December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

November 2009 (8)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

December 3rd, 2008

Alvenas la K.K. (KatKongreso)/Arriba el caco (CatCongrés)

Se iu interesiĝis aliĝi al la Kataluna Kongreso, ne plu hezitu! Revidu la riĉan programon:

Si us vareu interessar pel Congrés Català d'Esperanto, no ho dubteu! vegeu quin programa:



www.esperanto.cat/kongresoj/2008/index.php?llengua=1 (català)

www.esperanto.cat/kongresoj/2008/index.php (esperanto)



Published at 12:58 / 2 comments / 214 visits
This post is public

December 5, 2008

Mia vivo en Igualada

Mi jam menciis ke mi estas senlaborulo sed, kompreneble, mi klopodas ĉiutage ekhavi enspezojn. Do, mi rakontos al vi kiel mi samtempe ŝparas monon, enspezas monon kaj kontribuas al ekologio.
Mia ĉefa enspezfonto estas vendado tra interreto, mi havas mian propran tekkomputilon kaj fotilon, kiuj estas miaj nepraj laborinstrumentoj. Dum aliaj homoj povus fari tion hejme aŭ en iu oficejo, mi elektis publikan bibliotekon. La cefbiblioteko de Igualada malfermas 7'30 horojn/tage do, preskaŭ tipa horaro de laboristo. Ĉiumatene kaj ĉiuposttagmeze mi ĝin vizitas kaj ekspluatas kvazaŭ ĝi estus mia privata oficejo. Tiu sistemo permesas al mi eviti pagon de retaliro, ŝparon pri hejtilo, kaj reŝarĝon de komputila baterio.
La biblioteko troviĝas je 10 minuta biciklado de mia domo. Sekve tio instigas min sporti dum almenaŭ 40 minutojn tage, mi uzas nek aŭton nek buson.
Alia avantaĝo estas la rapida dispono pri videoj, diskoj kaj libroj el plej diversaj temoj kiuj eventuale helpas min en miaj esploroj kaj verk(et)oj.
Dum la laborado, la poŝtelefono restas malŝaltita kaj mi povas agadi kun minimumaj ĝenoj, kio faciligas la koncentriĝon kaj fekundan uzon de la tempo.
Laste, mi estas ĉirkaŭita de homoj kiuj ofte pretas helpi antaŭ malgrandaj problemoj kaj demandoj.
Malmulte pli mi povus peti ;)

Published at 16:35 / 6 comments / 407 visits
This post is public

December 10, 2008

Lasu min aŭdi vin

Kiam mi vizitadas miajn amikojn kaj kontaktojn en Ipernity mi preskaŭ ĉiam ekskursas tra fotoj, blogeroj kaj, eventuale, filmaĵoj (koncertoj, prelegoj, kongresaj aranĝoj,...).

Hodiaŭ venis al mia kapo la ideo ke ni povus pliriĉigi la interkonatiĝon alŝutante la propran voĉregistron. Multaj komputilprogramoj permesas kelkminutan sonregistron. Mi uzis tion por alŝuti du kanzonojn dum mia eklernado de gitaro, sed aliaj homoj povas registri alitipajn prezentojn. Oni povus ekzemple registri ŝercon, etan fabelon, poemon, kristnaskan mesaĝon, propran blogeron,...la listo de eblecoj estas granda.

Ĉu iu aliĝas?

Published at 11:16 / 5 comments / 375 visits
This post is public

Published at 09:44 / 2 comments / 157 visits
This post is public

Published at 17:29 / 2 comments / 314 visits
This post is public

Published at 12:01 / 1 comment / 278 visits
This post is public

December 23, 2008

La plezuro kiel pravigo

Mi komencis legi la libron Esperanto sen mitoj, de Ziko M. Sikosek. Ĝi estas tre interesa kaj instrua por identigi tre diversajn kaj oftajn misojn de esperantistoj kiuj ripetiĝas, en diversaj gradoj, generacion post generacio.

Pro la fakto ke, estante esperantistoj, ni apartenas al minoritato, ni alkutimiĝis al la sento ke ni devas konstante pravigi nian (lingvo)elekton. Tion pli akrigas la tre disvastigata ideo, inter neesperantistoj, ke la angla jam plenumas tion kion ni celas. Por eliri el tiu preskaŭ minuskomplekso, ni elĉerpas la konatajn argumentojn: esperanto pli facilas, esperanto neŭtralas, esperanto logikas...kun siaj respektivaj subargumentoj: monŝparoj, protektado de lingvaj minoritatoj, propedeŭtikaj valoroj, ktp.

Sed nun mi volas rimarkigi al vi pravigon kiu, laŭ mi, tute ne banalas: la plezuro ĝin uzi. Ĉu iu demandas al biciklanto la kialon de lia/ŝi bicikluzado ĉar aŭtoj estas pli konfortaj kaj rapidaj? Ĉu iu demandas al akvo-trinkanto kial li/ŝi ne trinkas limonadon aŭ bieron, pli bongustaj? Ĉu en societo de ŝakludantoj iu proponas ke la ludantoj praktiku korbopilkon ĉar pli sana?

Ni timas ke fremduloj konsideru nian esperantistecon tempoperdo. El tia vidpunkto estus ankaŭ tempoperdo danci, kanti, viziti teatron, legi revuon, aŭ eĉ dormi sieston. Se via agado estas plaĉa al vi, vi ne bezonas pliajn defendilojn (kvankam ili ekzistas sed postulas pli da cerbostreĉo).

Nenie estas skribite ke ni estu herooj. Neniu organizo, ekzemple, defendas piedpilkon kontraŭ korbopilko aŭ aliaj ŝatokupoj. Por mi esperanto, krom lingvo, estas ankaŭ ludo kaj mi ĝin vere ĝuas. Tiun ludan aspekton de la lingvo mi klopodas reliefigi okaze de informaj prezentoj. Kaj mi kredas en la potencialo de tiu valoro de Esperanto.

Published at 17:04 / 6 comments / 344 visits
This post is public

Published at 18:34 / 2 comments / 233 visits
This post is public

Published at 10:45 / 4 comments / 248 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...