About this blog

Mi blogas, sekve, mi ekzistas / Bloguejo, per tant, existeixo

  • 311 posts
  • 34 416 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 13, 2009

Interview to Diego Marani, father of Europanto / Intervjuo al Diego Marani, kreinto de Europanto (english)

Europanto is a mixture of words and grammatical rules borrowed from a number of European languages which anyone with a basic knowledge of English can understand. It was born in Brussels, the capital of the European Union. Could this language become an alternative to English as an international language? To talk about it, the father of Europanto, Diego Marani is our guest today.



http://www.rt.com/About_Us/Programmes/Spotlight/2009-11-10/521488.html

La intervjuo enhavas diversajn aludojn al Esperanto, inkluzive de eta bildraporto.

Published at 14:05 ( 1 comment / 20 visits )
This post is public

November 11, 2009

Prilingva video-amuzaĵo / Coses de les llengües (english)

Kvankam la video pretendas esti instigo por lerni la anglan, ĝi prezentas situacion interesa al esperantistoj:

http://dotsub.com/view/76ae3b90-64d0-46be-9391-5b113c15ad92

Por ne scipovantoj de la angla, ioma sintezo:

Post instrukcioj de veterano, nova laboristo en iu telekomunika stacio ricevas urĝan helpopetan mesaĝon de dronanta ŝipo.

La laboristo estas germana kaj apenaŭ balbutas la anglan kaj, antaŭ la radio-mesaĝo:

May, day, may, day, we are sinking... ( helpon, helpon, ni estas sinkantaj...)

li konfuzas la verbon kun "thinking" (pensantaj) kaj respondas per demando:

What are you "thinking about"? (vi estas "pensantaj pri kio"?)

:))

Bv. pardoni se mia angla fuŝas ion



Published at 21:18 ( 0 comments / 25 visits )
This post is public

November 11, 2009

Ipernitaj Gastigantoj (ĝisdatiga cirkulero)

Statistikoj kaj novaĵoj

Membroj: 88

Landoj: 27

Mapoj de gastigantoj: 4 ( Francio, Hispanio, Brazilo, Germanio)

Bildoj: Rethelpoj por vojaĝantoj, La vojo de Sankta Jakovo (Hispanio)

Fotoj: alŝutaĵoj de Roland kaj Cándido

Ĉe "humuraĵoj": La glacibulo de Istambulo

Ĉe "rekomendoj kaj sugestoj": kiel tranokti en flughavenoj

NOVA RUBRIKO! : Gastigaj spertoj

Al hazardaj interesiĝantoj jen la enkonduko pri nia grupo:

Ipernito permesas tujan virtualan kontakton kun pluraj homoj loĝantaj dise tra la mondo. El tio fontas sento de amikeco kiu povas esti pli fortika kaj riĉiga pere de malvirtualaj renkontiĝoj. La fondinto de ĉi grupo proponas krei liston de gastigemaj esperanto-parolantoj. Aliĝontaj membroj mem decidos sub kiuj kondiĉoj ili pretas gastigi homojn (restadtempo, jarperiodo, loĝkondiĉoj, profilaj preferoj, ktp.). Ankaŭ povas sinproponi ene de la listo tiuj homoj kiuj ne povas gastigi sed ja ĉiĉeroni aŭ doni helpajn informojn al vojaĝantoj. Unua sugesto por novaliĝintoj estas krei mem slipon, ekzemple: Mi estas Peter (Petro) Taylor el Leeds, Britio. Mi havas liberan liton por unu gasto dum somero. Gastigado dependos de laboraj bezonoj kaj familiaj vizitoj. Sendu vian gastigpeton tra mia iperadreso. La grupo povas ankaŭ konsideri inversan proceduron, t.e., oni povus publikigi mesaĝon pri planita vojaĝo kaj aliaj grupanoj povas laŭdezire proponi helpojn.

Published at 20:45 ( 0 comments / 20 visits )
This post is public

Published at 19:48 ( 0 comments / 9 visits )
This post is public

Published at 17:00 ( 0 comments / 18 visits )
This post is public

November 9, 2009

Kiu estas via sekvinda modelo (psiko-testo)

Jen grava testo, ellaborita en la Fakultato de Psikologio de la Universitato de Cambridge, bv. sekvi la instrukciojn paŝon post paŝo, atente legante por bone alĝustigi la rezulton. Nepre NE rigardu la solvon de la testo se vi ne unue plenumis la petojn:

Pensu numeron de 1 ĝis 9

obligu ĝin per 3

al tio sumu 3

denove obligu per 3

vi ekhavos numeron kun du aŭ tri ciferoj

sumu la ciferojn por havi unu solan ciferon

Ĉu preta?

Jen sube listo de elstaraj homoj akurate elektitaj laŭ profiloj. Serĉu per via numero la homon kiu estas la modelo kiu plej konvenas al vi:



1 - Albert Einstein

2 - Nelson Mandela

3 - George Bush

4 - Ophra Winfrey

5 - Bill Gates

6 - Mahatmo Gandhi

7 - Brad Pitt

8 - Barack Obama

9 - Karulo Karles

10- Marie Curie


La probablo de eraro de la testo estas 99'99 %. Se vi apartenas al la 00'01 procento de trafoj, bv. kontakti min por revizii la kalkulojn kaj ricevi ruĝan nazon retpoŝte, vi nur devos pagi la sendokostojn.
Ĉi testo uzas la sistemon copyfreedom, vi rajtas ĝin reprodukti liberecane

Published at 18:17 ( 8 comments / 49 visits )
This post is public

November 8, 2009

Esperanto plonĝetas en la rusia lernosistemo

Mi kopias mesaĝon kiu atingis mian poŝtujon:

En lernolibro pri rusa lingvo por la 10-a klaso (ĉ. 17 jaruloj) troviĝas temo pri artefaritaj lingvoj kaj du plenaj paĝoj estas dediĉitaj por Esperanto!

La prezento estas pozitiva: "plej sukcesa el artefaritaj lingvoj", "ĉiu nacio sentas ĝin iom konata, ruso - pri libera konstruo de frazo, franco - konataj radikoj, ... - sufiksa vortkonstruo, ktp.".

Mi, leginte la artikolon, ne trovis erarojn en prezentado. Estas donita baza regulo: kiuj vortoj finiĝas je "o", kiuj je "a", ktp. Estas menciite, ke en Esperanto eldoniĝas centoj da ĵurnaloj kaj libroj. Ekzemple oni publikigas "Ho, mia kor'!" kaj rusan tradukon de Boris Kolker.

Fine de la artikolo por diskutado oni proponas demandojn pri ideo de komuna neŭtrala lingvo kaj ĝia realiĝo (fiasko?) Kaj prove eĉ proponas konstrui kelkajn vortojn.

Aleksej Kuznecov
ka2pink @ gmail.com

laŭ [e-rus-info]

----------------

- Ekstera aspekto de la lernolibro: http://shop.top-kniga.ru/books/item/in/415750/ (eldono de 2009)

- La artikoloj pri Esperanto (malbonkvalita, nigra-blanka): http://www.eventoj.hu/tmp/eo-en-rusa-lernolibro.pdf

- La lernolibro estas eldonita kaj uzata enkadre de la studprogramo "Lernejo 2100" en ĉ. kvindeko de rusiaj lernejoj, vidu http://www.school2100.ru/regions/regions_main.html

- Kiel fonto de la lernolibra artikolo estas menciita la eldonaĵo "Infana enciklopedio" - ĉe paĝoj 424-426, trovebla en la reto ĉe http://obuk.ru/encik/18483-jenciklopedija-dlja-detejj-t.10.html (formato djvu)

- ndlr -

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

Published at 21:32 ( 5 comments / 52 visits )
This post is public

November 6, 2009

Kiom riĉa vi estas? Com ets de ric?

En tiu ĉi retejo vi povos kontroli kiom riĉa vi estas kompare kun la ceteraj loĝantoj de la planedo. Sufiĉas enskribi vian jaran enspezon/salajron en la koncernan skatoleton kaj klaki la apudan butonon:

En aquest web podràs comprovar com ets de ric en comparació amb la resta d'habitants del planeta. N'hi ha prou amb que escriguis els teus guanys anuals en l'espai blanc i després premis el butó adjunt:

http://www.globalrichlist.com

Published at 23:00 ( 3 comments / 55 visits )
This post is public

Published at 08:36 ( 0 comments / 50 visits )
This post is public

November 5, 2009

Kio estas Pasporta Servo

Kelkaj homoj parolas pri siaj scioj kaj spertoj rilate al Pasporta Servo:

http://tinyurl.com/yg83xrt

Pli da informoj pri la temo vi trovos en nia grupo Ipernitaj Gastigantoj:

http://www.ipernity.com/group/gastigantoj

Published at 08:17 ( 0 comments / 38 visits )
This post is public

November 4, 2009

Ĝenas min...

Ĝenas min...

ke la kvaronkilograma panpeco pezas 200 gramojn

ke la skatoloj da lakto kaj aliaj likvaĵoj ne tute malpleniĝas kiam mi tute klinas por verŝado

ke ujoj kaj envolvaĵoj kredigas ke la kvanto da manĝo estas plia ol ĝi envere estas

ke estas nenecesaj envolvaĵoj ene de la envolvaĵoj

ke oni ne informas klare pri celo kaj signifo de la kadukdato

ke estu tiom malgranda gusto-diferenco inter fruktotomato kaj kartona tomato

ke plej multaj fruktoj aspektas kvazaŭ klonaj unuj de la aliaj (sama mezuro, sama koloro, sama sengusto...)

ke la ĉiamaj produktoj antaŭe estis normalaj kaj nun estas subite "naturaj"

ke preskaŭ ne eblas, aŭ tute ne eblas, rekoni la nutraĵojn kemie kaj genetike manipulitaj

ke oni lanĉas novan produkton, kvalitan kaj bongustegan kaj, post kelkaj monatoj, ĝi nek bongustas nek kvalitas

Ke tiom abundu manĝoj kiuj faciligas la dentajn kariojn kaj ke multaj el ili estu destinitaj al infanoj

ke mi pagas en la vendejo la dekoblon ol tio kion ricevas la agrokulturisto-produktanto



Published at 08:33 ( 6 comments / 70 visits )
This post is public

November 4, 2009

Ĉu Ĉinio puŝos la anglan al la fina venko?

Jen vidpunkto pri la disvastiĝo de la angla kiu verŝajne ne plaĉos al multaj esperantistoj. Sed la temo indas je atento:

http://dotsub.com/view/2b38ad8e-fd71-4f90-9534-40b3000f6a24

(elektu esperanton aŭ alian lingvon en la menuo, laŭbezone)

Published at 07:54 ( 10 comments / 61 visits )
This post is public

November 2nd, 2009

La glacibulo de Istambulo

Tiu ĉi estas verŝajne la plej distriga vendejo de Istambulo:

http://tonterias.com/tonteria.php?id_tonteria=7365&f=2

Published at 13:27 ( 2 comments / 40 visits )
This post is public

October 29, 2009

Esperanto, la danĝera viruso HV1P (Ho Ve unu Plia)

Jen harhirtigaj bildoj kiujn UEA kaj SAT kaŝis dum pli ol unu jarcento. Peter Macfajfis, ĵurnalisto de Lavera Folio sukcesis kaŝe viziti mensmalsanulejon en satelita insulo de Borneo. Li vidis tie, propraokule, la terurajn sekvojn de la senmezura uzado de Esperanto kaj ĝiaj simboloj. Movadanoj kontaĝitaj je la interna ideo, kiuj estis deportitaj en iun fondaĵon, malproksime de la civilizo, izolitaj por eviti kabe-epidemion.

Lavera Folio rendevuis kun dr-o William Laplej, direktoro de la centra hospitalo de Borneo. Antaŭ niaj demandoj pri la temo li respondis, ke li tute ne sciis pri la ekzisto de tiu malsanulejo. Ni klarigis al li la staton de la homoj enfermitaj en la fondaĵo kaj, laŭ unuavida opinio de la dr-o Laplej, povas temi pri plurkontaĝo pro la rara viruso HV1P, kiu efikas ĉefe sur la homa haŭto sed ankaŭ povas kunporti cerbajn misfunkciojn, kiel ekzemple "verdonismon", varianto de daltonismo kiu modifas la okulkapablon por vidi nur la verdan koloron.

Ni avertas la legantojn: se vi suferas ian nervo- aŭ kormalsanon, evitu rigardi la krudajn fotojn havigitajn de nia ĵurnalisto:

http://www.baraskit.se/random/archive/86/green_people.html

Ĉu povus tiu eltrovo signifi la finon de Esperanto? La sola precedenco kiun ni havas pri efiko de lingvo sur la korpo estas la klingona fenomeno. Lernado de la klingona deformas la korpon tiel ke neniu, familiano aŭ amiko, rekonas la lernanton post nur unu baza lingvokurso. Tamen la klingona ne estingiĝis, almenaŭ en interreto.

Ĉu Esperanton savos Ipernity kaj Facebook? Ĉu oni kreos vakcinon kontraŭ la viruso HV1P? Tiuj kaj aliaj demandoj atendos respondojn en la venontaj tempoj.

Published at 21:07 ( 2 comments / 82 visits )
This post is public

October 29, 2009

Virtuala mikroskopo / Microscopi virtual (kaj multe pli / i molt més)

Mi trovis tre kuriozan paĝon kiu permesas interaktivi kvazaŭ vi uzus mikroskopon, rigardu ekde kafograjno ĝis etega karbonatomo:

He trovat una pàgina molt curiosa que s'utilitza com si fos un microscopi, es pot veure des d'un gra de cafè fins un àtom de carboni:

http://learn.genetics.utah.edu/content/begin/cells/scale

Se vi iom regas la anglan, vere indas ankau iri al la enkonduko de la retejo, kie vi trovos aliajn instruajn sciencludojn/ekzercojn.

Published at 20:18 ( 3 comments / 34 visits )
This post is public

October 28, 2009

Psiketa amuzeo de la unua libro de Analiz' (ĉap. 4)

16- Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.

Bone. Mi supozas ke li volis diri Suno kaj Luno. Se li estus komencinta dirante Suno kaj Lumo ĉio estus pli klare. Mi ne komprenas, tamen kial Dio opinias ke steloj ne estas lumaĵoj. Kaj kial la Luno havas multajn regatojn kaj la Suno ne? "...regi la nokton kaj la stelojn." Hum...la Luno certe havas multe pli da okupoj, tre verŝajne la Luno estas virino. En ordinaraj paroj viroj estas pli grandaj kaj pli pigraj.

17- Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron,

Starigi lumaĵojn sur ĉiela firmaĵo? se oni starigas lumaĵojn sur ĉiela firmaĵo, oni lumigas firmaĵon ne teron...jen vere stranga lia sistemo ilumini.

18- Kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

Ho ve! kia obsedo diferencigi lumon de mallumo! Ĉu ne sufiĉis la unua apartigo kiun li faris? Kaj se la unuan fojon li opiniis bona la aferon, ne necesas informi ke li vidas denove la aferon bona.

19- Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

Nu, unu aferon mi devas agnoski, li estas tre diligenta laboristo kaj ĉiam plenumas sian laborhoraron (malgraŭ ke li estis kontraktita por nur unu semajno).

20- Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo.

Eo! Li plibonigis sian regon de la prepozicioj!

Sed, kial li diras "moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn"? Se li trovis la vorton "birdo" en sia vortaro, kial li ne trovis la nomon de la moviĝantaĵoj kaj vivaj estaĵoj? Pri kio temis? delfenoj? ranoj? iktiosaŭroj? anasetoj? Kaj kiom da moviĝantaĵoj aperigis la mirakla akvo? Scii la nombron estus tre utila por la nunaj ekologiaj statistikoj.



Published at 19:26 ( 0 comments / 20 visits )
This post is public

Published at 20:41 ( 3 comments / 38 visits )
This post is public

October 26, 2009

Galápagos, la España* profunda



Por plia informiĝo klaku tie ĉi:
Per ampliar la informació cliqueu:

http://tinyurl.com/ygeaepk

http://www.pacma.es

Published at 20:08 ( 3 comments / 35 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 1418 next →

( 311 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Karulo (Karles) *

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...