanoj kaj konstruado de harmonia socio. Plibonigo de la vivo de popolanoj estas karakterizaĵo de ĉi-foja plivastigo de enlanda postulo, popolanoj profitos de la dek rimedoj.En la lasta jaro, ĉina financa enspezo superis 5 mil miliardojn da juanoj, bona financa subteno liveros fortan kapitalan subtenon al la projekto. Laŭ raporto, la kapitalo de la projekto fontas en pliigo de longtempa konstrua ŝtata ŝuldo kaj en pliigo de proporcio de fikskapitala investo en registara buĝeto. Kvankam oni malfacile juĝas altiran rolon de la projekto al ĉina ekonomio, tamen la nuna ekonomia baza flanko estas bona, potenciala forto de enlanda postulo granda kaj financa sistemo ĝenerale stabila, tial Ĉinio plenas de fido pri trakto de financa krizo.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
verdeca says:
preskaŭ ĉiun atenton kaptas la monda financa krizo,tamen,nun en mia lando oni nur multe publikigas artikolojn pri la krizo,kaj ĝi ne influas nian vivon.por eviti la krizon preskaŭ ĉiuj registaroj faras multajn laborojn.kaj mi kiel ĉino nun ankaŭ estas ne influata de la krizo kaj tial mia vivo estas sama kiel la antaŭa kaj neŝanĝanta.tio estas feliĉa kaj ĝojinda afero,ĉu ne?
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
verdeca edited this comment 6 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.