About this blog

Cindipensoj

Referencoj Alklaku por viziti listojn de vortaroj, lernejoj, ktp

  • 118 posts
  • 36 574 visits / 1 comment
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

Favorite blogs

Jarmila Rýznarová's Blog
13 posts
Jacek's Blog
21 posts
Esperanto kaj ni
24 posts
Thierry Salomon's Blog
102 posts
Aleksandro Horváth's Blog
154 posts / 1 comment
Jakvo's Blog
0 posts
Zhang Xuesong's Blog
142 posts
Ora Mezo
90 posts
Dimitrije Janicic's Blog
63 posts / 6 comments
Ajnaĵoj
23 posts / 1 comment
ipernity's Blog
119 posts / 21 comments

November 5, 2009

Joomla 1.5.15

Joomla 1.5.15 lingva pako estas preta: http://joomlacode.org/gf/download/frsrelease/9961/45757/eo-XX_Joomla1.5.15_full.zip

noto: dum longe, mi uzas tradukilon. Hodiaŭ, mi rimarkis ke ĝi ne montris ŝanĝitan linion. Se vi rimarkas frazon kiu ne ŝajnas en ordo, bonvolu sciigi min.

Published at 15:20 ( 0 comments / 36 visits )
This post is public

November 2nd, 2009

Mallumejo

Mi esploras la kampon de la 'malluma' TTT-ejo; la nevidebla parto de la TTT-ejo; tiuj ejoj - aparte paĝoj - kiujn indeksilojn kaj robotojn ne aliras kaj kiujn ni ne trovas kiam ni uzas serĉilon kiel Google.
Demando: Ĉu vi konas iun firmaon kiu pagas homajn rikoltistojn trovi nevideblajn paĝojn?
Se jes, mi antaŭdankas komenton pri tio.

Published at 19:38 ( 3 comments / 48 visits )
This post is public

September 26, 2009

Google malfermas 16 projektojn al voĉdonado

Projektoj kiuj celas plibonigi la mondon

antaŭa blogaĵo: http://www.ipernity.com/blog/22786/95853

En Projekto 10100, Google stucis la projektojn ĝis 16. Nun la publiko rajtas voĉdoni: http://www.project10tothe100.com/index.html

El la falmenuo supre dekstra, elektu lingvon, tiam alklaku la verdan butonon, kaj vi povas legi la ideojn kaj voĉdoni -- de nun ĝis la 8a tago de oktobro.

Okulfrape al mi estas ke multaj el la 16 ideoj metas povon en la manoj de la popoloj, per ne nur aliro al informoj, sed ankaŭ la rajto aldoni al la informoj. Google finance subtenos maksimume 5 el la plej voĉdonitaj ideoj. La unua paŝo post la 8a tago de oktobro -- post fina elekto de projektoj estos inviti organizaĵojn proponi sin mem kiel komisarojn de projekto. Helpe de la mamota kompanio Google, la projektoj estos realigitaj -- per 106 usonaj dolaroj.

Voting has opened in Google's Project 10100. Out of 16 ideas (some are amalgamations of individual proposals) up to 5 will be chosen, based on the voting, which ends Oct. 8th: http://www.project10tothe100.com/vote.html Google will back up to 5 winning projects, with 10 million greenbacks.

Published at 15:56 ( 5 comments / 458 visits )
This post is public

September 12, 2009

Kelkaj ŝercoj

Panjo, panjo! La sako de hundnutraĵo malpleniĝis.
-- Silentu kaj formanĝu la knelojn.

Panjo, panjo! Kio aŭ kiu estas juna deliktulo?
--Silentu! Fumu la cigaredon, drinku vian viskion kaj dismetu la ludkartojn.

Panjo, panjo! Kial paĉjo aspektas tiel pale?
--Silentu kaj daŭrigu fosi.

Panjo, panjo! Kial ĉiuj forkuras?
--Silentu kaj reŝargu.

Panjo, panjo, kial paĉjo zigzagas?
--Silentu kaj repafu.



Mi spertas amnezion kaj jamvidaĵon samtempe. Mi kredas ke mi jam forgesis ĉi tion.

Iu demandis ĉu mi scias, kioma horo estas. Mi respondis ke jes, antaŭe.

Multaj komediistoj imitas aliajn. Mi imitas mian ombron.

Mi akiris novan ombron. Mi devis forpeli la alian.... ĝi ne faris tion, kion mi faris.

Mi metis glubendon al sur la speguloj en mia domo por ke mi ne senintence trapaŝu en alian dimension.

Lastatempe, mi pentras abstrakte. Tre abstrakte. Neniu peniko, neniu farbo, neniu dreliko, mi nur pensas pri pentri.

Mi ĝuas rememoradi kun nekonatuloj.

(Se vi maltrafis legi min, estas ĉar mi estas parenteza.)

Antaŭ 4 jaroj...ne, estis hieraŭ. Hodiaŭ, mi...tiu ne estis mi. Foje, mi...tamen, ne.

Ĉu estas strange ĉi tie aŭ ĉu estas nur mi?

Iam, amiko sendis poŝtkarton al mi ilustrita per foto de nia kara planedo. Dorse, li skribis, "Mi sentas la mankon de vi."

Published at 21:04 ( 14 comments / 374 visits )
This post is public

September 9, 2009

Obama NE menciis Esperanton

La preparita parolo: http://www.whitehouse.gov/MediaResources/PreparedSchoolRemarks

La efektiva parolo: http://www.youtube.com/watch?v=3iqsxCWjCvI

Li neniam menciis Esperanton. Iu nezorgema leganto legis: http://www.nbcbayarea.com/news/tech/Obama-Decries-X-Box-Facebook-57732152.html

kaj kredis ke Obama insultis Esperanton. Zorgema leganto rimarkos ke la vortoj de Obama estas inter citiloj.

Published at 17:57 ( 9 comments / 283 visits )
This post is public

September 3rd, 2009

Bonvolu konservi kopion de Revon havas mi

Iu menciis ke la Esperantigo de la fama parolo de Martin Luther King Mi havas revonRevon havas mi estas ege malfacila trovi enrete nun, ĉar kelkaj retpaĝoj fermiĝis. Mi trovis unu version: http://eo-literaturo.wikispaces.com/Mi+Havas+Revon+%28KING-ML%29

kaj mi nun kopias tion al propra komputilo.
Ĉu ekzistas alia versio en la reto?
Oni povas kompari tradukaĵojn kun la originala: http://www.americanrhetoric.com/speeches/mlkihaveadream.htm

aŭ aliaj tradukaĵoj: http://www.mlkonline.net/speeches.html

....mi pdf-igis ĝin: http://cindymckee.com/librejo/Revon_havas_mi.pdf
kaj ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/cindio/5869583
Ni ĉiuj konservu kopiojn, ĉu ne, ĉar retpaĝoj foje fermiĝas, kaj ni perdas tekstojn.

Published at 12:32 ( 6 comments / 226 visits )
This post is public

August 25, 2009

Red River

Red River
--in the tradition of Ci, form Manjianghong (River Fully Red)

Clay full I am
rich and red
through this their clay
I filter,
leach tribal tongues
and wetly play
my liquid tongue delivers
discourse from an ancient day
inscribe in
liquid pottery
the old way

Then southward
I survey
strong Texas
I decay
the clay of cowboys
I will convey
redly, rushing, to the Gulf
I pause at the port to weigh
my peoples
then mix world's water
in my spray

Manjianghong has two stanzas, of syllable arrangement: 434,344,77,353 / 33,33,54,77,353
and rhyme arrangement: xxa,xxa,xa,xxa / xa,xa,xa,xa,xxa



Published at 12:21 ( 4 comments / 216 visits )
This post is public

August 15, 2009

Venanta verdestaĵo

Venanta verdestaĵo
--laŭ ĉinesko Fengrusong (Vento inter Pinoj)

estaĵo en skulpturo
kontraŭ dommuro
grimpantoj ĉirkaresas-
Ne ploru
nia turo
ni dancas adore
laŭ via konturo

vivanta, verda ŝnuro
verda tinkturo
elverŝas premimpresojn
al sur la blanka puro
dum ili amkantas-
vi estas nurnuro

Fengrusong havas silaban aranĝon laŭ: 7,5,734,66 / 7,5,77,66
rimaranĝon: a,a,xxa,xa / a,a,xa,xa (x=senrima) desegnaĵo de Eder Benedetti


Eventual Verdant Being


A being in statuette
against parapet
climbers tendrilly caress-
please don't cry
our minaret
we dance adoringly
along your silhouette

A living green plaited net
green dye foliate
pour out pressing impressions
on whiteness immaculate
while they sing lovingly-
you're something separate


Ĉineske 9: http://www.ipernity.com/doc/cindio/5586623/in/album/141538

Published at 00:32 ( 0 comments / 230 visits )
This post is public

July 24, 2009

Sekureco-problemo je kriza nivelo en Joomla 1.5.12 - ĝisdatigu

Sekureco-problemo je kriza nivelo.
'Tiny browser' la foliumilo kiu estas inkluzivita kun TinyMCE 3.0, permesas la alŝuton kaj forigon de dosieroj sen unue ensaluti.
Se vi estas administranto de retejo uzante Joomla 1.5.12, ĝisdatigu tuj al versio 1.5.13. La fliko: http://joomlacode.org/gf/download/frsrelease/10696/42207/Joomla_1.5.12_to_1.5.13-Stable-Patch_Package.zip

La lingva ĝisdatigo: http://joomlacode.org/gf/download/frsrelease/6129/42400/eo-XX_Joomla1.5.13_full.zip

Published at 12:21 ( 0 comments / 430 visits )
This post is public

July 20, 2009

Incesto

Jes, mi apenaŭ tuŝis la temon en ĉi tiu artikolo, kiu jam aperis. Mi bezonas reviziti tiun Konvencion pri la rajtoj de la infano...
(nun mi laboras; ĝis)



Incesto: seksaj agoj inter familianoj. Seksa ago eble/eble ne inkluzivas penetron. Familianoj ne nepre estas sangaj parencoj; ekz. duonpatro-duonfilino.



Antropologoj ofte asertas ke la sola komuna trajto inter ĉiuj kulturoj estas la malpermeso, la tabuo de incesto. Kaj jes, la plejmulto de socioj havas iun tipon de incesta evito en la moralo. Tamen, ĉu tio signifas ke incesto ne okazas, aŭ okazas malofte?

Taksoj varias; esploroj montras ke 1 el 23, 1 el 77, aŭ 1 el 10 geknaboj suferis de incesto. Incesto okazas en ĉiu ekonomia tavolo, en kaj kamparaj kaj urbaj medioj, en religiaj socioj kaj en sekularaj, en kleraj kaj malkleraj familioj. Ĉi tiu misfunkcio de normala familia vivo montriĝas en pli alta risko de la viktimo sperti diversajn perturbojn, inkluzivante malaltan memestimon, malfacilon subteni interpersonan rilaton, seksan misfunkcion, deprimon, anksion, fobiajn evit-reagojn, psikosomatan malsanon, misuzon de drogoj, liman misfunkcion de personeco, kaj kompleksan post-traŭmatan streson.

Laŭ la trovoj, incesto estas unu el la plej oftaj misuzoj de infanoj, kaj unu el la plej damaĝaj. Evidente, ĝi ankaŭ estas unu el la malplej konfesitaj problemoj. En kelkaj dokumentoj, mi legis la frazon, "La tabuo ne estas kontraŭ incesto, la tabuo estas kontraŭ paroli pri incesto."

Kaŝado kaj nekonfeso de la mistraktado ŝajnas transpasi etnajn kaj ŝtatajn limojn. Ĉiu kulturo ekzercas eviton de la temo de incesto. Ĝenerale akceptata kialo de tio estas la preskaŭ universala traktado de infanoj kiel posedaĵoj de la gepatroj kaj/aŭ de aliaj plenkreskaj parencoj, laŭgrade en la malsamaj kulturoj.

La sekreteco ŝajnas konduki al du rezultoj; pligrandiĝo de la sentoj de kulpeco kaj honto, kaj efektiva kuraĝigo de incesta konduto.



En preskaŭ ĉiu kulturo, la familio estas la plej grava meĥanismo de socialigo. Kiam la faranto de incesto estas la tradicia protektanto kaj edukanto de la infano, la aŭtoritatulo de la infano, tiu procezo de socialigo ne nur devias de akceptataj normoj, tiu procezo estas tute rompita. Krom la rompo de socia edukado, la infano suferas la perdon de sekureco en propra hejmo. Kaj kiam la vilaĝo turnas sian kolektivan vizaĝon, la infano perdas ĉiun esperon de protekto kontraŭ perverso.



Pri universala traktado

La diferencoj inter moraloj de malsamaj kulturoj estas grandaj. La konceptoj pri deca konduto, seksaj rilatoj, kaj pri la graveco, privateco kaj eĉ difino de familio foje kontrastas ekstreme. La traktado de infanoj same kontrastas.

Dirinte tion, kvankam la diversaj komunumoj aplikas diversajn moralojn, la tekstoj pri la temo montras ke universala konsento ekzistas (almenaŭ en okcidentaj landoj), ke infanoj ne posedas saman rezono-kapablon kiel plenkreskuloj, tial ne kapablas interkonsenti pri seksa rilato, aparte kun aŭtoritatulo.

Ĉu estus saĝe aŭ dezirinde subteni universalan konvencion, kiu estus praktikata sen rigardo al ŝtatlimoj? Ĉu la Konvencio pri la rajtoj de la infano de Unuiĝintaj Nacioj diras sufiĉe? Mi citas: "ARTIKOLO 19

1. La subskribintaj ŝtatoj faras ĉiujn leĝdonajn, administraciajn, socialajn kaj edukajn disponojn taŭgajn por protekti la infanon kontraŭ ĉia perforto, atenco aŭ korpa aŭ mensa brutaleco, forlaso aŭ neglekto, malbonaj traktadoj aŭ ekspluatado, inkluzive de seksa perforto, dum ĝi estas sub gardo de siaj gepatroj aŭ de unu el ili, de sia aŭ siaj leĝaj reprezentantoj aŭ de ĉia alia persono al kiu ĝi estas konfidita

ARTIKOLO 34

La subskribintaj ŝtatoj promesas protekti la infanon kontraŭ ĉiuj formoj de seksa ekspluatado kaj de seksa perforto. Tiucele la ŝtato faras aparte ĉiujn taŭgajn disponojn sur nacia, duflanka kaj multflanka ebenoj por malhelpi:

a) Ke infanoj estu instigataj aŭ devigataj okupiĝi pri kontraŭleĝa seksa agado;

b) Ke infanoj estu ekspluatataj cele al prostituado aŭ aliaj kontraŭleĝaj seksaj praktikoj;

c) c) Ke infanoj estu ekspluatataj cele al produktado de pornografia spektakloj aŭ materialo."1

Rimarku uzon de la vortoj 'duflanka' kaj 'multflanka'; ili estas ŝlosilvortoj al internacia traktado. Malgraŭ tio, la difinoj de kontraŭleĝa seksa agado ne ekzistas en tiu dokumento kaj ne estas referencataj, krom deklaroj pri seksa perforto, prostituado kaj pornografio, kiuj estas ĝenerale klaraj terminoj.

Do, la precizaj ŝtataj difinoj de seksaj ekspluatadoj estos uzataj, eventuale kun interveno de Unuiĝinta Naciaro.

Eĉ se vi kredas ke universala kontrakto ne povus aŭ ne devus ekzisti, ni povas agi en niaj komunumoj kontraŭ la endanĝerigo de infanoj. Unu el la plej gravaj agoj estas la detruo de tiu ebliganta muro de silento ĉirkaŭ incesto.



noto: mi evitis uzon de la vorto sangadulto, ĉar incesto ne ĉiam okazas inter sangaj parencoj, kaj ne ĉiam temas pri adulto.

1 1 1 "[Esperanta traduko far MAS: Unuiĝintaj Nacioj. Konvencio pri la Rajtoj de la Infano.”



Published at 15:43 ( 3 comments / 315 visits )
This post is public

July 20, 2009

La temo estas limonado

Mi ĵus skribis al iu, ke Jianzi Mulanhua estas tre 'okcidenta gusto' de ĉinesko.Ĉu ne?
Jianzi Mulanhua konsistas el du samaj strofoj kun 4 versoj de 4,7;4,7; / 4,7;4,7 silaboj, laŭ rimaranĝo aa,bb,cc,dd.

La temo estas limonado
--laŭ ĉinesko Jianzi Mulanhua

porda puŝo
tiam tenera tuŝo
buŝa suĉo
ĉerpo el suka kruĉo

lekas lango
globajn gutojn de vango
gluta glito
likva kisoekscito

Published at 14:37 ( 3 comments / 211 visits )
This post is public

July 18, 2009

Ekzisto pro bezono

Ekzisto pro bezono
--laŭ ĉinesko Queqiaoxian

Ĉu ekzistas
senarbitra
vero absoluta-
aksiomo de ĉio
solida
senrefuta?

Ĉu bezono
havi bazon
estas atributa
vero de kerna vero-
esenco
neimputa?

Queqiaoxian: (446,734)x2



Mi ĝuas ĉineskojn pli kaj pli. La malsamaj strukturoj invitas min pensi malsame. Mi ne scias ĉu via menso bezonas ekzercon, sed mia jes!

Published at 12:44 ( 0 comments / 148 visits )
This post is public

July 16, 2009

Ĉu iu bezonas malstreĉiĝi?

Ĉu kapuĉini aŭ ne kapuĉini?
--laŭ ĉinesko Yulinling

Kafeini
ĝis komenci
halucini
Tio estas ĝojo
Mian menson
ilumini
mia celo estas
jam ne min klini
al la lit'
Nur lumadi
mian tagon ne fini

Mi bezonas urini,
doloron
povas difini
Eĉ artikaj ligoj
ĝemas dum
determini
ĝustan lokon
Ĵuras
jam ne kapuĉini
akre mi
dum ektremaj
paŝoj abstini

Yulinling havas 2 strofojn de 11 kaj 12 versoj, kiuj havas silabajn aranĝojn de 4,44,644,65,347 / 7,35,634,426,345 kaj rimaranĝojn de a,xa,xxa,xa,xxa / a,xa,xxa,xxa,xxa (x = senrima)

noto: kafo ne kaŭzas halucinon

:)

Published at 00:13 ( 5 comments / 233 visits )
This post is public

July 13, 2009

Kiu viktimo - What Victim?

Kiu viktimo?
--laŭ ĉinesko Dingfengbo (Subigo de Ŝtormo)

vi venas sen pasporto
nevivpova aborto
de patrujo forvelka
kelka
Nenombrita eksporto

ĉi tie nur ĝenkvanta
vanta
kiel subŝua cimo
amaso da malhomo
Nomo-
alia krom viktimo

Translation:


What Victim?
--in the tradition of Ci, form Dingfengbo (Subjugation of a Storm)

You come without a passport
nonviable, so abort
from motherland long since flagged
Untagged
uncalculated export

Here, only a vexing sum
irksome
a bug on our shoe-bottom
nonhuman brute crowd that came
your name -
anything besides victim

7,7;7,2;7;/7,2;7;7,2;7 | aabba/ccdeed

Published at 12:56 ( 1 comment / 181 visits )
This post is public

July 7, 2009

The Vendor of Pain

The Vendor of Pain
--in the tradition of Ci, of the form: Linjiangxian

I received a challenge!
Yessir, says the sender
Girl, your chances are slender
chant your sundown song
Cindy, surrender

I'm an obstinate ass
could be a contender
for most patent pretender
But, she set me straight
Pain? She's the vendor!

Chinese fixed form poetry. The form Linjiangxian has 2 stanzas of 5 verses each, with 66,7,55 syllables. The commas allude to the rhyme scheme: xa,a,xa (x = unrhymed, and the last verse is always a rhyming verse, so a comma is unnecessary)

Published at 13:09 ( 6 comments / 213 visits )
This post is public

June 29, 2009

Hundo sur ĉeno (ĉenita)

Hundo sur ĉeno
--laŭ ĉinesko Huanxisha

Vi palpas ĝin viscere
vualas vin ekstere
Li vundus vin severe
se penso eĉ emanus.
Estiĝas efemere
memeco. Pasis, vere.


7,7,7/77,7
rimaranĝo: a a a x a a

Mi skribis tion jambe, sed oni ne devas uzi fiksitan ritmon en ĉinesko, ĉar la silabro-nombro en linioj ofte varias; linio povas esti para, la sekva nepara; ekz, 3-silabra linio sekvata de 6-silabra linio.

Published at 20:23 ( 2 comments / 276 visits )
This post is public

June 28, 2009

Kunlaboru per OpenOffice

Kiom da vi scias pri la kunlabora eblo de OpenOffice? Oni povas enŝalti markadon de ŝanĝoj al dokumento. Poste, alia persono povas rigardi la ŝanĝojn, akcepti aŭ malakcepti la ŝanĝojn. Tre utile dum kunverkado aŭ provlegado.
En la menuo Redakti -> Ŝanĝi -> Registri, oni markas registradon de ĉiu ŝanĝo al dokumento. En sama menuo: Redakti -> Ŝanĝi -> Vidigi, oni ŝaltas videblecon de la ŝanĝoj. La kolorojn, kompreneble, oni povas ŝanĝi.

elektu-registriĝi-kaj-videbligi
elektu-registriĝi-kaj-videblig…

Mi decidis ruĝigi forigatajn ŝanĝojn kaj bluigi aldonatajn vortojn. Do, mi iris al Iloj -> Agordaĵoj -> OpenOffice.org Verkilo -> Ŝanĝoj, kaj elektis tiujn kolorojn. Rimarku kolorojn sube. Kaj rimarku la vertikalan linion apud ĉiu linio kiu enhavas ŝanĝojn. En tiu sama menuero estas eblo ŝanĝi la koloron de tiu marko. (mi lasis)

ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigitaj
ŝanĝoj-registritaj-kaj-vidigit…

Se vi estas la persono kiu rigardas la ŝanĝojn -- post iu sendas la dokumenton al vi -- kaj volas akcepti aŭ malakcepti, iru al Redakti -> Ŝanĝoj -> Akcepti aŭ malakcepti:

akcepti-ŝanĝojn
akcepti-ŝanĝojn



La markoj malaperos post (mal)akcepto. Vi havos belan dokumenton!

Published at 22:09 ( 9 comments / 267 visits )
This post is public

June 28, 2009

Neda

Neda
—laŭ ĉinesko Pozhenzi


Persio regata
de menso obseda
Kantas antikvaj voĉoj
pri kulturo hereda-
aldonu Neda

Spirita gvidanto
spirito poseda
Kantas juna spirito
leviĝas voĉo pleda
memoru Neda



Mi havis tempon hodiaŭ legi pri Neda. Kaj mi skribis tion. Kvankam, mi kredas ke oni elparolas Neda - Nida, mi rimis vortojn uzante la literumadon.


Ŝia nomo estis NEDA

Published at 00:29 ( 6 comments / 272 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 7 next →

( 118 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Cindy Mckee

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...