La historio pri la Mino de l' Verda Akvo
eltiraĵo el B. Traven, ĉapitro 5: "La trezoro de l' Sierra Madre"
|
| La trezoro de la Sierra Madre |
Ĉu vi konas la historion pri la Mino de l' Verda Akvo en Nov-Meksiko? “ demandis Howard. „Tiun vi certe ne konas. Sed mi konas Harry Tilton , kiu ĉeestis kaj de kiu mi eksciis la historion. Jen bando el kvindek viroj ekiris por serĉi oron. Ili ne iris tute blindaj. Jen malnova onidiro, ke en valo estas riĉa oromino, kiu estis trovita de la malnovaj meksikanoj kaj ekspluatita kaj kiun pli malfrue forprenis la hispanoj de ili, post kiam oni devigis perfidi la lokon de la mino la indiĝenojn per teruraj torturadoj, per elŝirado de la lango, per ekborado de la kapo, kaj per pliaj tiaj kristanaj ampruvoj.
Proksime ĉe la mino estis tuta malgranda lago, kiu kuŝis en rokolito. Kaj la akvo de la lageto estis verda kiel smeraldo. Tial oni nomis la minon La Mina del Agua Verde, La Mino de l' Verda Akvo. Estis nekutime riĉa mino. La oro etendiĝis pura en dikaj vejnoj. Oni devis ĝin simple nur forpreni.
Sed la indiĝenoj estis kroĉintaj malbenon al la mino. Tiel asertis tion la hispanoj, ĉar ĉiuj hispanoj, kiuj havis kontakton al la mino, rapide mordis la polvon. Kelkaj pro serpentomordoj, aliaj per febro, aliaj per teruaj haŭtmalsanoj aŭ per malsanoj, kies kaŭzo neniu povis klarigi. Kaj iutage la mino estis malaperinta. Neniu homo plu videblis, kiu tiutempe estis ĉe la mino.
Kiam la sendaĵoj ne plu venis kaj ankaŭ ne alvenis plu raportoj, la hispanoj sendis ekspedicion al la mino. Kvankam la mino estis ekzakte desegnita en la mapojn, kaj kvankam oni povis sufiĉe longe sekvi la vojon, la mino ne plu troveblis. Sed estis tiom facile difini ĝian situon. Jen la tri krutaj montpintoj, kiuj ĉiuj devas troviĝi en linio, ĉar tiukaze oni estas sur la ĝusta vojo, kaj se kvara montpinto, kies formo estas tre atentofrapa, ekmontriĝas kaj staras en certa angulo al la linio, jen oni estas tiom proksime al la mino, ke oni ne plu povas mistrafi ĝin. Sed kvankam oni serĉis dum monatoj, oni trovis nek la minon nek la rokolagon. Tio estis en la jaro 1762. Tiu riĉa mino neniam perdiĝis en la memoro de tiuj, kiuj interesiĝas pri orominoj.
Kiam la usonanoj anektis Nov-Meksikon, tuj denove viroj ekmarŝis por serĉi tiun minon. Multaj ne revenis. Kaj tiuj, kiuj revenis estis preskaŭ-idiotoj pro la vana serĉado kaj la halucinoj, kiujn ili havis pro la vagado en tiu rokovalo.
Estis tiam meze de la okdekaj jaroj, mi supozas ke estis en la jaro 1886, ke denove iuj homoj ekiris por serĉi oron, ĝuste tiuj dekkvin viroj. Ili havis duplikatojn de la malnovaj raportoj kaj kopiojn de la malnovaj hispanaj mapoj. Tio pri la kvar montpintoj estis ja tiom simpla. Sed ili kiel ajn ofte kaj kiel ajn precize povis uzi la montpintojn kiel celdirekton, tamen de la mino estis videbla nenio. Ili fosis kaj eksplodigis rokojn tie kaj tie, sed montriĝis eĉ ne spureto. Ili laboris en taĉmentoj, ĉiu taĉmento triope, por povi rasti pli grandajn ĉirkaŭaĵojn. Iliaj nutraĵoj fariĝis pli kaj pli malmultaj, sed la viroj ne rezignis.
Iam malfrue posttagmeze taĉmento preparis sian vespermanĝon. La fajro brulis, sed la kafo ne kuireblis, ĉar la vento, kiu fridetigis la kruĉon, estis tro forta. Tial iu komencis meti la fajron pli profunde en la teron. Kaj kiam li estis fosinta futon kaj duononn de futo, li trovis oston. Li ĵetis la oston flanken sen rigardi ĝin pli precize, kaj ŝovis nun la fajron en la truon, post la farado de trablovaj kanaletoj.
Kiam la taĉmento tiam sidis ĉe la vespermanĝo, iu el ili hazarde prenis la oston en la manon kaj pentris per ĝi en la sablo. Tiam lia najbaro subite diris al li: 'Lasu min foje rigardi la oston.' Kaj post iom da tempo li diris: 'Tio estas brakosto de homo. Nu, de kie la osto estas?'
La viro, kiu estis fosinta la truon, diris nun, ke li puŝis sur ĝin ĉe la fosado kaj tiris la oston el la sablo.
'Tiukaze tie devas kuŝi la tuta skeleto, kiel venu sola brakosto ĝuste ĉi tien?' diris la viro pripenseme.
Tiam jam estis malhele. Ili vualis sin en siajn kovrilojn kaj sternis sin por dormi.
Sekvatage diris tiu, kiu trovis la brakoston, mi nomu lin Bill, ĉar mi ne scias lian nomon, jen do diris Bill: 'Tie, kie la brakosto estis devas esti la skeleto. Nun en la nokto venis al mi penso. Mi demandis min kiel la skeleto venis ĉi tien.
'Simple. Iu mortbatito, aŭ malsatmortulo', diris iu el ili.
'Tio kompreneble estas ebla', diris Bill al tio. Ĉi tie iradis ja multaj. Sed mi ne supozas, ke oni ĝuste ĉi tie mortbatis ilin, aŭ ke ili ĝuste ĉi tie malsatmortis. Envenis al mi nun la nura penso, ke la mino pro sabloŝtormo aŭ per tertremo aŭ per per montfalo aŭ per io simila estis ŝutkovrita. Kaj ĉar de la hispanoj neniu revenis, ili ĉe tio estis kunŝutkovritaj. Ili estis ŝutkovritaj en la proksimo de la mino. Kvankam tiu brakosto ankaŭ tute bone povas aparteni al iu, kiu serĉis ĉie tie antaŭ ni kaj mortis ĉi tie, sed tute same bone eblas, ke tiu ĉi brakosto apartenas al iu el la ŝutkovritaj hispanoj. Kaj se ĉi tie kuŝas lia brakosto, kuŝas ankaŭ tute proksime lia skeleto. Kaj se ni sekvas la skeleton, ni eble trovas ankaŭ la minon. Mi pensas, ke ni foje fosu ĉi tie ĉe la fajrotruo.'
Ili fosis kaj trovis efektive la ceterajn partojn de la skeleto, pecon post peco. Ili fosis plu en la cirklo kaj trovis duan skeleton. Ili fosis plu en la direkto de la dua skeleto kaj venis sur trian. Kaj tiel ili trovis la direkton, el kiu la montfalo aŭ tertremo venis. Ili sekvis al la vojo kaj elfosis ilojn, kaj fine ili malkovris orbulojn, kiuj evidente estis disipitaj.
'Ni havas la minon. Kion fari nun?' diris Bill. 'Ni voku la aliajn', diris unu el ili.
'Ke vi estas azeno, mi sciis ĉiam, diris la tria. 'Sed, ke vi estas tia granda bovo, tion mi ne sciis. Ni bonkondute fermtenos la buŝon kaj diros nenion. Ni reiros kun la aliaj post kelkaj tagoj. Kaj post kelkaj semajnoj ni triope denove venos solaj ĉi tien kaj ekspluatos la minon.'
Pri tio ankaŭ la triopo konsentis. Ili kunkolektis la malmultajn orbulojn kaj enpoŝigis ilin, por ke ili povu aĉeti bonan ekipaĵon por tio. Tiam ili zorgeme ree ŝutkovris ĉion. Sed antaŭ ol ili povis kovri ĉion, proksimiĝis alia . La viroj de la alia taĉmento misfide rigardis la fosadon, kaj tiam diris unu el ili: ' He, vi buboj, kion vi ludas ĉi tie? Ĉu vi volas deteni nin de la sankta meso?'
La triopo kontestis, ke ili trovis ion, kaj ke ili volis ludi trompi la aliajn. Ekestis kverelo. Kaj kvazaŭ la aero estus forportinta la paroladon de la unua taĉmento , alvenis en la sama horo ĉi tie du pliaj taĉmentoj. La unua taĉmento kaj la dua, kiu surprizis la unuan, ĝuste estis prokisme al la momento, kiam ili estos pretaj interkonsentiĝi fari pakton, ĉe kiu la ceteraj tri taĉmentoj estis ekskludendaj, kiam la du aliaj taĉmentoj tie alvenis preskaŭ samtempe.
Nun kompreneble la dua taĉmento tuj retiriĝis de la preskaŭ preta pakto kaj kulpigis la unuan taĉmenton pri perfido. Unu el la viroj estis elsendita por voki ĉi tien ankaŭ la lastan taĉmenton. Kaj kiam ĝi estis alveninta, oni interkonsiliĝis. Oni decidis pendigi la tri membrojn de la unua taĉmento pro la intencita defraŭdo.
La tri viroj estis pendigitaj. Neniu protestis, ĉar forfalis tri pretendataj partoj, kiuj nun estis dispartigendaj inter la ceteraj dekdu viroj.
Tiam oni eklaboris kaj malfermis la minon. Estis efektive neelĉerpeble riĉa mino. Sed post kelke da tempo la nutraĵoj fariĝis tiom raraj, ke kvin viroj estis elsenditaj por havigi nutraĵojn.
Harry Tilton, kiu mem estis rakontinta la historion al mi, diris tiam, ke li estis kontenta pri tio, kio ĝis tiam fariĝis lia parto, kaj ke li volis formigri kun la kvin viroj, kiuj alportu la nutraĵojn. Li prenis sian parton kaj foriris. En la banko oni pagis al li por tio dudekok mil dolarojn. Por la mono li aĉetis al si bienon, kie li setlis por ĉiam.
La kvin viroj, kiuj foriris por la nutraĵoj, aĉetis pakĉevalojn, pli bonajn ilojn, abundajn nutraĵojn, kaj registrigis sian rajton pri parto de la mino. Poste ili revenis.
Kiam ili alvenis la minon, ili trovis la kampadejon terenbruligita, kaj la postlasitajn virojn murditaj, aŭ pli ĝuste dirate, mortbatitaj de la indiĝenoj. La oro ne estis tuŝita. Se oni juĝas laŭ la spuroj, okazis terura batalo, en la tempo, kiam la viroj forestis por aĉeti nutraĵojn. La revenintaj viroj entombigis siajn mortigitajn kamaradojn kaj komencis plu labori en la mino.
Pasis nur tri aŭ kvar tagoj, jen la indiĝenoj revenis. Ili estis pli ol sesdek virojn fortaj. Ili tuj atakis ilin kaj mortigis nun ankoraŭ la ceterajn virojn. Sed unu el tiuj viroj ne estis mortigita, sed nur tre grave vundita. Kiam li rekonsciiĝis, li rampadis antaŭen. Dum tagoj aŭ semajnoj. Li ne sciis tion. Fine trovis lin bienisto kaj kondukis lin hejmen. Li rakontis siajn travivaĵojn. Sed antaŭ ol li povis priskribi la lokon, kie ĉio ĉi okazis, li mortis je siaj vundoj.
La bienistoj de la regiono, kie la viro mortis, ekiris por trovi la orominon. Ili serĉis multajn semajnojn, sed ili ne trovis ĝin. Harry Tilton, kiu estis irinta al unu el la nordaj ŝtatoj, eksciis de la aferoj, kiuj okazis ĉi tie, nenion. Li ne plu zorgis sin pri tio, li vivis kontente en sia bieno kaj supozis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj fosis kun li, riĉaj aŭ bonstataj viroj, kiuj, akirinte sufiĉe da oro, vojaĝis al la oriento. Li mem estis silentema homo. Li parolis pri tio, ke li akiris sian monon per orfosado. Sed tio ne estis nekutima. Ĉar li ne troigis, sed, se li jam parolis pri sia orfosista tempo, nur tute normale kaj simple rakontis, tiu riĉa mino tute forgesiĝis.
Sed iom post iom la onidiro pli kaj pli konkretiĝis, ke Tilton akiris sian monon en malmultaj tagoj. Tion li ne kontestis. Kaj el tio oni konkludis, ke la loko, kie li estis fosinta la oron, devas havi riĉajn trezorojn. Pli kaj pli da fortunĉasantoj urĝigis lin ellabori planon, tiel ke oni povu retrovi la minon. Li fine vere faris tion. Sed intertempe pli ol tridek jaroj estis pasintaj. Lia memoro ne estis plu tiom bona. Mi formarŝis kun unu el la aliaj, kiuj iris laŭ la plano.
Ni trovis ĉiujn ĉi lokojn, kiujn Tilton priskribis. Sed la minon mem ni ne trovis. Eble ĝi estis ŝutkovrita plian fojon pro montfalo aŭ per tertremo, aŭ la indiĝenoj forviŝis ĉiujn spurojn, kaj tiukaze ili faris tion tiel bone, ke troveblis nenio. Ili ne volis havi homojn en sia regiono; ĉar tia mino estus loginta centojn da homoj kaj la regiono estus ĵetita en tian tumulton, ke la vivo, kiun ili estis kutimigintaj vivi, estus fuŝita.
Ja, se oni povus trovi tian minon“, finis Howard sian rakonton, „ jen oni estus la gajninto. Sed pro tio oni eble serĉas dum sia tuta vivo kaj trovas nenion. Tio estas tiel kiel kun ĉiu alia negoco. Se oni trovas la ĝustan negocon kaj oni bonŝancas, oni havas sian orominon. Ĉiukaze, kvankam mi estas jam olda knabo, mi ĉiam denove partoprenas, se orofosado komenciĝas. Sed oni bezonas kapitalon, tiel, kiel por ĉiu alia afero.“
La historio, kiun Howard ĵus rakontis, entenis nenion, kio kuraĝigas, kaj nenion kio avertas onin. Estis kutima orfosista rakonto, sendube vera, sed tamen ĝi sonis fabeleca. Sed ĉiuj historioj, kiuj rakontas pri riĉaj gajnoj sonas fabelecaj. Por gajni oni devas riski ion. Kiu volas havi oron, tiu devas serĉi ĝin. Kaj Dobbs decidis en tiu nokto serĉi oron, eĉ se li estus ekipita nur per poŝtranĉilo.
Nur unu demando estis, ununura demando restis, kiu ŝovis sin en sian planon. Ĉu li iru sola aŭ kun Curtin aŭ kun la olda Howard aŭ kun Curtin kaj Howard?
Send a message
Search for members

Ronaldo (B.) says:
Mi ankaŭ multe ŝatas la usonan filmon kun Humprey Bogart.
Cezar /Kaiserpro says: