Mi havas kelkajn gramatikajn demandojn.
1. Kio estas via opinio pri la uzo de historia prezenco; historia nun-tempo; historia as-tempo en Esperanto? Tio estas la uzo de as-tempo en parolo pri pasintaj eventoj.
Ekz: En 1887, Zamenhof publikigas unuan lernolibron. Adresaron li publikigas en 1889, kaj li komencas eldoni revuon 'La Esperantisto' en 1890.
Ni havas diskuton en la redaktoteamo de Sennaciulo, pri artikolo kiu uzis historian as-tempon; mi aprobis, kelkajn malaprobis, dirante ke tio povus konfuzi legantojn (eble, ne-eŭropanajn legantojn). Se vi volas legi mian kontribuon, jen:
"Angle, la uzo de 'historia nun-tempo' estas por rakonti serion de eventoj en historio.
Oni 'transportas' la leganton al tiuj eventoj per uzo de prezenco; nun-tempo; as-tempo.
Mi legas ke Ĝemilo uzis preteriton; is-tempon, kiam li parolis pri la dato 1789. Li apartigis la postajn eventojn, kaj kreis etoson de estanteco en mensoj de legantoj per uzo de as-tempo, tiamaniere engaĝante ilin en tiuj eventoj. Bonefekte, ĉar tiuj eventoj ankoraŭ eĥas tra nia mondo.
Ŝajnas ke li uzas is-tempon por marki agojn kiuj havis finon; bone.
Mi rimarkas ke, ĉe la fino, li uzas is-tempon, por emfazi la transpason (deziratan) de kapitalismo kaj naciismo. Bone.
Mi scias ke uzon de historia nun-tempo en: "La 19a jarcento sekvas la francan revolucion" oni povus konsideri nelogika; sed estas kvazaŭ oni staras super tempolinio, rigardante historion disvolviĝi tre rapide; kaj tio kongruas kun la titolo: 'historia superflugo'.
Plaĉas al mi."
2. Kio pri la uzo de seksneŭtralaj triapersonaj pronomoj ŝli, ĝi aŭ ri, anstataŭ ŝi kaj/aŭ li? Oni ofte uzas ŝi/li aŭ ŝ/li en skribita teksto. Mi preferas uzi ĝi nur kiam mi parolas pri nepersonaj objektoj. Ne plaĉas al mi ri. Ri enkondukus tute novan pronomon. Ŝli eeeeble plaĉas al mi, ĉar estas kunfandiĝo de ekzistantaj pronomoj, bezonata kiam oni ne scias ĉu uzi virgenron aŭ ingenron. Ĉu ŝili?
Aŭ ĉu simple forgesu kaj uzu li? Mi legas ke li estas konsiderata kaj ulgenra kaj virgenra. Persone, mi ne komprenas kiel li povus esti ambaŭ (ul- kaj vir-) samtempe.
3. Kio pri la uzo de ci kiam oni bezonas distingi inter ununombra vi kaj plurnombra vi?
Miaopinie, oni povus diri, 'Ne, mi parolas al nur vi -- vi sola'.