May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (14)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

May 16, 2008

Aĥ! kia gastrito!

Lunde vespere. Mi manĝas bonegajn kanelonojn el spinacoj, preparitaj per la spertaj manoj de amikino. Lunde nokte, meznokte, mi ricevas la unuan averton. Io ne funkcias inteste (ina testo?). Kreskanta malbonfarto, mi ne povas dormi. La doloro kreskas, mia stomako konvulsias, mi ekstaras, vizitas necesejon, pri pro la angoro kiu puŝas min al moviĝo ol pro la antauvido de solvo. Doloro insistas, mi revenas al lito sed ne povas kuŝi, mi ne trovas konsolan pozon. Mi ekvometas, mi revenas al necesejo, eble se mi finvomos mi komencos eksani. Malbona prognozo, iom pli mildas la sufero sed finpasigas la nokton submergita en lamentoj.

La mateno alportis mildigon, eble survojas la resaniĝo, mi nenion manĝas, ne povas. Mi sukcesas atingi la nokton sed mia stomako denove svxelas kaj ekdoloras. La historio ripetiĝas, ĉifoje tamen, mi ne haltas ĉe la necesejo, plenvestita je la 3:15 h. mi piediras ĝis la plej proksima hospitalo. Post rapida burokrataĵo mi atendas en vestiblo. Duonhoro kaj vokas min doktoro. Li enketas min, mi klarigas mian inferon. Nun doloro elteneblas sed certe ne kuraĝus reveni hejmen. Kuracisto trinkigas min blankaĵon. Mi atendas, vane. Mi minacas resti alkroĉita al la hospitalo ĝis mi ne timos ke mia stomako povu krevi au ke mi svenos pro la doloro.

Doktoro proponas kontraukonvulsian injekton. Mi devas montri mian pugon al blonda flegistino. En alia cirkonstanco mi ŝatus la aferon inversa sed ĉifoje mi tre volonte akceptas la sadomasokisman etrilaton. Ŝi injektas. Mi eltenas la hardan pikatakon. Granda doloro sed certe bonvena se ĝi kontribuas al malapero de la antaua. Mi adiauas kaj revenas hejmen. La injektado (in-ĵetado) sukcesis. Mi povus dormi sed mateno tre baldau aperas. Ceteran tempon mi uzas parton de la medikamentoj konsilitaj de la kuracisto.

Intertempe, de lundo ĝis vendredo, mi manĝis unu pomon, du bananoj, iom da rizo, du piroj kaj fine, iom da pano kun fromaĝo. Mi maldikiĝas, tio finfine iom bonas ĉar mi montros pli belan ventron en la plaĝo. Hispana popoldiraĵo: Ne estas malbonaĵo kiu ne kunportas bonaĵon.

Published at 19:53 / 10 comments / 547 visits
This post is public

May 18, 2008

Ne eliksiron sed tekkomputilon

Mi jam revenis el mia renkontiĝo kun Panoramiks, la druido, kun kiu mi pritraktis miajn sanproblemojn. Sed li ne volis doni al mi herban trinkaĵon, anstataue li donis al mi, per nur 450 €, porteblan komputilon Packard Bell. Li diris ke mi devas suĉi ĝin zorge, nur unu horon tri fojojn tage, antau au post ĉiu manĝo. Post dekkvin tagoj ŝajne mi povos alpreni pri grandajn dozojn kaj sentime reveni al mia natura ipernivirtuala antaua stato (kie gastritoj estas foreliminataj de retvirusoj , komputilkoboldoj kaj ttt-gnomoj.

Hodiau mi estas ĉe la sojlo de urba biblioteko (estas dimanĉo), sidanta ĉe la supro de la granita ŝtuparo. Provanta la medikamenton receptitan de Panoramiks. Ho ve! sunlumoj kaj aliaj lumoj respeguliĝas en la ekrano kaj malhelpas sed...ho malve! mi bonege kaptas la interretan signalon de la librejego! Finfine libroj kaj komputiloj frate kunvivas :)

Published at 08:32 / 8 comments / 570 visits
This post is public

May 27, 2008

Per la kuntekstok komprenublas molte

Iom fascininas min tiuk kvalitok de lua komunikantok laus kiu la kuntekstok trek valuras porĉ kaptim la senson de lua mesaĝum. Iam mis fariĉ kursok pri signo-linkvo ka mi jam titiam vidits ke vrotoj alprendas komplutan senson dependantam de lua enhavok dela mesaĝok. Ankaut kiam ondi parulas nen virtualem sed personem, onik povast kunstati lua valorok de simplak rigardok, mangestok, kapklinum, gorĝbruok, ktb.

Mi ĵus proviĉ miĉformigi la mensaĝum der mia brogo. Mih farras tiun tren rapiden ka mi nen kuraĉas abruste mondifi la vrotojn sed mih preskauk ceretas ke tios eblats. Temaĉ pri nurak ludok set tamend ...prinpensiinda.

Published at 20:43 / 2 comments / 326 visits
This post is public

May 29, 2008

kore kaj koruse pri la koro

Tiu ĉi estas specimeno de la filmo Amanece que no es poco (Tagiĝas, sole tio ja gravas). Laŭ mi ĝi estas la plej bona humurfilmo iam ajn kreita de hispana kino. Ĝi iagrade parencas al filmoarto de la grupo Monthy Phyton, kiun mi ankaŭ admiregas. En la video, instruisto pri naturaj sciencoj lecionas pri la karakterizoj kaj funkciado de la homa koro.

Published at 20:04 / 7 comments / 735 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...