November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

September 2009 (1)
May 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
December 2007 (3)
November 2007 (3)
October 2007 (10)

November 6, 2007

Kampanjo por homa digno

La hispana diktatoro Francisco Franco estis, nekredeble, honora prezidanto de la 53a Universala Kongreso de Esperanto la jaron 1968.

Grupo da homoj, viktimoj kaj viktimidoj de la frankisma diktaturo en Hispanio, lanĉis premkampanjon por ke la koncerna societo nuligu tiun honoran prezidantecon, pro homa digno.

Se vi, samkiel ni, opinias ke estas honto por la esperantista komunumo honorigi faŝisman diktatoron kiel prezidanton de Universala Kongreso, ne hezitu subskribi. Eblas aliĝi al la manifesto kaj unuopule kaj nome de organizo.

Legu la manifeston kaj subskribu, kaze de konsento, ĉe www.homadigno.net/

Ni petas vin, ankaŭ, disvastigi la kampanjon.
Published at 09:59 / 0 comments / 1185 visits
This post is public

November 22, 2007

Nepuniteco de nov-naziismo en Hispanio, eĉ se murdi

En Hispanio, la iama registaro prezidita de Aznar starigis, kun la subteno de la socialisma partio, la t.n. leĝon pri politikaj partioj. La leĝo estis kreita nur cele al malleĝigo de eŭska secesiisma partio. La regularo de tiu leĝo grandskale asertas, ke ĉiu politika partio ne kondamnanta la perforton estos neleĝa. Ve! La dekstra Popola Partio, kies elstaraj politikistoj idas la frankismon malakceptis kondamni la diktaturon, kaj tamen, tiu partio daŭre estas leĝa, ĉefe ĉar ĝi redakis tiun leĝon.

Dum la lastaj tagoj tiun leĝon la kataluna socio daŭre priparolas. Mi supozas ke same okazas en Madrido kaj en aliaj monderoj regataj de hispaniaj leĝoj.

La pasintan 11an de novembro, grupo de nov-naziuloj tute leĝe manifestaciis ksenofobe kaj rasisme kontraŭ enmigrintoj en Madrido. La manifestacio trairis laboristan kvartalon kaj kontraŭfaŝismaj grupoj kuniĝis proteste al tiu faŝisma parado. Inter la plendantoj staris Carlos, 16-jara knabo, murdigita de armeano partopreninta la faŝismaĵon. Se armeanoj murdas tiel facile en la ĉefurbo de la regno, kion ili faras en Irako aŭ Afganio? Se armeanoj paradas por rasismo kaj ksenofobio, kian demokration ili defendas apud la soldatoj de Bush?



La murdon de Carlos nur memoras familianoj, amikoj, kaj kontraŭfaŝismaj anaroj, kiuj manifestaciadas daŭre plende al tiu murdo, kaj plende al senpuniteco de nov-naziuloj.

En Hispanio ekzistas aro da nov-naziaj grupoj, kiuj respondecas pri perforto, batoj kaj murdoj. Kelkaj el tiuj partioj konkurencas en la balotoj, ili estas tute leĝaj. Kompreneble ili ja kondamnas la perforton. Fakte, nur tiun de ETA, sed tiu fakto ja sufiĉas por esti leĝa.
Published at 20:49 / 0 comments / 1784 visits
This post is public

November 24, 2007

Post murdo en Madrido, kaj Ku-Kluks-Klano en Barcelono, oni daŭre uzas ETA-n por preteratentigo

En Madrido militisto murdis knabon kadre de ksenofobia manifestacio. En Barcelono oni organizas prelegon de elstara ku-kluks-klanano. Intertempe, hispana dekstra partio, nome de iu asocio de viktimoj de ETA, organizas manifestacion por daŭre peti la malleĝigon de eŭskaj naciismaj partioj.

Antaŭ unu semajno, militisto murdis knabon en Madrido kadre de rasisma kaj ksenofoba manifestacio. Lavangon da protestoj okazigis la murdo, ĉefe pro la daŭra nepuniteco de faŝistoj.

Hodiaŭ, sabaton la 24an de novembro, estis planita en librejo "Europa" en Barcelono, prelego de David Duke, elstara ano de Ku-Kluks-Klano. Homa amaso manifestacie protestis kaj, krom anekdotaj etaj incidentoj kun la polico, oni sukcesis malokazigi la prelegon. Pedro Varela, famkonata eks-prezidanto de nov-nazia grupo kaj nuna posedanto de la nov-nazia librejo, vidinte la civitanan proteston, anoncis kelkhoran prokraston de la prelego, sed finfine, ĉ. la sesa posttagmeze, anoncis neokazon de la rasisma prelego. Kataluna kontraŭfaŝisma civitanaro finfine povas memgratuli pro la sukceso malokazigi kion la registaro ne malpermesis.

En Madrido, hodiaŭ posttagmeze, daŭre estis protestoj pro la murdo de Carlos, ponarde mortigita de faŝisto dum rasisma parado.

Intertempe, la hispana Popola Partio, la dua plej grava partio de la regno, uzis la -de ĝi subrektata- asocion de viktimoj de la terorismo kaj okazigis multnombran manifestacion en Madrido kiu, sen ia okaziga kialo, plendis pri la murdoj de ETA kaj postulis la daŭran malleĝigon de eŭskaj naciismaj partioj.

Faŝismo kreskadas en Eŭropo, politikistoj preteratentigas la fakton.
Published at 21:05 / 3 comments / 1871 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...