| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Mi kopias mesaĝon atinginta mian poŝtujon:
En lernolibro pri rusa lingvo por la 10-a klaso (ĉ. 17 jaruloj) troviĝas temo pri artefaritaj lingvoj kaj du plenaj paĝoj estas dediĉitaj por Esperanto!
La prezento estas pozitiva: "plej sukcesa el artefaritaj lingvoj", "ĉiu nacio sentas ĝin iom konata, ruso - pri libera konstruo de frazo, franco - konataj radikoj, ... - sufiksa vortkonstruo, ktp.".
Mi, leginte la artikolon, ne trovis erarojn en prezentado. Estas donita baza regulo: kiuj vortoj finiĝas je "o", kiuj je "a", ktp. Estas menciite, ke en Esperanto eldoniĝas centoj da ĵurnaloj kaj libroj. Ekzemple oni publikigas "Ho, mia kor'!" kaj rusan tradukon de Boris Kolker.
Fine de la artikolo por diskutado oni proponas demandojn pri ideo de komuna neŭtrala lingvo kaj ĝia realiĝo (fiasko?) Kaj prove eĉ proponas konstrui kelkajn vortojn.
Aleksej Kuznecov
ka2pink @ gmail.com
laŭ [e-rus-info]
----------------
- Ekstera aspekto de la lernolibro: http://shop.top-kniga.ru/books/item/in/415750/ (eldono de 2009)
- La artikoloj pri Esperanto (malbonkvalita, nigra-blanka): http://www.eventoj.hu/tmp/eo-en-rusa-lernolibro.pdf
- La lernolibro estas eldonita kaj uzata enkadre de la studprogramo "Lernejo 2100" en ĉ. kvindeko de rusiaj lernejoj, vidu http://www.school2100.ru/regions/regions_main.html
- Kiel fonto de la lernolibra artikolo estas menciita la eldonaĵo "Infana enciklopedio" - ĉe paĝoj 424-426, trovebla en la reto ĉe http://obuk.ru/encik/18483-jenciklopedija-dlja-detejj-t.10.html (formato djvu)
- ndlr -
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
Send a message
Search for members
