May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

January 2009 (9)
December 2008 (28)
November 2008 (45)
October 2008 (41)
September 2008 (40)
August 2008 (13)
July 2008 (30)
June 2008 (47)
May 2008 (29)
April 2008 (33)
March 2008 (51)
February 2008 (10)
December 2007 (1)

May 2nd, 2008

Erich Kästner: Memmortigo en familia marbanado -Selbstmord im Familienbad

Balta Maro: Kühlungsborn kun strandpromenejo
Balta Maro: Kühlungsborn kun s…


fotis Cezar en Kühlungsborn

Erich Kästner

Memmortigo en
famila marbanado


Jen do vi kaj tie la natur'.
Inter ni, ho ve, diversaj kliŝoj.
Ĝis al vi kuraĝas ŝvebi nur
la parfum' el fuko kaj el fiŝoj.

Inter viaj vidoj kaj la mar'
kun sopir' de vi nun ekvidata,
kuras homoj ĉiam por kompar'.
Kaptas la dolor' vin senkompata.

Ventroj kaj postaĵoj en liber',
homoj staras, kuŝas en la sablo.
Dikaj damoj sinkas sen fier'
laŭ meduzoj sablen, ĉe l' diablo!

Kien ajn nun iras via vid',
la okuloj fermas sin kun forto.
Sed sin montras aĉo plu kun fid'.
Nun necesas agi do laŭ sorto:

Kun kolero hasti preter sinoj
inter korpoj ĝis la mar' - en ĝin.
Plu sin montras dikaj viroj, inoj.
Gras' surnaĝas. Ĉu ĝis nia fin'?

En malgaj' ni gapas verdajn ondojn.
Antaŭnaze tronas in' en blond'.
Aĥ, la mar' ne konas kaŝajn mondojn.
Gras' ĝin kovras ĝis la horizont'.

Jen do restas nur ĉe l' fino droni!
Oni sinkas tial kiel ŝton'.
Laŭ boato akvon glutas oni.
Sur margrundo solas hom' sen son'.

Tradukis Cezar
el: „La tempo veturas per aŭto“


Erich Kästner


Selbstmord im Familienbad


Hier bist du. Und dort die Natur.
Leider ist Verschiedenes dazwischen.
Bis zu dir herüber wagt sich nur
ein Parfüm aus Blasentang und Fischen.

Zwischen deinen Augen und dem Meer,
das sich sehnt, von dir erblickt zu werden,
laufen dauernd Menschen hin und her.
Und ihr Anblick macht dir Herzbeschwerden.

Freigelaßne Bäuche und Popos
stehn und liegen kreuz und quer im Sande.
Dicke Tanten senken die Trikots
und sehn aus wie Quallen auf dem Lande.

Wo man hinschaut, wird den Augen schlecht,
und man schließt sie fest um nichts zu sehen.
Doch dann sieht man dies und das erst recht.
Man beschliesst, es müsse was geschehen.

Wütend stürzt man über tausend Leiber,
bis ans Meer und dann sogar hinein -
doch auch hier sind dicke Herrn und Weiber.
Fett schwimmt oben. Muss denn das so sein?

Traurig hängt man in den grünen Wellen,
vor der Nase eine Frau in Blond.
Ach, das Meer hat nirgends freie Stellen,
und das Fett verhüllt den Horizont.

Hier bleibt keine Wahl, als zu ersaufen!
Und man macht sich schwer wie einen Stein.
Langsam lässt man sich voll Wasser laufen.
Auf dem Meeresgrund ist man allein.

Kästner, Erich: Die Zeit fährt Auto. Lepzig 1968 (RUB 433) S.89



Published at 05:12 / 2 comments / 201 visits
This post is public

May 3rd, 2008

Hans-Georg Kaiser: Götter leider besoffen

 

 

Götter leider besoffen


Es irrte einst ein Ichtirex
in einem Arealkomplex.
Darüber war er so perplex,
dass er sich krümmte im Reflex.

Damit nun aber nicht genug,
flog schnell heran ein Pekinug.
Der hatte grossen Appetit
und frass ihn auf samt dem Gebiet.

Der Alleroberüberrex
der sah die Sache sehr konvex.
Als Spiegelbild der Lentofagen
vermerkte er es unter Plagen.

Der Oberkrickelkrackelmax,
der sendete ein Fi-fa-fax:
Götter leider besoffen -
man kann nur hoffen.

Published at 13:10 / 1 comment / 114 visits
This post is public

May 3rd, 2008

Cezar: Seks' drogoj & rokenrolo

Seks', drogoj & rokenrolo
Seks', drogoj & rokenrolo

Cezar

Seks', drogoj

& rokenrolo

 

"La fiaj punkoj ĝin ne scias,
ke Mort' al ĉiu el ni krias.
Jam de l' unua vivotago
la morto estas daŭra plago.

Vi vivas laŭte kaj ebriaj,
diboĉas droge kaj sendiaj.
La morto kaptos vin ĉe l' fino
kaj tenos vin en sia sino."


"Vi, stulta hom', vi vane plendas!
Nur ĉar la morto iam endas,
ni pri la mort' cerbumu frue
kaj sobru ĉiam nur senĝue?

Prefere ja diboĉe fali
ol kiel patroj nur banali.
Prefere ni la drogojn laŭdu
ol viajn sermojn ekaplaŭdu."

Foriĝu, ul' kun limonado,
kaj for de nia grasa plado.
Antaŭ la mort' ni sekson ĝuu,
ni rokenrolu, vivo bruu."

 

 

Published at 15:31 / 4 comments / 226 visits
This post is public

May 6, 2008

Christoph Meckel: Parolo pri la poemo - Rede vom Gedicht

 

Christoph Meckel

PAROLO PRI LA POEMO

 

La poemo estas ne la loko, kie la beleco estas flegata.
Ĉie tie estas la parolo pri la salo, kiu brulas en la vundoj.
Ĉi tie estas la parolo pri la morto, pri venenigitaj lingvoj.
Pri patrolandoj, kiuj samas al feraj ŝuoj.
La poemo estas ne la loko, kie la vero estas ornamata.
Ĉi tie estas la parolo pri la sango, kiu fluas el la vundoj.
Pri la mizero, pri la mizero, pri la mizero de la sonĝo.
Pri dezertigo kaj ekskremento, pri kadukaj utopioj.
La poemo estas ne la loko, kie la doloro estas sanktigata.
Ĉi tie estas la parolo pri kolero kaj trompo kaj malsato.
(la fazoj de l' satiĝo ĉi tie ne estas prikantataj).
Ĉi tie estas la parolo pri tio kiel vori kaj esti vorata,
pri peno kaj dubo, ĉi tie estas la kroniko pri la suferoj.
La poemo estas ne la loko, kie la mortado trankviligas iun,
kie oni kontentigas la malsaton, kie oni faras dion el la espero.
La poemo estas la loko de la ĝismorte vundata vero.
Flugiloj! Flugiloj! La anĝelo falegas, la plumoj
flugas unuope kaj sangaj en la ŝtormo de la historio!
La poemo estas ne la loko, kie la anĝelo estas indulgata.

 

 

Christoph Meckel

REDE VOM GEDICHT

 

Das Gedicht ist nicht der Ort, wo die Schönheit gepflegt wird.
Hier ist die Rede vom Salz, das brennt in den Wunden.
Hier ist die Rede vom Tod, von vergifteten Sprachen.
Von Vaterländern, die eisernen Schuhen gleichen.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo die Wahrheit verziert wird.
Hier ist die Rede vom Blut, das fliesst aus den Wunden.
Vom Elend, vom Elend, vom Elend des Traums.
Von Verwüstung und Auswurf, von klapprigen Utopien.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo der Schmerz verheilt wird.
Hier ist die Rede von Zorn und Täuschung und Hunger
(die Stadien der Sättigung werden hier nicht besungen).
Hier ist die Rede von Fressen, Gefressenwerden
von Mühsal und Zweifel, hier ist die Chronik der Leiden.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo das Sterben begütigt,
wo der Hunger gestillt, wo die Hoffnung verklärt wird.
Das Gedicht ist der Ort der zu Tode verwundeten Wahrheit.
Flügel! Flügel! Der Engel stürzt, die Federn
fliegen einzeln und blutig im Sturm der Geschichte!
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo der Engel geschont wird.

Published at 06:29 / 0 comments / 100 visits
This post is public

May 7, 2008

blogomagazino: Esperantomuziko

ESPERANTOMUZIKO

ESPERANTOMUZIKO Komune administrata retmagazina blogo de esperantistoj pri ĉio, kio koncernas Esperantomuzikon, ekz.: EUROKKA, DATENBAZO de artistoj, VINILKOSMO kun reta muzikvendejo, informleteroj, EVENTOJ, movado, adresoj, LIGILOJ, terminaro, artistoj kaj bandoj, albumoj, muzikstiloj, MiaSpaco, Ipernitio, amikaro, radioelsendoj kaj tiel plu...La blogo estas iniciato de EUROKKA. Ĝi bonvenigas kunlaborantojn, interesiĝantoj turnu sin al Cezar aŭ al alia kunlaboranto.

esperantomuziko.blogspot.com


Novaĵletero Vinilkosmo


Eldonejo kaj amikaro!

 

 


Esperanto - mia muziko!


... kaj Django

Terminaro: roko & popo


Pacon, amon, floropovon!

Eventoj


KAFE


kunlaboras


kunlaboras


kunlaboras


E-muzikaj kodiskoj


Kriple salutas Glebo!!


MySpace = MiaSpaco

Voltaire



"Ĉio kio estas tro stulta por esti parolata, estas kantata."

 

(Voltero - verkisto, 1694-1778)

Muzikvideoj

la aktiva radio


Mi ŝatas amkantojn...

Aliaj ligoj pri muziko

Amikaro de E-muzikistoj

Rubrikoj



Postrimarko:

 

Esperantmuziko estas ne nur kolektejo de informoj, sed ankaŭ plena de artikoloj pri diversaj temoj pri Esperantomuziko kaj aliaj temoj de muziko, krome ĝi entenas teksttradukojn, kantojn, videojn ktp...mi konsilas al vi favorigi tiun ĉi paĝon en via komputilo: Se vi volas kunlabori, simple faru tion, ĉiu inteligenta kaj bone verkita kontribuo estos uzata. Kaj se vi volas, ke ni helpu al vi lingve korekti artikolojn por ESPERANTOMUZIKO, ni faros tion kun plezuro. (Cez)

 

esperantomuziko.blogspot.com

 

Published at 07:19 / 0 comments / 139 visits
This post is public

May 7, 2008

Nora-Eugenie Gomringer: Supozoj pri la urbo Nora-Eugenie Gomringer: Annahmen über die Stadt

 

Kastelo Altenburg, de mia laborĉambro
Kastelo Altenburg, de mia labo…

 

 

Nora-Eugenie Gomringer

Supozoj pri la urbo


En la urbo loĝas homoj.
En la urbo vivas hundoj.
Tamen. Pli da homoj ol hundoj.
Supozite. Kiu sciu?
En la urbo batas koroj.
Ĉi tie nokte foriĝas
kelko kun la rivereto,
kaj tiam malantaŭe maldesktren, diras la ratoj.
En la diversaj partoj de la urbo oni vidas
la grandan tuton.
Pelmelon.
Foje la malĝustaj homoj subiĝas la radojn.
The streets are paved with gold. Ĉi tie, kiel aliloke.
En la urbo vivas amikoj de viaj gepatroj. Tiuj diras,
ke vi venu foje al ili.
Tiuj konas vin ankoraŭ ekde viaj infanetaj tagoj.
(La gesto, kiun ili faras ĉe tio, estas absurda. Tiom eta vi
estis ja neniam.)
Patroj kaj patrinoj disiĝas en la urbo kaj
ŝike vizitas kun la amata manĝorestoracion, ĉar amataj
tion ŝatas. Patrinoj intertempe eltranĉas la kapojn
de la patroj el la fotalbumoj. Infanoj observas tiujn
okazaĵojn kaj decidas sin kontraŭ familioj.
En la urbo vivas homoj sen koni
aliajn. Ĉiu aspektas kiel la unua.
En tiu ĉi urbo oni atendas Jesuon.
En tiu ĉi urbo oni atendas busojn.
Kaj la trajnon. Kiel ĉiam la trajnon.
En tiu ĉi urbo vivas iu, kiu aspektas kiel iu, kiun
mi konas.
En tiu ĉi urbo estis foje Goeto.
Goeto trovis ĝin trista.
En tiu ĉiu urbo kelkaj dormas, dum la aliaj
maldormas.
En tiu ĉiu urbo por ĉiu estas proksimulo.
Vi estas mia proksimulo en la urbo.
En ti ĉi urbo batas pulsoj. Kaj dekstruloj maldekstrulojn.
Kaj lampoj ŝanceliĝas je ŝnuroj transverse la stratojn.
En tiu ĉi urbo oni konstruis sian domon sur sablo.
Ĉi tie oni fosis kaj trovis sin.
En tiu ĉi urbo oni staris kaj postrigardis. La judojn
en la trajnoj.
Al la plej belaj knabinoj kun la mallongaj jupoj sur
la longajn gambojn.
En tiu ĉi urbo parolas la inoj alie
kun la inoj ol la viroj kun la inoj.
Ĉi tie estas poŝtkestoj ne lokoj de l' peko.
Ĉi tie oni venis hejmen kaj post jaroj ne estis
rekonata. Oni povintus ankaŭ plu foresti.
De ĉi tie on foriras.
En tiu ĉi urbo estas stratoj kiuj kondukas cirkle.
Ĉi tie estas homoj, kiuj grimpas sur eskalojn,
por postrigardi falantajn stelojn.


El: Diru foje ion, se noktiĝas. Kun aŭdo-KD


Nora-Eugenie Gomringer

Annahmen über die Stadt


In der Stadt leben Menschen.
In der Stadt leben Hunde.
Jedoch. Mehr Menschen als Hunde.
Angenommen. Wer weiß.
In der Stadt schlagen Herzen.
Hier geht nachts so einiges.
Den Bach runter,
und dann hinten links, sagen die Ratten.
In den verschiedenen Teilen der Stadt sieht man das
große Ganze.
Schlamassel.
Manchmal kommen die Falschen unter die Räder.
The streets are paved with gold. Hier, wie anderswo.
In der Stadt leben Freunde deiner Eltern. Die sagen,
komm doch mal vorbei.
Die kennen dich noch von so klein auf.
(Die Geste, die sie dazu machen ist absurd. So klein warst
du noch nie.)
Väter und Mütter trennen sich in dieser Stadt und
Väter gehen mit ihren Geliebten chic essen, weil Geliebte
das so mögen. Mütter schneiden währenddessen die Köpfe
der Väter aus den Fotoalben. Kinder beobachten diese
Vorgänge und entscheiden sich gegen Familien.
In der Stadt leben Menschen, ohne andere Menschen
zu kennen. Jeder sieht aus wie der erste.
In dieser Stadt wartet man auf Jesus.
In dieser Stadt wartet man auf Busse.
Und die Bahn. Wie immer die Bahn.
In dieser Stadt lebt einer, der aussieht wie einer, den
ich kenne.
In dieser Stadt war Goethe schon mal.
Goethe fand’s öde.
In dieser Stadt schlafen ein paar, während die anderen
wachen.
In dieser Stadt gibt es für jeden einen Nächsten.
Du bist mein Nächster. In dieser Stadt.
In dieser Stadt schlagen Pulse. Und Rechte auf Linke ein.
Und Lampen schwanken an Seilen quer über den Straßen.
In dieser Stadt hat man auf Sand gebaut.
Hier hat man gegraben und sich gefunden.
In dieser Stadt stand man und schaute. Den Zügen mit
den Juden hinterher.
Den schönen Mädchen mit den kurzen Röcken auf die
langen Beine.
In dieser Stadt sprechen die Frauen anders mit den
Frauen, als die Männer mit den Frauen.
Hier sind Briefkästen keine Orte der Sünde.
Hier kam man heim und wurde nach den Jahren nicht
wiedererkannt. Man hätte auch fortbleiben können.
Von hier geht man fort.
In dieser Stadt gibt es Straßen, die im Kreis verlaufen.
Hier gibt es Menschen, die auf Leitern steigen, um
Sternschnuppen nachzusehen.

 Aus: Sag doch mal was zur Nacht. Mit Audio-CD

 

 

Published at 10:28 / 3 comments / 189 visits
This post is public

May 7, 2008

Cezar: Konsiloj por malĝoja amikino

 

Papagofloro kaj aliaj
Papagofloro kaj aliaj

 

Cezar

Konsiloj por

malĝoja amikino

 

Lernu vin, ho kara, ŝati,
ĉar ne helpas sin kompati.
Se vi estas por vi blinda,
mankas memestimo inda.

Ĉar ja estas sed kaj tamen,
vi neniam diru amen!
Se necesas, eĉ adultu,
sed neniam simple stultu.

Vi ne estu ŝaf' kaj predo
aŭ citrona in' el ledo.
Estu freŝa, estu forta,
se necesas, eĉ senvorta.

Estu, kiam ajn, kuraĝa,
kaj ĉe l' fin' de l' vivo saĝa.
Flugu sola al la luno,
brilu ene kiel suno.

Lernu esti sen modesto,
jen la viv' fariĝas festo.
Honesteco ne sufiĉas,
se vi tamen sklavo iĝas.

Dependigu vin ne ĉiam
kaj se eblas, eĉ ne iam.
Se vi pri vi mem nur dubas,
via tuta vivo rubas.

Kara, serĉu al vi celon,
serĉu veron, serĉu belon.
Iĝu lerta vivartisto
kaj konsciu pri rezisto.

Se vi lernas mem vin ami,
jen vi scias ankaŭ dami.
Al fiuloj ĵetu ganton,
Ne adoru plu la vanton.

Vivu ne nur do por plaĉi,
tia vivo devas aĉi.
Spitu do al la postulo,
plaĉi volas ina nulo.

Se vi ĉion el vi kreas
kaj ne plendas kaj ne veas,
jen ŝanĝiĝos via sorto.
Provu do kun tuta forto.

 

Published at 15:39 / 8 comments / 327 visits
This post is public

May 9, 2008

Erich Fried: Vin - Dich

Donjo malstreĉita
Donjo malstreĉita


Erich Fried

Vin

 

Vin
lasi esti vi mem
tute vi mem.

Vidi
ke vi estas nur vi
se vi estas ĉio
kio estas vi
delikata
kaj sovaĝa
tio kio volas deŝiri sin
kaj tio kio sin volas karese alpremi

Kiu amas nur duonon de vi
tiu ne amas vin duone
sed tute ne
tiu volas pritranĉi vin
amputi
kripligi

Vin lasi esti vi mem
ĉu tio estas komplika aŭ malkomplika?
Ne dependas de tio kun kiom da
antaŭpensado kaj prudento mi lasas vin
sed kun kiom da amo kaj kun kiom da
malferma sopiro al ĉio -
al ĉio
kio estas VI MEM
mi vin lasas.

Je via varmo
je via frido
je via boneco
je via obstino
je via volo
kaj nevolo
je ĉiuj el viaj gestoj
je via senbrideco
malkonstanteco
konstanteco

Jen tiu
vin lasi esti vi mem
eble tute ne plu
estas tiom komplika

tradukis Cezar

 

 


Erich Fried

Dich


Dich dich sein lassen
ganz dich

Sehen
daß du nur du bist
wenn du alles bist
was du bist
das Zarte
und das Wilde
das was sich losreissen
und das was sich anschmiegen will.

Wer nur die Hälfte liebt
der liebt dich nicht halb
sondern gar nicht
der will dich zurechtschneiden
amputieren
verstümmeln

Dich dich sein lassen
ob das schwer oder leicht ist?
Es kommt nicht darauf an mit wieviel
Vorbedacht und Verstand
sondern mit wieviel Liebe und mit wieviel
offener Sehnsucht nach allem -
nach allem
was du ist.

Nach der Wärme
und nach der Kälte
nach der Güte
und nach dem Starrsinn
nach deinem Willen
und Unwillen
nach jeder deiner Gebärden
nach deiner Ungebärdigkeit
Unstetigkeit
Stetigkeit

Dann ist dieses
dich dich sein lassen
vielleicht
gar nicht so schwer


Published at 08:28 / 2 comments / 198 visits
This post is public

May 12, 2008

Bertolt Brecht kaj Francois Viljono pri vivo en komforto

Kvieto - silence
Kvieto - silence

Balado pri la agrabla vivo

(Laŭ Francois Villon)

La laŭdoj oftas pri la grandsprituloj
feliĉaj kun libraĉ' kaj eĉ sen pano
vivantaj kun la ratoj en kabano.
Mi diras: restu for pri tiaj uloj!
Laŭvivu, kiun plaĉas la imag'.
Mi - inter ni – jam satas pri l' admon'.
Neniu birdo eĉ ĝis Babilon'
eltenus tion eĉ dum nura tag'.
Se vivo tristas, helpas ne persvad'.
Agrablan vivon donas nur bonstat'!

La pastro de Saint John, de l' amo filo,
li diras mem, li ankaŭ vinojn amas,
per bela preĝ' Orinjon li ekflamas -
mi kaptas ŝin svingante per hakilo.
Kaj ĉiu prenas sin laŭ sia fort'.
Pri hom' alia pensu sen komfort'
Sen pago servas ja ne eĉ la art'.
Respekton mian por la vort' laŭ fart':
Nur plejprenanto estas elektat'.
Agrablan vivon donas nur bonstat'!

Aventuristojn kun la brava koro
kaj la avid' je propra fel-ofero
kaj tiuj diroj nur pri l' pura vero,
ke legu do la burĝoj kun adoro,
rigardu ilin iam en vesper',
la fridan damon kun la edz' en lit'
kaj la aŭskulton pro aplaŭd' sen sprit',
la gapojn kvinmiljaren kun desper'.
Ĉu vin ĉe tio kaptas ne kompat'?
Agrablan vivon donas nur bonstat'!

Mi mem, mi havus ja por mi komprenon,
por la prefer' de grand' kaj sol' sen limo.
Sed vido al la uloj el proksimo
avertis min: Nun lasu tian penon.
El povro fontas krom la saĝ' la plend',
el bravo krom la glor' amara ŝvit'.
Vi saĝis, povris jam kun brava spit'.
Nun haltu do pri tiu grandosent'!
Jen tuj sin trovos vojo al beat':
Agrablan vivon donas nur bonstat'.

tradukis Cezar

publikis Sennaciulo

Rimarko: Kion Viljono, K.Marx kaj B. Brecht havas komunan? Ili ne preĝas socion sen riĉo, sed ili estas por tio, ke la riĉo el ĉiuj fontoj fluu - kaj por ĉiuj. Por Brecht la propraĵo ne estis io sankta, kaj tial li ofte uizs tekstojn de antaŭuloj. La poemo estas bona interpreto de la poemo de Viljono. Brecht estis tre influata de la franco Franscisko Viljono kiu naskiĝis en 1431 kaj eble vere finĝis je pendumilo en 1462. La mokulo Viljono, kiu iam mem eĉ mortpikis pastron, vivis la vivon de studento, de frato de la rabistaro "konkofratoj", kaj kiel prostituigisto - kaj kiel poeto. Francois Villon, tre influa en la monda historio de ribelema liriko, estas unu el la plej gravaj artistoj, kiuj iam ajn vivis, lumturo en la malhelo de kutime obeema literaturo. Li influis ekzemple R. L. Stevenson kaj Bertolt Brecht, por nomi nur du famulojn. Ke ni esperantistoj havas tradukiston en Francio, Francois Gaulthier, kiu tradukis la tutan ampleksan verkon de tiu poeto en Esperanton, estas por ni bonŝanco. En Germanio ekzistas laŭ mia scio nur elektoj de la verkoj de Viljono. Jen la interesa kazo, ke Esperanto por mi fariĝis neatendita ponto al tre grava ŝatata poeto. El tiu kolekto mi ĉerpis la supran poemon de li. Jen la ligo al la retejo por Viljono, kiu estas trezorejo por ŝatantoj de suka vivoplena poezio: www.geocities.com/Paris/9231/viljono.htm (Cez)

03

La originalo tradukita en Esperanton:

Francisko Viljono

BALADO (refuto al Frank Gontjer')

. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen'
En mato-ĉambro kun fajrujo flagra
Kaj kuŝas apud li vidvin' Sidven',
Koketa, glata, mola, dolĉ-reaga.
Dum gustumad' de hipokras', tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru' en pordo;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.

Se Frank Gontjer' kaj amikin' Helen'
Pri tia dolĉa viv' havus imagon,
Nek ajl', nek cepo (pro haladzo, jen!)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kaĉo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic'! (Mi diras sen insido!)
Se kuŝas ili sub rozarb-egido,
Ĉu ne pli bone seĝ-kaj-lit-agordo?
Prefere kio? Kion pensas vi do?
Valoras plej la vivo en komforto.

Nur kruda pan', hordeo kaj aven',
Kaj akvo-trink' dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus ĝin eĉ dum maten',
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant' de birdoj ĝis en Prago!
Sed, ĝue Frank Gontjer' (lin Dio gvidu!)
Kun sia Helenin' sub rozo sidu:
Ilia ŝat'! Por mi estas en ordo;
Sed kio ajn pri kamparan' validu,
Valoras plej la vivo en komforto.

Princ', juĝu! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor', do),
Kiel infan' mi aŭdis, do mi fidu:
Valoras plej la vivo en komforto.

Tradukis Gaultier

Published at 09:56 / 2 comments / 192 visits
This post is public

May 13, 2008

Cezar: En amo perdita (poemo)

Cezar

En amo perdita

(pri tintema glaso kaj glugla vodkobotelo)



Se la glas' rapide trinkas,
jen botelspegulo sinkas.
'Votkon' lante trinku bone,
diras la poet' admone.

Se botel' pro am' elkoras,
ĝin la glas' despli adoras.
'Votko' sonas vire bone
tintas nun la glas' ĝojtone.

'Votko' estas ĉarma nomo,
gluglas la botel' laŭ homo.
Sed kunpuŝ' ne ofte tintu,
la poeto nin ne fintu.

Tre la glas' la vodkon ŝatas,
ĉar ĝi al "Otelo" fratas.
Ke damaĝas la hepaton,
eĉ ne vekas plu kompaton.

Nun ebrias jam la glaso.
Ĝi tintegas: Fi! Fatraso!
Mi ne trinku plu la 'votkon',
tiun aĉan akvan 'vodkon'.

Tuj la glaso displitiĝas,
la poeto laŭte kriĉas,
portas ilin en la kelon,
en rubujon, en malhelon.

Tie nun la geo kuŝas,
eroj vitraj sin retuŝas.
Ĉar la ge' jam malutilas,
ĝi sen vodko malcivilas.

La poeto, tiu ulo,
sin aĉetas sen skrupulo
novan glason kaj botelon,
en ebrio serĉas belon.

 

Published at 08:24 / 0 comments / 143 visits
This post is public

May 14, 2008

Hans-Georg Kaiser: Anstrengender Konjucktiv


 

 

Hans-Georg Kaiser

Anstrengender Konjucktiv

 


Ach, ich seh' mit roter Miene
nach den Reizen der Sabine.
Sie ist knallig und lasziv
und im Kopf auch explosiv.

Ihre Kurven und die Beine,
Beugeformen, die ich meine,
das ist alles attraktiv,
doch für mich nur konjunktiv.

Wollte ich Sabine fassen,
müsste ich den Futur lassen.
Der Passiv ging leider schief.
Schlimmer noch der Ablativ.

Leider hilft kein 'dürfte', 'sollte',
mir bei dem, was ich wohl wollte.
Nicht Passives, der Aktiv,
ist der Weg zum Konjucktiv.

 

Weitere Gedichte von Hans-Georg Kaiser in: www.schorschkultur.de

 

Published at 07:40 / 1 comment / 1613 visits
This post is public

May 16, 2008

Cezar: art' pro arto (poemo)

 

 

Art' pro art'
Art' pro art'


 

art'
pro arto


(poemo pri la arto
diri nenion)


art' pro arto
pro aparto
tuj de l' starto
por bonfarto

jen poemo
do sen temo
sed pro emo
sen problemo

sen vizaĝo
kaj sen saĝo
nura kaĝo
sur la paĝo

arta horo
por adoro
art' pro oro
kun fervoro

art' pro arto!
ombra farto
poŝtokarto
el Djakarto

Published at 16:28 / 2 comments / 177 visits
This post is public

May 17, 2008

Cezar: Ĉevalosorto (poemo por foto de Zefirina)


Cezar

Ĉevalosorto

(Por Zefirina)



Ĉeval' kun ĉaro sur la korto
atendas jam kun sia forto.
Ĝi volas tra arbarojn troti,
ĉe tio ĉion belan noti.

Ĉeval' atendas veturantojn,
ĝi krome ŝatas belajn kantojn.
Se ĉiuj bele hele ridas,
la mastro apenaŭ ĝin bridas.

Ĉevalo staras sur la korto.
Estas, ĝi scias, sia sorto.
La saĝa besto eĉ ne plendas.
Rekomendindas, kio endas.

 

PS: Klaku la tiurilatan foton de Zefirina:

http://www.ipernity.com/doc/38043/1902761


 

Published at 07:37 / 3 comments / 204 visits
This post is public

May 19, 2008

Renft: Cezarbluso (kanto) - Cäsars Blues

 

Krokodilo sur herbejo
Krokodilo sur herbejo


Cezarbluso Cäsars Blues - Klau…

Rokgrupo Renft, GDR:

Cezarbluso

Muziko: Peter Gläser (CÄSAR), teksto: Gerulf Panach 1971

 

Kiel krokodil' sur la pluvherbejo,
kiel krokodil' sur la pluvherbejo
malgajas mia kant'
pri la unua amo
ŝi fanfaronis mian nomon
kaj do eĉ pri mia pov'.

La kara, ŝi laŭ piedoj fridis,
la kara, ŝi laŭ piedoj fridis,
se mi dormos tuj,
volis, ke mi fluton ludu.
En ŝia orlitet'
sonis tial menuet'.

Ŝia sankta parencaro,
ŝia sankta parencaro,
mi vomemas ĉe la pens',
indigniĝis pri la paro,
ve, muzikanto, huj,
vivas ja sen portmonuj'.

Ŝia sankta parencaro,
ŝia sankta parencaro,
mi vomemas ĉe la pens',
indigniĝis pri la paro,
ve, muzikanto, huj,
vivas ja sen portmonuj'.


Ja ne muzikant' rikoltas
ja ne muzikant' rikoltas,
kie mortas la feliĉ'
pro la monosuperstiĉ''.
Mi iris for de l' muz'
de mia amo - jen mia blus'

 

Renft


CÄSARS BLUES

Musik: Peter Gläser Text: Gerulf Panach, 1971


Wie ein Krokodil auf 'ner Regenwiese,
wie ein Krokodil auf 'ner Regenwiese,
so traurig ist das Lied
von meiner ersten Liebe,
oh, die gab an mit meinem Namen
und mit dem was ich kann.

Das Mädchen war kalt wie meine Füße,
das Mädchen war kalt wie meine Füße,
wenn ich schlafen geh,
wünschte, dass ich Flöte spiele
in ihrem Himmelbett
spielte ich ein Menuett.

Ihre heilige Verwandschaft,
ihre heilige Verwandschaft,
übel wird mir, denk ich dran,
war empört ob der Bekanntschaft,
ein Musikant, oh weh,
hat doch nichts im Portmonnaie

Ihre heilige Verwandschaft,
ihre heilige Verwandschaft,
übel wird mir, denk ich dran,
war empört ob der Bekanntschaft,
ein Musikant, oh weh,
hat doch nichts im Portmonnaie

Nie wird ein Musikant zum Gärtner,
nie wird eine Musikant zum Gärtner,
dort, wo man das Glück aufspießt,
wo man wegen Geld nur grüsst.
So ging ich ohne Gruß
von meiner Liebe - das war mein Blues.

 

Published at 05:58 / 0 comments / 129 visits
This post is public

May 20, 2008

Cezar: Neĝoreĝino (poemo)

Cezar: Neĝoreĝino
Cezar: Neĝoreĝino

 

Cezar

Neĝoreĝino


Akraj estas ŝiaj limoj
kiel mure vitropec'.
Nin minacas ŝiaj timoj
ŝi sin kaŝas en solec'.

Firmaj estas ŝiaj pordoj
kaj post tiuj sanga vund'.
Ŝi sin baras kontraŭ hordoj
kaj la koron sur la grund'.

Kiel besto ŝi atakas,
kaj kondutas kiel Sir'.
Ŝin neniu ĉirkaŭbrakas,
eĉ ne pli bonstata vir'.

Citadele de soleco
ne videblas la dolor'.
Nur vundita kor' sen deco
ene krias pro horor'.

Ŝi jam eĉ ne volus scii,
kio estas post la lim'.
Ŝi kuraĝus eĉ ne krii,
nun venkita de la tim'.

Varmo mankas citadele
de l' glacia solulin',
tiel vivas ŝi malhele
ĝis la suicid' ĉe l' fin'.

 

Published at 07:09 / 3 comments / 262 visits
This post is public

May 20, 2008

Renft: Ekestu do kant' I +2 Renft: Ich bau euch ein Lied 1 +2

Renft Cover
Renft Cover


Ich bau euch ein Lied (I) - Re…

 

Grupo Renft

Ekestu do kant' I


(Text: Kurt Demmler, Musik: Jochen Hohl)

KD: "Renft", muzikeldonejo Buschfunk, Germanio



Ekestu do kant'
El bluaj pavimŝtonoj
Mi metos ĝin al via man'.
Disfalos la ŝtonoj
Jen iom do post iom
Al sablo belega laŭ plan'.

Se blovos vi per spir'
Vian vivon en ĝin,
Montros ondoj sin.

Ŝanĝu tiuj ondoj
Eĉ en vi mem a
l cirkloj sin
Sojlorandoj
alkore floru bele vin.

Ekestu do kant'
El spiro kaj ŝton'....

tradukis Cezar



Ich bau euch ein Lied (II) - R…


Grupo Renft


Ekestu do kant' II

(Text: Kurt Demmler, Musik: Jochen Hohl)

KD: "Renft", muzikeldonejo Buschfunk


Ekestu do kant'
el bluaj pavimŝtonoj.
Mi metos ĝin al via man'
Disfalos la ŝtonoj
Jen iom do post iom
al sablo belega laŭ plan'.

Se blovos vi per spir'
vian vivon en ĝin,
montros ondoj sin.

Estas ondoj disŝirantaj
la plej fortan de l' vand'
el antaujuĝ', kalkulo,
de frida pensant'.

Jen do ŝanĝos tiuj ondoj
Eĉ en vi mem al cirkloj sin
Sojlorandoj
alkore floros bele vin.

Ekestu do kant'
El spiro kaj ŝton'....

tradukis Cezar

 

 

 

Renft

Ich bau euch ein Lied I


Ich bau euch ein Lied
Aus blauen Pflastersteinen
Und lege es in eure Hand
Da fallen die Steine
Allmählich auseinander
Und werden ein herrlicher Sand

Und blast ihr in den Sand
Euern Atem aus
Werden Wellen draus

Mögen diese Wellen
Auch in euch selber Kreise ziehn
Auf den Schwellen
Zum Herzen euch wie Blumen blühn

Ich bau euch ein Lied
Aus Atem und Stein...

 

 

Renft


Ich bau euch ein Lied II


Ich bau euch ein Lied
Aus blauen Pflastersteinen
Und lege es in eure Hand
Da fallen die Steine
Allmählich auseinander
Und werden ein herrlicher Sand

Und blast ihr in den Sand
Euern Atem aus
Werden Wellen draus

Das sind Wellen die zerreissen
die allerstärkste Wand
aus Vorurteil, Berechnung
und kaltem Verstand

Also werden diese Wellen
auch in euch selber Kreise ziehn,
Auf den Schwellen
Zum Herzen euch wie Blumen blühn

Ich bau euch ein Lied
Aus Atem und Stein...

Published at 15:52 / 0 comments / 119 visits
This post is public

May 22, 2008

Joseph v. Eichendorff: Divenvergo -Wünschelrute

Dormas kant' en aĵo ĉiu...
Dormas kant' en aĵo ĉiu...

 

Joseph v. Eichendorff

Divenvergo


Dormas kant' en aĵo ĉiu

kiu sonĝas plu kaj plu.

Se l' sorĉvorton trovas iu

kantas tuj la mond' kun ĝu'.


Tradukis Cezar


PS: Surpaperigita la poemo estis je la sesa de aŭgusto en 1857.



Joseph v. Eichendorff

Wünschelrute


Schläft ein Lied in allen Dingen,

die da träumen fort und fort.

Und die Welt hebt an zu singen,

triffst du nur das Zauberwort.



Interpretado


La poetovorto liberigas la eksteran mondon el sia kateniteco en sonĝo al sia vera esenco, al la kantado. Sed tiu metaforo reiras ankaŭ al si mem. Ĉar kanto kaj kantado estas ankaŭ nomoj por verkado.

La poemo vivas ne nur de la metaforo pri la vorto kiel sorĉoforta divenvergo, sed ĝi densigas ankaŭ aliajn romantikajn imagojn, kiuj siavice sonĝas. La kanto dormas en la aĵoj, kiuj mem sonĝas. La imago pri la dormo unue estas koncentrata al la poemo, kiu siavice sonĝas. Se la aĵo estis vekigata, ankaŭ la kanto estis vekigata. Sed nek aĵo nek kanto kantas, sed la tuta mondo. Tiel la poeta sorĉovorto gajnas kosman signifon, ĝi trarompas ĉiujn limigojn, malfermas la spacon al la senfineco.

Sed senlimigo estas ankaŭ jam la karakteriza eco de la sonĝo, tiel, kiel ĝi dissolvas la limojn inter realeco, fantazio kaj subkonscio. Aliflanke la aĵoj en romantika imago kapablas ensorĉi la homon, tiel kiel ili ŝanĝas en la poemo la aĵojn per sorĉado. (laŭ germana Vikipedio tradukis Cez)



Published at 12:54 / 1 comment / 172 visits
This post is public

May 23, 2008

Krimpolico kaptas lokan polican ĉefon en antaŭurbo de Madrido

"Patrono de Cosleda"
"Patrono de Cosleda"

Krimpolico kaptas lokan

polican ĉefon

Ili nomis lin „ŝerifo“. Sed la kromnomon Ginés Jimenéz ne meritis al si pro sia batalo kontraŭ krimuloj: la polica ĉefo de la madrida antaŭurbo Coslada male estas mem gangstero, kiu disvastigis laŭ plej bona mafiomaniero dum dudek jaroj timon kaj hororon inter la 82 mil enloĝantoj. La ĉantaĝo de protektmonoj kaj aliaj dubindaj negocoj laŭdire havigis al li grandan posedon. Kun la arestado de la 52-jara kaj preskaŭ trideko el liaj oficistoj nun unu el la plej fiaj kazoj de polica koruptado en la historio en Hispanio estis malkaŝata. (Vidu la foton de dpa) La lokaj instancoj asertas, ke ili sciis nenion.

„Aŭ vi pagas aŭ vi devas fermi ĉion.“ En kunaŭdataj frazoj tiu f