"La Diboĉulo" estas la unua registraĵo, kiun mi kaj Birke faris hejme per nia kvarkanala registrilo (Korg D4). Espereble sekvos poste pliaj kantoj.
Jen divenludo por divenemuloj: Pri kio vere temas la kanto??? Mi donu etan helpon: La komenclitero estas "s".
Send a message
Search for members
Manolopro says:
Simpla, bela kaj kvalitege registrita. Mi nur pretas kritiketi ke la ĉef-voĉo estu iom pli laŭta.
Mi komprenas la tekston, kaj eĉ komprenas ke estas ia kaŝita senco. Sed ne sukcesis ĝin. Via helpo, kaj la okupo de la rolulo (kaj ia nekuracebla mistordiĝo de ĉiu vira cerbo...) igas min pensi pri "sekso" sed mi kredas ke ne...
Krome, hazarde mi ankaŭ ĵus provis registrilon. Sed mia provo estas vera "provo", ne tiel bele prilaborita komponaĵo!
Mi atendas pliajn "produktojn" el via muzikejo ;-)
Bertilo Wennergrenpro says:
Iele-tiele la afero efektive rilatas iel al "sekso", sed vi ankoraŭ ne trafis plene la celon.
Vian brilan registraĵon mi komentis jam. Laŭ mi vi venkis per via spritega barbirejumado! Mankas nur la Esperanta versio. :)
Manolopro replies:
Pri la voĉ-laŭteco, mi agnoskas ke tio estas afero de gusto. Reaŭdinte la kanton, mi nur sentas tiun mankon ĉe la refreno, kie paradokse la teksto estas pli komprenebla!
Pri e-versio de tiu barbireja kanto mi jam havas ideojn... ;-D
Manolopro replies:
Jam pretas ;-)
www.ipernity.com/blog/mpancorbo/71407
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
:-)
[???ESPERANTO???]
Przemysław Wierzbowski says:
Bertilo Wennergrenpro says:
Hidrargo estis uzata kiel rimedo kontraŭ sifiliso de la 16a jarcento ĝis la 18a. Kredeble ĝi ne estis aparte efika tamen. Supozeble ĝi eĉ kaŭzis pli da malbono ol bono. Sed tio estis pli-malpli normala por tiutempaj medikamentoj, ŝajnas. La kontrasto inter tiu terura temo kaj la bela melodio ĉiam fascinis min.
Tiu popolkanto estas parto de tuta familio de similaj kaj samradikaj kantoj. Menciindas la fama "Streets of Laredo".
Manolopro replies:
Przemysław Wierzbowski replies:
Krome la kanto estas tre bona, kaj do - se temas pri traduko de popolkanto - adaptita laŭdinde.
Bertilo Wennergrenpro says:
La koncerna popolo estas la Brita/Irlanda, sed unu branĉo de la familio migris al Usono: "Streets of Laredo". La Angla Vikipedio citas la titolon "The Unfortunate Rake" kiel pli-malpli originan, sed la versio, kiun mi tradukis, nomiĝas "The Poor Rake".
Mi pensas tamen, ke la klare sifilisa temo ne retroviĝas en ĉiuj variantoj.
en.wikipedia.org/wiki/Streets_of_Laredo_(song)
Interese, ke en jurscienca studado oni aŭdas pri la uzo de hidrargo kontraŭ malsanoj. :)
Lukaso ЄЭ says:
Lodchjopro says:
Katalin Kovatspro says:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
jes nepre faru pli oftajn registraĵojn .. la rezulto estas bona ...
daŭrigadu !
baldaŭ via registrilo havos neniun pluan misteron por vi !
Plej muzikamike
Flo !
♫☼ Seelenflügel ♫☼ says:
schade das mein esperanto noch nicht reicht um meinen dank euch auch in dieser sprache auszudrücken
ich danke euch sehr es ist wirklich einmalig ich bin begeistert
mi dankas
christin
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
Bona kanto, bone plenumita kaj bone registrita. Mi ŝatas la kanton. Atendas pliajn registraĵojn. :)
ĴomArt
Wel says: