july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

august 2008 (3)
july 2008 (9)
june 2008 (27)

July 6, 08

Respondo al Lukaso

 

Respondo al Lukaso

Kara amiko Lukaso,

Saluton! Dankojn por via respondo kun riĉa enhavo!

Pri la surgluaĵoj=>Mi ankoraŭ opinias ke tio ne estas bona faro. Pensu, ni ankaŭ povas fari same tion pri la Okcidento, Usono aŭ Polando. Ĉu tio estas signifhava? Kial neeble, via blogo estos bela surglauaĵa galerio. Tio beligos vian blogon kaj propagandos ĉiajn krimaĵojn de la tuta mondo. Samtempe, memoru ke anglujo ankaŭ okupas Nordirlandon, Scotlandon kaj Malvinasoj de Arĝentino, ankaŭ Bretagne en France, Guyane francaise kaj Indian of America. Ĉar mastro de Americo estis indiano, la nuna estas koloniisto, kies prauloj mortigis multe da indianojn. Ni devu voki Libera Americo, Libera Bretagne. Ĉu signifhava? Ĉu ĉino, kiu ne scipovas Esperanton, vizitos vian paĝon? Neeble, nur Ĉinaj esperantistoj ofte vizitos tien. Tiel viaj surgluaĵoj pikas la korojn de Ĉinaj Esperantistoj.

Pri anarkio=>Mi trovis ke vi estas anarkisto. Elkore mi opinias ke anarkio estas tre absurda. Kian ekzistan valoron ĝi havas? Ĉu ni povas vivi en anarkia situacio? Kompreneble vi rajtas insisti vian ismon, nur mia propra penso pri tio.

Nuna Tibeto estas libera=>Jes, Tibeto estas libera. Popolo tie libere vivas ĉiutage, libere kredas religion. La epoko de Mao jam pasis. Nun jam neplu. Fakte malriĉulo en tiu epoko estis feliĉa. Oni prenis Maon kiel Dio eĉ.Tiel problemo de Mao jam ne ekzistas. Kial vi ankoraŭ tenas? Tibeto estas altebenaĵo, kies aero estas dilua. Kiu volontas vivi tie? Fakte multe da popoloj de Tibeto jam vivas en la centra parto aŭ aliaj riĉaj partoj de Ĉinio. Tamen Ĉina Han-nacianoj ne opinias ke tio ne estas bona. Samtempe malplimult- nacianoj en Ĉinio ĝuas specialajn rajtojn diversajn. Ekzemple ili rajtas ĝui du infanojn, ĝui politikon de poento-adicio por universitato. Oni en Ĉinio fakte ne ekzistas nacia konflikto, se la okcidento ne intervenas. 56 nacioj pace vivas en mia lando. La fenomenoj, kiujn vi menciis, ja ekzistis dum Kultura Revolucio. Sed nun neplue. Ni ne devu preni pasintajn aferojn por nuna politiko. Dalai Lamao prelegas ĉie por lia politika celo tutmonde. Kiom da veroj? Kiom da troigoj? Pri la historio de Tibeto. Vi skribis multon pri tio. Sed mi ne trovis tion antaŭ 1911. Mi ne trovis tion pri la invado de Anglujo. Mi ne trovis tion pri rego de Ĉinio en antikveco. Kial? Ne nur elektu tion nur bezonatan. Ĉu objective?

La diroj de iuj, kiuj forkuris al la Okcidenton, ne tute estas veraj, kvankam ili propre spertis ion. Kial? Pensu, por vivi eksterlande ili certe troigis la statistikon. La statistiko en Ĉinio estas konfidenca. Kiel ili sciis detalon? Nur por vivteni kaj politika celo.

Mi trovis ke vi skribis multon pri afero de Tibeto kaj krimaĵo de la komunismo, sed simple pri mia aliaj demandoj. Unuflanke elbe pro tio, ke vi ne havas profundan komprenon pri Ĉinio aŭ la ĉina historio. Aliflanke eble vi evitis la demandojn. Vi tradukis artikolojn de magazeno de Polando, kaj vi opinias ke ĉiuj estas fipolitikistoj, kaj la informoj estas nekredeblaj en via lando, sed samtempe vi uzis la novaĵon de ili. Kontraŭdiro, ĉu tio eblos je objektivo. Ĉu vi scias la politikan celo de la Okcidento kontraŭ Ĉinio? Se vi scias la celon, vi komprenos la faron. Pri la tranĉitaj kaj ŝanĝitaj fotoj, vi skribis nur unu frazon kun malklara respondo. M ne kontentas. Tio estas granda mensogo, kiu jam ekplanis kaj ekprojektis ekde la rajta akiro de Ĉinio pri la Olimpika Ludo. Pensu, tio okazis organize, daŭrige, kontinue, sisteme kaj ekzakte. Nur por triviala politika celo, nenio krom tio.

Pri Amnestŭ(mi ne konas la vorton) International Ĵurnalistoj sen Limoj, Mi sciis iom, ne multe. Ĉu vi laboras por ĝi? Fakte mi fojfoje vizitis retejon de Radio Libera Azia aŭ Voĉo De Ameriko. Tamen mi jam tedis la raportojn percelajn, neobjektajn (Mi opinias tiel) kaj politikhavajn. Kompreneble mi ankaŭ fojfoje vizitas por akiri novaĵojn, kiuj ne eblas esti sciataj en Ĉinio. Sed mi havas mian propran vidpunkton kaj pripenson.

Fakto estas fakto, ne per mensogo. Tio ne estas devo kiel homo, aŭ kiel la sxajna OBJEKTIVA komunikilo. Ofte oni en la okcidento misopinis ke ĉiuj ĉinoj ne eble akiras novaĵojn per multe da fontoj. Erare! Samtempe ni ankaŭ havas propran opinion, vidpunkton kaj juĝon.

© Published at 02:28 / 8 comments / 147 visits
This post is public

July 6, 08

Rakonto Pri Ĉinio

 

Rakonto Pri Ĉinio

-------- Uzo de kvajzoj

Kvajzoj
Troviĝas multe da malsamoj inter la oriento kaj la okcidento. Homo oriente manĝas uzi kvajzojn, sed forketo, kulereto kaj manĝtranĉilo en la okcidento.

Antaŭe ni uzis la vorton manĝbastoneto kontraŭ kvajzoj. Tio ne estas bona esprimo. Kial? Ĉar tiu vorto estas klariga vorto por kvajzoj, ankaŭ sen manĝa kulturo de Ĉinio. Do, ni proponos uzi la vorton kvajzoj.

Nun multaj eŭropanoj ne scipovas uzi kvajzojn, sed ili inetersiĝas pri la ĉinaj pladoj. Ja tio ne estas bona ĝuo, se vi estas en la Ĉina Restoracio en via lando. Aŭ iutage vi vojaĝas en Ĉinio, ĉu vi volus uzi eŭropan manĝmetodon manĝante la ĉinajn pladojn? Kiel malbona vojaĝo!

Kiel oni lerte uzas kvajzojn? Praktiku prapre, jene estas kelkaj bildoj prezentitaj:

Kvajzoj
Kvajzoj
Kvajzoj
Kvajzoj
Kvajzoj
Kvajzoj


© Published at 05:44 / 16 comments / 220 visits
This post is public

( 2 posts )