September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

November 2009 (19)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

September 8, 2008

El kio la dipovo?

Malgrau ke la ideo pri kreanta(j) Dio(j) akompanis la tutan homan historion inkluzive la periodon en kiu scienco paŝon poŝt paŝo, refutis ĉiujn supozatajn pruvojn de ĝia/ilia ekzisto...la kredo je ĝi/ili persistas en milionoj da homoj.

Ekzistanta au ne, Dio(j) estas pli potenca(j) ol iu ajn reĝo au ŝtatestro iam vivanta en nia ekstravaganca planedo. Ili montris sian povon, ekzemple en la lasta milito iniciatita de Usono kontrau Irako, kie nenombreblaj miloj da homoj pretis oferi sian vivon je ĝia nomo (ambauflanke).La kapablon de Dio(j) mobilizi homojn, superas ĉiujn registarojn.

Ankau de nememorebla tempo ekzistas ateismo kaj ignoro de diekzisto. Do, eblas vivi sen Dio(j) kaj tamen tiun alternativon plej multaj homoj ne uzas. Kio kondukas homojn al dikredo? Dum jarmiloj neniu dio lasis sur la teron nerefuteblan spuron pri si. Kial? Tio faciligus al homoj la rektan vojon kaj ne damaĝus lian liberecon.

Religioj baziĝas sur antaujuĝoj: se io eskapas al mia rezonado, iu supera estaĵo respondecas pri la fenomeno. La problemo ne estas la estaĵo en si mem sed la atribuoj al ĝi. Eĉ sciencisto eventuale povus akcepti ke ekzistas inteligento(j) supera(j) al homo, el kiuj ni ĉiuj iel dependas. Sed moralo, etiko, reguloj,...estas ĉiam homa produkto au...ĉu ni povas imagi Dion kontrolanta iun moralon en Venuso, Marso au en galaksio ZRP1999056? Kiucele?

Mia teorio estas ke nur timo povas doni potencon al Dio(j). Timo al nescio, al la morto, al la nenieco, al la sensignifo de la vivo, al manko de celo, timo respondeci pri la propra vivo, respondeci pri la planedo, timo al la demandoj de niaj idoj, timo kontraustari nian homgrupon, nian societon, timo eniri la riskan aventuron ŝanĝi nian menson, timo ke io vere malbona povas okazi al ni se ni ne havas protektanton, timo ne elteni suferon sen helpo,...

Registaroj konas tiun disekreton. Kristale klara ekzemplo estas la strategio uzita de usonaj (kaj aliaj) registaroj por inciti militon: timo al internacia terorismo.Kiam oni sukcesas timigi homon, tiu homo pretas por kio ajn je onia simpla sugesto. Nenio nova sub la suno.

Tion majstre rakontis Umberto Eco en sia verko La Nomo de la Rozo, kie bigota monako klopodas per ĉiuj rimedoj kaŝi librojn humurajn kaj ridigajn ĉar... rido perdigas la timon al Dio!

Published at 19:27 / 9 comments / 484 visits
This post is public

September 10, 2008

Mi serĉas amatinon aŭ ne

Mi serĉas amatinon aŭ ne, kun belaj kruroj, pugo kaj mamoj aŭ ne. Ŝi estu juna aŭ ne. Mi konsideros ŝian klerecon aŭ ne, ŝian spritemon aŭ ne. Pli bone se ŝi loĝas en proksima lando aŭ ne sed mi konsideros aŭ ne aliajn eblecojn. Mi volas ŝin por amori aŭ ne, Mi havas ĝentlemanan planon aŭ ne. Skribu al mia privata retadreso aŭ ne. Mi certe respondos aŭ ne.

Karles..aŭ ne?

Published at 11:57 / 16 comments / 764 visits
This post is public

September 17, 2008

Okazis dum bambado

Ni jam de duonhoro dancadis la bambon, varmo sentiĝis en la salono kaj ŝvito miksiĝadis kun la alkoholaj vaporoj. La muziko, lerte konektita entuziasmigis la homojn ree kaj ree, korpoj skuiĝis, koksoj balancis, kelkaj eltiris veŝtojn kaj surĉemizojn. Mi aliĝis al la brakumrondo por plubambi, mi ĉirkaŭkolis mian dekstran kundancistinon, mi kunkantis, fajfis kaj eĉ kriis sub la ritmo de kanzono. Mi denove rigardis mian dekstran kunulinon, unue ŝiajn okulojn sed ankaŭ ŝian vizaĝon, ŝi estis okulfrape bela kaj sin plibeligis per dolĉaj ridetoj, ŝi rigardis min komplice, mia rigardo pluinspektis, ŝi surportis leĝeran bluzon, la butonaro nur parte kroĉita, ŝiaj movoj trenis la movojn de ŝia bluzo, kiu fermis-malfermis sin je la ritmo de la dancado. Altiris min la sinuanta fendo kiu permesis rigardojn al ŝia intima haŭto, mi kaŝokulis al tiu bela monteto kiu briletis pro la muzika ŝvito. Unu plia butono hazarde malkroĉiĝis kaj mi sentis skuiĝon de la koro, mi rigardis rozkoloran cirkleton montopintan...mi hontis al mi mem kaj mi hontrigardis supren al ŝiaj okuloj, mi atendis geston de riproĉo, certe ŝi vidis mian ruĝiĝon kaj vino ne taŭgis por ekskuzo. Sed mi renkontis neatendite rideton, mi hezitis, eble mi memtrompis sed ĝi aspektis kiel invito. Bambo finiĝis kaj homoj elbrakumis kaj ekdisis kaj eksidis diversloke. Mi planis same fari sed, ŝi subite prenis mian manon kaj tiris min ĝis duonombra angulo de la salono. Ŝi dorsis al muro por ripozi, prenis mian liberan manon kaj denove tiris kaj invitis al proksimiĝo de korpoj, ŝi portis sian buŝon ĉe la randon de mia orelo kaj flustris...

-...kion vi rigardadis dum la bambado, kara?

Mi tremis, mi ne sciis trovi taŭgan respondon, mi devis trovi decan diraĵon, mi hezitis sed finfine...

-...vi surportas belan bluzon, ĝi memorigis min pri iu kiun mi vidis en Ejbizo, en hipia bazaro.

- ĉu vi kredas min hipiulino?

- nu, mi ne scias, ĉu vi estas?

- mmm...eble

Ŝi ne plu parolis, ŝi ĉesis susuri kaj kondukis siajn lipojn sur la miajn, niaj manoj ĉirkaŭis unu la alian kaj ni varme kaj daŭre kisadis...

Ni ne konsciis pri la tempopaso, homoj iom post iom retiriĝis al siaj dormejoj, kelnero kolektis kelkajn vitroglasojn, la diskludisto deprenis la lastan diskon, kaj komencis ĉion malŝalti, ni eĉ ne reagis kiam oni estingis la lastan lumon de la dancejo. Estis ŝi kiu fine ekkonsciis, ŝi flustris...

- ...ni restis solaj...ankaŭ ni devas iri al la dormoĉambro.

- jes, vi pravas, sed...

La mallumo estis kompleta, ni eĉ ne memoris en kiu direkto estis la elirejo, ni komencis ekpaŝi, man-ĉe-mane, ŝtelpaŝe, kvazaŭ ĵusblinduloj kiuj ĉion devas palpi por ne akcidenti, mi vidis malgrandetan lumradion venanta el ie sub fermita pordo, mi provis kun ŝi akceli la paŝadon tiudirekten, neatendite ni frapiĝis kontraŭ obstaklon kaj ekfalis sur ĝin, bonŝance temis pri sofo, la granda sofo kie antaŭ kelkaj minutoj sidkuŝis drinkantaj geamikoj. Mi falis laŭlonge de ĝi, sur la molaj kusenoj, ŝi ankaŭ falis...sur mi, en la mallumo mi volis tuŝi ŝin por kompreni kiel ŝi falis kaj helpi al restariĝo, miaj manoj serĉis ŝin, ili renkontis nudan haŭton, mi komprenis, pro la eta akcidento ĉiuj bluzbutonoj malkroĉiĝis kaj hipiulinoj ne portas mamzonojn...

Tiam mi sentis ke ankaŭ mi bonvenigus iun liberiĝon, pli sube de mia korpo, tamen, mi komencis senti ke mia pantalono tro prizonas, mi sentis du premojn, ŝia korpo sur mi kaj mia barila pantalono...

Published at 10:52 / 3 comments / 385 visits
This post is public

September 22, 2008

Mia frato pli klaŭnas ol mi

Kelkfoje en miaj blogaĵoj mi mencias mian fraton David. Li estas manaĝero kaj aktoro, tre vojaĝema kaj iniciatema. Nun mi invitas vin viziti unu lian TTT-ejon kiun mi helpis esperantigi. Li bonvenigos kiun ajn disvastigon de lia laboro kiun li disvolvadas en diversaj landoj. David okupiĝas i.a. pri klaŭnaj aŭ preskaŭ senvortaj komikaj spektakloj:

http://davidbergaesperanto.blogspot.com/

Plej freŝaj proponoj troveblas tamen ĉe: www.davidberga.cat

Published at 16:32 / 0 comments / 194 visits
This post is public

September 23, 2008

Projekto Ekovilaĝo

Por la hazardaj vizitantoj kiujn mi ne rekte povas inviti, mi informas pri la ĵus kreita grupo Ekovilaĝo (www.ipernity.com/group/66986), kies enkonduko estas:

Projekto por grupigi la homojn kiuj interesiĝas pri la starigo de reala komunumo, ne interreta, surbaze de la deziro kunvivi en pli ekologia medio kaj kunlaboremaj homrilatoj kontraste al la nuntempaj konkurencaj kaj izoligaj. La rolo de Esperanto en la projekto limiĝu al nuraj du punktoj: -Ekovilaĝo naskiĝas el esperanta medio. -Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj sed ne la sola. En la projekto ĉio diskutindas sed oni celu efikecon kaj evitu malŝparon de tempo.

Published at 09:12 / 3 comments / 372 visits
This post is public

September 24, 2008

D-pendas de la kredo

Mi havas katolikan amikinon kun kiu mi, budhisto, ofte parolas pri spiritualeco, nova erao, kompato, amo, mistiko kaj similajn temojn. Iam, kredante ke mi celas ion pli ol bona amikeco, ŝi singardis kaj klarigis ke ŝi ne pretas por amdeklaro (enamiĝdeklaro).

Tra mia kapo neniam pasis la ideo amdeklari al ŝi sed mi trovis oportune ekspliki la kialojn. Unu el ili estis argumento kiu perpleksigis ŝin: mi informis ke unu el la gravaj diferencoj inter ŝi kaj mi estas tiu, ke ŝi estas dikredanto kaj mi ateisto.Ja mi scias ke tio ne nepre estas argumento por amrifuzo sed ĝi estas enkonduko al mia penso:

La diferenco inter budhisto kaj kristano (aŭ alireligiulo) estas litero D.

Kristano kreDas Dion.

Budhisto kreas dion

En tibeta budhismo estas multaj diaspektaj bildoj sed ili estas nur teknika rimedo por psike evolui al kompreno. En ZEN-budhismo eĉ ne estas bildoj, nur medito kaj provokaj demandoj.

Jesuo parolis pri la patro ĉe la fino de la vojo (ĉiele aŭ aliloke).

Gaŭtama budho parolis pri la homo ĉe la vojaĝo (voj-aĝo ?;)

Published at 16:21 / 7 comments / 448 visits
This post is public

September 25, 2008

2008 ĉina jaro de la muso

Sub mia signo naskiĝis ankaŭ:

Galileo, Lucrecia Borja, Marlon Brando, Jules Verne, Mozart, Shakespeare, Maradona, Richard Gere, Pedro Almodóvar kaj Gerard Depardieu.

Mozart, Galileo kaj J. Verne duoble poentas ĉar ili estas amforoj (akvoverŝistoj), kiel mi, laŭ okcidenta zodiako.

Jules Verne planis skribi romanon en kiu ĉefrolus Esperanto.

Do, la ormedalon ricevu Verne; arĝentan al Mozart (lia 40a simfonio estas unu el miaj preferataj klasikaĵoj) kaj al Galileo (pro sia "eppure si muove"); La bronzan al Riĉard Gere pro sia inklino al budhismo :-P

Honoran diplomon al Lucrecia kiu staris en malina rondo. Elkartigita Maradona pro "doping".

Published at 18:24 / 1 comment / 228 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...