Aperis nova versio de poŝtelefona kliento por Tumblr.
Programo stumblr funkcias en Symbian (S60) telefonoj.
En la nova versio uzanto povas:
- Sendi tekstojn, citaĵojn aŭ fotojn (ĝis 5M) al Tumblr.
- Marki bloĝaĵojn per etikedoj (eblas agordi defaŭltajn etikedojn por ĉiu speco de blogaĵo).
- Marki blogaĵon privata — ordinare blogaĵojn en Tumblr estas publikaj, sed eblas marki sendotan blogaĵon privata por ke ĝi ne videblas por ĉiuj aliaj krom aŭtoro.
- Uzi Markdown markadon, kiun komprenas Tumblr.
- Aŭtomate konservi redaktatan blogaĵon.
- Agordi tiparon en tekstredaktilo.
- Selekti grupon por ĉiu blogaĵo kaj agordi defaŭltan grupon. La liston de grupoj stumblr ricevas de la servilo.
La programo estas skribita en Pitono, do unue instalu PyS60 en vian poŝtelefonon kaj ankaŭ instalu necesan pakaĵon appuifw2.
Send a message
Search for members