|
| Cezar: Erotika teatraĵo |
Cezar
Erotikaj plezuroj
Se vi min kisas per okuloj,
mi scias eĉ sen gazetuloj,
ke tio estas karesado
de l' koramata por farado.
Se la okuloj miaj lumas,
ĉar viaj gaje palpebrumas,
kaj viaj manoj miajn tenas,
ni ambaŭ kune ĝin divenas.
Jen sekvas tuj miraklaj horoj,
sub ĉielarkoj, ruĝaj floroj.
Jen kantas voĉduet' en ĥoro
anĝelsimila kun fervoro.
Vi vibras jam kaj kun emfazo.
Ni venas nun ĝis la ekstazo.
Jen volus vi ĉe mi forsveni
kaj mi vin ĉe la lipoj teni.
Se ni jam ĉirkaŭbrake falis,
kaj la orgasmoj tre detalis,
nin kaptas poste sent' pri beno
post sinfordono kaj post preno.
Send a message
Search for members
