

USONO - 28-an de aprilo, 2009.
Kvinmil hektarojn da kultivado de genmodifita sojo forlasis la kultivistoj en Georgio, kaj 50 000 aliajn grave minacas herbaĉo neeliminebla dum la fenomeno disiĝas al aliaj ŝtatoj. La kaŭzo : unu geno, por rezisti herbicidon, saltis de la kreskaĵo kiun ĝi devis protekti al la amaranto (
Amarantus retroflexus L.), kreskaĵo nedezirebla kaj invadema.
En 2004, kultivisto el Macon, meze de Georgio (orienta ŝtato de Usono), disdonis al siaj kultivaĵoj la kutiman rimedon kontraŭ herbaĉoj nomatan "round up". Surprize li rimarkis, ke iu kreskaĵeto de amaranto, parazita kreskaĵo, ne estas ĝenita... Tamen, tiu rimedo, ellaborita per glifosfato, estas samtempe la plej forta herbicido kaj la plej vendita en Usono.

De tiam la situacio malboniĝas. Nun nur en Georgio, 50 000 hektaroj infektiĝis kaj multaj kultivistoj devis elterigi siajn herbaĉojn per siaj propraj manoj kiam tio estis ebla laŭ la vasteco de la kampoj. Epicentre de la fenomeno, 5000 hektaroj estis simple lasitaj. Kiel tio estis ebla ?
Ĉiuj kampoj trafataj de tiuj invademaj herbaĉoj estis prisemitaj per grajnoj "round up ready", produktitaj de la industrio Monsanto. Tiuj grajnoj ricevis genon rezistigantan por "round up", herbicido ankaŭ produktita de Monsanto. La reklama argumento de la firmao estas la malpli granda kosto de la rimedo ol la aliaj pli elektemaj herbicidoj. Laŭ iu scientistogrupo de la "Centre for Ecology and Hydrology", angla organizaĵo, genoj transiris de la kreskaĵo genetike modifita al iuj herbaĉoj. Kvankam oni konsideris la hazardon neglektindan, ĉar ĝin neniam oni observis dum testoj, ĝi ne estas nula.
Por Brian Johnson, genetikspecialisto kaj esploristo angla, fakulo inter aliaj pri kulturproblemoj, la kaŭzo evidentas : "
Necesas nur unu evento sukcesinta inter pluraj milionoj da ebloj. Ekde ĝi estas kreita, la kreskaĵo enhavas iun ege elekteman avantaĝon kaj ĝi multiplikiĝas rapide. La fortega herbicido uzita ĉi-tie efikis sur la kreskaĵojn kiel ega premado kiu altigis la rapidecon de adaptado".
La firmao Monsanto ne neas la problemon. Dum iu intervjuo donita al la televidkanalo "France 24", Rick Cole, estro pri la teknika evoluado, opiniis, ke tiujn rezitantajn herbaĉojn oni povas kontroli. Tamen, mesaĝo de la firmao anoncas, ke la vendistoj instigas la kultivistojn alterne uzadi la herbicidon "round up" kaj alian herbicidon kiel la "2-4-D" (acido 2,4- diklorofenoksiacetiko).
Sed dume, la mutaciinta amaranto sanas kaj multiplikegiĝas. Ĉiu kreskaĵo produktas mezkvante 12 000 grajnojn ĉiujare kaj tiuj ĉi povas resti "dormantaj" dum 20 ĝis 30 jaroj antaŭ ĝermi kiam la mediaj kondiĉoj pli bonas por ili. Ties radikoj estas tiel profundaj, ke ili estas tre malfacile elterigeblaj, kiel multaj kultivistoj konstatis ne nur en Georgio sed ankaŭ en Norda Karolino, Suda Karolino, Arkansaso, Tenesio kaj Misurio. Ili ofte devas elterigi mane aŭ nenion fari.
Aliaj kultivistoj pensas, ke ili ne plu uzos genetike modifitajn organismojn kaj revenios al tradicia kultivado. Alan Rowland, agrikulturisto kaj vendisto da sojosemaĵoj en Dudley (Misurio) diras, ke neniu plu petas al li "Round up ready" grajnojn de Monsanto dum tiuj vendaĵoj ĝis nun reprezentis 80% de la komerco. Nun la mendado por tradiciaj grajnoj estas tre forta kaj la grajnoj genetike modifitaj malaperis de lia katalogo.
Standley Culpepper, eksperto pri herbaĉoj al la Georgia Universitato, anoncas, ke multaj amerikaj kultivistoj volas reveni al tradicia semaĵo sed ne nur pro la resistantaj parazitaj kreskaĵoj ĉar "la uzo de GMO" estas pli kaj pli kosta kaj dependas de la produkteco" Diras Alan Rowland.
Artikolo tradukita el Futura Sciences de Anthony Lucas,
reviziita de la Eventeo-redaktantaro