Lastatempe, kelkaj el niaj politikistoj; ĵurnalistoj kaj ceteraj kreantoj de opinio, manifestas ke enmigrintoj devas adaptiĝi al la kulturo de la lando kiu ilin akceptas. Ĉu vere ili devas tion fari?
Enmigrintoj alkutimiĝas al la loka kulturo laŭ bezono kaj sufiĉo, t.e. por labori, por veturi, por aĉeti, por ĝui sanservon, por alporti eventualajn infanojn al lernejo, ktp.
Depende de la lando, enmigrintoj devos lerni lingvon, eĉ plurajn. Kutima manĝaĵoj ankaŭ ŝanĝiĝas. Ne enmigrintoj decidas sed ja la bezono adaptiĝi. Eble, iu adoptos tradiciojn aŭ viv-aranĝojn laŭplaĉe, kaj kelkajn rifuzos pro malŝato.
Kelkaj lokanoj fervore asertas ke islamaj knabinoj devas demeti la vualon ĉar vualo malplivaroligas virinojn? Tial, islamaj knabinoj agu samkiel lokaj; ili elspezu grandan kvanton da mono en la frizo-salono, ili senharigu la krurojn al si, ili vestu altajn kalkanumajn ŝuojn detruantaj kiun ajn vertebran kolumnon, ili vestu wonder-bra kaj montru dekoltaĵon intermaman... Klaraj pruvoj ke lokaj virinoj ne estas malplivalorigitaj kompare al tiuj islamaj vualo-vestantaj. Ĉu?
Kelkaj aliaj asertas ke islamaj knabinoj ne devus esti fanatile religiemaj kaj ke nia lando estas nereligia. Tial, do, se ŝi estas devigita senvestigi sian kapon,
ili ankaŭ!

Send a message
Search for members
Roland Platteau says:
Do, tio signifas, ke se la Virgulino Mario revenus sur la tero kaj prezentus sin en franca katolika gimnazio, ŝi estus forpelita de ĝi pro ŝia "islama vualo"!
Oni povas konsili sin pensante, ke ankaŭ la atea beletristino Marguerite Yourcenar estus malpermesita en establo de la Nacia Edukado pro ties "islama vualo" (jes ja se vi iam vidis ŝin sur la poŝmarko, kiu estis dediĉita al ŝi: maljune ŝi surhavis kaptukon, do tion, kion oni en 1960 nomis "moda aksesoraĵo", kaj surmetis ĉiuj niaj avinoj (aŭ patrinoj! inkluzive la mia) kaj nun "islama kaptuko").
Kaj kompreneble ankaŭ Hebe de Bonafini, ĉu ne ? oni dirus ke ŝi estas "submetita virino" mi konjektas ?