David Dougherty Published on April 24, 2009
by David Dougherty

David Dougherty's blog

Browse posts
Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2
Posted on July 26, 2009
10 comments (latest 2 months ago)
Stultaj Homoj, Parto 2
Posted on July 13, 2009
13 comments (latest 3 months ago)
Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?
Posted on June 5, 2009
48 comments (latest 7 weeks ago)
Sankta Luiso!
Posted on May 21, 2009
15 comments (latest 5 months ago)
Genocido Memoria Tago por Armenoj
16 comments (latest 5 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo
Posted on April 10, 2009
11 comments (latest 6 months ago)
Nova konstruita lingvo
Posted on April 6, 2009
25 comments (latest 4 months ago)
Kiel plej bone helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj?
Posted on March 30, 2009
14 comments (latest 7 months ago)
Mi persone renkontis Jesuon Kriston en mia laborejo!!
Posted on March 12, 2009
19 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 392 times

Genocido Memoria Tago por Armenoj

Friday April 24, 2009 at 08:26PM

Tsitsinakaberd1
Tsitsinakaberd1

Hodiaŭ, la 24a de aprilo, estas la Tago por la Memoro de la Armena Genocido.

Antaŭ iom da tempo mi ricevis tekstmesaĝon el unu amiko en Armenio. Li demandis de mi, se nia prezidanto Barack Obama, jam parolis pri tiu ĉi temo hodiaŭ. Mi nur trovis skribaĵon de la blankdoma media oficejo:

http://www.whitehouse.gov/the_press_office/Statement-of-President-Barack-Obama-on-Armenian-Remembrance-Day/

En lia skribaĵo elektis Obama liajn vortojn en tre pripensema maniero. Li evitis la vorton "genocidon". Li ne volas ofendi la turkojn. Mi komprenas, ke nuntempe Armenio kaj Turkio diskutas multajn aferojn, kaj eble eĉ baldaŭ faros progreson konkretan al normaligo de iliaj rilatoj. Kompreneble Obama ne volas detrui tiujn tre sensitivajn diskutojn. Mi pensas ke li skribis tre sensitive, kaj sendube li mem scias la veron kaj volas agnoski ĝin pli direkte.

Sed la turka registaro devas rigardi en la spegulon kaj agnoski tion kion ili faris, eĉ se ĝi estis 90 jaroj antaŭe. Ĝi kontinuas nei ĉion kion oni jam longe antaŭe provis. La resto de la mondo scias kio okazis. Ju pli baldaŭ la turkoj kaj la turka registaro akceptas la historion, des pli rapide ili ne aspektos kiel stultuloj.

En la mezoriento kaj en orientazio la situacio similas. Kiel la japana registaro, la turka registaro nur neas la historion. La germana registaro akceptis la veron de tio kion faris la Nazi-reĝimo, kaj ankaŭ faris gravan eforton eduki iliajn infanojn pri ĝi. La germanoj jam delonge konfrontis ilian teruran historion, kaj ni ne povas demandi multon pli da ili.

Bedaŭrinde, ŝajnas al mi ke la okcidentaj landoj "bezonas" la turkan registaron pro kialoj de geopolitiko, sed mi esperas ke Obama plenumos lian promeson al la armenoj. La turka ĵurnalisto Taner Akçam skribis pri tiaj krimoj, kaj nun devas loĝi eksterlande. Post la unua mondmilito, la brita registaro diris ke ili volis helpi al la armenoj--kaj tion ili finfine ne faris ĉar ili bezonis Atatürk politike pro aliaj kialoj.

Antaŭaj prezidantoj usonaj faris la saman promeson kiel Obama faris, kaj ankaŭ kaŝis ĝin, post la armena komunumo en Usono voĉdonis por ili. Almenaŭ G.W. Bush faris tiel. Aliflanke, mi ne ekspektas sensitivan agnoskon de genocido de landestro, kiu mem estas kulpebla por genocido!

Mi pensas ke Obama vere estas bonintenca--lia hodiaŭa skribaĵo montras tion. Mi nur esperas ke li plenumas lian promeson kaj ne faros la saman eraron kiel antaŭaj politikistoj. Hodiaŭ oni rigardas al li por fari bonan ekzemplon. Obama partoprenis hieraŭ en ceremonio por agnoski la Judan Genocidon. En Usono, tiujn kiujn subtenas la neadon de la juda genocido oni tutsimple ne akceptas kiel homoj--ili estas ignoremuloj kaj rasistoj. Kial oni pensas pri la Armena Genocido en alia maniero? Por mi estas tio tute nekomprenebla.

Mia familio estas grandparte germandivena, kaj mi vizitis koncentrejon en Germanio. Ankaŭ mi vizitis la Holocaust Memorial Museum en Vaŝintono, DK, kaj legis librojn kaj vidis filmojn pri la Juda Genocido, kiam mi estis en la universitato. Mi ankaŭ legis bonan anglalingvan libron pri la Armena Genocido "The Bleeding Tigris" de Peter Balakjan. Kial la Armena Genocido ankoraŭ ne havas ĝian propran kaj justan lokon en la historia sciaro? Judaj aktivuloj en Usono ankaŭ rifuzis lastafoje subteni la oficialan rekonon de la Armena Genocido, ĉar ili timis ke la turka registaro malbone reagus kontraŭ turkaj judoj.

Tiuj kiuj forgesas historion ripetos ĝin. Antaŭ Hitler invadis Pollandon (post tiu invado pligrandiĝis ankaŭ la genocido kontraŭ la judoj en orienteŭropo), unu el liaj generaloj diris "Kiel reagos la mondo?". Hitler respondis, "Kiu nun ankoraŭ memoras tion kio okazis kun la armenoj?". La nazioj modelis ilian genocidon parte laŭ la ekzemplo de tio kion faris la turkoj kontraŭ la armenoj.

Ankaŭ kio okazis kun Darfur aŭ Biafra?

16 Comments / add your comment?

Andy Անդի says:
Jes, pri la Armena Genocido mi sciis ke hodiaŭ estis la datreveno kaj estas nekredeblaĵo la fakto ke la turka registaro ne volas agnoski eraron de la pasinteco kaj eraroj de tiuepoka registaro. Mi spektis plurajn fotojn pri la genocido kaj mi devas konfesi ke ili impresigas min multe.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Kaj eble malpli bone konata:

Dum la unua mondmilito, Germanio kunlaboris kun Turkio. Germanaj oficistoj estis en Germanio dum la genocido, kaj observis ĝin. Ili rimarkis ke la turkoj uzis trejnojn, infrastruktoron, kaj komunikadon por fari la genocidon. Kelkaj germanaj fotografistoj fotis la aferon ĉar ili ŝokiĝis kaj volis montri al la mondo.

Kaj, kelkaj armeaj oficistoj germanoj rimarkis kaj faris notizojn por la estonteco....

Mi tutsimple ŝagrenas ke oni ankoraŭ eĉ devas diskuti la agnoskadon oficialan de la armena genocido. Kiu aŭdacus dubigi la historion de la nazia genocido nun?
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
"Li evitis la vorton "genocidon". Li ne volas ofendi la turkojn."

Tia "takto" (ĝentila singardemo) estas sensencaĵo. Mi estas ĉefe hungaro (kun iom da germana deveno), sed mi ne ofendiĝas se oni parolas pri la "hungaraj/hungariaj fiagoj" koncerne la holokaŭston.

Oni devas bone kompreni laŭ la ĉirkaŭteksto, kiam temas pri "la X nacio", kiam temas pri certa politika potenco.

Tiel estas prave, ke "la hungaroj komence faris rabomilitojn al multaj Eŭropaj landoj", ĉar tie temas pri la tiama, konkreta, politika potenco hungara, sed diri, ke "LA hungaroj estas militemaj, rabemaj" certe estas fia rasismo, ĉar ĝi klare celas al ĉiu hungara persono, kiuj fakte tute ne similas unu al la alia (feliĉe).

Do "la turkoj faris genocidon kontraŭ la armenoj", sed aliflanke kaj "LA turkoj" kaj "LA armenoj" estas homoj tute egalaj kun ĉiu popolo de la mondo, ne pli, kaj ne malpli bonaj. Oni ĉiam devas pensi pri ĉiu atako kontraŭ konkreta popolo, ke la afero - okaze de aliaj potencrilatoj - povintus okazi ankaŭ inverse, ĝuste tial, ĉar la popoloj esence ne diferencas. En la atakinta kaj atakita popoloj same estas kaj bonuloj, kaj fihomoj, sed la fihomoj - bedaŭrinde - ne malofte estas pli fortaj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Francis SOGHOMONIANpro says:
Kiel armenido, mi partoprenis en Parizo la ceremoniojn okaze de la 94a datreveno de la armena genocido, kaj armenida politikisto deklaris "ni ne estas kontraŭ la turkoj, ni estas kontraŭ la turka registaro, kiu obstine rifuzas agnoski la armenan genocidon."
Miaopinie, Obama prononcos la vorton genocido venontjare kiam Usono ne plu bezonos Turkujon por la elirakiĝo de sia armeo...
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Multe da nacioj faris similajn aferojn al minoritataj popoloj. Ili devas agnoski kaj akcepti ĝin, por resanigi la vundojn, kiujn la popoloj ankoraŭ sentas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Laszlo, kaj ĉiuj aliaj legantoj,

Mi mem persone estas parte germandivena. Ĉu vi NE imagas, ke tio pezas forte je mia pensmaniero, kaj je mia animo? Mi ankaŭ estas parte irlando-devena. Sed finfine mi naskiĝis kaj kreskiĝis en Usono.

Mi mem pensas, ke preskaŭ ĉiu popolo, dum la historio, kaj superis kaj malsuperis, laŭ la tempo kaj epoko.

Ni konfrontu la veron de ĉiuj popoloj, unue de la popolo kaj kulturo de tie, kie ni naskiĝis kaj kreskiĝis. Tio estas dolorema sed finfine bona.

Tiuj kiuj ne komprenas la historion nek komprenas la hodiaŭan tempon nek la estontecon. Por plibone kompreni historion, oni devas konfronti ĝin, eĉ se la vero ne estas ĝentila. Nur tiel mi mem povas progresi kiel homo, kaj nur tiel grupo povas progresi kiel popolo.

Jam sufiĉe dirita.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Neniu lando eŭropa aŭ aliloka, postulis de Turkio, ke ĝi agnosku kaj kompensu la amasbuĉejon de Armenoj, en 1919 dum la packonferenco de Sevres. Mi forte dubas ies sincerecon, kiam tiu postulas tion, 90 jarojn poste.
Eŭropanoj kaj usonanoj lasu Armenion kaj Turkion interkonsenti pri iliaj rilatoj, kaj ne rajtas postuli de Turkio ion ajn pri tio.
Kial oni akceptis Hispanion en la Eŭropan union? Ĉu ĝi iam pentofaris pri siaj genocidoj en Ameriko?
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Tjeri diris: "Kial oni akceptis Hispanion en la Eŭropan union? Ĉu ĝi iam pentofaris pri siaj genocidoj en Ameriko?"

Nu, fakte ne okazis pentofaro, sed ili almanaŭ ne malkonfesas la okazintaĵojn. Tio tamen estas diferenco, eĉ ne malgranda. Nepoj ne estas kulpaj en la pekoj de siaj prauloj. Sed la malkonfeso estas freŝa kulpo, same, kiel malpermesi al armena politikisto paroli en sia gepatra ligvo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Mi neniel pravigas la turkan politikon, nek pri malnovaj okazintaĵoj, nek pri hodiaŭa statuso de ĝiaj malplimultoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Tjeri, mi pensas ke vi pravas. Mi pensas ke kiel Obama nun, tiam je la jaro 1919 la britoj kaj la rusoj ambaŭ volis gajni ion de Ataturk, kaj pro tio ili lasis la temon de la genocido. La oficiala agnoskado de genocido kaj eĉ la vorto genocido mem--mi ne memoras eĉ kiam oni komencis uzi tiun vorton -- eble mi iam legis kaj forgesis. La ideo ka statoj estas kulpeblaj por genocido kaj devas akcepti tiun kulpecon ankaŭ estas relative nova, ĉu ne?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Ĉiu homo lernu el historio. Tamen historio estas fako en lernejo kiu pli kaj pli estas neglektata. Kortuŝas min legi ke David sentas malbonan pro lia germandeveno.
Sed eble lia avo batalis por la paco? Ĉu li daŭre devas senti sin malbona. Mi naskiĝis en la malgranda lando Belgio. Mi ne sentas kulpon pri tio, kio la belgoj faris en Kongo - Zairo. Milionoj da homoj mortigitaj pro posedpremo. El sento devi ekspluatati tutan landon kiu estas dekoj da fojoj pli granda ol Belgio.
En la historio okazis ĉiam plej kruelaj aferoj. Laŭ mi estas pli bone ke ni lernas el historio, koncias ke nur paco estas la vojo al sana socio.
Mi petas senkulpigon por ĉiu homo kiu estis viktimo de ekspluatado, de murdo, de minaco. Neniu ŝanĝo okazas.
Mi batalas por paco kaj se ĉiuj faras tion, genocidoj ne plu okazos. Laŭ mi multege pli grava paŝo.
La historio estas skribita, de tempo adaptita de la reganta potenco ĉie en la mondo. La mortintoj restas en ilia paco, ankaŭ sen peto de pardono.
Progresema maldekstro en Belgio malakceptas Turkio en Eŭropa Unio ne pro la genocido, sed pro daŭre minaco de homaj rajtoj dum hodiaŭa tempo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Mi devas diri ke mi persone ne sentas malbone pro mia germandeveno direkte. Sed nature mi pensas ofte pri la fakto ke tiu lando, el kiu miaj familianoj venis, aŭ almenaŭ ĝies registaro, kapablis fari tiom teruran aferon. Mi ne rajtas forgesi tion, eĉ se mi naskiĝis preskaŭ 30 jaroj post la fino de la dua mondmilito. Kiam mi estis en Germanio mi vizitis koncentrejon, kaj mi ankaŭ prenis kurson en la universitato pri la nazia genocido. Mi tre ŝatas Germanion, sed nature mi devas konscii ne nur la bonaĵojn. Kion pli mi mem kapablas fari?

Miaj geavoj germanaj venis al Usono en la jaro 1926--dum tiu tempo estis la ekonomio en Germanio tute aĉa, sed estis antaŭ la dua mondmilito kaj genocido. Kelkaj da miaj aliaj familianoj en Germanio mortis dum la dua mondmilito--ili estis normalaj soldatoj. Kelkaj da ili ankaŭ devis foriri iliajn landojn post la milito, kaj ili iris al Okcidentgermanio aŭ al Usono.

Mi tre ŝatas la Germanion de hodiaŭ--germanoj lernas nun multe pri tio kio okazis, kaj akceptas la faktojn. La homoj vere konscias pri la afero, kaj preskaŭ neniu tie subtenas la mortopunon, ĉar ili pensas ke la registaro ne havu tiom da povo super homoj--ili ja rimarkas la danĝeron de tio.

La plejmulto da judoj kiujn mi konas diris al mi ke ili ne koleriĝas pri Germanio nuntempe, ĉar post la milito la registaro kaj la popolo faris ĉion kion ili kapablis fari por agnoski la historion kaj fari pli bone. Oni ne povas postuli multon pli da ili nun 60 jaroj poste.

Turkio kaj Japanio ankaŭ devas fari simile kiel Germanio faris. La fakto ke ili ne faris tion klarigas kial iliaj eksmalamikoj nun ankoraŭ koleriĝas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara David, mi fakte havas demandon: Ĉu vi kiel Usonano, kiun vi estas ĉu, havas konsci-riproco pri morto de miloj kaj miloj da indianoj en Usono? Ĉu vi havas konsci-riproco pri centoj da jaroj submetigo en sklaveco, grandan parton de Usona popolo, la nigruloj kiuj nur antaŭ kelkaj dekoj jaroj kaj tio multaj jaroj post la Dua Mondmilito havas samajn rajtojn ol blankulojn. Ĉu vi sentas malbonon pro iu mortinto far kuglo el Usona pafilo de homoj en Vietnamo?
Mi esperas ke ne. Historio okazis kaj ni la malgranda individuo apenaŭ povas ŝanĝi ĝin.

Jam mi parolis kun Cindy McKee pri la libro de Howard Zinn "La historio de la Usona Popolo".
Mi klopodos fari prelegon pri tiu historio, aŭ pli bone pri la "klasbatalo" kiu okazis en Usono kaj per tio mi venas al esenco.
Germana nazia partio, neniam havis pli grandan subtenon ol 34% de la balotantoj. En malnovaj Sennaciulo, la revuo de Sennacieca Asocio Tutmonda, mi legis kiom da suferoj multegaj germanoj havis pri kio okazis en ilia lando, pri kio makulis la landon por multe, tro multe da jaroj.
Kio helpas kiom mi kaj vi petas pardonon por faroj de praavoj? Laŭ mi nenion.
Pli bone estas lerni el historio kaj neniam plu fari samajn erarojn.

Mi havis plurajn judajn kolegojn kiu travivis koncentrejon. Iliaj rakontoj grave influis mian vivon,vere. Sed kiam mi devas rigardi kiel nunaj judoj bombardis Gazao-n, mi ne pensas al mizero de homoj en koncentrejoj, sed al senpovaj homoj en plene fermita urbo kiu estas murdita de homoj kiuj forgesis propran historion.
plej amike al vi jakvo
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Jakvo,

Vere vi provokas en mi gravajn pensojn, kaj mi pensas pli-malpli simile kiel vi.

Fakte mi ne sentas direkte konektita al tiuj antaŭaj okazaĵoj vere--la milito en Vjetnamio finis kiam mi estis kvarjaraĝa. Ankaŭ mia familio unue aperis en Usono (el Irlando) en la 1860aj jaroj kaj el Germanio en la 1920aj jaroj. Mi suspektas ke ili neniam eĉ renkontis indiĝenajn amerikanojn ("indianojn") tiam. Mi pensas ke la situacio de nigruloj ankoraŭ ne estas perfekta, sed ekde la 1960aj jaroj ĝi progresadis en maniero kiun mi trovas tre bone.

Kiam mi estis en la lernejo, mi nature lernis pri tiaj aferoj iom--la lernejoj instruas nin nun pri tiuj aferoj. Mi ne lernis ĉiun detalon, sed mi pli-malpli konscias tiajn aferojn je baznivelo. Ĉu oni povas vere ekspekti pli de mi?

Laŭdinda ankaŭ estas ke la usona registaro ankaŭ provis (eĉ se ne sufiĉe eble) helpi al tiuj grupoj. Mi aŭdis la la indiĝenaj amerikanoj, se ili iras al substata universitato, ne devas pagi por ilia edukado je la universitata nivelo. Ili evidente ankaŭ havas kelkajn aliajn apartajn rajtojn. Ankaŭ multe da usonanoj sentas ke la milito en Vjetnamio estis gravega eraro. Antaŭ kelkaj jaroj Usono malfermis denove diplomatiajn rilatojn kun Vjetnamio, kaj nia unua ambasadoro tie estas ekssoldato de la Vjetnama Konflikto.

Por mi la demando estas kiom malferma estas la societo. En Usono, ni havas pli-malpli malferman societon, kaj multe da homoj jam debatis tiujn ĉi demandojn publike. Ankaŭ en la lastaj jaroj multe da homoj protestis la fakton ke George Bush komencis militojn en Irako kaj Afganistano. Kaj tion ni bezonas. Bush estus preninta pli da povo kaj farinta eĉ pli malbonajn aferojn, se homoj ti ĉi ne estus protestintaj. Oni procesis kontraŭ kelkajn leĝojn kiujn li ankaŭ enkondukis, oni debatis tiujn aferojn kaj ne tutsimple sidis kaj akceptis tion.

Ni ankaŭ malferme diskutas nian historion. La registaro ne kontrolas kiun flankon de la historio aperas en la lernolibroj. Ankaŭ povas esti ke mi vivas en pli bona tempo tiuflanke. Mi naskiĝis je 1971, post la konfliktoj de la 60aj jaroj kaj preskaŭ je la fino de la Vjetnama Konflikto. En la lernejo mi devis lerni pri la militoj kun la indiĝenaj Amerikanoj kaj pri Vjetnamio kaj multo pli.

En Japanio, oni instruas kvazaŭ kiel la japanoj estis la solaj viktimoj de la dua mondmilito. En Turkio oni diras ke dum la unua mondmilito (ĝi estis milito--mortis multe da homoj, ktp). En Turkio oni diras ke la "armena problemo" estis afero de la otomana registaro, forgesinte ke la Junaj Turkoj sub Ataturk kontinuis la aferon. Eĉ insulti Ataturkon estas krimo en Turkio.

La alia flanko de historio ne aperas en iliaj lernolibroj. Nuntempe en Usono ni eĉ ne havas tiun problemon, kaj eĉ usonanoj ne estas tiom naivaj. La registaro ne blokas malferman diskutadon kaj informon.

La problemo kiu ĝenas min estas, ĉu estas dubinda ke la Armena Genocido okazis? Ankaŭ la genocido en Azio dum la dua mondmilito, de la japana armeo. Kiel oni povas debati se tiuj aferoj estis genocidoj aŭ ne? Mia punkto, finfine, estas ke Germanio agnoskis tion kion ili faris, Usono ankaŭ iom post iom, eĉ se malrapide, agnoskis kelkajn partojn de nia historio ankaŭ, oficiale, kaj nuntempe agadas en laŭdinda maniero. La najbaroj de la turkoj kaj japanoj ankoraŭ havas fortan malamon por tiuj ĉi landoj, ĉar ili ankoraŭ rifuzas fari tion.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
La fakto ke la usona registaro faris iomete por helpi (eĉ se poste) la situacion, kaj ke mi havis la eblecon legi librojn kaj vidi televidprogramojn senprobleme, helpas al mi. Se oni konscias la historion, oni povas kompreni kio okazis. Kaj tiu kiu vere komprenas sian denaskan landon kaj ĝies historion gajnas respekton, laŭ mi.

Se iu usonano dirus ke la mortigado de indiĝenaj estis mensogo, aŭ ke la sklaveco de nigruloj estis bona afero, oni rajtus kulpigi lin eĉ se li aĝas same kiel mi. Konscio kaj la eblecoj informiĝi propre helpas al la resaniĝado.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Andrés ... says:
Mi ne scias multe pri tiu kulturo aŭ lando! sed mi komencas interesiĝi!
mi ŝatus viziti tiun omaĝe aŭ almenaŭ partopreni! ĉar mi ja sciis pri la genocido. :)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...